Salti al enhavo
Eduardo I. Iriarte Gahete

Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?

Rekomendataj afiŝoj

Mi tre ŝatus koni viajn opiniojn pri Duolingo kiel lingvolernilo. Kion vi opinias pri ĝia metodologio? Ĉu vi rekomendas Duolingon al novuloj? Kiel vi plibonigus ĝin? Ĉu ĝi havas bonajn mezureblajn rezultojn? Ĉu vi konas statistikojn pri tio (prefere kompareblaj kun aliaj metodoj)?

Mi mallonge donas mian opinion (sed mi povas esti erara, ĉar mi ne uzas Duolingon de antaŭ multe da tempo).

Duolingo havas multajn avantaĝojn sed ankaŭ kelkaj malavantaĝoj:

  • Avantaĝo: Ĝi estas belaspekta, kaj tio estas mezureble grava por uzebleco.
  • Avantaĝo: Ĝi estas (interalie) poŝtelefona ludeca programo. Oni povas uzi ĝin kie ajn, rapide kaj agrable.
  • Avantaĝo: Ĝi estas tre bone konata programo. Tio helpas atingi multnombran lernontaron.
  • Malavantaĝo: Oni devas ĉefe diveni la gramatikajn regulojn (almenaŭ en la poŝtelefona versio, kiun mi memoras). La esperantaj reguloj estas tamen sufiĉe facile klarigeblaj.
  • Avantaĝo: Ĝi stimulas lernado per farado kaj klare videbligas la progreson de la lernanto.
  • Malavantaĝo: Multaj homoj povus lerni Esperanton pli rapide per aliaj metodoj.
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi jam antaŭe skribis pri Duolingo en alian retejon, Finna babilejo. En mia duparta artikolo tie mi priskribis Duolingon (parto 1) kaj listigis mankojn kaj problemojn en ĝi (parto 2). Sume mi dirus, ke "La teorio Nakamura" en Lernu.net estas pli bona por komencantoj, speciale por tiuj, kiuj ne parolas la anglan denaske (mi ne havas sperton pri la hispala aŭ la portugala kurso en Duolingo).

Redaktite de Metsiso
  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon pro via lerta observado.

Mi mem provis eklerni du aŭ tri lingvojn per DL, sed la klopodoj elĉerpiĝis. Oni povus diri "pro manko da tempo", sed tio estus lama senkulpigo, ĉar mi simple elektis ion pli grava al mi.

Laŭ mia kompreno lernado konsistas el tri ĉefaj partoj:

  • Intereso de la temo
  • Sento de graveco al la temo
  • Kompreno pri sia propra maniero lerni

Instruisto estas, en optimuma kazo, nura katalizilo. Sed por multaj homoj lernado nur okazas en lernejoj per gvidado de instruisto. En tiaj oficialaj institucioj plej ofte instruistoj NE instruas al studentoj kiel mem lerni/instrui sin mem. Lernejo estas agentejo kie junuloj estas preparataj por fariĝi samaspektaj partoj, kvazaŭ dentoradoj, de la industria kaj financa produktado, sed historie por povi legi religiajn tekstojn. Religio kaj industrio, niaj ĉefaj sociaj motivigaj fortoj...

En la Hanoja UK Stefan MacGill paroladis pri lernado, kaj ke fakte ne vere gravas la pedagogio se la studento trovas la temon interesa kaj/aŭ grava kaj pro tio pasie vere volas lerni. Li rakontis ke li renkontis esperantistojn kiuj lernis Esperanton per "oficiale rekonite malbonegaj lerniloj". Tamen, ili lernis. Aŭ "instruis sin mem".

Instruado kaj memlernado estas dumlonge pasie interesaj temoj al mi. Jutube mi trovis filmon antaŭ kelkaj jaroj, produktitan de viro kiu fiaskis en la lernejo en sia junaĝo, fariĝis krimulo, sed finfine komencis kompreni ke ne estis lia kulpo ke li ne povis lerni en la lernejo. En la sama trezorejo mi trovis filmojn de iu lernejo en Usono kie lerneja psikologo priskribis la teruran staton de la lernejoj per la ofte uzebla 20/80 analizo. 80% de la pedagogio de normala lernejo favoras 20% de la lernantoj. Proksimume 20% en la alia finaĵo de la normala distribuo fiaskas iagrade. La "normalaj" uloj en la mezo, la 80 percentoj, iagrade sukcesas. Tiamaniere lernejoj estas kiel kribilo por universitata studado kaj burokratio (la ŝveliĝanta lando de administrado).

La tri metodoj lerni plej ofte agnoskataj, okazas per Aŭskultado, Legado aŭ Farado. Sed la kompatinda fiaskanta viro menciita supre, esploris la kampon kaj konstatis ke troviĝas almenaŭ 90 diversaj manieroj lerni. Li konstatis ke li mem devas esti moviĝanta dum la lernado. Do, tute antipode al la normala instrumetodo en lernejoj.

La plej bona "ilo" por lerni estas, sekve, la tri ĉefaj partoj supre: intereso, graveco kaj meminstrueblo. La plej grava eco ĉi tie estas la parto de INTERESO. Se io estas interesa, homoj interesiĝas pri tio, kaj sekve lernas, malgraŭ defioj aŭ baroj. La sento de graveco (instigo) evidente donas emon lerni kvankam homoj ne havas memkomprenon pri meminstuaj reĝimoj. Dank' al Zamenhof, Esperanto jam estas kreita por meminstruado. Do, ni povas iom trankviliĝi pri tia parto kaj doni plian atentigon al informi pri la graveco de Esperanto kaj interesigi homojn lerni.

Se Duolingo en multaj de siaj studantoj instigas intereson kaj plian lernadon, ĝi estas ege utila ilo, kvankam mi mem trovis ĝin ne taŭga por mi persone. Sed ankoraŭ evidente estas spaco por 89 aliaj iloj.

Por aŭskulti (bedaŭrinde anglalingve) pri edukado, retserĉu: Ken Robinson, Sugata Mitra. Troviĝas aliaj, sed mi momente ne trovas la liston de ili.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mia - tute neprofesia analizo - venis al la konkludo ke la eternaj komencantoj ofte estas

  1. pasie interesiĝas pri la ideo de Esperanto,
  2. sed ne sentas la saman urĝon fakte studi la lingvon,
  3. aŭ simple apartenas al la ne-tiom-sukcesaj-lernantoj kiuj neniam lernis kiel funkcias meminstruado

Se iu grupo interesiĝus pri la temo, eblus intervjui eternajn komencantojn por lerni kio mankas al ili por fariĝi pli lingve lertaj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Post mia lasta mesaĝo, mi demandis mian koramikon pri lia eterne komencanta stato. Li ja pensas ke Esperanto estas ege bona ideo kaj studis la bazon tiom ke li almenaŭ povas sekvi esperantlingvajn diskutojn kun vizitantoj. Li ne malŝatas la ideon ke li iam pli bone lernos la lingvon, sed ĝuste nun troviĝas neniu premo. Do, intereso sed neniu graveco. Aliaj aferoj estas pli gravaj kaj kaptas lian atenton. 

Koramiko kaj mi diskutis la alvidon inter Esperantistoj, ke niaj eternaj komencantoj estas malsuceso kaj "glaso duone malplena". Sed inverse, oni povas rigardi ilin kiel subtena grupo de 80%-anoj, sen kiuj ni ne havus tiom da spertaj Esperantistoj. Do, ke la eternuloj estas bazo por ebla sukceso kaj "glaso duone plena". (Vidu la fadenon pri Kiom da membroj necesas por vigla forumo, por la ideo de 20/80 kaj aktivado.)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi preferas rekomendi movadajn kursojn, ekz. lernu.net, Esperanto en 10 tagoj (kiu ankaŭ ekzistas kiel Android-APO)… aŭ ikurso.fr (por franclingvanoj). Sed Duolingo ne estas nur kurso, ĝi multe helpas konigi Esperanton. Kaj la fakto ke Esperanto lerneblas ekster la movado montras ke Esperanto graviĝis. En la praktiko, Duolingo venigas lernantojn, kaj se lernantoj ŝatas lerni per ĝi, ni ne malkuraĝigu ilin uzi ĝin. Por ke lernantoj lernu, gravas ke la kurso plaĉas al ili. Ni nur rekomendu al ili iom kompletigi la lernadon per alia kurso, reta aŭ ĉeesta. Ĝenerale uzo de pluraj kursoj rapidigas la lernadon.

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-20 at 15:21, Eduardo I. Iriarte Gahete diris:

Kiel vi plibonigus ĝin?

Oni aldonu paroladajn ekzercojn! Tiaj jam mankas en la duolingo-a kurso "Esperanto de la Angla" kaj verŝajne ankaŭ en la kursoj "Esperanto de la Hispana" kaj "Esperanto de la Portugala".

Sed tiaj ekzercoj eblus: La kurso "Franca de la Germana" kaj eble aliaj duolingo-aj kursoj havas ilin. (Tiaj ekzercoj nur aperas en la poŝtelefona apo, tamen, kaj ne en la retpaĝo.)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Citaĵo

Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?

Ne ekzistas "la plej bona lernilo", ĉar la plej bona lernmaniero por diversaj homoj estas diversa: La maniero kiu funkcias plej bone por mi eble ne estas la maniero kiu funkcias plej bone por vi. Kaj diversaj lernmanieroj bezonas diversaj lerniloj.

Kaj povas esti pli en lernilo ol nur la lernmaniero(j) kaj la lernenhavo: Duolingo estas forte "gamified" (ludecita), do ĝi ankaŭ povas helpi pri daŭre lerni kaj daŭre ekzerci, se ĝia kiao de "gamification" (ludecitado?) funkcias bone por la specifa lernanto. (Ĝi funkcias bone por ekzemple mi, sed ne por ĉiu.)

Je 2019-7-20 at 15:21, Eduardo I. Iriarte Gahete diris:

Ĉu vi rekomendas Duolingon al novuloj?

Jes, sed ankaŭ aliaj lerniloj, por ke ili provu diversajn kaj povu decidi kiu(j) funkcias por ili (kaj, kiu(j) ili ŝatas).

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Tre interese! Io, kio iom zorgigas min pri la meminstrueblo de Esperanto estas la fenomeno nomata "eternaj komencantoj". Ĉu ĝi estas grava problemo en Esperantujo aŭ nur mito? Ĉu tiuj eternaj komencantoj estas malmulte motivitaj plulerni aŭ ĉu eble ili ne trovis sufiĉe taŭgan lernilon?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Gravas havi diversajn kursojn, kie eblas lerni laŭ diversaj metodoj, ĉar nur tiel ni havos individuojn kun diversaj perspektivoj en la movado.

Dum la lasta tempo mi komencis pensadi pri "Esperanto - unika aŭ normala?" kiel temo por artikolo. Ĝi ja estas ambaŭ. 

Mi ankaŭ interesiĝas pri "renversa reklamo", ekzemple mi tradukas unu el la retejaj platformoj, Joomla, al la espa. Tiel mi normaligas nian lingvon ĉar ĝi funkcias flank-al-flanke kun aliaj lingvoj. Kelkaj kiuj ne eĉ sciis pri la ekzisto de Esperanto demandis min, kaj unu el ili eĉ komencis lerni ĉe Duolingo kaj konstatis ke Esperanto estas brila ideo. Do, unu el tiuj "duonplenaj glasoj" kion mi antaŭe menciis.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.