Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 07/30/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Selektu iom da teksto en jam-ekzista mesaĝo, kaj vi vidos menuon:
  2. 1 poento
    Jen, esceptokaze, kopio de la sama mesaĝo kiun mi ĵus sendis al la Komitato de UEA. Mi remetas ĝin ĉi tie pro du kialoj: unu, la retdiskutejo de UEA kaj la Forumo estas en transirada tempo, kaj du, ĉi tiu temo rekte rilatas la subforumon DUOLINGO. Vi eventuale ŝatus legi la sekvon, nur se vi interesiĝas pri Strategio kaj Duolingo, kaj pri la DETALOJ pri tiu strategio. Mi prezentas 31 urbojn kun iom da esperantrilata statistiko. Mia studo disvolviĝas, do eble vi volas atendi iun postan raporton. Amike -- Dennis. - - - - - - - - - - - - - - - Duolingo kaj Strategia Mapo (“Strategic Group” Merkatika Analizo) Oni povas kompreni la fenomenon Duolingo laŭ pedagogia vidpunkto, laŭ merkatika vidpunkto, laŭ ludila vidpunkto, ktp. Ĉi tie, por la celoj de la Komitato, kaj de la K-K-K-K-Forumoj mi limigos min al la merkatika-strategia prikonsidero de unu el la plej belaj strategiaj iloj en la historio de la Esperanto-Movadoj DUOLINGO. Sed antaŭ ol fari mian prezentadon de mia hodiaŭa ekstudo de pli ol 30 urboj en kiuj troviĝas EVENTOJ de Duolingo, mi volas komenti pri nia (de ĉeestantoj de la Forumoj) procezo kaj proceduro starigi, kun fulmorapideco, proponojn en la Forumo-kunsidoj. Tion ni spertis jam ĉi jare en Lahtio, kaj lastjare en Lisbono. Paroletas, Proponas; Paroletas Proponas; Paroletas Proponas. Mi ne vidas en tia sistemo eĉ minimuman klopodon rilatigi tion kion ni diras al ia ajn Strategia Plano. Mi ankaŭ ne vidas kvantan (Kiom kostas, ekzemple) aŭ kvalitan analizon (Ĉu estas riskoj, ĉu tio kongruas kun niaj etikaj valoroj, kiu respondecas pri tio, ktp. Sen tiaj komprenoj estas malfacile fari bonajn, realigeblajn planojn. Ni estu ĉiam reagemaj al ŝanĝantaj cirkonstancoj, sed ni ne falu en la kaptilon "subitaj entuziasmoj" kiel menciis Humphrey hieraŭ. Nun, unu el la plej bonaj manerioj kompreni nian taskaron, niajn strategiajn ŝancojn kaj konkurenco-medion estas utiligi la nocion Strategia Mapo (kelkfoje nomata angle "Strategic Group" Analizo). Strategia Grupo niakaze ĉi tie estas la fremdaj lingvoj uzataj en la diversaj lingvo-EVENTOJ de Duolingo. En konkurencado, bataloj okazas en SPECIFAJ LOKOJ. Ne eblas antaŭdiri, antaŭvidi ian ĝustan strategion en iu specifa loko se oni ne komprenas ĝuste kia estas tiu specifa loko. Tio rilatas DUOLINGON. En tia spirito mi provis kompreni la Strategian Mapon (tiu koncepto kompreneblos per subaj ekzemploj) de pli ol 30 urboj, duonhazarde elektitaj. Mia ĉefa demando estis, en la kadro de Duolingo-EVENTOJ, kiuj lingvaj eventoj estas menciitaj, kaj el tiuj eventoj, kiom da ili rilatas Esperanton. Kie, en kiuj urboj, aperas Esperanto-eventoj? Kie NE aperas Esperanto-Eventoj? Ĉu Esperanto partoprenas en 1 evento el 10, 7 eventoj el 54, 3 el 21? kaj tiel plu. Mi elektis kelkajn urbojn el Hispanio, kio kovras iom la Esperanto-lernantojn en la hispana fako de Duolingo, kaj mi simile, sed plejparte el la angla kurso, elektis kelkajn urbojn el Usono, kaj ankaŭ Londonon pro sia elstara rolo en la daŭra altirado de Duolingaj gelernantoj al ĉeestaj, esperantaj kursoj. Kelkaj ekzemploj: 1. Vaŝingtono, Usono, 16 eventoj en la venonta monato, el kiuj 3 estas esperantaj. 2. San Francisco, Usono, 11 eventoj, el kiuj 1 estas esperanta. 3. Ĉikago, Usono, 28 eventoj, el kiuj 22 estas esperantaj (jes ja 22, tamen tiu nombro devas esti nuancigita, sed tio preterpasos miajn celojn ĉi matene). 4. Los Angeleso, 29, el kiuj 1 estas kun la verda stelo. 5. Londono, 49 eventoj, kun 11 esperantaj eventoj. Ne estas mia celo ĉi tie prikomenti la detalojn rilate tiujn priskribojn. Pli profunda analizo bezonatas kaj devas esti farata se ni volas UTILIGI tian informon, sed antaŭ ĉio ni devas komenci per fidela priskribo de la vera situacio. Sciu, ke estas problemoj, gravaj problemoj en la statistiko, priskribado de la eventoj de DUOLINGO, ekzemple, en Madrido, Sevilo kaj Zaragozo kune, listiĝas nur 3 eventoj por la venonta monato, neniu el kiuj tuŝas la lingvon de Zamenhof, sed tia ege malgranda kvanto tute ne eblas. La statistiko provizita de Duolingo nun estas falsa. Dum monatoj mi sekvadas la duolingan evoluon en Hispanio kaj kutime estas pli ol cent eventoj ĉiumonate. Alia ekzemplo de speciala problemo estas tiu, kiu tuŝas, venenigas Valencion, Hispanio. En la lastaj ses monatoj meznombre listiĝas ĉirkaŭ 120 eventoj ĈIUMONATE, el kiuj 1 estas esperanta. De kie venas la problemo? 119 eventoj devenas de la sama homo! Unu homo, ne klubo, ne de diversaj lingvoj. De unu ruza homo! Mi jam skribis al Duolingo, plendante pri tiu monopolulo, sed mi ankoraŭ ne ricevis respondon. Se al vi plaĉus vidi plurajn, hazarde elektitajn respondojn, jen sube unu urbo por preskaŭ ĉiu litero de la alfabeto. Kiam vi legas tiujn rezultojn, pensu pri taŭga strategio por TIU, ne por alia, urbo. Se estas neniu mencio pri Esperanto-evento en la urbo, estas nenia espero, ke duolingano iam ĉeestos iun esperantan eventon. Pri ĝuste la optimala nombro da eventoj pri Esperanto rilate la tuton, tio estas tute alia demando, kiun oni povas respondi nur post longa sperto, taŭga komparado, kaj mezurado de rezultoj. Strategia Mapo de Aliaj Urboj 1. Abuja, Niĝerio, 1 (franca lingvo) 2. Bagdado, Irako, 1 (germana) 3. Kairo, Egiptio, 22, 0 = Esperanto 4. Dartford, Anglio, 49, similas aŭ samas Londono (vidu Londonon, supre), sama kvanto de esperantaj kursoj 5. El Viejo, Nikaragvo, 1 (angla) 6. Falls Church, Usono, 13 (Esperanto = 2, sed intermiksas Vaŝingtonon) 7. Galway, Irlando, 0, (eble indikas, ke de tempo al tempo havas eventojn, sed nun ne) 8. Gastonia, Norda Karolino, 3 9. Haifa, Israelo, 4 (rusa lingvo ĉiuj) 10. Indiatuba, Brazilo, (Esperanto = 1, angla = 71 – eble la sama listo kiel Sao Paolo) 11. Jakarta, Indonezio, 1 (franca) 12. Kaosiung, Tajvano, Ĉinio, 5 (angla kaj ĉina) 13. Lagos, Niĝerio, 1 (hispana) 14. Madison, Usono, 0, (vidu rimarkon pri Galway) 15. Nahariya, Israelo, 1, (rusa) 16. Oamaru, Novzelando, 0, (vidu rimarkon pri Galway) 17. Palo Alto, Usono, 13, (Esperanto = 1) 18. Qingdao, Ĉinio, 1, (hispana) 19. Reading, Anglio, 50?, (simila al Londono; havas la samajn esperantajn kursojn kiel en Londono) 20. Seulo, 0, (vidu Galway, supre) 21. Taichung, Ĉinio, 4, (ĉina kaj japana) 22. Uppsala, Svedio, 5, (germana, sveda, angla) 23. Vankuvero, Kanado, 10, (japana, angla, ĉina, franca) 24. Varsovio – Warsaw – 0, (vidu Galway, supre) 25. Yen Bai, Vietnamio, 1, (angla) 26. Zuriko, Svislando, 2, (japana). Tamen, Zuriko publikigas esperantan eventon por Duolingo, kaj mi donos konkretan ekzemplon de tio, sed ne ĉi tie, ĉar tio eksteras la celon de la studeto. Do, jen, mia malgranda studeto pri la Strategia Mapo (konkurenca, merkatika) pri kelkaj urboj en kelkaj landoj. Mia samplo ne estas sufiĉe hazarda, kia devus esti por iel konkludi, konjekti. Kaj por la celoj de UEA bezonatas KOMPLETA, STRATEGIA MAPO, ĉar oni laŭeble alstrebas efikan kontakton kun kiel eble plej da Duolinganoj. Mi daŭre laboros analize se oni volas. Intertempe mi diru, ke mi kredas, ke la priatento de UEA oportunas rilate la merkatikan, kaj ne la edukan flankon de Duolingo. La pedagogia disvolviĝo de la esperantaj kursoj de Duolingo okazos kun aŭ sen la helpo de UEA. Kaj ĝis nun ne aperis artikoloj en IPR pri tiu temo, bedaŭrinde. Maksimume UEA povas kuraĝigi homojn krei strategie valorajn kursojn (ĝuste kiuj devenas de analizo de la Strategiaj Mapoj, sed ne de urboj kiel mezuro-unuo, sed de la kursoj jam orfertataj en ĉiuj LANDOJ – mi devas klarigi tian strategion en alia mesaĝo). Kaj al tiu analizo bezonatas kvantigi la nombron de eblaj eklernantoj, interalie. Tio estas alia temo por alia tago. Sufiĉas diri, ke la rezultoj (allogi virtualajn lernantojn al ĉeestajn kontaktojn kun Esperantistoj) de la nuna utiligado de la sistemo Duolingo estas nur, mi konjektas, je 1 aŭ 2 elcentoj de la optimumo. Atingo de 50%, 60%, 70% ne okazos se ni nur parolas-proponas, parolas-proponas, parolas-proponas kiel en la nunaj K-K-K-K-FORUMOJ. Ni bezonas kompreni unue, agi due, kaj tiu agado bezonas racian pripensadon kaj interligigon kun ĉiaj aliaj partoj de la UEA-sistemo, kaj de la kunteksto de Esperantujo, kaj de pluraj eksteresperantaj faktoroj. Se iu volas kunlabori, helpante fini la PRISKRIBON de la nuntempa situacio, la nuntempa Strategia Mapo de eventoj de Duolingo en urboj, bonvenon. Amike, Dennis Keefe C-Komitatano
  3. 1 poento
    Precize por enmovadigi la lernantojn de duolingo UEA firmis partnerecon kun la instruilo. Konatiĝu kun ĝi http://www.gazetaro.org/duolingo/
  4. 1 poento
    Saluton al ĉiuj! Kiel volontulo, mi estas la ĉefa respondeculo pri la enhavo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj. Ankaŭ ekzistas Esperanto-kursoj por portugallingvanoj kaj hispanlingvanoj tie. Mi nun pripensas la eblon aldoni kurso(j)n por parolantoj de aliaj lingvoj. La decido ne estos mia: la usona firmao Duolingo decidas pri tiaj aferoj surbaze de pluraj kriterioj. La plej grava el tiuj kriterioj estas la nombro de personoj kiuj pretas kunlaboregi por krei la kurson (plejparte tio signifas traduki multege da Esperanto-frazoj en la denaskan lingvon). Kion vi ĉiuj opinias? Kiujn aldonajn lingvojn ni celu?
  5. 1 poento
    Gratulojn por la bona rezulto ! Valencio kaj Seulo havu ligilon inter lernantoj por sentigi internaciecon kaj interkontinentecon. S-ro Lee Jungkee kutimas komuniki ankaux per Fejsbuko kaj Skajpo. Belan amikecon inter eklernantoj.
  6. 1 poento
    La afiŝoj kiuj estigis 44 telefonajn alvokojn kaj 28 verajn ĉeestantojn, abundegis, kun inter 100 kaj 200 ĉiumonate, ĉefe en la Universitato de Valencio, surstrate proksime de nia instruejo, kaj en la centro de la urbo. Estas tri aŭ kvar specifaj lokoj kiuj tre sukcesas (inter eble 10-oble ĝis 20-oble pli efikaj): 1) apud de strata pordo de la Esperanto-Asocio, 2) en la ĉefa biblioteko de Valencio 3) en la fakultato pri Historio kaj Geografio en la Universitato de Valencio, kaj 4) en la Oficiala Lernejo pri Lingvoj. Tiuj gelernantoj kiuj regule sekvas kaj daŭre lernas Esperanton estas malmultaj, eble nur 5 el 28, tamen la subita kromkresko en la Valencia Klubo senteblas: Post 25 jaroj da sinsekvaj perdoj de membroj, pro la ĉiumonata kurseto (laŭ la modelo de Seulo -- LEE Jungkee) kaj pro la nova energio, la kvanto da pagaj membroj kreskis de eble 30 al 40. Kial papero multege pli bone efikas ol DUOLINGO-anoncoj, Tvitero kaj Fejcbuko kune, mi ankoraŭ ne scias. Restas al ni multe da laboro por ekkompreni kaj por plibonigi la anoncadon kaj varbadon.
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.