Salti al enhavo
Ensaluti por sekvi tion  
Said Tejo

Malferma Tago

Rekomendataj afiŝoj

La 51-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO

(30/11/2019)

 

La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La programo:

10:00- 10:30: Akcepto.

10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.

11:00- 11:45: Prelego; Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA pri "Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto".

12- 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta Esperanto-movado en Angolo.

12:45- 13:40: Tagmanĝa Paŭzo.

13:40- 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.

14:00- 14:45: prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? SenPerforta Komunikado (SPK)."

15:00- 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter diversaj grupoj inkluzive Esperantistojn".

16:00- 16:30: Prelego; Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.

16:30-17:00: Dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA/TEJO.

 

Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.


 

* Dimanĉe matene, la 1-an de decembro 2019, unu tagon post la Malferma Tago, en la Centra Oficejo okazos seminario pri la financoj de UEA. La seminarion aranĝos la komisiono pri financo kaj krom la membroj de la komisiono pri financo (Ben Indestege, Francesco Maurelli kaj Renato Corsetti) ĉeestos Ĝenerala Direktoro (Martin Schäffer) de UEA.

La membroj de UEA estas bonvenaj al la seminario por informiĝi pri la stato de la financoj de UEA kaj por prezenti siajn proponojn.

 


 

Orlando E. Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj

Said Baluĉi, stabano de TEJO

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

Ensaluti por sekvi tion  

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.