Salti al enhavo
das-g

Programada kurso “Django Girls” en Esperanto

Rekomendataj afiŝoj

Kio estas Django Girls?

Django Girls estas tutmonda agado por helpi al inoj* eklerni programi. Por tio, lokaj volontuloj organizas senpagajn kursojn en multaj urboj kaj landoj. Dum tia kurso ĉiu partoprenantino faru blogan programaron kaj uzu ĝin por meti sian propran blogon en la interreto, sekvante memlernilon (“tutorial” en la angla), kio gvidas tra multaj temoj:

  • kiel la interreto funkcias
  • ekuzi la komanda lineo (en: “command line interface”)
  • la programlingvo Pitono (Python)
  • programkod-redaktilo
  • Git kaj GitHub
  • (iom da) HTML kaj CSS
  • la retkadrilo (en: “web framework”) Django

La partoprenantinoj sidu en malgrandaj grupoj (ekz. triope ĝis kvinope) dum la kurso. Ĉiu grupo havu sian propran “trejnisto” (en: “coach”): Volontulo, kiu helpas al la partoprenantinoj de la grupo per respondi al demandoj aŭ doni konsiletojn kaj eksplikojn.

* “Django Girls” estas trans-inkluzivanta kaj ja invitas ĉiuj inoj partopreni.

Django Girls en Esperantujo

@Nelida kaj mi (@das-g) volas organizi tian kurson por Esperantist(in)oj, kaj do ja en Esperanto, ĉe internacia Esperanta evento, ekz. UK aŭ IJK. Por tio bezonas, ke la memlernilo estu tradukita en Esperanton. Poste, por kurson, bezonas Esperant-lingvajn programad-kompetentulojn kiel “trejnistoj”.

Ni bezonas helpon!

Helpu traduki

Ĉu vi volas helpi traduki la memlernilon?

Senpage aliĝu aŭ ensalutu en CrowdIn kaj iru ĉe https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial/eo

Mone subtenu profesia tradukisto

Ĉu vi volas doni monon por ĉi-tio projekto?

Por provlegado kaj konsilado, ni ŝatus dungi tradukisto.

Fariĝu trejnisto

Ĉu vi estas programisto aŭ alia komputilemulo? Ĉu vi eblas ekspliki teĥnikaj aferoj tiel, kiel komencantoj povas bone kompreni ilin?

Tralaboru la memlernilon ĉe https://tutorial.djangogirls.org/ (eble en alia lingvo) por pretiĝi esti trejnisto. (Rigardu https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial por vidi kiuj lingvoj havas ĝisdatan tradukon. La originalo estas en la angla kaj kutime estas la plej ĝisdata versio de la memlernilo.)

Pli da informoj pri esti trejnisto ĉe “Django Girls”-a kurso troviĝas ĉe https://coach.djangogirls.org/ (en la angla).

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.