trio 2 Afiŝita 17an de julio, 2019 En kanteto, The Beatles verkis: "And, in the end, the love you take, is equal to the love you make." Ne bele, sed traduko estas: "Kaj, en la fino, la amo kiun vi akiras, egalas la amon vi kreas." Mi kredas tiun. Mi kredas ke tiuj kiuj kreas mizerojn estas mizeraj mem, ekzemple, tiranoj. Mi opinias ke ili vere estas mizeraj, malfeliĉaj homoj, malgraŭ ili kreas amasan mizeron por aliaj. Notu bone ke ili kreas pli da malamo ol ili sentas. Sed la magra kvanto da amo kiujn ili kreas egalas la magran amon kiun si akiras. Nur, espereble, pripensinda. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Roy 1 Afiŝita 18an de julio, 2019 Saluton trio. Mi supozis ke tiu chi fadeno temos pri AMO-seminarioj, kaj do mi proponis ke la temlinio estu shanghita de "Amo" al "AMO" au "AMO-seminarioj". Sed kion scias mi? Chiuokaze mi pensis pri vi jhus hodiau, ekvidante en la publika biblioteko tie chi en Kembrigho libron kiu interesis min che vi: Oliver Sacks, Hallucinations. En tri ekzempleroj, ech: la kembrighuloj shajne interesighas pri halucinoj (se mi ne mem halucinis tion :-). Pri amo mi vochdonas por. 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dennis Keefe 25 Afiŝita 19an de julio, 2019 La komento de Roy trafas. Eble ŝanĝu la nomon de ĉi tiu fadeno al AMO-Seminario. Mi aldonus, ke estus utile sendi ankaŭ resuman liston de ĉiuj 50+ AMO-seminarioj kiel ekira informado. De tia deirpunkto la interdiskutado estos faciligata. Amike, Dennis 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj