Salti al enhavo
Vladimir

Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA

Rekomendataj afiŝoj

La programo de E-renkontigxo "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam praktike stabiligxis.
Babilejo de la organizantoj de "Novojarsko-2020": https://vk.com/im?sel=c5
Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" okazos la 3-an de januaro 2020 je la 16-a horo. La seminario preparatas laux propono de Renato Corsetti, kiu jam sendis siajn kontribuajxojn. Ankaux kontribuajxoj de aliaj esperantistoj bonvenu al mia privata elektronika retadreso. Se iu kundeziras, ke UEA eliru el la krizo kaj progresu plu, do tiu klopodu kontribui laux siaj fortoj. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Progresi ne nur rilatas al enhavaj aspektoj. En la nuna epoko nek iuj en la forumo nek la UEA-forumo mem progresis rilate al la uzo  de ĉapelitaj literoj, kvankam ekzistas teĥnikaj solvoj. Vikipedio ekzemple permesas al kontribuantoj elekti unikodajn literojn, eĉ al tiuj kiuj ne instalis ĉapeligan programon en sia komputilo.... Kial ne ĉi tie en la forumo? La retejo de UEA mem zorgu ke ne plu aperu xxxxx

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Antaux 2 tagoj mi proponis al la UEA-estraro festi "Internacian Tagon Sen La Angla Lingvo", kiu okazos la 1-an de aprilo. Partoprenantoj de tiu cxi Forumo, bv proponi: kiel pli bone eblus festi. Antauxdankon! 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi supozas, ke "Internacia Tago Sen La Angla Lingvo", okazonta la 1-an de aprilo, povos kontribui por disvastigo de Esperanto en la mondo. :-) 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La tuta programo de "Novojarsko-2020" en Barnaul' (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam estas kompilita kaj preta: https://vk.com/novojarsk2020
Por nia seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" venis kontribuajxoj far Renato Corsetti kaj Carlo Minnaja. Ankaux aliaj pluraj famaj e-istoj preparas la siajn. Ankaux cxiuj kromaj konntribuajxoj bonvenu.
Se iu ankoraux ne aligxis, bv pli rapide aligxi, cxar restis nur malmultaj lokoj en la hoteleto.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Por nia seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" venis ankaux kontribuajxoj far fama angla esperantisto Ian Fantom. Ankaux venas kontribuajxoj far malpli famaj esperantistoj. Ankaux pliaj aliaj kontribuajxoj atendatas. 

Mia antauxa komento denove ne aperis en UEA-dissendolisto [uea-membroj@yahoogroups.com]. Tieaj cenzuristoj [Nomoj forigitaj, pro persona respekto] penas ecx prisilentigi nian seminarion pri evoluigo kaj progresigo de UEA. Ili ecx malfavoras la agadon por prosperigo de UEA. Sed kion ili favoras? Cxu ili komplotas kaj konspiras nur por fiaskigo kaj degenerigo de UEA? Ritorika demando. 😞 Kiam tiuj cenzuristoj estos eliminitaj el siaj postenoj, sur kiuj ili kapablas nur malutili por UEA? 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ukrainia civitano (logxanta en Germanio) Ivan Kossej alsendis interesajn proponojn por la seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA", kiu okazos la 3-an de januaro 2020 enkadre de "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio).

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Mi relegis cxiujn kontribuajxojn por seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" enkadre de "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020. Sed ial nenio estas en ili pri la Akademio de Esperanto. Cxu en gxi estas cxio en ordo? Last-printempe aperis sxoka informo, ke Valentin Melnikov aligxis al gxi. Inter rusiaj e-istoj aperis demando: kiel e-isto kun tiom ege acxa reputacio sukcesis aligxi? Kaj mi rememoris vican tipan anekdoton pri V. Melnikov.
 
"En la jaro 2007 en Primorsko-Ahxtarsk (Rusio) okazis vica Rusia E-Tendaro. Cxiuj partoprenantoj estis kun sxildetoj (nomo, familia nomo, logxloko...) sur la brustoj, sed nur Valentin Melnikov vagadis kun la sxildeto sur sia dorso. Sed neniu e-isto atentigis lin pri tio. Versxajne cxiuj supozis, ke tio estas vica strangajxo de la frenezulo. Tamen finfine V. Melnikov rimarkis, ke li ne havas la sxildeton sur la brusto. Li demandis la publikon, cxu iu vidis aux trovis lian sxildeton? Mi respondis, ke mi vidis kaj vidas gxin sur lia dorso. Li tuj malvestis sian to-cxemizon kaj komencis kriacxi: "Gxuste Minin dekrocxis la sxildeton disde mia brusto kaj alkrocxis gxin al mia dorso!" Cxiuj cxeestantoj ekridetis. La afero konsistis en tio, ke lia to-cxemizo havis la saman bildon sur la brusto kaj sur la dorso, kaj li erare survestis gxin inverse. Se mi foje hazarde survestas to-cxemizon inverse, mi tuj sentas maloportunon, sed frenezuloj ordinare ne sentas tiun maloportunon." :-(
 
Cxu do la Akademio ne havis dignajn kandidatojn por elekti vicajn akademianojn? Aux cxu la Akademio intencis inciti kaj provoki vastan esperantistaron por allogi gxian atenton al si? Cxu V. Melnikov estas tipa reprezentanto de la Akademio? Tamen ne. Persone mi konas kelkajn dignajn akademianojn el la Akademio.
Dezirante agrablajn Novjarfeston kaj Ortodoksan Kristnaskon, kiu okazos la 7-an de januaro. Bonhumuron kaj bonhumoron en la Nova Jaro!
Vladimir MININ

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Partoprenintoj de seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" enkadre de "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), la 3-an de januaro 2020,  petis poblikigi kontribuajxojn por gxi. Jen mi komencas plenumi la peton.
 
Principoj por evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA
 
En 1972, kiam mi fariĝis Estrarano pri informado de Brita Esperanto-Asocio mi antaŭenigis kelkajn principojn por la agado: 1. Oni diru la veron; 2. Estas en ordo por politike neŭtraleco asocio lobii parlamentanojn; 3. Oni ne provu persvadi al eminentuloj lerni la lingvon; 4. La devizo estu ‘instruu Esperanton’ anstataŭ ‘lernu Esperanton’; 5. la rolo de la komitato estu servi la membrojn, por ebligi al ili plenumi tion kion ili volonte farus por antaŭenigi Esperanton, ne la inverso. La rezulto estis trioble la nombro da gazetaraj mencioj jare (ĝis 985) en la tri jaroj. Tiutempe mi supozis, ke tiuj principoj estas sufiĉe evidentaj, sed estis granda laboro persvadi al ĉiuj membroj de la asocio akcepti ilin. Nuntempe preskaŭ neniu agas laŭ tiuj principoj en UEA.
 
Leviĝis poste plia principo: Neniu kiu malsimpatias kun la celo antaŭenigi Esperanton kaj la Esperantismon estu Estrarano. Nun, post historia esplorado, mi opinias, ke intrigo pro kiu mi eksiĝis estis plene organizita. Estas en tiu rakonteto lecionoj ankaŭ por UEA.
 
Jen kelkaj principoj kiuj laŭ mi nun estas esencaj por reestabli UEA kiel sukcesan kaj progreseman organizaĵon:
 
1. Reestablu la celon de UEA
Malcerteco pri la celo garantias malsukceson. Membroj historie aliĝis por partopreni en la antaŭenigo de Esperanto (movado kaj lingvo), kaj el tiu fonto venis la heredaĵo de UEA. Necesas ke la Prezidanto klare reestablu tion kiel la celon de UEA. Verŝajne tio rezultus en minoritataj voĉoj de la Raŭmistoj, kiuj argumentos, ke tio ne estas eksplicite dirita en la statuto. Tamen ĝi estas subkomprenita, kaj ĉiukaze la Raŭmistoj ne bezonas UEA. Pluraj el ili jam diris al mi, ke ili ne bezonas la movadon. Tiun agadon devus gvidi Estrarano pri Informado, kunlabore kun la Prezidanto kaj aliaj Estraranoj.
2. Ellaboru la internan ideon rilate al la hodiaŭa mondo
Necesas rilatigi la filozofion de Zamenhof al la hodiaŭa mondo. En lia tempo la homoj bone komprenis la rilaton inter lingvoj kaj militoj – temis ne nur pri komunikado sed ankaŭ pri genta identeco. Nuntempe ĉio kion diris Zamenhof tiurilate ankoraŭ validas, sed la ordinaraj homoj vidas la aferon alie, ĉar ili tro kredas la ŝtatan propagandon.
3. Agnosku la veron
Mensogado aŭ misreprezentado eble atingos kelkajn tujajn sukcesojn, sed ne longdaŭrajn, kaj ofte la homoj ĉiukaze travidus la propagandon. Ili respektos agnoskon de negativaĵoj; se ili mem eniros la movadon kaj eltrovos ke la afero ne estas tia kian oni supozis, ili senreviĝos kaj elfalos. Ĉefe temas pri la nombro de Esperantistoj, la kresko aŭ malkresko, la relativa facilo de la lingvo. Sed nun mi scias, ke temas ankaŭ pri miskredigo ene de la movado, eĉ rilate al financoj. Necesas ke oni akceptu kritikojn fare de la publiko, kaj se la publiko pravas, la informisto turnu sin al la Estraro por tion raporti tiel ke ĝi agu laŭ tiuj kritikoj por ordigi aferojn.
4. Akceptu kritikojn
La ideo, ke la membroj kunlaboru kaj ne kritiku surface povas soni alloga, sed ĝi tutsimple ne eblas, ĉar bona kunlaboro devas inkluzivi akcepton kaj donon de kritikoj. ‘Kunlaboro’ sen akcepti kritikojn estas tio kion postulas demagogoj, kaj ĝenerale ili mem estas tre kritikemaj pri la membraro.
5. Ne provu persvadi al ĉiuj lerni Esperanton, sed subteni Esperanton
Al eminentuloj ĝenerale mankas tempo por lerni la lingvon, sed nur ono de tiu tempo estus bezonata por publike subteni la lingvon. La insisto, ke oni devas lerni la lingvon kvazaŭ inicitan riton por subteni ĝin garantias, ke la movado restu eta. La devizo ne estu ‘Lernu Esperanton’ sed ‘Instruu Esperanton’. Tiel en Britio en 1972-1974 ni gajnis pli ol duonon de la parlamentanoj, kaj la ĝenerala publiko fariĝis almenaŭ simpatia. Kaj cetere la homoj tiel pli facile venos al la ideo lerni Esperanton.
6. Ebligu al membroj fari siajn kontribuojn al disvastigo de Esperanto
La devizo estu ‘Kiel la centro povas subteni ordinarajn membrojn, kaj aliĝintajn asociojn, en la antaŭenigo de Esperanto?’, kaj ne ‘Kiel la membroj povu helpi nin en la centro?’. BEA havis armeon da laborantoj, kun subteno de la centro, en la informado kaj instruado de Esperanto. Tion ne havas la nuntempa UEA, ĉar daŭre ĝi petas ke membroj helpu al la centro.
7. Ebligu kaj instigu al landaj asocioj ludi pozitivan rolon
Kion gajnas landa asocio per filiiĝo al UEA? Ĉu nur sidlokon ĉe la tablo de la Komitato de UEA ĉiujare en la Universalaj Kongresoj? En la UEA de Lapenna ni havis Internacian Gazetaran Servon, kiu provizis novaĵojn por ĵurnalistoj al la informaj fakoj de la landaj asocioj. Nuntempe ni havas nur la Gazetarajn Bultenojn kiuj celas la membrojn mem, kaj ne la eksteran mondon. Estu agado por kuraĝigi la landajn asociojn elekti Estraranon pri Informado kiu respondecus pri la dissendo de novaĵoj al ĵurnalistoj de siaj respektivaj landoj. Ĉiuj membroj almenaŭ sciu kiu reprezentas ilin en UEA.
8. Vidi la rolon de UEA en la kunteksto de la monda socio
La problemoj de UEA speguliĝas en multaj asocioj en la Okcidentaj landoj, kaj certe en la anglalingvaj landoj ligitaj al la uson-brita Establaĵo. La problemo kiun spertis Ivo Lapenna en la kvindekaj jaroj kaj la sepdekaj jaroj, kaj Gbeglo Koffi en la naŭdekaj jaroj, kaj mi mem en antaŭ jardeko similas al problemoj kiujn spertis Harold Wilson, Jeremy Corbyn, kaj multaj aliaj en diversaj organizaĵoj. Anstataŭ kaŝi tiujn aferojn ni priparolu ilin, kaj tiel ni gajnus la simpation de multaj aktivistoj en diversaj sferoj.
9. Sekvu la tradiciajn valorojn de demokratio
Ordinaraj membroj insistu sekvi la konstitucion, kaj se estas mankoj en la konstitucio oni studu la regulojn por registritaj kompanioj. Oni ne lasu ĉion al la komitato. Resume: 1. Agu laŭ racio, ne laŭ aŭtoritato; 2. Neniam postulu pardonpeton, nek pardonpeti laŭ postulo; 3. Elektu homojn kiujn vi fidas, tamen kontrolu; 4. Rekonu kotŝmirajn kampanjojn, kaj aktive subtenu la viktimojn; 5. Neniam voĉdonu por propono se la proponinto evitas pravigi ĝin, ĉar eble li havas aliajn motivojn ol tiujn kiujn vi opinias evidentaj.
 
Ian Fantom, aktiva en BEA (Inc) kaj EAB de 1962 ĝis 2006. Individua Membro de UEA ekde 1962 (minus unu jaro). Dumviva membro de EAB, sed rezignis Fratulecon de EAB en 2004.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jen estas alia kontribuajxo.

>Kiel plibonigi la agadon de UEA?
Por sugesti plibonigojn de la agado de UEA oni devas firme fiksiĝi ajncelojn. La ofte renkontata plata kaj senemocia “disvastigo de Esperanto”, se ne kunigata al la interna ideo de “paco kaj justeco inter ĉiuj popoloj” kaj al la same grava intelekta plialtigo de la membraro, riskas esti nur komerca celo pri pli malmultekosta komunikado, kvazaŭ teknika plirapidigo de telefona lineo. Ĝi ja povus utili kaj tial allogi, sed se tiu estus la ĉefa celo, sufiĉus forte apogi la disvastigon de etna lingvo kiu jam deziras, kaj parte sukcesas, roli kiel internacia komunikilo, nenio pli. Kiam oni celas disvastigon de varo, oni montras kiel malbone funkcias potenciala aĉetonto sen ĝi, aŭ, prefere, kiel pli bone li funkcius kun ĝi. Sed la forto de Esperanto ne estas nur teknika, sed ideologia.
Inter la kaŭzoj kiuj blindigas homojn pri la bonaj ecoj de UEA estas ĝia daŭra malamikeco kontraŭ aliaj esperantistaj organizaĵoj. Ili ne estas konkurencaj firmaoj volantaj akapari al si plian areon de merkato deprenante ĝin de UEA, sed establoj kiuj indikas plibonigendajn aspektojn de UEA, kiujn estus oportune aŭskulti, anstataŭ malatenti aŭ eĉ ostracisme silentigi. Ne plu kongruas kun la nuna tempo, kiam individueco kaj sendependeco elstaras, la slogano “unueco estas forto”, perfekte taŭga kiam ĝi esti lanĉita kaj priinsistata, necesas nun konsideri ne propran forton sed propran bunton: “diverseco estas riĉo”, slogano iel paŭsanta tiun de la Eŭropa Unio (ne ja senkaŭze laŭreato de la Nobel-pac-premio) “in varietate concordia”. Agnoski, ke, ekzemple, Kultura Centro Esperantista organizas plurfoje jare altnivelajn renkontiĝojn, do ke ĝi estas registrinda en la kalendaro de la eventoj kaj plene reprezentinda en la UK-a “movada foiro” (anstataŭ esti prisilentata kaj rifuzata) helpus al la kompreno, ke UEA profitas ankaŭ el la alidevenaj sukcesoj. Estus oportune forte agnoski, ke la Esperanta PEN-centro, neniam menciata en la UEA-organo, estas altprestiĝa membro de la Internacia PEN, kiuj anstataŭas neekzistantan agentejon de UNESCO pri verkado.
La servoj de UEA, kiel la UK, proponindaj al ĉiuj, aspektas tro multekostaj por neindividuaj membroj. Individuan membrecon pagas personoj kiuj kundividas statutajn celojn; pagigi la UK-kotizon kun la aldono de sumo por kvazaŭa membreco al personoj kiuj deziras ĝui nur la UK-ajn servojn aspektas trude.
La Esperanta kulturo ligita al la lingvo estas grava parto de nia popolo/komunumo/grupo; tamen la KER-ekzamenoj agnoskataj (kaj patronataj) de UEA, atingas nur nivelon C-1 de la Eŭropa Referenc-Kadro; kial UEA ne aspiru ankaŭ al nivelo C-2, kiu entenas ankaŭ elementojn de nia kulturo, kiel jam faras Kultura Centro Esperantista, komisie de la Esperanta Civito? Certe estas personoj, kiuj ja ŝatus atingi tiun nivelon kaj do devas serĉi ĝin ekster UEA.
UEA estas universala; ju pli forte ĝi konscias, ke ĝi devas labori amike al aliaj kiuj kontribuus al la bunteco kaj riĉeco de la Esperanto-mondo, des pli forte ĝi konvinkus pri la valoro de Esperanto.
Carlo Minnaja – DM membro de UEA, HM de la Itala E-Federacio

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Jen estas aliaj kontribuajxoj por la seminario.
Estis ankaux aliaj kontribuajxoj krom tiuj cxi, sed ili ne sxajnis esti interesaj laux mi.
Se ankaux iuj aliaj volas sendi kontribuajxojn por la seminario, bv sendi ilin al mi. Antauxdankon!
 
Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA 
Mi pensas, ke por evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA oni devas fari unu malsimplan aferon.
* la membroj de UEA devas decidi ke la plej bezonata tasko en nia movado estas refariĝi movado, alivorte fari tion, kion faris nia movado en la komencaj jaroj; disvastigi la lingvon kaj la ideojn kunligitajn kun ĝi. Sed en la moderna mondo neniu plu interesiĝas pri idealaj valoroj, same paco kaj egaleco kaj progreso estas aferoj, pri kiuj homoj ne plu interesiĝas. Tion diras tiuj, kiuj ne volas, ke la civitanoj interesiĝu pri tio, kaj tion disvastigas iliaj dungitoj, la ĵurnalistoj. Sed la esperantistoj scias, ke hodiaŭ pli ol antaŭ unu jarcento aŭ almenaŭ samgrade kiel tiam niaj ideoj estas bezonataj.
Temas pri malsimpla agado sed kun revoluciaj sekvoj, kiuj povus redoni al UEA iun rolon ĉe la neesperantista mondo, iun signifon, kiu perdiĝis. Ne estas mistero, ke nuntempe UEA ĉefe interesiĝas pri la organizado de la Esperanto-mondo kaj pri la vendado al ĝi de servoj aŭ aĵoj, nenio por asocio, kiu celas rilati al UN kaj Unesko kaj kredigi, ke ĝi kontribuas al la progreso de la homaro.
* Jam nun la kotizoj kaj la alia mono, kiun UEA sukcesas elsuĉi el la esperantista merkato estas nesufiĉa por vivteni ĝin, do, kiel ne tansiri al alia sistemo: petado de mono ĉe la progresema parto de la homaro por realigi projektojn, kiuj povus vere progresigi la mondon [lingvaj rajtoj, paco, klerigo en gepatraj lingvoj]
* por fari tion, oni devos apogiĝi je la aktivaj esperantisoj tra la mondo, je la aktivuloj, kiuj solaj havas la energion por fari ion. Do oni devas renversi la ideon, ke la estraro kaj la komitato kaj la Centra Oficejo estas io grava, dum kiam la veraj agantoj tra la mondo estas nur fuŝuloj. Kunordigado de tiuj fortoj, do, landa agado devos fariĝi io grava en la movado.
Esence ni refariĝu movado kaj revenu al la vera mondo, rilate al kiu dum jardekoj ni aŭdis, ke Esperanto estas neŭtrala, kaj pro tio la ŝanĝo de direkto estas malfacila.
Renato Corsetti
 
Ukraina civitano (logxanta en Germanio) Ivan Kossej proponas:
Enkonduki lernadon de Esperanto en lernejojn oficiale. Kaj cxi tion enkonduki oficiale en la dokumentojn de UEA.
UEA anoncu, ke UK-oj unuavice okazu en la landoj kun oficiala lernado de Esperanto en la lernejoj. Por malgrandaj landoj tiu cxi propono povus esti profitdona. En Hungario jam okazas oficiala lernado de Esperanto en la lernejoj, do proksima UK okazu tie plejeble rapide. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
PRELUDO POR LA AEMINARIO E-renkontigxo "Novojarsko-2020" okazis la 31-an de decembro 2019 - la 5-an de januaro 2020 en urbo Barnaulo (Rusuo). Entute partoprenis 40 personoj: 38 el Rusio kaj 2 el Kazahxio. 4 personoj - malpli ol 16-jaraj kaj 36 personoj - pli ol 16-jaraj.  15 virinoj kaj 25 viroj. El Barnaulo - 17 personoj, el Krasnojarsko - 6, el Tomsko - 5, el Novokuznecko - 4, el Ustj-Kamenogorsko (Orient-Kazahxia regiono) - 2, el Naro-Fominsko (Moskva regiono) - 2, el Vladimiro, Novosibirsko, Odincovo (Moskva regiono) kaj Jegorjevsko (Moskva regiono) - po 1.
La 1-a programero kaj neoficiala malfermo okazis la 31-an de decembro tagmeze per grandtenisa matcxo en Esperanto. Vladimir Minin gajnis gxin kontraux Kocxjo Obrazcov (ambaux el urbo Tomsko) kun la rezulto: 6-1, 6-0, 4-0.
Je la 15-a horo komencigxis komuna promenado kaj/aux skiado en plennegxa arbaro.
Je la 21-a horo komencigxis la oficiala malfermo de "Novojarsko-2020" kun la interkona vespero.
Je la 22-a horo komencigxis adiauxo de la Malnova Jaro, festado de la Nova Jaro kun Avo Frosto: disdonado de donacetoj, la novjara bankedo (kun 1-hora pauxzo por viziti la urban abion en la centra placo de Barnaulo), gajaj ludoj kaj amuzigxoj...
01.01.2020. Je la 15-a horo. Promeno al la Urba Novjara Abio sur placo de Sahxarov.
Je la 17-a horo Vladimir Minin gvidis E-Rusan interpretistan konkurson (el libro "Acxetitaj Jxurnalistoj" far Udo Ulfkotte). La 1-an lokon okupis Kocxjo Obrazcov el Tomsko.
Je la 20-a horo komencigxis koncerto de Vadim Solovjov el urbo Vladimiro "Novaj karaokeaj miaj kantoj". Inter kiuj okazis ankaux kantado de "Murka". V.. Minin kaj V. Solovjov kunkantis. V. Solovjov akompanis la kanton per akordiono laux sia versio de la melodio. ("Murka" havas multajn versiojn de la melodio.)
Je la 22-a horo komencigxis ludoj, kantoj, babilado (en cxi tiu kaj en aliaj vesperoj). Evelina Sokolova el Krasnojarsko organizadis tablajn ludojn (inkluzive de "Homlupoj"), kvizojn... Kocxjo Obrazcov instruadis en E-o jxongladon per 3 tenis-pilkoj. V. Minin gvidis instruadon de intelekta surtabla ludo preferanco dum kelkaj vesperoj. Ses personoj lernis ludi preferancon en E-o. En la fina ludo gajnis Helena Birjukova el Kazahxio. Ankaux mi ne malgajnis, cxar mi okupis la 2-an lokon kaj restis en pluso. 
02.01.2020. Je la 10 horo komencigxis ekskurso laux Barnaulo kun la cxicxerono.
Je la 14:30 komencigxis vizito al muzeo "Mir vremeni" (Mondo de tempo). En la muzeo estas ekspozicio pri E-o. Membroj de Barnaula E-Klubo "Oazo" rakontis pri gxia 55-jara historio. Oni disauxdigis ankaux rakonton de Anatolo Goncxarov (gxia fondinto). Lokaj barnaulaj gazetoj kaj TV-kanaloj raportis pri tiu cxi evento. Pi tiuj cxi kaj pri aliaj raportoj de la amaskomunikiloj (ankaux pri aliaj programeroj) eblas konatigxi cxi tie: https://vk.com/novojarsk2020
17:30 Spektaklo "Provincaj Anekdotoj" en la Teatro de Dramo.
21:00 Leciono "Tataraj vortoj en la rusa lingvo"(Alla Jahxina el Krasnojarsko).
22:00 V. Minin gvidis ludon "Naduvalocxko" (gxi povas nomigxi ankaux PIV-ludo aux tromp-ludo). La 1-an lokon okupis teamo ElRu (E. Sokolova kun la edzo) kun 8 poentoj, la 2-an - Sergeo Jxilejkin kun 5 poentoj, la 3-an - teamo AlVa (A. Jahina kun la edzo) kun 4 poentoj. Cxiuj 5 estas el Krasnojarsko. 
03.01.2020. 9:00 Busa ekskurso al la muzeo de German Titov (la 2-a kosmonauxto en la mondo) en vilagxo Polkovnikovo. Lia patro S. P. Titov estis e-isto. En la muzeo estas ekspozicio pri li kaj pri E-o. Ni vizitis ankaux la domon-muzeon de familio Titov. Ankaux pri tiu programero raportis barnaulaj amaskomunikiloj. 
16:00 Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon en UEA". Pri gxi mi raportos aparte.
17:00 Pridiskuto pri "Cxu ekzistas problemoj de denaskaj e-istoj?" (V. Jakovlev)
20:00 Barda rondo (E. Sokolova, H. Birjukova, V. Solovjov kaj cxiuj dezirantoj). Mi kaj H. Birjukova kantis kanton "Murka". Sxi akompanis la kantadon per gitaro (jam kun alia varianto de la melodio, kiu estis pli sukcesa laux la publiko). 
04.01.2020. Altaja regionografia muzeo. Muzeo de Sxtono.
16:00 La estraro de REU respondas al demandoj (A. Lebedev)
17:00 V. Minin gvidis Rus-E-an interpretistan konkurson. Ikar Akimenko el Barnaulo okupis la 1-an lokon. 
20:00 Adiauxa komuna koncerta vespero (E. Sokolova), en kiu mi rakontis fresxan anekdoton pri Valentin Melnikov. 
05.01.2020. 10:00 Konferenco "La vojo al forta espero" (M. Hxromov) Temas pri fondo de retoj de e-istoj, sed ne de vertikalaj e-organizoj (kiel UEA aux REU), por ke la e-istoj povu senpere kunlabori inter si pri multaj gravaj aferoj, sed sen malhelpo de burokrataj sistemoj. Pli detale legu laux la donita ligilo.
Okazis ankaux aliaj malpli gravaj programeroj dum "Novojarsko-2020".
 
Post la fermo de "Novojarsko" M. Hxromov veturigis kaj regalis kelkajn amikojn en kafejo, faris por ili ekskurson laux Barnaulo kaj regalis en restoracio "Monta Apoteko" per pelmenoj el viando de altaja cervo (марал) kaj per teo kun nekonataj kaj bongustaj beroj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
En la programo de "Novojarsko-2020" la 3-an de januaro 2020 je la 16:00-17:00 estis planita seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA". (V. Minin)
Antaux 1 horo mi renkontigxis kun REU(Rusia Esperantista Unio)-estraranino Irina Goncxarov kaj memorigis al sxi, ke je la 16-a horo komencigxos la seminario laux la programo. Sxi respondis, ke sxi neniam legas la programojn kaj neniam atentas ilin. Mi sciis, ke REU kunlaboras kun UEA kaj estas gxia asociita landa asocio, kaj tial estus utile konatigxi kun opinioj pri la temo de REU-estraranino . Tamen mi eraris pri utileco de sxi. Sxi diris, ke sxi povus kunlabori kun UEA nur en tiu okazo, se UEA proponos nur ion utilan por Rusio aux por REU, sed ne konstante kaj ne kontinue.  Mi venis al la seminario antaux la 16-a horo. Sed la seminariejo jam estis okupita far I. Goncarova. Sxi prelegis pri iu flanka temo. Mi diris, ke necesas fini sxian prelegon, cxar komencigxas la tempo de la seminario. Sed sxi tute malatentis miajn admonojn kaj dauxrigis sian sencxesan flankan palavradon. Mi devis elspezi 15 minutojn por sxtopi sxian tro paroleman fauxkon. Tamen sxi sukcesis sxteli 15 minutojn disde la seminario. 
En la seminariejo cxeestis ankaux sxia cxefo - la REU-prezidanto Aleksandr Lebedev. Tamen li ial ne protestis kontraux sxia abomeninda konduto kaj ne proponis al sxi konduti dece. Mi ekpensis, cxu eble ankaux li estas en la sama komploto kun sxi kaj kontraux la seminario? Antauxe li diris al mi, ke REU ne planas iel evoluigi la kunlaboron kun UEA, sed dauxrigi nur tiun kunlaboron, kiu jam okazas kutime. Li diris ankaux, ke REU havas neniun statistikon pri la kvanto de UEA-membroj en Rusio, kaj ke la plejparto de la asociitaj membroj de REU ne konscias, ke ili estas ankaux asociitaj membroj de UEA. Kaj jen evidentigxas, ke ankaux A. Lebedev ne scias pri la kvanto de la adociitaj membroj de REU inter la asoviitaj membroj en UEA. Nur 1 persono (krom mi) dum la seminario konfesis, ke li estas individua membro de UEA. Sed li ne estas A. Lebedev, nek I. Goncxarova. 
Estis ankaux alia interesa fakto fine de "Novojarsko". I. Goncxarova publike anoncis, ke Vladimir Sapojxnikov el Krasnojarsko ne plu estas reprezentanto de REU en Siberio. Mi demandis sxin: "Cxu li mem rezignos?" Sxi respondis, ke jes. Sed sxi trompis la cxeestantojn. Mi demandis cxe V. Sapojxnikov poste: "Cxu Vi rezignis?" Li respondis, ke ne, kaj ke li ne scias, ke li ne plu estas la reprezentanto, kaj ke estis nomumita la alia nova reprezentanto. Kaj ial A. Lebedev denove ne korektis sxin kaj ne diris, ke sxi trompas la publikon. Cxu eble ankaux A. Lebedev ne sciis, ke la reprezentanto sxangxigxis. Do aperas la damando: cxi A. Lebedev aux I. Goncxarova regas en REU? Kaj kion opinias 3 aliaj REU-estraranoj pri cxio cxi? Des pli aperas pluraj aliaj atestoj, ke A. Lebedev ne regas la situacion en REU. 
Estis propono por A. Lebedev prelegi en "Novojarsko" pri la planoj de REU pri evoluigo de Esperanto kaj de E-movado en Rusio. Li diris, ke li ne pretas raporti pri tio, kvankam li jam dum duonjaro estas la prezidanto de REU. Neniuj liaj agadoj en REU laux tiuj direktoj estas rimarkeblaj. A. Lebedev konsentis nur respondi al demandoj de e-istoj en "Novojarsko". Tamen ecx al la demandoj li ne povis kontentige respondi. Ekzemple, mi demansis: "Kial iuj el la decidoj de la 29-a Konferenco de REU ne estas plenumataj post la 30-a Konferenco, kvankam ili ne estis nuligitaj en la 30-a Konferenco?" Li proponis al mi veni al la 31-a Konferenco en 2021 kaj plendi tie. :-o Ktp. 
Dum la restintaj 45 minutoj mi pli-malpli sukcesis konatigi cx. dudekon da partoprenantoj pri proponoj de R. Corsetti, I. Fantom, C. Minnaja kaj I. Kossej pri la temo. (Mi jam dissendis tiujn proponojn al la vasta E-publiko.) Dum la pridiskutoj evidentigxis, ke la plimulto de la publiko tre malbone imagas, pri kio gxenerale okupigxas UEA. Do ne eblas facile decidi, kiel eblas plibonigi tion, kio estas apenaux konata. Necesas pli bone informi e-istojn de Rusio pri UEA. Kaj versxajne ne eblas fari tion tra REU. La tutan seminarion filmis barnaula e-isto Mikaelo Hxromov. Li promesis prezenti la pretan videofilmon post kelkaj monatoj.
Kaj jen estas aliaj proponoj, por kiuj ne restis tempo dum la seminario. 
1. UEA ne povas agi sukcese, se neuxtrale, cxar disvastigo de lingvoj ne estas neuxtrala politike. Necesas nur rimarki, kiom multajn monajn rimedojn kaj fortojn elspezas Anglio kun Usono, Francio, Rusio, Germanio, Cxinio... por disvastigi siajn lingvojn en la mondo. 
2. Estas granda krizo en la Akademio de Esperanto. Plejparto de gxiaj membroj tute ne estas konataj al vasta E-publiko. Kaj ecx pri tiuj, kiuj estas konataj, oni ne scias, pri kio ili okupigxas. Kaj cxu estas tauxgaj la kriterioj de elektoj al gxi, se ecx fifamaj personoj, kiel Valentin Melnikov, kapablas elektigxi?...
3. En revuo "Esperanto" de UEA povas aperi nur artikoloj pri strikte limigitaj temoj, kaj tie ne eblas aperigi artikolojn pri pli gravaj temoj. Cxu gxiaj redaktoroj kapablas progresi?
Ktp. Ekzistas ankaux aliaj gravaj problemoj en UEA, sed por hodiaux jam suficxas.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

BRITELIRO [Ian Fantom] >Kara Vladimir, antaŭ ol Britio eniris la Komunan Merkaton ni povis facile viziti aliajn landojn en Okcidenta Eŭropo. Ni ne bezonis vizojn, nur pasportojn. 

Kara Ian, ankaux post la Briteliro subjektoj/civitanoj de Grandbritio povos fari la samon. Tamen jen kion skribas Jevgenija Dillendorf en sia artikolo "Rigardo el Londono" en "Novaja Gazeta" la 3-an de februaro 2020, #11, p. 13. 
"Post la fino de la transira periodo, ekde la 1-a de januaro de 2021, la britoj perdos la rajton libere movigxi kaj labori en EU-landoj..." 

Nun en EU logxas kaj laboras cx. 1 miliono da grandbritiaj subjektoj/civitanoj. Ili venis al EU grandparte pro tio, ke oficialaj EU-institucioj, tielnomataj "anglalingvaj" entreprenoj kaj firmaoj dum jardekoj aperigadis anoncojn, ke ili bezonas dungi preferinde denaskajn anglalingvanojn. Kaj jen tiuj denaskaj anglalingcanoj devos nepre ricevi specialajn permesilojn por logxi kaj labori en EU aux forveturi. Kiam ili finfine forveturos, la EU-institucioj, entreprenoj kaj firmaoj ne plu restos vere anglalingvaj, kaj la EU-landoj ekkomprenos finfine, ke ili bezonas la veran internacian lingvon, kaj la plej tauxga kandidato por tiu pozicio estas certe Esperanto. 
UEA kaj gxiaj landaj asocioj en EU ne devus preterlasi tiun cxi favoran okazon kaj sxancon disvastigi Esperanton tie: eldonadi E-librojn, E-vortarojn, E-literaturon, organizi E-kursojn ktp dum la jaro 2020.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi sentas grandan maloportunon por mia agado en UEA, cxar ne aperis gxia papera jarlibro en 2019. Cxu eble UEA povus eldoni la paperan jarlibron almenaux en cxiu 2-a jaro? En la 2020-a jaro cxu ni povus esperi?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi petis subvencion disde UEA por povi veni al la UK en Montrealo kaj prelegi pri la temo "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA", kiu estas traktita en la samnoma seminario enkadre de "Novojarsko-2020". Sed ial UEA dum dauxra tempo ne respondas al mia peto. :-( 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 5 horoj, Vladimir diris:

Mi petis subvencion disde UEA por povi veni al la UK en Montrealo kaj prelegi pri la temo "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA", kiu estas traktita en la samnoma seminario enkadre de "Novojarsko-2020". Sed ial UEA dum dauxra tempo ne respondas al mia peto. :-( 

Eble vi prezentu resumon de ĝi ĉi tie…

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Didier, multaj esperantistoj petis min skribi pli detale, kaj mi plenumis iliajn petojn. :-) 

Kiel resumoj povas dervi kontribuajxoj de I. Fantom, R. Corsetti, C. Minnaja, I. Kossej kaj miaj 3 punktoj:

1. UEA ne povas agi sukcese, se neuxtrale, cxar disvastigo de lingvoj ne estas neuxtrala politike. Necesas nur rimarki, kiom multajn monajn rimedojn kaj fortojn elspezas Anglio kun Usono, Francio, Rusio, Germanio, Cxinio... por disvastigi siajn lingvojn en la mondo. 
2. Estas granda krizo en la Akademio de Esperanto. Plejparto de gxiaj membroj tute ne estas konataj al vasta E-publiko. Kaj ecx pri tiuj, kiuj estas konataj, oni ne scias, pri kio ili okupigxas. Kaj cxu estas tauxgaj la kriterioj de elektoj al gxi, se ecx fifamaj personoj, kiel Valentin Melnikov, kapablas elektigxi?...
3. En revuo "Esperanto" de UEA povas aperi nur artikoloj pri strikte limigitaj temoj, kaj tie ne eblas aperigi artikolojn pri pli gravaj temoj. Cxu gxiaj redaktoroj kapablas progresi?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020-3-2 at 13:09, Vladimir diris:

Didier, multaj esperantistoj petis min skribi pli detale, kaj mi plenumis iliajn petojn. 🙂

Kiel resumoj povas dervi kontribuajxoj de I. Fantom, R. Corsetti, C. Minnaja, I. Kossej kaj miaj 3 punktoj:

1. UEA ne povas agi sukcese, se neuxtrale, cxar disvastigo de lingvoj ne estas neuxtrala politike. Necesas nur rimarki, kiom multajn monajn rimedojn kaj fortojn elspezas Anglio kun Usono, Francio, Rusio, Germanio, Cxinio... por disvastigi siajn lingvojn en la mondo. 
2. Estas granda krizo en la Akademio de Esperanto. Plejparto de gxiaj membroj tute ne estas konataj al vasta E-publiko. Kaj ecx pri tiuj, kiuj estas konataj, oni ne scias, pri kio ili okupigxas. Kaj cxu estas tauxgaj la kriterioj de elektoj al gxi, se ecx fifamaj personoj, kiel Valentin Melnikov, kapablas elektigxi?...
3. En revuo "Esperanto" de UEA povas aperi nur artikoloj pri strikte limigitaj temoj, kaj tie ne eblas aperigi artikolojn pri pli gravaj temoj. Cxu gxiaj redaktoroj kapablas progresi?

Tiuj punktoj ĉefe temas pri kritikoj, sed konkrete kion vi proponas?

Kiujn rezultojn devus celi UEA, kaj kiamaniere atingi ilin?

Kion fari kaj kiel?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ unu horo, Bruselo diris:

Progresi ne nur rilatas al enhavaj aspektoj. En la nuna epoko nek iuj en la forumo nek la UEA-forumo mem progresis rilate al la uzo  de ĉapelitaj literoj, kvankam ekzistas teĥnikaj solvoj. Vikipedio ekzemple permesas al kontribuantoj elekti unikodajn literojn, eĉ al tiuj kiuj ne instalis ĉapeligan programon en sia komputilo.... Kial ne ĉi tie en la forumo? La retejo de UEA mem zorgu ke ne plu aperu xxxxx

Mi kredas, ke tiu rimedo ekzistas en Lernu.net.  Oni tajpas sx kaj aperas ŝ.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>Progresi ne nur rilatas al enhavaj aspektoj. En la nuna epoko nek iuj en la forumo nek la UEA-forumo mem progresis rilate al la uzo  de ĉapelitaj literoj, kvankam ekzistas teĥnikaj solvoj. Vikipedio ekzemple permesas al kontribuantoj elekti unikodajn literojn, eĉ al tiuj kiuj ne instalis ĉapeligan programon en sia komputilo.... Kial ne ĉi tie en la forumo? La retejo de UEA mem zorgu ke ne plu aperu xxxxx

Mi opinias, ke la x-a sidtemo estas pli bona, ol kun la cxapeloj. Sur mia ekrano la cxapeloj tro malbone videblas. La cxapeloj sur 'j' tute ne videblas. Kaj ekzistas ankaux aliaj kauxzoj por ne uzi la cxapelojn, sed la menciita kauxzo jam suficxas. 

Al la ceteraj demandoj mi respondos poste, cxar mi tuj devos foriri. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

[Didier] Tiuj punktoj ĉefe temas pri kritikoj, sed konkrete kion vi proponas? Kiujn rezultojn devus celi UEA, kaj kiamaniere atingi ilin?Kion fari kaj kiel?

Nur 3 lastaj punktoj estas miaj. Pri la ceteraj punktoj bv demandi iliajn auxtorojn.

1. UEA ne povas agi sukcese, se neuxtrale, cxar disvastigo de lingvoj ne estas neuxtrala politike. Necesas nur rimarki, kiom multajn monajn rimedojn kaj fortojn elspezas Anglio kun Usono, Francio, Rusio, Germanio, Cxinio... por disvastigi siajn lingvojn en la mondo. 
2. Estas granda krizo en la Akademio de Esperanto. Plejparto de gxiaj membroj tute ne estas konataj al vasta E-publiko. Kaj ecx pri tiuj, kiuj estas konataj, oni ne scias, pri kio ili okupigxas. Kaj cxu estas tauxgaj la kriterioj de elektoj al gxi, se ecx fifamaj personoj, kiel Valentin Melnikov, kapablas elektigxi?...
3. En revuo "Esperanto" de UEA povas aperi nur artikoloj pri strikte limigitaj temoj, kaj tie ne eblas aperigi artikolojn pri pli gravaj temoj. Cxu gxiaj redaktoroj kapablas progresi?
Pri 1. Necesas organizi informan kampanjon pri komparado de Esperanto kun la menciitaj etnaj lingvoj kaj montri la avantagxojn de Esperanto kompare kun ili. Necesas disvastigi rezultojn de la kampanjo en plej multaj amaskomunikiloj. Necesas uzi ankaux kutimajn agadmanierojn kaj rimedojn de UEA.
Pri 2. Akademiano Nikolao Gudskov skribis, ke la Akademio ne apartenas al UEA. Cxu tio estas vero? Necesas determini, kiel UEA povus kaj devus influi la Akademion.
Pri 3. Necesas sxangxi la redaktorojn de revuo "Esperanto" je pli sagxaj kaj kapablaj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Didier, refoje pri la 3-a. La rezultoj devas esti, ke revuo "Esperanto" konstante aperigu interesajn kaj valorajn kontribuajxojn pri Esperanto, pri disvastigo de Esperanto, pri la tutmonda lingva problemo ktp. :-) 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

HITLER PRI ESPERANTO. ISBN 978-5-9533-4116-5 Joachim Fest. Hitler. Eine Biographie. Triumfo kaj falo en abismon. Ruslingva eldono. Москва, "Вече", 2009, p. 196 
... En impresa listo de sukcesoj de la kvarjara agado de la registaro, kiun Hitler prezentis la 30-an de januaro [1937] en Reichstag, li "en la plej solena maniero" nuligis la subskribon de Germanio sub diskriminaciantaj artikoloj de Versajla pakto kaj poste eksarkasmis konekse al "Esperanto estas lingvo de paco kaj interkomprenado de popoloj", gxuste kiun parolis dum jaroj senarmigita Germanio. "Evidentigxis, ke tiun lingvon en la internacia areno oni komprenas tamen ne suficxe bone. Nur ekde tiu cxi momento, kiam ni ekhavis grandan armeon, oni denove komencis kompreni nin"... 

Cxu Hitler malpravas? Aux cxu Esperanto bezonas ion pli tauxgan aux pli bonan, ol 'grandan armeon', por ke UEA povu evoluigi kaj plibonigi sian agadon? 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La funkciado de UEA-dissendolistoj malbonigxas. Miaj leteroj ial ne aperas en [uea-membroj@yahoogroups.com] kaj en [uea-membroj-priliste@yahoogroups.com]. Cxu iu(j) forcenzuras miajn leterojn? Cxi tiuj 2 dissendolidtoj ankoraux funkcias? 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.