Salti al enhavo
Emilio Cid

Venonta lingvo de la Esperanto-kurso en Duolingo

Rekomendataj afiŝoj

La Esperanto-kurso en duolingo disponeblas en 3 lingvoj: 

- angla kun 298 mil lernantoj;

- hispana kun 281 mil lernantoj;

- portugala kun 235 mil lernantoj.  

En tute 814 mil lernantoj lernas aktive lernas Esperanton nun per Duolingo.  En tiu sumo ne estas lernantoj, kiuj iam eklernis, sed forlasis la kurson.  
 

Supozeble Duolingo elektos la venontan lingvon por nia kurso laŭ:

  1. la nombro da aliĝintoj en la platformo, kiuj uzas tiun lingvon,
  2. la emo de tiuj lingvanoj lerni aliajn lingvojn
  3. simileco kun la jam tradukitaj lingvoj
  4. sinproponoj pri tradukoj.

 

Jen la nombro de lernantoj de ĉiuj lingvoj en Duolingo laŭ denaska lingvo:

lingvo lingvoj lerneblaj milionoj da lernantoj
angla 35 90.00
hispana 9 39.00
hinda 1 17.00
portugala 6 16.43
rusa 4 7.72
franca 5 7.04
araba 4 5.65
ĉina 6 4.16
germana 3 4.12
turka 3 3.82
tajlanda 1 3.32
itala 4 2.89
vjetnama 1 2.25
pola 1 1.64
bahansa indonezia 1 1.15
japana 1 1.12
rumana 1 0.95
nederlanda 1 0.87
ĉeĥa 1 0.77
hungara 1 0.71
ukrainia 1 0.54
greka 1 0.26
korea 1 65.00 *
     
sumo   276.42

 

        * 65 milionoj da koreoj lernas la anglan per duolingo, sed la tuta Sudkoreio havas 77 milionojn da loĝantoj (!?)

Se vi volas proponi tradukon de la Esperanto-kurso al via lingvo, uzu la formularon ĉe https://incubator.duolingo.com/ 

Ekzemple se vi volas proponi Esperanto-kurson por parolantoj de la franca.

image.png

Ne kontaktu la administrantoj per aliaj maniero, ĉar Chuck Smith, respondeculo pri la apero de la unua Esperanto-kurso jam zorgas pri tio.

 

 

 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 11 horoj, Mariana Evlogieva diris:

Do ŝajne estus tute sensence proponi E-kurson en la bulgara - ja ĝis nun ekzistas neniu alia kurso por bulgaroj.

Vi pravas, nun ne indas proponi tradukon al Duolingo.  Sed indas varbi bulgarojn por finpretigi la kurson de Lernu, kies traduko al la bulgara estas nun 76% preta.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-10-09 at 08:52, Emilio Cid diris:

Supozeble Duolingo elektos la venontan lingvon por nia kurso laŭ:

  1. la nombro da aliĝintoj en la platformo, kiuj uzas tiun lingvon,
  2. la emo de tiuj lingvanoj lerni aliajn lingvojn
  3. simileco kun la jam tradukitaj lingvoj
  4. sinproponoj pri tradukoj.

Krom la faktoroj menciitaj de Emilio CId, necesas konsideri du pliajn:

- la disvastiĝo de Duolingo inter la parolantoj de la koncerna lingvo

- la disvastiĝo de scioj pri Esperanto inter la parolantoj de la koncerna lingvo

Duolingvo estas pli bone konata en la Amerikoj ol en aliaj mondopartoj, oni nuntempe ofte parolas pri Esperanto en la amas-komunikiloj de Kebekio pro la venontsomera Universala Kongreso, kaj la kebekia Esperanto-movado havas longan historion de interreta instruado de Esperanto (en la jaro 1992 mi mem enretigis version de la dek-leciona kurseto - jam uzita de ESK por perpoŝta instruado de Esperanto - por retpoŝta instruado de nia lingvo).

Pro tio aparte nun gravas funkciigi duolingo-kurson de Esperanto por franc-lingvanoj, la lingvo parolata en la Amerikoj plej multe post la angla, hispana kaj portugala. Bonŝance, se la tradukadon kaj korektadon de kurso faros kompetentaj franclingvanoj el Francio (la kebekiaj esperantistoj multe laboras organizante la kongreson) plej multaj kebekanioj ĝin akceptos, ĉar la norma franca havas altan socian prestiĝon en Kebekio kaj la kebekianoj estas alkutimiĝintaj al la uzado de franciaj kulturproduktoj.

Paul Hopkins (kanadano)

  • Ŝati 1
  • Dankon! 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, Anna Lowenstein diris:

Mi ĉiusemajne renkontas homojn, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. En norda Londono mi instruas kurson, kaj konstante alvenas novaj homoj, kiuj lernas per Duolingo...

Ankaŭ mi renkontas tiajn lernantojn, kiam mi instruas pere de italki en la reto. Pli-malpli ĉiu dua lernanto estas persono, kiu trovis Esperanton kaj eklernis ĝin en Duolingo kaj pli poste eksentis bezonon pri interparolo kaj kelkaj lecionoj kun „viva instruisto“.

Jes, bedaŭrinde tiu sperto ne similas al miliono da lernantoj, sed tiaj novaj homoj venas (kaj ili ne venadus sen Duo).

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton!

Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019.

Dankon!

Margo

(Ruth KC ĉe Duolingo)

  • Ŝati 1
  • Dankon! 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kelkaj el vi rimarkis, ke la nombro de lernantoj en la Esperanto-kurso por anglalingvanoj iom falis lastatempe. Notu, ke anglalingvanoj nun havas 35 lingvojn lerneblajn en Duolingo, do Esperanto iomete perdiĝas inter tiom da elektoj. Sed por parolantoj de la ĉina, ekz, Esperanto estos unu el nur manpleno.

 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 8 horoj, Vjaĉeslav Sl. Ivanov diris:

Ankaŭ mi renkontas tiajn lernantojn, kiam mi instruas pere de italki en la reto. Pli-malpli ĉiu dua lernanto estas persono, kiu trovis Esperanton kaj eklernis ĝin en Duolingo kaj pli poste eksentis bezonon pri interparolo kaj kelkaj lecionoj kun „viva instruisto“.

Jes, bedaŭrinde tiu sperto ne similas al miliono da lernantoj, sed tiaj novaj homoj venas (kaj ili ne venadus sen Duo).

La ciferoj en la retejo de Duolingo laŭ mia supozo montras, kiom da homoj nuntempe aktive utiligas la tri kursojn. Mi sekvas tiujn ciferojn de iom da tempo, kaj la nombro de homoj, kiuj uzas la anglalingvan kurson fakte iom falas de kelkaj monatoj. Mi ne scias, kiel la afero estas kalkulata, sed tio indikas, ke la ciferoj ne montras ĉiujn, kiuj iam registriĝis por tiu kurso. Certe pli ol 2 milionoj da homoj registriĝis por tiuj tri kursoj dum la lastaj tri jaroj, sed evidente multaj intertempe forfalis - aŭ ĉar ili rezignis, aŭ ĉar ili efektive finis la kurson. Cetere, la nombro de homoj, kiuj faras la portugallingvan kurson kreskas, dum la angla malkreskas.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj.

Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj. 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 5 horoj, Anna Lowenstein diris:

Certe pli ol 2 milionoj da homoj registriĝis por tiuj tri kursoj dum la lastaj tri jaroj, sed evidente multaj intertempe forfalis - aŭ ĉar ili rezignis, aŭ ĉar ili efektive finis la kurson. Cetere, la nombro de homoj, kiuj faras la portugallingvan kurson kreskas, dum la angla malkreskas.

Antaŭ du jaroj mi kalkulis la sumon de 1,7 milionoj per informoj de la propra retejo.  Sed Duolingo ŝanĝis la metodon kaj nun konsideras lernantojn, kiuj aktive lernas nun.  

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Emilio,

vi skribis (post korekto):

En tute 814 mil lernantoj aktive lernas Esperanton nun per Duolingo
En tiu sumo ne estas lernantoj, kiuj iam eklernis, sed forlasis la kurson.

Se mi bone memoras, la publikigitaj nombroj estas tiuj homoj, kiuj dum la pasintaj 12 monatoj aliĝis al certa kurso. Tio bone kongruas kun la antaŭaj statistikoj, kiujn mi faris.
Fakte do mankas ĉiuj lernantoj, kiuj eklernis antaŭ pli ol jaro, sed enestas ĉiuj, kiuj komencis poste.

Oni en la sumoj enkalkulas tiujn, kiuj iam forlasas kurson, post leciono unu, du ktp.
Aliflanke kelkaj el tiuj foriras por plulerni en alia kurso, en la praktiko ktp.

Mi tre ĝojus havi statistikon pri tio, kiun nivelon lernantoj mezume atingas ĉe Duolingo aŭ kiu procentaĵo finas la tutan kurson.

Ni komparu:
En la angla kursaro Esperanto havas proks. 1 % de la plej multe lernata lingvo, la hispana (aŭ 0,3 % de ĉiuj lernantoj).
En la hispana estas proks. 1 % de la angla (aŭ 0,7 % de ĉiuj).
En la portugala estas proks. 2,3 % de la angla (aŭ 1,4 % de ĉiuj).

Aliflanke sur https://duome.eu/ videblas pli bona procentaĵo por Esperanto:
Ĉe la "Golden Owls", la oraj gufoj, la angla havas 20 096 homojn, Esperanto 948, do proks. 4,7 % de la angla; bele favora rilato inter Esperanto kaj la angla, 1:21 :-)
(Oran gufon oni ricevas per finado de la kompleta ekzercaro, "arbo". "You earn a golden owl by finishing the tree (completing the course).")
Ŝajnas do, ke ĉe la Esperanto-lernantoj la procentaĵo de ĝisfine sukcesaj lernantoj estas proks. du- ĝis kvarfoje pli granda ol ĉe ekzemple la angla kaj verŝajne ankaŭ aliaj lingvoj (eblus elkalkuli, sed kostus tempon...).

Vi demandas, kiu estos la venonta lingvo ĉe Duolingo. Mi ne jam vidis respondon.
Laŭ la listo sur
https://forumo.uea.org/diskutado/temo/71-venonta-lingvo-de-la-esperanto-kurso-en-duolingo/
kandidatoj estas
hinda, ĝis nun nur 1 lingvo, la angla, 17 milionoj da lernantoj
https://www.duolingo.com/courses/hi
rusa, 4 lingvoj, 7,7 milionoj
franca, 5 lingvoj, 7 milionoj
araba, 4 lingvoj, 5,6 milionoj
ĉina, 6 lingvoj, 4,2 milionoj
germana, 3 lingvoj, 4,2 milionoj
ktp.

Eble indas konsideri, kiu lernata lingvo estas la plej malforta ĉe tiuj instrulingvoj.
Mi eliras de tio, ke Duolingo volas, ke nova kurso, kiu kostas laboron ankaŭ de ili mem, havu poste konsiderindan lernantaron; do mi demandas min, kiom multe aliaj lingvoj estas lernataj.
rusa: hispana, 549 mil lernantoj
franca: portugala, 275 mil lernantoj
araba: sveda, 150 mil lernantoj
ĉina: itala, proks. 47 mil lernantoj (se vi rigardas tie: la signo signifas dek mil)
germana: franca, 749 mil lernantoj
Ni povas supozi, ke la lernantaro de Esperanto estos nur ono de tiuj nombroj. Kaj ja indas labori unue por kurso, kiu havos denove kelkajn dek mil, eble eĉ cent mil lernantojn...
(Statistika atentigo: Se unu el tiuj kursoj estas enmetita antaŭ malpli ol jaro, la nombroj ankoraŭ kreskos nature.)

Krome verŝajne indus havi senton pri la disvastigiteco de Esperanto en diversaj landoj. Tion oni povas iomete juĝi laŭ la individua membraro ĉe UEA. Publike mi facile trovas nur la liston el 2010 ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA
Rusio: 88 individuaj UEA-membroj
Francio: 547
Franclingvaj landoj (parto de Kanado...): ? (kalkulenda)
Arabaj landoj: ? (necesus adicii multe)
Ĉinio: 115
Germanio: 506 (indus iom aldoni pri Aŭstrio, Svisio, eble Belgio)

Sekve de tiu rigardo al la membronombroj mi supozas, ke unue indas elekti kurson en la franca aŭ en la germana. Eble pro la aliaj franclingvaj landoj ĝuste la francan.
Sed kompreneble dependos de Duolingo mem. Ĉu iu lastatempe kontaktis ilin por demandi pri aldona Esperanto-kurso?

Kion vi opinias, karaj?

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-10-11 at 11:03, Anna Lowenstein diris:

La ciferoj en la retejo de Duolingo laŭ mia supozo montras, kiom da homoj nuntempe aktive utiligas la tri kursojn. Mi sekvas tiujn ciferojn de iom da tempo, kaj la nombro de homoj, kiuj uzas la anglalingvan kurson fakte iom falas de kelkaj monatoj. Mi ne scias, kiel la afero estas kalkulata, sed tio indikas, ke la ciferoj ne montras ĉiujn, kiuj iam registriĝis por tiu kurso. Certe pli ol 2 milionoj da homoj registriĝis por tiuj tri kursoj dum la lastaj tri jaroj, sed evidente multaj intertempe forfalis - aŭ ĉar ili rezignis, aŭ ĉar ili efektive finis la kurson. Cetere, la nombro de homoj, kiuj faras la portugallingvan kurson kreskas, dum la angla malkreskas.

La aktualaj ciferoj informas, kiom da "aktivaj lernantoj" (pri tio sube) aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj. Oni ŝanĝis en junio aŭ julio 2018. En la 10-a de junio estis ankoraŭ sume 1,749 milionoj, el tio 1,36 por la anglalingva kurso, 385 mil por la hispanlingva kaj 4400 por la portugallingvo (tiam ĵus kreita).
En la 22-a de julio 2018 estis sume 715 mil, 403 mil (en), 302 mil (es), 9550 (pt).
Ekde tiam la suma nombro iom post iom kreskis pro la kresko de la portugala, ĝis nun (9-a de okt.) sume 814 mil, el 298 mil (en), 281 mil (es), 235 (pt).
Evidente la anglalingva kurso ial perdas ĉe la nombro de aktualaj aliĝantoj, proks. -25% en unu jaro. Mi ne scias, ĉu pro aldono de la du aliaj kursoj aŭ ĉu pro alia kaŭzo. Ne ĉiu cetere estas senfine entuziasma pri la Duolingo-metodo, do povas esti, ke nun homoj elektas aliajn kursojn; ni konsciu, ke takso iam estis, ke el la iamaj lernantoj en la anglalingva kurso nur duono denaske parolas la anglan. (Mi faris enketon pri la denaska lingvo ĉe la Facebook-grupo de Duolingo-lernantoj.)

Ĝis nun oni ne bone scias, kio estas "aktivaj lernantoj". Se la departamento pri merkatiko provas havi altan nombron, ili kalkulas por tio ĉiun homon, kiu aliĝis kaj sukcese plenumis almenaŭ unu lecionon 🙂 Pli ni ne supozu.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes, mi scias. Mi ne volas sendi ĉiujn bildojn nun. Ĉar temo estas pri Esperanto kaj novaj kursoj. Mi certas ke Esperantujo bezonas ilin.

Mi sendas 2 bildoj kun procento de Esperantaj lernantoj en Duolingo kaj la norvega. Se vi volas vidi pli mi povas krei novan temon.

Figure_1-30.png

Figure_1-29.png

Figure_1-26.png

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. :-( Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. 

Amike, Vladimir MININ 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 horoj, Vladimir diris:

... Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. 

Amike, Vladimir MININ 

Oni konsciu ke la instruprogramo Duolingo estas plej multe disvastiĝinta en la Ameriko (la statistikoj de Emilio Cid klare montras ke la vasta plimulto de uzantoj de Duolingo estas parolantoj de la angla, hispana aŭ portugala), ke malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo.

Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo.

Amike, Paul Hopkins (kanadano)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 horoj, Vladimir diris:

Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. 😞 Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. 

Amike, Vladimir MININ 

Mi ĉiusemajne renkontas homojn, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. En norda Londono mi instruas kurson, kaj konstante alvenas novaj homoj, kiuj lernas per Duolingo. Al la pasinta leciono antaŭ du tagoj venis du tiaj novuloj. Sed memoru, ke necesas lerni pere de la angla, la hispana aŭ la portugala, do kompreneble la novaj lernantoj aperas ĝuste en landoj, kie oni parolas tiujn lingvojn.

Cetere, "fejkaj"novaĵoj = falsaj novaĵoj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>...malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo.Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo. Amike, Paul Hopkins (kanadano)

Paul, ve, malmultaj azianoj kaj euxropanoj povas veni al Montrealo pro la granda kosto vojagxi tre long-distance... Do mi esperas, ke almenaux unu 'duoling-ano' trovos monon por veni al UK-106 en Belfasto (Grandbritio) en la jaro 2021. :-)

Amike, Vladimir MININ 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 24 minutoj, Emilio Cid diris:

Antaŭ du jaroj mi kalkulis la sumon de 1,7 milionoj per informoj de la propra retejo.  Sed Duolingo ŝanĝis la metodon kaj nun konsideras lernantojn, kiuj aktive lernas nun.  

Se estis 1,7 milionoj antaŭ du jaroj, certe oni delonge superis 2 milionojn!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj. Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj. 

Juha, en Lahti estis propono renkontigxi kun 'duoling-anoj', sed tiu renkontigxo ne estis anoncita kaj ne okazis. Mi opinias, ke Vi mem devus anonci tiun renkontigxon en Lahti. Kaj bv anonci gxin en estontaj E-arangxoj. Estas certe, ke en la nombro de la lernantoj en 'Duolingo' per la angla lingvo, ke multaj el ili ne estas denaskaj anglalingvanoj, cxar ili ne trovis pli tauxgan lingvon, per kiu ili povus lerni Esperanton.

Amike, Vladimir MININ 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Duolingo ŝanĝis la metodon, per kiu ĝi montras aktivajn lernantojn en Julio 2018.

Nuntempe la esperanto-kurso perdas proksimume 4000 aktivajn lernantojn semajne. Se sama proporcio de lernantoj daŭre malkreskas (supozante novaj lernantoj ne eniros la kurson) la kurso ne havos lernantojn post 18 monatoj. Evidente tio ne okazos tiamaniere. 

Post iam da tempo la kvanto de nova lernantoj aliĝantaj al la kurso devus fariĝi ebena. Mi scivolas pri la stabila rapideco ke novaj lernantoj eniros la kurson.
 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, Lu Wunsch-Rolshoven diris:

Aliflanke sur https://duome.eu/ videblas pli bona procentaĵo por Esperanto:
Ĉe la "Golden Owls", la oraj gufoj, la angla havas 20 096 homojn, Esperanto 948, do proks. 4,7 % de la angla; bele favora rilato inter Esperanto kaj la angla, 1:21 :-)
(Oran gufon oni ricevas per finado de la kompleta ekzercaro, "arbo". "You earn a golden owl by finishing the tree (completing the course).")
Ŝajnas do, ke ĉe la Esperanto-lernantoj la procentaĵo de ĝisfine sukcesaj lernantoj estas proks. du- ĝis kvarfoje pli granda ol ĉe ekzemple la angla kaj verŝajne ankaŭ aliaj lingvoj (eblus elkalkuli, sed kostus tempon...).

Tre interesa rimarko.  Vere indas kalkuli tion por havi konkretan indikon pruvon pri la supereco de Esperanto.

 

Citaĵo

rusa, 4 lingvoj, 7,7 milionoj - franca, 5 lingvoj, 7 milionoj - araba, 4 lingvoj, 5,6 milionoj - ĉina, 6 lingvoj, 4,2 milionoj - germana, 3 lingvoj, 4,2 milionoj

Tiuj lingvoj estas fortaj kandidatoj.  Pri la hinda mi dubas, ĉar malgraŭ la granda nombro da lernantoj de la angla, ŝajne ne estas intereso lerni alian lingvon.

Mistero estas la koreoj.  Laŭ la retejo, 65 milionoj da korea-parolantoj lernas la anglan.  Sed Sudkoreio havas 77 milionojn da loĝantoj.  Mi ne kredas, ke 85% el ĉiuj koreoj lernas la anglan per duolingo.  

Citaĵo

Ĉu iu lastatempe kontaktis ilin por demandi pri aldona Esperanto-kurso?

Jes, Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen zorgas pri rektaj kontaktoj kun administrantoj de duolingo.  Sed ni ĉiuj povas proponi novajn tradukojn per  https://incubator.duolingo.com/ 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com.

Ruth, mi interesigxus, se la firmao aprobus por parolantoj de la rusa. :-)

Amike, Vladimir MININ

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-10-11 at 17:02, Anna Lowenstein diris:

Se estis 1,7 milionoj antaŭ du jaroj, certe oni delonge superis 2 milionojn!

Mi en mia tabelo notis sume 1,75 milionoj en la 10-a de junio 2018. Tiam tage aldoniĝis 2 mil homoj. Do ĝis la 22-a de julio proks. +80 mil, do tiam eble 1,83 milionoj. Inter tiam kaj hodiaŭ la jara kresko estas proks. 810 mil, do supozeble ni estis en julio 2019 en la regiono de 2,64 milionoj da entutaj eklernantoj; ĝis nun eble 150 mil pli.
Ni konsciu, ke tiu sumo estas _eble_ adicio de unue nuraj registriĝantoj kaj poste "aktivaj lernantoj" - kvankam mi iom dubas. Mi kutime elkalkulis la diferencojn kaj el tio la tagajn aliĝojn; inter junio 2017 kaj junio 2018 estis inter 1870 kaj 2071 tagaj aliĝoj. Kaj poste estis inter 715 mil kaj 814 mil jaraj aliĝoj, do ankaŭ proks. 2 mil aliĝoj tage. Mi supozas do, ke la ŝanĝo en julio 2018 estis nur, ke ili transiris de ĉiuj ĝistiamaj eklernantoj al la eklernantoj dum la pasintaj 12 monatoj.
(Kaj la nocio "aktivaj lernantoj" celas nur, ke la homoj aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj, fino.)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-10-12 at 14:56, JonoHeher diris:

Duolingo ŝanĝis la metodon, per kiu ĝi montras aktivajn lernantojn en Julio 2018.

Nuntempe la esperanto-kurso perdas proksimume 4000 aktivajn lernantojn semajne. Se sama proporcio de lernantoj daŭre malkreskas (supozante novaj lernantoj ne eniros la kurson) la kurso ne havos lernantojn post 18 monatoj. Evidente tio ne okazos tiamaniere. 

Post iam da tempo la kvanto de nova lernantoj aliĝantaj al la kurso devus fariĝi ebena. Mi scivolas pri la stabila rapideco ke novaj lernantoj eniros la kurson.
 

Hm, vi celas la anglalingvan kurson, ĉu? Mi ne povas konfirmi tion el pli longa perspektivo. Estis 331 mil aktivaj lernantoj en la 17-a de aprilo kaj estis 298 mil en la 9-a de oktobro. Do minus 33 mil en proks. 24 semajnoj, eble minus 1,5 mil semajne.
Ni konsciu, ke la nombroj ne ĉiam estas tute akurataj (ŝajne kelkfoje ili miskalkulas) kaj ja ankaŭ nature iom varias.
Dum la suma nombro de lernantoj en ĉiuj tri lingvoj kreskas, la suno ankoraŭ brilas por ni, ĉu ne? 😄

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 21 horoj, RuthKevessCohen diris:

Saluton!

Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019.

Dankon!

Margo

(Ruth KC ĉe Duolingo)

Brile, ĉampanon! 😄

Do indas diskonigi tion inter franclingvanoj kaj ĉinlingvanoj, por ke homoj sciu, ke por tiuj du lingvoj ja havas sencon proponi sin.
Antaŭe ja homoj lernis, ke oni povas proponi kaj proponadi sin por ajnaj lingvoj - sen reago kaj sen sukceso 😮

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.