Salti al enhavo
Gregorio

Raspberry Pi por Eperantistoj

Rekomendataj afiŝoj

Mi jam faris 5 prototipojn de Raspbery Pi por Esperantistoj. Ili estas bazitaj sur modelo Raspberry 3B+ kaj malmultekostaj (malpli ol 90EUR en Germanujo). La enhavo bazas sur SD-karto (32GB) kun Raspbian sistemo, Chromium havas multajn EO ligilojn. Interesa afero?

Redaktite de Gregorio

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Laŭ mi, jes, tio interesas.

Kie tio "Raspbery Pi por Esperantistoj" malsamas kutiman "Raspbery Pi"-on? Ĉu ĝia sistema lingvo estas Esperanto (anstataŭ la angla)?

Je 2019-8-2 at 00:18, Gregorio diris:

Chromium havas multajn EO ligilojn

"Chromiom" estas TTT-legilo, ĉu? Kion signifas "havas multajn [Esperantajn] ligilojn"? Ĉu, ke la hejmpaĝo de tio TTT-legilo en la "Raspbery Pi por Esperantistoj" enhavas tiujn ligilojn?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Perdonu mian tre malfruan respondon. Estis multaj ŝanĝoj, ĉar aperis tute nova versio de Raspberry Pi (RP 4 Modelo B kun 3 versioj de RAM: 1GB, 2GB kaj 4GB). Nun mi respondas: 1. Jes la "Rasperry Pi por Esperantistoj" estas speciala versio de Raspberry Pi kiu mi preparas por ke ĝi devenu EO Komputilo. Ĝi havas Esperantan version de Raspbiana sistemo (bedaŭrinde ne ĉio estas en Esperanto), eblecon ŝanĝi la klavaron programe (standardo estas Germana klavaro, sed oni havas eblecon ŝanĝi - bedaŭrinde tio ne funkcias ankoraŭ bone....) Ĝis nun mi kunmetis kaj testis 2 prototipojn bazitajn sur "Raspberry Pi 4 Model B" SBC (Single Board Computer): unu kun 2GB RAM kaj alia kun 4GB RAM.  2. Chromium estas retumilo, kaj mi metas interesaj ligilojn tie por Esperantistoj. Nome ligiloj por: organizoj, bibliotekoj, bitlibroj, ĵurnaloj, EO kursoj, vortaroj. Do anstataŭ serĉi interrete oni uzas jam ekzistantaj ligilojn. Mi ankaŭ planas meti sur SD-karto interesŝaj Esperantaj multimedioj. Fakte tiu laboro estas parte de mia instruista UAM-ILEI trejnado ke mi faras ĉe UAM en Poznań, Polando.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton Gregorio,
Mi havas ankoraŭ rimarkon pri "Esperanto-komputilo": eble interesas por vi alia ebleco: nome per operaciumo (Linukso) Minto. Tiu operaciumo funkcias sur preskaŭ ĉiu kutima tabla komputilo kaj estas nun, je 2020-10-20, 100% tradukita al Esperanto.
Minto estas facila, nekomerca, senpaga kaj same potenca kiel Vindozo. Adreso de kelkaj detaloj: https://uea.org/vikio/minto
Kial ne meti Minton sur vian tablan komputilon apud (aŭ anstataŭ) Vindozo?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.