FraLi 7 Afiŝita 15an de aprilo, 2020 "Esperanta Numismatiko" n-ro 2 el la sepa jarkolekto alvenis "Esperanto-Numismatika Asocio" (ENA) ena.frali.bplaced.net publikigis sian duan numeron el 2020 de sia revuo: frali.bplaced.net/ena/ena202002.pdf Bert Boon skribis: Karaj tutmondaj membroj kaj aliaj legantoj! Pro la terura verusa krizo la vorto “hejme” ricevis tute novan signifon. En epokoj malbonaŭguraj nur BELECO estus vera konsolo, almenaŭ laŭ multaj poetoj kaj aliaj artistoj. Tial ni sendas hodiaŭ iom pli frue ol kutime al vi la duan numeron de la sepa jarkolekto. Ni esperas, ke la belaj bildoj de diversaj malnovaj kaj kelkaj ankoraŭ pregotaj medaloj donacos al viaj menso kaj okuloj almenaŭ kelkan tempon plenan je profundaj ĝuado kaj animtrankvilo. Kiel kutime, ĉiaj ajn reagoj el via “rifuĝeo” estas ege bonvenaj ĉe la redakcio de ENA. Fartu bone kaj daŭrigu vivi sekure kaj indulge! Kore, Bert 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj