Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 06/13/20 en ĉiuj lokoj

  1. 3 poentoj
    Mi kredas, ke la juna svedo, kiu reagis al Orlando pravas, kaj la situacio estas komuna al ĉiuj nordeŭropaj landoj ĝis Nederlando. Ne nur mankas membroj de UEA, sed entute mankas novaj esperantistoj. Ĉu iu scias pri la situacio de TEJOI en tiuj landoj? Estas komuna sperto de tiuj, kiuj regule sekvas la agadon de esperantistoj tra la landoj, ke la landoj de suda Eŭropo estas pli plenaj da diverspecaj iniciatoj, kiujn oni ne trovas en norda Eŭropo. Britujo estas en iom meza situacio, ĉar ĉi tie plene efikas Duolingo por provizi nin per komencantoj. Mi ne scias, kiun argumentojn uzi por konvinki svedojn eklerni Esperanton. Ĉu nur interesiĝo pri lingvoj ankoraŭ funkcius, se la grandaj ideoj por plibonigi la mondon ne plu aplikiĝas tie (la konservativaj registaroj de tiuj landoj kaj iliaj politikoj estas konataj]. Certe Esperanto estas uzata en la reto, sed apenaŭ mi vidas ion de svedoj en Facebook. Se ne venas respondoj de TEJO-anoj, ni devas provi pensi kion fari por ke svedoj kaj similaj lernu Esperanton.
  2. 2 poentoj
    Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen
  3. 2 poentoj
    Saluton, Mi ne konas la situacion en Svedio, sed mi havas demandon: kio mortas? Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Kaj en aliaj landoj, kie delonge ekzistas eo-movado kun tradiciaj eo-asocioj, kio okazas? Antaŭ nelonge aperis analizo pri uzado de lingvoj ĉe Twitter (https://arxiv.org/pdf/2003.03667.pdf), do pli malpli en la mondo kvankam Twitter (kiel aliaj Usonaj sociaj retejoj) ne estas tre populara en kelkaj partoj de la mondo (ekz. en Ĉinio, sed ne nur). Esperanto troviĝas tre for de la angla sed tamen en la 30 unuaj plej uzataj lingvoj do estas klare vivanta lingvo. Do ĝenerale la lingvo Esperanto ne mortas kaj ekzistas homoj kiuj uzas ĝin. Bedaŭrinde ne eblas scii kiom granda estas la proporcio de Twitter-uzantoj kiuj membras en (tradiciaj) eo-asocioj. Estus bone kompari la situacion de la eo-movado inter la landoj kie delonge funkcias eo-asocioj kaj la landoj kie Esperanto venis antaŭ nelonge (post 2000) kaj kie eo-asocioj estas tute novaj. Ĝis, DJ
  4. 2 poentoj
    Mi montros ĉi tie demandon, kiun mi starigis al sveda juna esperantisto (se li legas tiun ĉi mesaĝon, li mem povas plu reagi, iel ajn, mi ne malkaŝos lian identecon), kaj lian respondon: Saluton, kara Xxxx. Antaŭ kelkaj tagoj, fama maljuna esperantisto, membro de la Komitato de UEA, skribis en la komitata dissendolisto, ke "Esperanto mortas en Svedio". Tio vere ĝenis min, ĉar mi ne havas tiun impreson, speciale ĉar mi konas vin persone, kaj mi ĉiam kredis, ke Esperanto bone fartas tie, aŭ almenaŭ ne malpli bone ol en aliaj okcidenteŭropaj landoj. Ĉu vi povus iel reagi al tiu aserto? Mi pretas uzi ĉion kion vi sendos al mi por konsciigi tiun komitatanon, ke Esperanto en Svedio estas tute bone, nur sur novaj vestoj kaj formoj. Lia respondo: Saluton kara! Nu... mi ne estas tiel aktiva en la movado pro mia laboro kaj mia familio. Mi plejparte laboras por Esperanto hejme, en la reto. Lastatempe mi kreis novan retliston: lalder.net, kaj nun mi kreas novan, pli bonan socian retejon, kiun mi esperas esti preta post nelonge. Do, mi eble ne estas taŭga persono por kontribui al tia aserto. La problemo en Svedio probable estas du. Unu estas ke la movadistoj ĉi tie estas plejparte maljunaj kaj ne plu havas energion por propagandi al tiuj kiuj ne scias pri la lingvo. Kaj la du probable estas ke svedoj parolas la anglan sufiĉe bone kaj sentas ke Esperanto estas nek necesa nek eĉ bona ideo. Pro tiu estas malfacile altiri novajn interesantojn. Sed mi foje vidas novan nomon en la Esperantaj grupoj en Fejsbuko, do ankaŭ mi ne sentas ke Svedio estas en aparte malfacila loko ol aliaj landoj. Sed ni bezonas, simile kun aliaj landoj, trovi manierojn por altiri novajn, pli junajn membrojn. Se vi ne povos, la lingvo pluvivos en la interreto sed la organizoj mortos. Tiu estos bedaŭra afero. Mi konsentas. La granda disvastiĝo de sociaj retoj iom aliigis la pejzaĝon kie la tradiciaj landaj kaj lokaj asocioj devas funkcii. Kelkaj asocioj estis iom pli sukcesaj ol aliaj adaptiĝi, sed ĝenerale, la valoro antaŭe proponita de la asocioj (kontaktoj, renkontiĝoj, ktp) estas nun havebla al la interesitoj sen rekta partopreno de la asocioj. Kion fari? Tio esas la demando!
  5. 2 poentoj
    Ĝenerale eo-asocioj pli okupiĝas pri burokrataĵoj ol pri siaj celoj. Je ĉiuj niveloj dum kunvenoj eo-asocioj okupiĝas pri si mem kaj ne pri projektoj. Jes ILEI funkcias malpli formale ol UEA, sed tamen kun tro da burokrataĵoj. Same en Francio. Novaj homoj kiuj kutimas rapide decidi per la reto ne ŝatas malnovajn asociojn kun pezaj strukturoj. Asocioj novaj plu necesas por kunagadi. Tiu diferenco inter malnovaj kaj novaj asocioj mi konstatas ankaŭ ĉe ne-Esperantaj organizoj. Anstataŭ aldoni novan regulon, pli bone simpligi kaj mallongi niajn statuton kaj regularon. UEA devas helpi membrojn kaj asociojn agadi ne postuli burokrataĵojn.
  6. 1 poento
    La situacio de la Esperanto-movado en Svedio fariĝis lastatempe kelkfoja temo en UEA. Tiu temo tuŝas almenaŭ kvin grupojn: la kunlaborantojn de la laborfako Landa Agado, la Eŭropan Komisionon de UEA, la Komitaton de UEA, TEJO-n kaj svedajn aktivulojn mem. Ofte la rimarkoj troviĝas je tio, ke la movado en Svedio maljuniĝas kaj la nombro da svedaj membroj en UEA reduktiĝas. Ĉu vere? Kion vi opinias pri tio? Se vi konsentas, kion devus fari UEA kaj ĉiuj interesatoj pri la temo? Kiel fartas kaj kion faras la sveda junularo kaj TEJO mem rilate tion? Se la afero ne estas zorgiga, tamen kion oni povas fari por ĉiel ajn plibonigi la aferon en Svedio? Sube por helpi la diskutojn estas kelkaj informoj. Pri Svedio oni povas resume legi en la dokumento de UEA "Landa Parad'", kreita kaj zorgata de la eks-vicprezidanto kaj nuntempa komisiito de UEA pri Landa Agado (2019-2022), Stefan MacGill: http://aktivulo.net/eo/eko/landa-parad-europo. SVEDIO - Landkodo: SE. Mono: SEK (korona). Telefonkodo: 46. Ĉefurbo: Stokholmo. Kategorio en UEA: 5 (MB 44 EUR). Areo: 450,3 mil km2 (55-a en la mondo) Loĝantaro: 10,1 milionoj (89-a); 2 milionoj en la ĉefurba areo. Denseco: 22 homoj/km2 (196-a en la mondo). Porkapa MEP: po $ 50.687 do en la 13-a loko en la mondo. Vikipedio: E-paĝo ekzistas kaj ampleksas, senkritika, aktuala. Landa Asocio: Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906 (aliĝo al UEA en 1933). Prez. Puff Östling. Membroj (AM+IM) 2019: 318 (En SEF 244); 2018: 321 (En SEF 275). LA-rekono: Svedio gajnis Trofeon Fyne de UEA pro elstara agado dufoje: en 1975 kaj 2001. LA-adreso: Poŝtkesto 2276, SE-103 17 Stokholmo. LA-retadreso: svenska <ĉe> esperantoforbundet.se. LA-hejmpaĝo: www.esperantoforbundet.se en la sveda kaj Esperanto. Organo: La Espero (4 n-roj), p/a SEF. Membraro en UEA. 2019: 74. 2018: 76. 2017: 126. FC 2019: 0 2018: 0. 2017: 0. DM: en 2020: 30. Membroj kiel milionaĵo de la popolo (2018): 27,22 (LA); 8.81 (IM de UEA). Ĉefdelegito: Lief Holmlund en Skellefteå. Kotizperanto: La ĈD. Komitatano de UEA: Louise Åkerlund (A) Sidejo: Adreso en Stokholmo; estas oficejo kun libroservo kaj kunsidejo. Delegitoj: 21 personoj (1 ĈD, 9 D, 1 VD, 14 FD) en 17 urboj. Aliaj asocioj: TEJO (sekcio SEJU), ILEI (sekcio), Agneta Emmanuelsson. Plio: E-centro kaj kursejo en Lesjöfors (okcidenta Svedio). Internaciaj aranĝoj: la 26-a UK en 1934; la 33-a UK en 1948 en Malmö; la 18-a IJK en 1962 en Ystad; la 25-a IJK en 1969 en Tyresö (kiu naskis gravan Deklaracion); la 65-a UK en 1980; la 47-a IJK en 1991 en Karlskoga; la 88-a UK en 2003 en Goteborg; la 35-a IIK en 2003 en Lerum; la 59-a IJK en 2003 en Lesjöfors; la 11a AMO-seminario en 2015 en Uppsala. Fama kunsido pri strategio en informado en Frostavallen en 1956 naskis gravan Principaron: https://eo.wikipedia.org/wiki/Principaro_de_Frostavallen. Aktualigo (escepte pri membroj) julio 2019. IM-oj de UEA hodiaŭ (29/06/2020): 62. Se vi estas svedo kaj ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2020, konsideru tion fari. Pli bone faru per la nuntempa aliĝilo al la Virtuala Kongreso de Esperanto, ĉar vi povos ĝui ĝin senpage: http://vk.mondafest.net/uea-vk/. Donacojn por plenumi agadojn por Svedio oni povas fari al la Fondaĵo Eŭropo de UEA, notante <<por Svedio>>: https://uea.org/alighoj/donacoj/europo. Tiu diskuto okazas i.a. kiel rezulto de la 65-a AMO-seminario, okazinta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto.
  7. 1 poento
    La rilatoj de UEA al la Nobel-premio pri literaturo dependas, de kiel UEA konceptas kaj alstrebas esperanton. Se ĝi estu lingvo, kiu simple faciligas la mondan komunikadon sur egaleca nivelo, por kiu necesas specife nek Talento nek Gusto, ĝi ne havas rilaton al la Sveda Akademio. Se la lastatempa interpreto de la Nobel-testamento estas premii aŭtorojn, “kiuj luktas kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_literaturo), certe UEA neniam luktis kontraŭ ajna aŭtoritato, klopodante, male, akiri favoron ĉe reĝimoj plej diverskondutaj koncerne la Homajn Rajtojn. Sed la esperantlingva komunumo (esperantuloj) alvenis, hazarde aŭ laŭdestine, al stadio de beletra kreivo, do al kampo koncernata de la Nobel-premio. Laŭ mi alstrebi al tia prestiĝa agnosko, preter ĉiuj kritikoj kontraŭ la premio, estas rajto de la esperantuloj, rajto de ilia identeco: inter ili estas verkistoj al kiuj mankas nek talento nek gusto. Se oni legas la motivadojn de la atribuo de la premio dum la jaroj, jen unu, jen alia perfekte kongruus kun la literatura produktado de, ekzemple, Steele, Štimec, Nemere, Fernández, de Kock, Mallia, kiuj krom produkti originalaĵojn, ankaŭ abunde transpontis kulturojn per tradukoj, helpante tiel al diskonigo kiu favoru pacon, kaj tio estas kroma atuto praviganta kandidatiĝon al la premio, kiun etnolingvuloj ne nepre havas. Kiel pluraj Nobel-laŭreatoj, laŭ la motivadoj, spegulis kaj diskonigis la edifajn kvalitojn de sia etno, kelkaj el la niaj agis same per la valoroj de nialingva komunumo, alstrebanta egalecon ne nur lingvan, sed ankaŭ ekonomian kaj kulturan. Kion faru UEA, se ĝi kredas je tio? Ĝi disvastigu tradukojn al etnolingvoj de tiuj valoroj de egaleco; kiel? Ekzemple financante kaj eldonante tiajn tradukojn, komisiante al etnolingvuloj tradukojn, donacotajn al bibliotekoj tra ESF, substrekante ke ekzistas la Esperanta PEN kaj ĝia jam kvindekjaraĝa revuo Literatura Foiro (neniam menciata en la UEA-publikaĵoj) kaj ke la Akademio Literatura de Esperanto havas nun tre belan modernigitan startopaĝon. Mi ĝojas, ke la supra komentariinto Nicola Ruggiero favoras kunlaboron inter la du establoj. Ĉu tiu labora kaj financa engaĝo helpas al la celoj de UEA? Ĉu eĉ eventuala atingo de Nobel-premio pri literaturo estas utila al tiuj celoj? Laŭ mi jes, indas provi, ankaŭ por doni kuraĝon kaj fidon al ni mem. Se oni ne provas, certe oni nenion atingas.
  8. 1 poento
    Kara Fernando, mi respondas nome de Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Laŭ la reguloj de la Sveda Akademio, nur asocioj kiel ekzemple ALE rajtas proponi kandidaton por la Nobel-premio pri literaturo. Laŭ nia statuto legebla en http://www.akademio-literatura.org/akademio/statuto ALE "transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa Esperantlingva Verkista Asocio, kies taskojn ĝi daŭrigas kaj laŭeble plilarĝigas." Ni plu laboras kiel fakasocio pri literaturo kadre de UEA. Do, la kandidato de ALE estis, fakte, ankaŭ la kandidato de UEA. La tiama Esperantlingva Verkista Asocio kunproponis poeton Auld kun Esperanta PEN Centro kaj ni ĝojas pri tiu kunlaboro. Post la forpaso de Auld, PEN decidis agi alie kaj aŭtonome. Ni esperas je onta kunlaboro, sed ni ne enmiksiĝas en la decidoj de sendependa asocio. Oni unue bone konu la regulojn de la Nobel-premio antaŭ ol enpaŝi al la Sveda Akademio kaj oni sekvu la oportunajn paŝojn. Interesan enkondukon pri la Sveda Akademio vi povas legi en Beletra Almanako 22 p. 74-76; ĝin verkis Sten Johansson. Samnumere vi trovos intervjuon kun Tomas Riad, membro de tiu Akademio. Pri tradukado: certe nacilingvigo povas helpi. Amike, Nicola
  9. 1 poento
    Jen kelkaj komentoj pri Svedio de maljuna multjara aktivulo. Fernandi Maia Jr: Sidejo: Sidejo: Adreso en Stokholmo - tiu ne plu funkcias. Mankis fortojn en Stockholmo por daŭrigi. Nia nuna stokejo de i. a. arĥivo troviĝas en loko laŭ la grava fervoja linio inter Stockholmo kaj Gotenburgo. En tiu ejo eblas ankaŭ kolektiĝi kaj dum la lastaj tri jaroj okazis pluraj kunvenoj kaj kursoj. Orlando E. Raola: Vi kaj via amiko pravas: ne plu estas adreso en Facebook, sed en tvitter kaj instagram (ambaŭ @intere.se kaj iel ligitaj al nia hejmpaĝo intere.se) kun neregulaj noticoj pri eventoj. Didier Janot: Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado?’Tiu demando estas levata plurfoje dum la lastaj eble dek jaroj. Ni devas konstati, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj klopodi adaptiĝi al tio. En Svedio komencis printempe nova ebleco aktiviĝi: zoom-kanalo kie eblas ĵaŭde kaj sabate renkonti SEF-estraranoj por diskutoj kaj kunlaboro. renato_corsetti: Jes, mankas junaj novaj esperantistoj - same kiel en kiu ajn organizo dum la lastaj jaroj. Interreto multe ŝanĝis la vivon. Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Vi jam legis pri Facebook kaj telgramo, sed restas tvitter kaj instagram. Iveso: Svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto ekzistas. La sveda movado ĉijare transiras reorganizadon pro novaj kondiĉoj dum la lastaj jaroj (nur manpleno da malnovaj kluboj vere agadas) kaj estas tro frue nun taksi la rezulton.
  10. 1 poento
    Intertempe mi eksciis, ke tia Telegram-grupo jam ekzistas. Ĝi eĉ havas jam 56 membrojn. La movado en Svedio do klare ne mortis... https://sv.telegramo.org/ Eventuale svedaj estraranoj/kernuloj povas krei apartan grupon (publikan aŭ ne) por inter si diskuti pri la agado.
  11. 1 poento
    Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
  12. 1 poento
    Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ? estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo). burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj. Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf
  13. 1 poento
    Saluton, Ivo Mi tre aprezas vian eseon pri strategio kaj la Esperanto-movado. Certe se oni aldonas la nocion fiaskon al la agado-laboro dum la jardekoj, tio povas helpi al ni pri bone kompreni ĝuste la nuntempajn cirkonstancojn. En mia vivo mi scias, ke mi ofte fiaskis ekstere kaj ene de Esperantujo, kaj mi pensas, ke mia propra rekono de tio helpas al mi iom pli bone kompreni diversajn situaciojn, kaj pli bone sukcesi poste. Ĉiaokaze ni Esperantistoj ne bezonas tiajn homojn kiaj estas Trump, por ne paroli pri diktatoroj en diversaj landoj, kiuj neniam eraras. Kaj iasence ĉiaj paŝoj konkretaj povas esti misaj, ĉar eksteraj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas, kiel vi bone montris kun via ekzemploj de la 60aj jaroj kaj nun. Laŭ la sistemo de aŭtomataj decidoj kaj kompleksaj (speco 1 kaj 2 menciitaj de vi supre), al mi plaĉus, ke en la rekomendo- kaj decido-sistemo de UEA, (tiel kiel oni povas sperti ĝin en la tiel nomataj Forumoj de la Universalaj Kongresoj Forumo pri Kapabligo, Forumo pri Komunumo, Forumo pri Konsciigo, Forumo pri Kunordigo) ke oni rekomendu, decidu kaj proponu multe pli MALRAPIDE. Oni unue devas KOMPRENI la problemon antaŭ ol proponi solvojn por tiu problemo. Via eseo helpos al ni kompreni, kaj tial mi esperas, ke ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj legos ĝin. Eble pensindas komenci kolekti tiajn "artikolojn" kaj meti ilin en unu kolekton. Tiamaniere ni havos pli kaj pli bonajn perspektivojn antaŭ ol provi lanĉi solvojn. Estus bone ekhavi la opinion de Rakoen Maertens, kiu mem estas psikologo, kaj kiu povas doni pli da perspektivo al decido-procesoj kaj la valoro bone rekoni situaciojn. Amike, Dennis
  14. 1 poento
    Saluton Dennis, Ne surprizas min via interesiĝo pri la temo. Mi ĝojas pri tio. Mi bedaŭras ke vi ne povas malfermi la .pdf-dokumenton. Tial mi simple kopias la tekston ĉi sube. Amikajn salutojn, Ivo UNIKA KOMUNUMO, En sia libro “Pensi rapide kaj malrapide“ (Thinking, Fast an Slow/2011), la israela prikologo kaj Nobelpremiito, Daniel Kahneman montras superrigardon de tuta kariero da analizadoj pri la funkciado de nia decidoj. La libro enhavas interesajn sciigojn por ĉiu individuo sed direktas sin precipe al la homoj, kiuj okupiĝas pri agadpolitiko. Per aro da studoj kaj testadoj li kaj siaj teamoj malkovris kiel foje estiĝas gravaj eraroj. Enkonduke, por kompreni la artikolon, mi unue skizos tre supraĵe iun esencan elementon pri nia cerbo kiam necesas fari decidon. Kahneman klarigas ke ni pensas per 2 sistemoj. Konstante, sed nekonscie ni faras decidojn per nia sistemo 1a. ezemple : ĉu mi leviĝu tuj post sono de la vekhorloĝo aŭ ĉu mi prokrastu ĝin iom, ĉu mi duŝu unue aŭ nur post matenmanĝo, kiujn vestaĵojn mi portos hodiaŭ, ĉu entute aŭ kion mi manĝos, ĉu mi kontrolos mian poŝtelefonon ... ktp. Tiuj decidoj efektiviĝas aŭtomate, fulmrapide, senpene ... sed ankaŭ sen iu mensa kontrolo, Nur kiam prezentiĝas problemo, kiam leviĝas dubo, tiam ni transiras al la kogna sistemo 2a: malrapide, koncentrite, surbaze de jamaj spertoj ni provas fari decidon. Nur sistemo 2a povas bremsi sistemon 1a. Sed sistemo 2a pigras: kiam ne baldaŭ montriĝas solvo, la demando reiras al sistemo 1a kaj tiel multaj decidoj okazas nur intuicie, surbaze de sentoj. Feliĉe en nia vivo, tiuj 2 sistemoj kontentige funkcias kaj ni faras bonajn necesajn decidojn, plejofte sen scii kial. De tempo al tempo montriĝas ke individuoj kaj instancoj tamen faras decidojn kun ege malagrablaj, foje katastrofaj rezultoj kaj tiam aperas la rolo de la scienco por pristudi kiel tiaj decidoj estiĝas kaj kiel eblas eviti ripeton de tiaj malagrablaĵoj. Unu el tiuj konstataj estas la taksado de valoraĵo, ĉu materia aŭ mensa. Ek de la momento kiam iu posedas objekton, la posedanto nepre supertaksas ĝian valoron. Kiam iu akiras iun fiksan ideon, tiu aŭtomate kreas argumentojn por pravigi, por defendi, por pligravigi ĝin. Alia fenomeno pri kiu Kahneman atentigas estas la granda timo por rekoni malsukceson. En entreprenoj kaj projektoj kiuj ne funkcias kiel planite, oni ofte emas investi maksimuman energion kaj monon. Kaj eĉ kiam la fiasko jam evidentas, oni kelkfoje ankoraŭ emas injekti jam anticipe perditajn rimedojn kaj eĉ preni nepravigeblajn riskojn. Tamen el la esploroj evidentas ke, se oni rekonas fiaskon, oni povas transformi la atendeblajn perdojn en gajnon por nova, pli vivkapabla projekto. Ĉi rilate li mencias ĝeneralan optimismon en novan projekton kun la konsekvenco de supertakso de siaj eblecoj. Por rimedi li konsilas sisteman esploradon de eblaj malhelpoj (kp. esploradojn de Thomas Åstebro) kaj la atento por konkurantoj. Nun mi provas projekcii tiujn du konstatojn al la Esperanto-movado. Kiam mi en 1960 fariĝis Esperantisto kaj baldaŭ poste movada aktivulo, ni ankoraŭ firme kredis en la rolon de Esperanto kiel LA lingvo por la internacia komunikado. Ni protestis kontraŭ lingva diskriminacio kaj penadis por argumenti ke la angla ne taŭgas por plenumi la rolon de ĝeneraligita internacia komunikilo. Ni kvazaŭ militis. Intertempe la rolo de la angla en la internaciaj kontaktoj tiom disvastiĝis en ĉiuj eblaj facetoj de la internacia vivo, ke nuntempe mencii ke la angla ne taŭgas por tiu rolo fakte ridindigas nin. El tiu vidpunkto la origina ideo de Zamenhof evidente kaj nerefuteble malsukcesis. Ĉu do mi pledas por likvido de la Esperanto-movado? Ne, por mi tiu movado restas valoraĵo en nia nuntempa socio. Ekzistas ja amaso da valoraj movadoj, kiuj provas prilumi kaj emfazi iujn facetojn, kiuj bezonas specialan atenton, kaj Esperanto estas iu el tiuj nepre subtenendaj movadoj. Same kiel en 1960, mi ŝatas partopreni klubkunvenojn, mi ĝuas (bedaŭrinde nuntempe malpli ofte) renkontiĝojn kaj kongresojn. La konscia paŝo por eklerni tiun ĉi lingvon ĝuste por transigi lingvajn diskriminaciojn kreas specifan, unikan etoson. La fakto ke Esperanto arigas homojn de ĉiuj eblaj mondopartoj, de plej variaj kulturoj, niveloj, interesiĝoj kaj profesioj, kaj ke ne sentiĝas iuj rezervoj daŭre allogas min. Kaj precipe nuntempe, kiam mi partoprenas ekzemple Zoom-renkontiĝon kaj subite aperas iu homo el fora lando, kiun neniu partoprenanto jam konas, kaj tiu homo sentas sin akceptata kaj bonvena, tio estas elemento, kiu havigas al Esperanto tiun unikan etoson, kiu evidente kontribuas al pliharmoniigo de la sociaj rilatoj. Kiam mi menciis ĉi supre la studon de Kahneman pri la ebla gajno sekve de pli realisma agado, mi pensis precipe pri la ĝenerala etoso. En la pasintaj jardekoj stariĝis multaj iniciatoj por influi la instancojn favore al la uzo de Esperanto en lernejoj, en internaciaj servoj ktp. sen atenti pri la multaj eblaj obstakloj de la projekto kaj pri la aliaj iniciatoj, kiuj ankaŭ baraktas por oficiala interesiĝo. Kaj ofte la sekvo de serio da malsukcesoj estas perdo de iniciatemo, malespero … kaj kabeiĝo. Konklude, mi opinias ke bonus se la estraroj de Esperanto-asocioj malferme rekonu la praktikan fiaskon de Esperanto kiel ĝenerale uzata internacia komunikilo. Tiel, anstataŭ perdi energion kaj tempon en senperspektivan projekton ni gajnos en kredindecon por la unikeco de niaj lingve sendiskriminaciaj internaciaj kontaktoj. Tiel ni povas doni maksimuman atenton al la disvastigo kaj disvolviĝo de tia internacia komunumo. Ivo Durwael.
  15. 1 poento
    Jes, dankon Michael Boris, dankon Emilio. Resume (77 vortoj): Ni serĉas ekzmplojn de sukcesa LOKA, urba, kvartala agado, kiuj poste povas esti utiligataj de aliaj esperantaj en aliaj urboj. Sukcesa loka agado povas tuŝi varbadon de novaj gelernantoj, aperigadon de Esperantistoj kaj Esperanto en la loka gazetaro, radio kaj televido, kaj eĉ starigo de loka ZEO, ktp. Ĉefa afero estas, ke la sukcesa agado estu sufiĉe detale priskribita, por ke aliaj Esperantistoj povu kompreni ĝin, kopii ĝin, kaj starigi ĝin sukcese sialoke. Kelkaj ago-kampoj listiĝas sube. Detale (363 vortoj): Kolekto de bonaj PRAKTIKOJ el LOKAJ grupoj. Jen oportuna maniero priskribi la temon. Ne universala nek landa praktiko, sed ĉio tio, kio sukcese okazis en urbo, en urbeto, en kvartalo. Tie kie homoj povas facile ĉeesti per rekta transporto aŭ per pieda aliro. Ni diru unue, ke la evento, aranĝo, afero, strategio JAM okazis. Due, ni emfazu, ke eblas, ke alia LOKA grupo kapablas KOMPRENI ĝin, kaj KOPII ĝin, UTILIGI ĝin en alia urbo. Ni serĉas sukcesojn en lokaj kluboj, kiuijn aliaj LOKAJ grupoj povas relative facile imiti, uzi, starigi en siaj urboj. Do, probable la sukceso de la aranĝo estas sufiĉe forta, frapa, rezultohava. Kaj simile kiel en sukcesa aranĝo en iu firmao, aŭ en utila eksperimento en scienco, se aliaj firmao-anoj, aliaj asocio-anoj ne povas kompreni ĝuste tion kio okazis, kaj ne povas kopii la ideon, la originala aranĝo ne tiom valoras. Refarebleco estas grava kriterio. Jen kelkaj ekzemploj: Ĉu via loka grupo de Esperanto sukcesas varbi novajn gelernantojn ĉiujare? Kiom da? Kiel? Ĉu vi loka klubo sukcesis fari prelegserion en via propra urbo, tiamaniere disvastigante Esperanton? Ĉu vi sukcesas havi iom da subvencio de la loka urbo por helpi al via loka agado? Ĉu via urbodomo aŭ alia loka instanco invitis vin starigi kurson por nova publiko, por alia publiko? Ĉu vi sukcesis aperigi Esperantistojn, Esperanton en la lokaj ĵurnaloj, radioj, televidoj? Kiamaniere? Ĉu via klubo sukcesis starigi novan ZEO-n ie en via urbo? Ĉu vi trovis senpagan kursejon, klubejon? Ĉu vi sukcese ekinteresigis la lokajn klubanojn rilate landan kongreson, Universalan Kongreson? Ĉu vi havas, dum longa tempo, sukcesan kursaron, sinsekvo de kursoj ekde la baza nivelo ĝis la supera? Ĉu vi havas unikajn kursojn pri eksterlingvaj temoj? Pri literaturo, ekzemple. Ĉu vi havas viglan kulturan vivon en via loka klubo? Kiuj faras? Kiam faras? Tempoplano? Loko? Kiu talentomikso bezonatas? Per kiaj rimedoj? BUDĜETO? Kial la evento daŭras kaj ne forfalas? Ĉu facile aŭ malfacile starigebla? KTP. Bonvolu kundividi viajn sukcesojn, sed memoru, ke la vera sukceso venos nur post kiam ALIA LOKA KLUBO kapablas kompreni vian agadon, imiti la organizadon de via agado, kaj finfine sukcese starigi similan agadon en siaj lokaj Esperanto-asocioj. Bonan sukceson! Dennis Keefe, C-Komitatano,
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.