Salti al enhavo
Emilio Cid

Ideoj pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj

Rekomendataj afiŝoj

En la Komitata Forumo pri Komunumo (ĵaŭdo, 2019-07-25) estis rekomendite:

6. La estrarano pri kongresoj starigu diskutgrupon en la forumo por kolekti ideojn pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj, inkluzive de disponeblo de liberaj spacoj, daŭripoveco, reta (kaj almenaŭ parte tuja) elsendo, kun klaraj mezuriloj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Respodone al la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, la estrarano pri kongresoj (tiu estas mi) starigas tiun ĉi diskuton. Ĉiuj ideoj el ĉiuj fontoj bonvenas. Kompreneble, estas preskaŭ subkomprenata afero, ke ne eblas plaĉi aŭ efektivigi ĉies ideojn tuj pro tio, ke fojfoje ideoj kontraŭdiras unu la alian, aŭ ili postulas laborfortojn kaj rimedojn kiujn la proponinto ne antaŭvidis. Sed ni ne fokusigu nian atenton al tiu  "detaletoj" nun, kaj ni malfermu la foruman pordon al ĉiuj.

Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda. Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu  tie.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-8-10 at 03:01, Orlando E Raola diris:

Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, (...). Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu tie.

Saluton Orlando,

Se temas pri la Landaj Salutoj, ili estas laŭ mia opinio unu el la plej leĝeraj, distraj, nekravatecaj partoj de la Malfermo, ĉu ne? 

Kion vi imagus en la Malfermo?

  • Ŝati 3
  • Malŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Multaj estraroj diskutis kiel renovigi la inauguron, aparte la landajn salutojn. Ekzempe en mia antaua estrar-mandato (2010-2013) oni enkonukis la prezentadon far du estraranoj (tiam Maritza kaj mi), kion oni konservis ghis nun (en Lahtio estis  Sara kaj Junkee). Kiam mi demandis pri la shanghoj diskutitaj en la antaua estraro pri la UK ghenerale kaj la inauguro specife oni respondis, ke estis multaj proponoj sed ankau multaj kontrauoj al shanghoj tro drastaj.

Kiam temas pri tiom tradiciema publiko kiel nia UK-anaro ni devas esti tre atentaj kaj se ni volas testi ion novan, ne fari drastajn shanghojn kaj ne antau ol vaste pridiskuti ilin kun la celgrupo, ekzemple en la listo UEA-membroj.

Persone mi kredas ke la landaj salutoj estas unu el la plej shatataj eroj en la inauguro. Estus bone trovi iom alian veston, sed necesas ghin konservi, pro pluraj kialoj. Mi despli shatus vidi en la inauguro pri da eroj kiuj ebligas al pliaj cheestantoj partopreni, kaj malpli da longaj paroladoj. Ekzemple, peti al chiuj cheestantoj kiuj partoprenis la antauan kaj antau-antauan UK-n en tiu lando (au apude, se ne estis) levighi au ech veni al la podio. Por Montrealo tio estas Vankuvero (84) kaj Portlando (72), respektive. 

Amike, Amri

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-8-9 at 22:01, Orlando E Raola diris:

La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda.

Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu  tie.

Mi tute konsentas kun via aserto, la malfermo estas tre teda, malnoveca.    La malplej ne-interesa parto estas la landaj salutoj, sed ĝi estas tro longa kaj finfine fariĝas teda.  Kelkaj salutantoj provas prelegi ;-/  . 

Eble ceremoniestro simple vokus ĉiun landon kaj la samlandanoj en la salono ekstarus kaj ekkrius. 

Espereble iu povus doni al ni ekzemplojn pri pli interesaj malfermoj el aliaj kongresoj.

 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

jes nepre oni devas iom adapti la kongresan programadon al la nuna epoko. Oni devas memori ke ghi estas la chefa kultura evento kaj samtempe devas esti revuado de esperanto-kulturo, sed ankau trejnejo por novaj talentoj en chiuj agadkampoj

michela

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton!

Antaŭ la UK-on en Lahtio mi kelkfoje demandis, ĉu en la retejo de UEA aŭ ie alie estus abonebla reta kalendaro kun programeroj de la kongreso. Ŝajnas, ke neniu en la CO komprenis mian demandon, do lasu min ekspliki.

Kalendaro estas dosiero kun speciala kalendara formato, el kiuj la plej uzata estas iCalendar (kiu ne originas de Apple, kvankam multaj tiel kredas). Oni publikigas tiun kalendaran dosieron, ke ĝi havu retadreson (URL). Oni povas aboni la kalendaron per enigi ĉi tiun adreson en sian kalendaroaplikaĵon, kiuj estas multaj (Google Calendar, Apple Calendar ktp.). La ideo estas, ke ĉiuj ŝanĝoj, kiujn oni faras al la kalendaro, vidiĝos ĉe la abonentojn. 

Minimume la UK devus havi unu kalendaron kun ĉiuj programeroj, sed pli bone estus, ke estus pluraj kalendaroj laŭ temo (Akademio, Aŭtora duonhoro, IKU ktp.). La plej ideala estus, ke ĉiu partoprenanto povus elekti programerojn, kiuj interesas rin kaj krei sian propran kalendaron.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Karaj,

Mi kredas ke tiu chi estas la ghusta forumo por listigi plurajn pensojn kiujn mi kaj alia levis por plibonigi la UK-n. Jen kelkaj pli gheneralaj punktoj, celitaj al diversja instancoj: Estraro (1-2), chefe LKK (2-5) kaj chefe KKS (4-7).
1. Inauguro: nepre mallongigi. Malpli da paroladoj kaj malpli longaj. Pli da engaghigo de la publiko (ekzemple: "levighu chiuj kiuj partoprenis antauajn UK-jn chi-lande"). La populara ero de la landaj salutoj restu, sed laueble en fresha vesto. Inviti salutojn de Alighintaj Fakaj Asocioj kaj institucioj (cetere povas shpari paroladojn, ekz. de ILEI, AdE ktp). 
2. Projekciado: antau unu jaro mi proponis en la komitata forumo akompani la chefajn programerojn, kiel inauguro, KT, IKU, la vesperaj programoj ktp, per profesia projekciado plurekrana de la scenejo kaj de rilataj bildoj kaj videoj.
3. Alireblo de salonoj: klopodi ke chiuj programeroj okazu en unu kongresejo. Plurfoje en pasintaj UK-oj (Lillo, Lahtio) IKU kaj aliaj gravaj programeroj okazis en sufiche foraj konstruajhoj kaj mankis instrukcioj kiel atingi.
4. Kolizioj en la programo ne estas eviteblaj, sed oni klopodu plani tiel ke simialaj eroj (ekzemple IKU kaj Scienca Kafejo) ne okazu paralele au sinsekve en disaj kongresejoj. Gravaj au popularaj koliziantaj programoj okazu laueble en najbaraj salonoj, tiel ke eblos parte/paralele partopreni ambau.
5. Duontagaj ekskursoj klopodi saghe plani, kun pluraj datoj kaj tempoj, tiel ke kongresanoj povu partopreni ilin sen maltrafo de gravaj progrmeroj.
6. Frua publikigo de provizora programo. Helpos kaj al la kongresanoj kaj al la kongresa fako, kiu estos frue avertita pri kolizioj kaj personaj problemoj de prelegantoj.
7. Kongresa Libro enhavu detalajn informojn pri la kongresejo kaj kiel atingi la diversajn salonojn. Ekzemple en Lahtio tute mankis en la KL skemo kaj instrukcioj kiel atingi la alian kongresejon (en la informejo estis apartaj folioj, sed multaj kongresanoj ne konsciis pri tio). Ankau mankis la kutimaj fotoj de IKU-prelegantoj.
 
Amike,
Amri
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, Juha "Metsiso" Metsäkallas diris:

Minimume la UK devus havi unu kalendaron kun ĉiuj programeroj, sed pli bone estus, ke estus pluraj kalendaroj laŭ temo (Akademio, Aŭtora duonhoro, IKU ktp.). La plej ideala estus, ke ĉiu partoprenanto povus elekti programerojn, kiuj interesas rin kaj krei sian propran kalendaron.

Mi 100%-e konsentas!

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi vidis, ke dum la aliĝo al UK 2020, eblas donaci al fondaĵo "Klimato – CO2 Por ekologiaj projektoj, kompensantaj la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK" Tio estas bona ideo, sed kiel UEA uzos tiun monon? Kiel oni povas scii, ĉu per donaco al tiu fondaĵo oni vere efike malpliigas la CO2 poluadon?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Multaj estraroj diskutis kiel renovigi la inauguron, aparte la landajn salutojn. Ekzempe en mia antaua estrar-mandato (2010-2013) oni enkonukis la prezentadon far du estraranoj (tiam Maritza kaj mi), kion oni konservis ghis nun (en Lahtio estis  Sara kaj Junkee). Kiam mi demandis pri la shanghoj diskutitaj en la antaua estraro pri la UK ghenerale kaj la inauguro specife oni respondis, ke estis multaj proponoj sed ankau multaj kontrauoj al shanghoj tro drastaj.

Kiam temas pri tiom tradiciema publiko kiel nia UK-anaro ni devas esti tre atentaj kaj se ni volas testi ion novan, ne fari drastajn shanghojn kaj ne antau ol vaste pridiskuti ilin kun la celgrupo, ekzemple en la listo UEA-membroj.

Persone mi kredas ke la landaj salutoj estas unu el la plej shatataj eroj en la inauguro. Estus bone trovi iom alian veston, sed necesas ghin konservi, pro pluraj kialoj. Mi despli shatus vidi en la inauguro pri da eroj kiuj ebligas al pliaj cheestantoj partopreni, kaj malpli da longaj paroladoj. Ekzemple, peti al chiuj cheestantoj kiuj partoprenis la antauan kaj antau-antauan UK-n en tiu lando (au apude, se ne estis) levighi au ech veni al la podio. Por Montrealo tio estas Vankuvero (84) kaj Portlando (72), respektive. 

Amike, Amri

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-8-28 at 15:14, Imre Keményfi diris:

Mi vidis, ke dum la aliĝo al UK 2020, eblas donaci al fondaĵo "Klimato – CO2 Por ekologiaj projektoj, kompensantaj la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK" Tio estas bona ideo, sed kiel UEA uzos tiun monon? Kiel oni povas scii, ĉu per donaco al tiu fondaĵo oni vere efike malpliigas la CO2 poluadon?

Kara Imre,

Dankon pro la tre konvena demando. Temas pri inaŭgura fazo de tiu iniciato. Laŭ la plano, depende de la disponota sumo, la Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro de UEA konsideras agojn por plantado de arboj, ekz-e dum la UK, instalado de sunpaneloj, investoj en la CO por ekz-e verda tegmento, kunlaboro kun fakaj asocioj aŭ simile.

Alternative/aldone povos okazi transdono de la mono al rekonitaj organizaĵoj kiel ekz-e Atmosfair. Se oni anstataŭe preferas donaci rekte al iu organizaĵo, kiu dediĉas enspezojn al malpliigo de CO2-pluo, ni ankaŭ kuraĝigas tian elekton.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-8-21 at 20:42, Emilio Cid diris:

 

Espereble iu povus doni al ni ekzemplojn pri pli interesaj malfermoj el aliaj kongresoj.

 

Mi iam iris al usona kongreso por aktivuloj pri mamnutrado. Ĝi havas ioman similecon al Esperanto-kongreso, kaj ĉeestis reprezentantoj el multaj landoj - tamen la duono estis usonaj, ĉar la asocio estis fondita en Usono. Reprezentantoj el ĉiuj landoj devis veni sur la podion, mansvingi, kaj eĉ iom danceti (ni faris provludon la antaŭan tagon!). Mi ne rekomendus la dancadon, kiu ŝajnis al mi terure usoneca, sed eble la ideo, ke ĉiuj samtempe aperu sur la podio povus esti interesa. Eventuale iu povus simple laŭtlegi liston de la landoj, sen invito al la reprezentantoj mem paroli.

Cetere, en tiu sama kongreso mi ricevis la ideon por la Movada Foiro.

Oni ankaŭ fermis la inaŭguron per kanto. Mi tiutempe pensis, kiel bonega estas nia propra himno kompare kun tio!

Redaktite de Anna Lowenstein

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

 Salutado de landaj delegitoj dum Malfermo:

En la tradicia formo: fascina la unuan, duan, eble trian fojon. Poste de UK al UK gxi farigxas pli teda kaj cxagreniga, cxar temporaba.

Mi preferus rapidan sinsekvon de (eble 1-minutaj) video-filmetoj kun gravaj informoj pri la koncerna LA kaj vidindajxoj de la lando. (bona ekzemplo: Video-saluto dum Fermo en Lahti!)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

karaj geamikoj,

en Italio mi enkondukis la sistemon de "kontinentaj saluto" por shpari tempon :))

efektive la problemo estas ke salutontoj estas elektataj hazarde sendepende de ilia lingvonivelo kaj ligo al la reprezentata LA.

Mi shatus ech trifrazan saluton sed ke ghi enhavu ne la kutimajn vortojn sed la chefan gravan atingajhon dum la jaro de tiu LA.

Mankas kunveno de reprezentoj de LA kaj do kiam kaj kiel la LA povas interkonsilighi, kapti alies iniciaton kaj ghin testi ktp?

Se dum la inauguro mi audos de X-a landa asocio ke ghi organizis grandan eventon pri iu specifa temo kiu allogis amason da personoj, mi certe serchos la koncernaton dum la kongreso kaj informighos plie.

Pri kravatoj.... efektive en antauaj epokoj la estraranoj vestis la tipan kostumon de propra nacio dum la oficialaj aranghoj: tion faris Gbeglo Koffi, Probal Dasgupta, eble ankau So Gil Su; tio donas la klaran senton de la bunteco kaj tutmondeco de nia movado, kaj nia malagnosko de la okcidentstila subpremo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Parolante pri la programo:

en Italio ni jam komencis pasintmonate enmeti kelkajn informojn pri la programo en la kongresa retpagharo. Kompreneble nun la plej esencaj: alveno, inauguro, jarasembleo, kaj chiumonate ni aldonas informojn; foje ni devas alilokigi kelkajn programerojn char la interesatoj informas ni pri ne akceptebla koincido au ni tion rimarkas, praktike la alighintoj povas sekvi la evoluon de la programo kaj konsili, plani sian restadon, ktp.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.