Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 08/21/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Fakte dum la prova fazo, ĉiu nova aliĝinto estu en la kategorio "membroj" por ke ĉiuj povu gustumi la forumon.
  2. 1 poento
    Mia persona opinio: Estus bele se oni povus filmi ĉion. Sed oni tamen devas konsideri, ke ne ĉiu programeto estas malfermita al la publiko. Kiam staras ke estas fermita kunsido aŭ kunveno oni ankaŭ laŭ mi ne rajtas filmi. Mi pensas ke oni devas unue certigi la filmadon de la plej gravaj aferoj (tion oni devas difini). Mi pretas fari proponon pri tio, basita laŭ la programo de la UK Lahtio, sed mi konsideras ke ĝi devas esti prezentita, kiam la organiza grupo estos kreita. La filmado estas unu afero kaj la postlaborado de la filmoj alia afero. La postlaboro de tiuj filmoj ĉefe de tiuj kiuj eventuale bezonus se eblos de du kameraoj por havi pli bonan registradon (laŭ mi ekzemple fermo kaj malfermo, nacia, internacia vespero, ktp ) bezonas konon kaj tempon. Persone mi opinias ke ĉiuj filmoj , profesie a ne profesie devus esti aranĝitaj laŭ bezono kaj eblo antaŭ ol ili estos metitaj en la reto. Mi opinias ke la UK estas la plej grava evento en Esperantujo kaj devus esti bone montrata. La filmoj ne devas nepre esti profesie faritaj sed montreblaj, konsiderante la gravecon de la evento. Mi ne volas nur doni mian opinion, sed volas konfirmi mian deziron aktive esti parto de tiu projekto. Kaj mi ŝatus ke tiuj kiuj deziras ankaŭ partopreni en ĝi, anoncu tion.
  3. 1 poento
    Multaj estraroj diskutis kiel renovigi la inauguron, aparte la landajn salutojn. Ekzempe en mia antaua estrar-mandato (2010-2013) oni enkonukis la prezentadon far du estraranoj (tiam Maritza kaj mi), kion oni konservis ghis nun (en Lahtio estis Sara kaj Junkee). Kiam mi demandis pri la shanghoj diskutitaj en la antaua estraro pri la UK ghenerale kaj la inauguro specife oni respondis, ke estis multaj proponoj sed ankau multaj kontrauoj al shanghoj tro drastaj. Kiam temas pri tiom tradiciema publiko kiel nia UK-anaro ni devas esti tre atentaj kaj se ni volas testi ion novan, ne fari drastajn shanghojn kaj ne antau ol vaste pridiskuti ilin kun la celgrupo, ekzemple en la listo UEA-membroj. Persone mi kredas ke la landaj salutoj estas unu el la plej shatataj eroj en la inauguro. Estus bone trovi iom alian veston, sed necesas ghin konservi, pro pluraj kialoj. Mi despli shatus vidi en la inauguro pri da eroj kiuj ebligas al pliaj cheestantoj partopreni, kaj malpli da longaj paroladoj. Ekzemple, peti al chiuj cheestantoj kiuj partoprenis la antauan kaj antau-antauan UK-n en tiu lando (au apude, se ne estis) levighi au ech veni al la podio. Por Montrealo tio estas Vankuvero (84) kaj Portlando (72), respektive. Amike, Amri
  4. 1 poento
    Saluton Orlando, Se temas pri la Landaj Salutoj, ili estas laŭ mia opinio unu el la plej leĝeraj, distraj, nekravatecaj partoj de la Malfermo, ĉu ne? Kion vi imagus en la Malfermo?
  5. 1 poento
    Respodone al la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, la estrarano pri kongresoj (tiu estas mi) starigas tiun ĉi diskuton. Ĉiuj ideoj el ĉiuj fontoj bonvenas. Kompreneble, estas preskaŭ subkomprenata afero, ke ne eblas plaĉi aŭ efektivigi ĉies ideojn tuj pro tio, ke fojfoje ideoj kontraŭdiras unu la alian, aŭ ili postulas laborfortojn kaj rimedojn kiujn la proponinto ne antaŭvidis. Sed ni ne fokusigu nian atenton al tiu "detaletoj" nun, kaj ni malfermu la foruman pordon al ĉiuj. Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda. Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu tie.
  6. 1 poento
    jes nepre oni devas iom adapti la kongresan programadon al la nuna epoko. Oni devas memori ke ghi estas la chefa kultura evento kaj samtempe devas esti revuado de esperanto-kulturo, sed ankau trejnejo por novaj talentoj en chiuj agadkampoj michela
  7. 1 poento
    Mi logxas en Parizo en Francio Bezonas homojn kiujn bone konas teknikajn ilojn pri sociaj retkanaloj ... Jam mi kolektas filmojn de cxi jare UK kaj multe da demandoj mi mem havas. - Cxu iu responsulo devas kontroli la enhavon de la filmoj antaux publikigi rete yutube ? Cxar estas pli facile ke la diversaj filmistoj sendu nur la ligilojn post alsxuto sur yutubo anstataux sendi pezajn filmojn...ankaux ni dividas la laboron kiu estas tre longa pri la alsxulto.... - Cxu ni devas miksi kaj labori sur la filmoj por transxi aux kunigi filmetojn ? - Kiel instrui kaj trejni pri retiloj ? Skribi gvidlibron ?
  8. 1 poento
    Kursojn de Duolingo, Lernu kaj Lingvo-Studio finis kaj finas plurdek mil homoj, kiuj neniam partoprenis UK-n, IJK-n aŭ aliajn E-aranĝojn. Ili estas komputilemaj kaj interretemaj homoj, ili estas potencialaj partoprenantoj de la movado kaj de la kongresoj – kondiĉe, ke ni sukcesas veki ilian interesiĝon. Mi pensas, ke en la komenco oni ne devas vive elsendi ĉion, sed oni devas difini la celgrupojn. Por novuloj, potencialaj ontaj partoprenontoj indas okupiĝi pri kelkaj interesaj kunvenoj (koncertoj, aŭtoraj prezentoj, fakaj asocioj, licitado, ktp) - kiuj cetere eble povas poste pozitive efiki ankaŭ al la Libroservo... Aktivulojn verŝajne plej interesas movadaj kunvenoj. Inaŭguro kaj aliaj solenaj eventoj - krom la fizikaj ĉeestantoj - kortuŝas ĉefe la malnovajn, tradiciajn partoprenantojn, kaj eble povas servi iomete kiel pretekstoj por ekstera informado. Mi ne vidas nunan bezonon pri profesinivela elsendado, ankaŭ la bonkvalita amatora elsendo (kun solvo de la mikrofona problemo) povas doni kontentigan rezulton. En plej simpla maniero por tio estas bezonata iu mezkategoria poŝtelefono, stativo, ekstera drata mikrofono kun adaptilo, kaj kurentokablo. La bazajn kameraistajn konojn oni povas ellerni reale dum mallonga tempo. Por pli bonkvalitaj kaj studiecaj elsendoj oni povas uzi tek-komputilon, kiu povas akcepti lokajn fluojn de pluraj poŝtelefonoj. Eblaj programoj: OBS por Win-10 kaj IP Webkam por androidoj. (Mi povas kaj pretas pli detale klarigi, se necese.) La elsendado povas realiĝi en Youtube, Facebook, Twitch, Mixer, ktp – ĉiuj ebligas senpagan kaj senliman distribuadon. Ŝlosila demando de la tuto estas la diskonigo, kaj anticipa reklamado de la elsendado, por ke la elsendojn spektu kiel eble plej multaj homoj.
  9. 1 poento
    https://twitter.com/i/broadcasts/1vOxwqkDDbMGB Tion mi provis ...ekzemple...sed mi rezignis...poste mi sendis ligon al mia listo messenger kaj pluraj esperantistoj ne cxeestantoj dankis min !!!
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.