Eduardo I. Iriarte Gahete 4 Afiŝita 19an de julio, 2019 Jen du anglaj frazoj, kiujn mi rimarkis. (Parenteze, mi ne certas, kial mi havas rajton, ekz., redakti aŭ eĉ forviŝi neproprajn afiŝojn. Estas bonŝance, ke mi ne estas trolo 😜). 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dennis Keefe 25 Afiŝita 19an de julio, 2019 Mi tre ĝojas, ke Eduardo ekis ĉi tiun fadenon, kaj ke li donis fruktodonan komenton pri ekster-esperantaj vortoj en la retejo. Aliaj partoprenantoj de la Forumo ankoraŭ ne vidis ĉi tiun subkategorion kaj en la lastaj tagoj mismetis siajn bonajn komentojn aliloke, en aliajn kategoriojn. Nu estus bonege se unu, du, tri aŭ pli da homoj ie en Esperantujo sidos iom longe ĉe siaj komputiloj kaj provos eniri ĉiajn kaj ĉiujn partojn de ĉi tiu retejo, esplorante, serĉante, ĉasante la neesperantajn partojn, kaj poste raporti ĈI TIE, kiel Eduardo, donante eble iom listigo-maniere, siajn trovojn. Se Eduardo mem trovos pliajn anglajn partetojn des pli bone. Kaj mi esperas, ke al administrantaoj legos tiajn komentojn kaj REAGOS. Rapida reago en ĉi tia okazo gravas por bona komunikado. Mi ne estas ekstrema lingvo-puristo, tamen mi ne toleras ekaperon de gitaro en la simfonioj de Betoveno, nek de violono en manoj de Mick Jagger, en la muziko de la Rolling Stones. Similan penson mi havas por la angla en Esperanto kaj inverse. Amike, Dennis Keefe Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Eduardo I. Iriarte Gahete 4 Afiŝita 20an de julio, 2019 Fakte, mi renkontis du-tri pliajn ĉe la maldekstra randa langeto "Administri blokojn": Ĝis nun, ŝajnas al mi, ke oni faris bonegan tradukan laboron por tiu ĉi forumo (gratulon!). Espereble, kiam finiĝos la provan fazon, la interfaco estos (preskaŭ) 100% tradukita, por tiel doni bonan impreson al la ĝenerala esperantistaro. Antaŭen! 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Tim 7 Afiŝita 23an de julio, 2019 Dankon, @Eduardo I. Iriarte Gahete. Fakte la kerna problemo estas, ke iu senintence (?) aldonis vin en administran grupon! En la realo, ne gravas al mi, ke kiel administranto mi vidas anglaĵojn. Mi ne volus, ekzemple, devi traduki erarmesaĝojn en Esperanto. Sed mi tute ne volas, ke normalaj membroj vidu mian denaskan lingvon. Reage mi forigis vin de la administra grupo :) 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Eduardo I. Iriarte Gahete 4 Afiŝita 24an de julio, 2019 Bonege, dankon, Tim, tio ja klarigas la aferon! 😉 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Tim 7 Afiŝita 24an de julio, 2019 antaŭ 2 minutoj, Eduardo I. Iriarte Gahete diris: Bonege, dankon, Tim, tio ja klarigas la aferon! 😉 Mi poste tradukis la frazon ĉiaokaze, kiam mi konstatis, ke pluraj homoj ja rajtas vidi ĝin krom mi. Dankon pro la atentigo :) 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj