Fransoazo 0 Afiŝita 3an de marto, 2020 Saluton, Mi proponas krei la rubrikon (komunumon) "Festivalo de Lingvoj" por instigi homojn organizi ilin en la tuta mondo. Dennis KEEFE estas la iniciatinto de tiu koncepto, por montri kaj diskonigi Esperanton. Kiel emerita profesoro de merkatiko, li estas fidinda voĉo. Aleksander BLINOV havas sperton ĉar li ĉiujare realigas la sian en Ĉeboksaro, ĉefurbo de Ĉuvaŝujo. Mi ĵus sola realigis mian unuan Lingvo-Festivalon en kamparo en suda Bretonujo (okcidenta Francujo) okaze de la Internacia Tago de la Gepatraj Lingvoj de UNESKO. Mi miras pri ĝia rezulto kaj bonvolas helpi samideanojn lanĉi la sian. Eblas ja realigi duontagan modestan Lingvo-festivalon ene de lernejo aŭ dutagan en kulturcentro de granda urbo. Por videbligi tiun merkatikan ilon, ni bezonas ke "Lingvo-Festivalo" aŭ "Festivalo de Lingvoj" estu rubriko en tiu agadujo. Antaŭdankon. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj