Salti al enhavo
Ensaluti por sekvi tion  
Vladimir

Kiam finfine?

Rekomendataj afiŝoj

Je 2019-12-6 at 04:42, Vladimir diris:

Kiam finfine la briteliro okazos? Mi jam lacigxis atendadi. 😞

 

31a Januaro 2020, krom la ĉefministro petus alian plilongigon. Sed li volas senpaktan Briteliron, do verŝajne li ne faros tiun.

La granda demando nun estas, kiam estos la Skota referendumo pri sendependeco.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Hieraux Grandbritio eliris el Euxropa Unio (EU). Cxu tio signifas ankaux, ke cxiuj gxiaj subjektoj (cxu civitanoj?) eliris el cxiuj oficialaj institucioj de EU?  Cxu ekde nun cxiuj grandbritiaj subjektoj devas ricevi vizojn el EU por veni tien kaj ricevi permesilojn por labori tie? Cxu Grandbritio nun havas la saman statuson en EU, kiel Rusio, ekzemple? 
Cxu en cxiuj oficialaj institucioj de EU malpliigxis la uzantoj de la angla lingvo? Cxu en ili plimultigxis parolantoj de la gemana aux la franca? Aux cxu eble parolantoj de aliaj lingvoj de EU?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

BRITELIRO [Ian Fantom] >Kara Vladimir, antaŭ ol Britio eniris la Komunan Merkaton ni povis facile viziti aliajn landojn en Okcidenta Eŭropo. Ni ne bezonis vizojn, nur pasportojn. 

Kara Ian, ankaux post la Briteliro subjektoj/civitanoj de Grandbritio povos fari la samon. Tamen jen kion skribas Jevgenija Dillendorf en sia artikolo "Rigardo el Londono" en "Novaja Gazeta" la 3-an de februaro 2020, #11, p. 13. 
"Post la fino de la transira periodo, ekde la 1-a de januaro de 2021, la britoj perdos la rajton libere movigxi kaj labori en EU-landoj..." 

Nun en EU logxas kaj laboras cx. 1 miliono da grandbritiaj subjektoj/civitanoj. Ili venis al EU grandparte pro tio, ke oficialaj EU-institucioj, tielnomataj "anglalingvaj" entreprenoj kaj firmaoj dum jardekoj aperigadis anoncojn, ke ili bezonas dungi preferinde denaskajn anglalingvanojn. Kaj jen tiuj denaskaj anglalingcanoj devos nepre ricevi specialajn permesilojn por logxi kaj labori en EU aux forveturi. Kiam ili finfine forveturos, la EU-institucioj, entreprenoj kaj firmaoj ne plu restos vere anglalingvaj, kaj la EU-landoj ekkomprenos finfine, ke ili bezonas la veran internacian lingvon, kaj la plej tauxga kandidato por tiu pozicio estas certe Esperanto. 
UEA kaj gxiaj landaj asocioj en EU ne devus preterlasi tiun cxi favoran okazon kaj sxancon disvastigi Esperanton tie: eldonadi E-librojn, E-vortarojn, E-literaturon, organizi E-kursojn ktp dum la jaro 2020.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

Ensaluti por sekvi tion  

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.