Salti al enhavo
Trezoro Huang Yinbao

Ĉu ekzistas esperantistoj kiuj volas heredigi al UEA siajn nemovigeblaĵojn por senpage ĝui servojn de UEA kaj plibonigi siajn vivojn?

Rekomendataj afiŝoj

Dum longa tempo la membraj kotizoj ne sufiĉis kovri la kostojn de la Asocio. Tio daŭros estontece, malgraŭ ke UEA faris necesan tamen dolorigan decidon redukti sian dungitaron por mildigi la financan premon. Post la redukto la Asocio tamen daŭre ne havas buĝeton investi en informado, disvastigo kaj utiligado de Esperanto kaj subvencii bonajn konkretajn projektojn kaj movadojn de fakaj, landaj kaj regionaj E-organizoj. Multaj bonaj projektoj en Esperantujo fakte estis subvenciataj de iniciatintoj mem. UEA bedaŭrinde povas doni nur moralan subtenon sen financaj subvencioj.  
En Ĉinio, kie maljunuloj rapide kreskas, troviĝas projekto "Vivteni maljunulojn per iliaj propraj hejmoj". Maljunuloj heredigas siajn hejmojn al instancoj aŭ asekurigaj firmaoj, kiuj laŭ kontrakto ĉiumonate donas al maljunuloj sumojn por garantii ilian bonan vivon. En eŭropaj landoj estas simila koncepto "nuda propraĵo". Maljunuloj ĝuas bonan eĉ luksan vivon per siaj (eĉ nuraj) nemoveblaĵoj daŭre uzataj(loĝataj) de ili mem ĝis la viva fino. 
Ĉu ekzistas esperantistoj, kiuj volas tiel heredigi siajn nemovigeblaĵojn al UEA kaj senpage ĝui servojn de UEA (ekzemple dumviva membreco, abono de la revuo, aliĝo eĉ senkosta ĉeesto al UK, mendo ĉe Libroservo), memkoste eldoni siajn librojn ĉe UEA, subteni bonajn E-projektojn laŭ siaj deziroj kaj eĉ plibonigi sian vivon – per regula subvencio de UEA? 
Ekde la UK en 2019, s-ro Francesco Maurelli, membro de la Financa Komisiono, multfoje diskutis pri la ebleco kun mi kaj aliaj. Mi ŝatus aŭdi opiniojn de pli da esperantistoj, precipe tiuj el evoluintaj landoj.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi favoras tiun agadon kun la atentigo, ke la domoj devas troviĝi en loko facile prizorgebla de esperantistoj aŭ eventuale post la morto de la koncernatoj oni devos vendi ilin.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Trezoro, 

mi pensas ke la ideo baze estas tre bona. Por homoj kiuj volas lasi heredaĵon al UEA, ĝi nur estas avantaĝo kaj same estas por UEA ĉar tio povas ŝpari malfacilan burokratiumadon poste.

Rilate la lokon de la domo, mi pensas ke preskaŭ ĉie, ĝi povus utili ĉu kiel Oficejo aŭ Esperanto-Centro ĉu kiel sidejo por loka aŭ nacia organizo ĉu kiel enspezfonto je la vendo. Mi pensas ke apenaŭ eblas ke la koncerna burokratio kostu pli ol la vendenspezo (kvankam eble mi tro optimismas).

Kompreneble atentindas ankaŭ la reputacio de UEA; tial tiajn proponojn oni devas kapabli fari tre zorge, atente je la diversaj kulturaj nuancoj kaj je la personaj trajtoj ĉar morto estas tre delikata temo. 

Amike

MB
 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.