Salti al enhavo
trio

Ideoj por plibonigi la foruman sistemon.

Rekomendataj afiŝoj

Mi volas havi lokon kie oni povus peti por plibonigojn de la foruma sistemo.

Ekzemple, mi rimarkas ke kiam mi kreas noticon (afiŝon), je la subo estas ŝaltilo "Sciigu min pri respondoj". Kutime plaĉus al mi informiĝi ke estas respondo al io kiun mi verkas. Sed, se mi ne memoras ŝalti tiun eblecon kiam mi kreas la noticon, ĝi ne plu estas havebla. Simile, se mi eniras la mezon de diskuto, eble estas certa subfadeno kiun mi dezirus rigardadi. Kiel mi povas "sekvi" specifan fadenon aŭ noticon? Plaĉus al mi se ni havus tiun eblecon.

Eble tiu ebleco jam ekzistas kaj mi simple ne konas kiel fari. Bonvole informigu min. Se ne, mi petas ke programisto kreu, aŭ administranto permesu.

Dankon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-17 at 21:56, trio diris:

Mi volas havi lokon kie oni povus peti por plibonigojn de la foruma sistemo.

Ekzemple, mi rimarkas ke kiam mi kreas noticon (afiŝon), je la subo estas ŝaltilo "Sciigu min pri respondoj". Kutime plaĉus al mi informiĝi ke estas respondo al io kiun mi verkas. Sed, se mi ne memoras ŝalti tiun eblecon kiam mi kreas la noticon, ĝi ne plu estas havebla. Simile, se mi eniras la mezon de diskuto, eble estas certa subfadeno kiun mi dezirus rigardadi. Kiel mi povas "sekvi" specifan fadenon aŭ noticon? Plaĉus al mi se ni havus tiun eblecon.

Eble tiu ebleco jam ekzistas kaj mi simple ne konas kiel fari. Bonvole informigu min. Se ne, mi petas ke programisto kreu, aŭ administranto permesu.

Dankon.

Ankaŭ mi estas konfuzita. Kaj mi uzis interretajn servojn ekde 1986 (jes, mi ne erare skribis) kaj mem mastrumas plurajn retejojn privatajn, esperantajn kaj entreprenajn.

Tiaj ĉi modernaj sistemoj simple ne estas kreitaj por subteni profundan pensadon kaj celitan kunlaboron. La fadenoj subtenas komentadon, ne diskutadon. Tial mi fakte havas dubojn ĉu tiu ĉi sistemo povos krei la kunlabor-(ad/ej)-on kiun laŭdire sopiras la estraro.

En la diskutoj kiuj okzis antaŭ la enkonduko de tiu ĉi forumo, mi konsilis ke oni uzu la pli malnovstilan sed dumlonge uzatan (kaj sekve maturan) forumon SMF. La sama kiu estis uzata dum la provperiodo, kvankam nek mastrumanto nek estraro ŝajne estis sufiĉe sperta por scii ke SMF fakte jam havas la funkciojn kiujn ili postulis. Tiuj funkcioj nur ne estis instalitaj aŭ ŝaltitaj en la antaŭa forumo.

Bedaŭrinde, ne eblas dungi programiston por solvi la problemon, ĉar tiu ĉi sistemo estas kreita de la entrepreno Invision Community. Aŭ UEA havas nuran demonstran version, aŭ ili mem gastigas la liberkodan version en propra servilo, aŭ ili pagas (tro) multe por la servo. Nur se programisto pretas forki la programon eblus propran evoluigon de ĝi. Se ili pagas la embarase altan kotizon por funkciigi la forumon en la reta nubo de la entrepreno, ili eble povas peti pliajn servojn.

Se mi havus voĉon - kiun mi evidente ne havas - mi voĉdonus al reiro al la SMF-forumo kiu havas la servojn petatajn kaj estas "komprenebla" ankaŭ por interrete nematuraj individuoj. La defaŭlta ŝablono estas malgajige nemoderna, sed tio estus solvebla ekzakte per la propono de vi; peti programiston krei io pli afabla.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mankas al mi

  1. superrigardo
  2. uzebla strukturo de la temoj
  3. privataj mesaĝoj
  4. ebleco direkti respondon al specifa notico (afiŝo)
  5. klare vidi kio okazis ekde mia lasta vizito 
  6. legeblecon, ĉar la noticoj estas tro larĝaj (
  7. ebleco mem krei (aŭ ege facile peti) pliajn subforumojn por fadenoj kiu meritas fariĝi propra temo

1 Mi nur vidas plurajn senfadenajn rubrikojn kaj kelkajn aktivajn diskutojn. En la sciigoj mi nur vidas ke iu respondis al iu temo, sed estas malfacile vidi la dikigon de la teksto (ke oni jam ne legis la noticon). Mi sentas min konfuzita, ĉar mankas informojn por konscia navigado en la forumo.

2 La kvar superforumoj Komunumo, Kapabligo ktp estas parto de la strukturo de la interna laboro de UEA. Se UEA volas stiri nin nur diskuti temojn ene de tiuj kampoj, do bone, sed mi povas vidi kiel eblus vastigi la strukturon por altiri pli da intereso kaj membroj. Almenaŭ tri superforumojn ni bezonus, kun la nunaj kvar superforumoj sub unu el ili. Unue mi volus Liberan forumon (kvazaŭ enirejo por ekkoni la ejon), Movado por UEA kun siaj strategiaj kampoj, kaj subforumoj por landaj asocioj starigi proprajn temojn sub propra subforumo. Fine, Faka agado kie eblus por fakorganizoj esperantaj diskuti kaj diskonigi siajn ideojn.

3 Se mi havas iun informon aŭ penson kiu ne estas taŭga en la diskuto, ne troviĝas maniero kontakti kun tiu individuo.

4 Ne eblas rekte respondi specifan noticon en temo, nur citi.

5 La sciigoj simple estas vico da informoj, sed ne estas klare kaj klare superrigardeble ordigi ilin laŭ dezirata ordo

6 Estas preskaŭ neeble plu krei paĝoj plaĉaj al ĉiuj pro la diversaj iloj aliri retpaĝojn. Tamen, per mia plej multe uzata komputilo, per kiu mi malofte havas problemojn legi tekstojn, la noticoj de la UEA-forumo estas tro larĝaj. Jes, mi povas mallarĝigi la tutan retumilan fenestron, sed se mi volas baskuligi inter langetoj, tio estas ege ĝena solvo ĉar ĝi detruas la legeblecon de teksto en la aliaj langetoj. Legebla teksto havu 60-80 signojn po linio, mi vidas proksimume 180 de tema teksto en la UEA-forumo.

7 En almenaŭ du fadenojn mi vidis ke estus bona ideo krei apartan subforumon pri iu temo diskutata. Kvankam mi nun estas "mastrumanto" de la forumo, mi ne povis solvi tiun etan problemon. (Eblas por mi kunfandi fadenojn, sed ne forki ilin evidente...) Forumo havu tiom da niveloj kio helpas al la navigado. Nun estas du niveloj kio estas tro malmulte por la diverstemaj diskutoj kiuj jam komenciĝis.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Responde al Stella (povas interesi al Pascal(Filarete), Trio, Emilio, Tim kaj al tiuj kiuj interesiĝas pri pli efika komunikado-sistemo por UEA)

Stella, mi multe aprezas viajn komentojn pri la Forumo, ĉar vi vidas la novan sistemon el pluraj vidpunktoj (teoria, praktika, informadika, psikologia, eĉ pedagogia), kaj vi sufiĉe profunde klarigas vian sperton kaj starpunkton tiurilate.  Estus ideale se ĉiuj viaj komentoj rilate la forumon povus estus samloke konsulteblaj, en pdf-formato, sur poŝtelefona ekrano.  (Mi jam tajpis respondon al komento via, sed pro misatento mia, mi perdis tion kion mi skribis. Poste mi havis problemon retrovi vian komenton por reverki mia komenteton).

Jen sube, nova pli limigita, pro tempo-manko mia ĉe la Universala Kongreso, mesaĝo.  Ĉi foje nur pri via supra punkto 2: Forumo-kategorioj.

Mi ŝatas vian ideon pripensi la ĝeneralan strukturon de la Forumo: Superforumo, Forumo, kaj Subforumo.  SUP-FOR-SUB.  Sed ĉu estos alia maniero vortumi tiajn kategoriojn, ĉar dum Superforumo kaj Subforumoj estas klaraj, ni restas kun la ambigua termino Forumo meze, tio estas, Forumo nun povas signifi aŭ la tuton aŭ partom.  Kion pensas Trio kaj Pascal (Filareto) pri tia klasifikado.

Pri la tri Superforumoj: Ĝenerala, Movado-rilata, kaj Faka, tio plaĉas al mi.  Per tia sistemo, komentonto povas rapide kaj trafe meti sian komenton en la bonan lokon.  Sed ĉu povas esti aliaj ĉefaj kategorioj?  Al tio vi aludis.  Kiujn vi rekomendus?  Antaŭ du jardekoj, kiam la intereto ankoraŭ estis pli indekso-baza (Yahoo, Infoseek, AltaVista, ktp), ni havis pli la kutimon uzi la Interreton kiel bibliotekon, serĉante kaj trafante informojn kaj datenoj, per kategorioj.

Pri la klasifikado per la K-strategioj, aŭ strategiaj aliroj (UEA, Strategia Laborplano, 2013), mi dubas ĉu tia klasifikado utilas al la ĉiutaga uzanto.  Kio estas Konsciiĝo, kio Komunumo, kio Kapabligo, kio (K, K, K, K) ktp?  La subkategorioj (Duolingo, Revuo Esperanto, ktp) estas pli klaraj ol la superaj, tamen estas malfacile komenci per la supra parto de la hierarkio (K, K, K, K) por poste senerare iri al la subaj (Duolingo, ktp).  Tiaj superaj kategorioj, certe ekzistas teorie laŭ UNU analizo de la laborkampoj de UEA, sed ĉu tiuj kategorioj estas vere uzeblaj, vere utilaj kiam ni devas praktike uzi ilin?  

Mi ofte demandas UEA-membrojn pri unue, kiuj estas tiuj superaj kategorioj (K, K, K, K), kaj due, kio estas ene de tiaj kategorioj, kaj eĉ spertaj UEA-Membroj, ŝajne plejparte, ne kapablas respondi trafe.  Ĉu ne pli bone uzi la memkompreneblajn kategoriojn Informado, Edukado, kaj Utiligado?  Ĉiuj komprenas almenaŭ ĝuste kio estas Informado kaj Edukado, kaj krome tiuj du kategorioj estas la bazo de la daŭripova UEA kaj la Esperanto-movadoj ĝenerale.

Eble vi, Pascal, Trio kaj Emilio povos kontribui pli al la kompreno de tiu klasifikada problemo.  Bona hierarkio, mi pensas, kontribuos multe al la posta sukcesa uzado de la baza, interna komunikado-sistemo de UEA.

Amike,

Dennis

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Nu, mi nur transprenis la tradukojn de la angla, sed mi traktas la tuton kiel FORUMO kaj la ĉefaj partoj, do la unua tavelo, kiel superforumERoj. Subforumo estas parto de la tuto. Mi ne treege ŝatas la vortojn. Se ni povas trovi pli bonajn, mi apogus. En nia propra forumo ĉe intere.se, ni nomas ĝin "Diskutejo". Eble de tiu vorto oni povas krei pli kompreneblan strukturon. Ĉar strukturo estas regularo kio helpas homoj navigi. Per la vortoj de Robert M. Pirsig, la realo ne lasas sin esti dividigita en klare difinitaj terminoj. Ĉiam restas iu "restaĵo", "cetero" ktp. Ankaŭ en forumo devas esti, ĉar ne eblas diveni pri kio volas homoj diskuti.

En SEF ni havas kvin "K-kampojn" nomataj Fokusoj. Ili estas pli klaraj laŭ mi: Administrado, Informado, Renkontiĝoj, Subteno kaj Arkivo. La divido baziĝas sur OLSON-analizo* de nia agado. Ili estas la ĉefaj subforumoj de SEF, kiu estas subforumo al Svedio (ĉar ni invitis aliajn al nia diskutejo kaj sekve havas plian supertavolon). Sed eĉ la estraro postulas rubrikon sub kiu ili povas pritrakti ion ajn. Ni nomas tion "Bunta tablotuko" kvazaŭ oni estus en kafejo, babilante. Tia babilado estas ege necesa, ĉar tio estas la socia gluo de la ĝenerala kunlaboro.

Eble oni povus uzi TAVOLOJ? Supra tavolo de la forumo estus la tri menciitajn "subforumojn" Ĝenerale, Movade kaj Fake. La nombron kaj amplekson decidas la membroj per uzado kaj bezono. Oni volas ke ĉiu parto estu en si mem superrigardebla. Se troviĝas pliaj dividoj kiuj apartenas al tia supra tavolo, oni kreu apartan ĉeftavolon por tio. La nura ekzemplo kiun mi tute haste trovas estus LINGVE.

Mi fakte skribis kelkajn tekstojn al la estraro antaŭ la prilaboro de tiu ĉi forumo. El tri direktoj mi estis eĉ petata veni en la "konkurson" por "gajni" la taskon. Sed mi tiom malŝatas tiun kvazaŭ-merkatan alvidon al problemo kiun mi pensas estus pli bone traktata per intervjuoj kaj testoj de specifaj uzantgrupoj. Kiam Mark antaŭ kelkaj jaroj fakte instigis la komitaton veni al intere.se por testi diskutejon, nur tri individuoj faris tion. Tiuj tri laŭdis la ideon, sed dek aliaj, kiuj prave neniam eĉ vizitis la diskutejon (mi estas administranto kaj kontrolis tion) laŭte plendis ke forumo estas nefunkcianta formo por komunikado. Sed ili kontraŭis sur falsa bazo. Ili ne estis parto de la "areno" kaj sekve ni ne aŭskultu iliajn plendojn, ĉar ili ne havas la korektan sperton kaj informon por fari korekte bazitan decidon. Simple. Mi provos baki iun konkretan kaj strukturitan tekston. Poste...

(* OLSON estas mia propra analiz-, planad- kaj organiza metodo. OLSON signifas "Organiza gvidsistemo por mem-organizantaj grupoj".)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton,

Ĝis nun mi partoprenis en du diskutoj, sed kiam mi volis krei diskuton, mi ne sukcesis. Ĉu mi ne estas sufiĉe lerta? Ĉu estas iu problemon en la sistemo?

Ĝis,

D

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 5 horoj, DidierJanot diris:

Saluton,

Ĝis nun mi partoprenis en du diskutoj, sed kiam mi volis krei diskuton, mi ne sukcesis. Ĉu mi ne estas sufiĉe lerta? Ĉu estas iu problemon en la sistemo?

Ĝis,

D

Saluton Didier,

supozeble vi jam ne havas sufiĉe da poentoj por esti fidebla. Aŭ normalaj membroj ne estas fideblaj entute. Mi ne scias. Tamen mi scias ke mi povas krei, ĉar Emilio decidis doni al mi rajtojn de "mastrumanto".

Kiun temon vi volus krei?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton Stella,

Intertempe mi skribi al "Kontakti ni". Tim respondis kaj donis al mi la rajton krei temon. Ŝajnas ke normalaj membroj ne rajtas krei temon, kvankam la butono aperas.

Ĉu forumo kie membroj ne rajtas afiŝi, multe utilos? Krom por ebligi sekretan komunikadon inter komitatanoj!

Ĝis,
DJ

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.