Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 10/10/19 en Afiŝoj

  1. 1 poento
    La Esperanto-kurso en duolingo disponeblas en 3 lingvoj: - angla kun 298 mil lernantoj; - hispana kun 281 mil lernantoj; - portugala kun 235 mil lernantoj. En tute 814 mil lernantoj lernas aktive lernas Esperanton nun per Duolingo. En tiu sumo ne estas lernantoj, kiuj iam eklernis, sed forlasis la kurson. Supozeble Duolingo elektos la venontan lingvon por nia kurso laŭ: la nombro da aliĝintoj en la platformo, kiuj uzas tiun lingvon, la emo de tiuj lingvanoj lerni aliajn lingvojn simileco kun la jam tradukitaj lingvoj sinproponoj pri tradukoj. Jen la nombro de lernantoj de ĉiuj lingvoj en Duolingo laŭ denaska lingvo: lingvo lingvoj lerneblaj milionoj da lernantoj angla 35 90.00 hispana 9 39.00 hinda 1 17.00 portugala 6 16.43 rusa 4 7.72 franca 5 7.04 araba 4 5.65 ĉina 6 4.16 germana 3 4.12 turka 3 3.82 tajlanda 1 3.32 itala 4 2.89 vjetnama 1 2.25 pola 1 1.64 bahansa indonezia 1 1.15 japana 1 1.12 rumana 1 0.95 nederlanda 1 0.87 ĉeĥa 1 0.77 hungara 1 0.71 ukrainia 1 0.54 greka 1 0.26 korea 1 65.00 * sumo 276.42 * 65 milionoj da koreoj lernas la anglan per duolingo, sed la tuta Sudkoreio havas 77 milionojn da loĝantoj (!?) Se vi volas proponi tradukon de la Esperanto-kurso al via lingvo, uzu la formularon ĉe https://incubator.duolingo.com/ Ekzemple se vi volas proponi Esperanto-kurson por parolantoj de la franca. Ne kontaktu la administrantoj per aliaj maniero, ĉar Chuck Smith, respondeculo pri la apero de la unua Esperanto-kurso jam zorgas pri tio.
  2. 1 poento
    Mi ĉiusemajne renkontas homojn, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. En norda Londono mi instruas kurson, kaj konstante alvenas novaj homoj, kiuj lernas per Duolingo. Al la pasinta leciono antaŭ du tagoj venis du tiaj novuloj. Sed memoru, ke necesas lerni pere de la angla, la hispana aŭ la portugala, do kompreneble la novaj lernantoj aperas ĝuste en landoj, kie oni parolas tiujn lingvojn. Cetere, "fejkaj"novaĵoj = falsaj novaĵoj.
  3. 1 poento
    Mi ne nepre deziras ricevi informon, ĉiufoje kiam iu komentas, ĉar tio fariĝas ege ĝena - precipe se la informo nepetite aperas sur la ekrano, dum oni okupiĝas pri aliaj aferoj. Sed mi tre volonte ricevus informon, kiam iu enkondukas novan fadenon. Ĉu eblas aranĝi tion? Laŭ la nuna situacio, eblas "sekvi" jam komencitan fadenon, sed ne ricevi informon, kiam malfermiĝas nova.
  4. 1 poento
    Ĝi jam estis lanĉita per diskreta maniero, tio estas ni sendis nur unu mesaĝon al ĉiuj UEA-membroj. Ni volis provi la retejon. Dum tiu tempo ne aperis cimoj kaj ĝi bone funkcias. Ni volas, ke la forumo kresku iom post iom por certigi, ke ĝi iru al la ĝusta direkto. Se vi volas vi povas ankaŭ ricevi sciigojn pri novaj komentoj per retmesaĝo. Nia avantaĝo estas, ke vi povas elekti sciigojn nur pri temoj, kiuj interesas al vi. Eble nun jam estas la tempo por komenci konigi la forumon iom pli. Mi devas antaŭe prepari filmeton kun klarigoj pri ĝia funkciado. Ni ne havas la intencon anstataŭi la retliston uea.membroj. Eble ĝi daŭre ekzistos kaj ĉi tiu forumo pereos, eble ambaŭ ekzistos, aŭ nur ĉi tiu forumo. La uzantoj decidos.
  5. 1 poento
    @Emilio Cid Vi skribis komence de julio, ke la Forumo estas en prova fazo. Ĉu tio estas ankoraŭ la situacio, aŭ ĉu ĝi nun estas plene lanĉita? Mi ne memoras, kiel mi eksciis pri la ekzisto de la Forumo, sed post unua rigardo mi forgesis pri ĝia ekzisto dum longa tempo. Mi vidas, ke apenaŭ venas nova enhavo. Ĉu tio rezultas de la fakto, ke oni ankoraŭ ne anoncas la Forumon publike? Intertempe mi tamen ĉiutage ricevas mesaĝojn de la retlisto uea.membroj, kiu multe pli vigle funkcias - eble parte ĉar la mesaĝoj venas de si mem per retpoŝto sen la neceso aktive serĉi ilin. Tial mi vidas ilin, legas ilin (aŭ almenaŭ ĵetas rigardon, por vidi pri kio temas), kaj ĝenerale ricevas ĉiutagan memorigon pri la ekzisto de tiu listo. Kion oni faras por diskonigi la ekziston de la Forumo kaj por instigi homojn kontribui al ĝi - aŭ ĉu oni ankoraŭ ne intencas fari tion en ĉi tiu frua fazo? Ĉu la celo de la Forumo estas anstataŭi la retliston uea.membroj, aŭ ĉu mi miskomprenas ĝian celon?
  6. 1 poento
    La respondo ŝajnas al mi sufiĉe evidenta: la francan. Estas vere ke kelkaj lingvoj havas pli da parolantoj ol la franca (nome la ĉina, la hinda, la araba), sed oni devas konsideri ke la nombro da franclingvaj Afrikanoj kreskas multe pli rapide ol la ĉinlingvanoj. Cetere, jam estas granda nombro da franclingvaj esperantistoj kiuj povas helplabori la estigon de nova duolingva kurso, verŝajne pli ol hindlingvaj aŭ arablingvaj esperantistoj.
  7. 1 poento
    Ne ekzistas "la plej bona lernilo", ĉar la plej bona lernmaniero por diversaj homoj estas diversa: La maniero kiu funkcias plej bone por mi eble ne estas la maniero kiu funkcias plej bone por vi. Kaj diversaj lernmanieroj bezonas diversaj lerniloj. Kaj povas esti pli en lernilo ol nur la lernmaniero(j) kaj la lernenhavo: Duolingo estas forte "gamified" (ludecita), do ĝi ankaŭ povas helpi pri daŭre lerni kaj daŭre ekzerci, se ĝia kiao de "gamification" (ludecitado?) funkcias bone por la specifa lernanto. (Ĝi funkcias bone por ekzemple mi, sed ne por ĉiu.) Jes, sed ankaŭ aliaj lerniloj, por ke ili provu diversajn kaj povu decidi kiu(j) funkcias por ili (kaj, kiu(j) ili ŝatas).
  8. 1 poento
    Gravas havi diversajn kursojn, kie eblas lerni laŭ diversaj metodoj, ĉar nur tiel ni havos individuojn kun diversaj perspektivoj en la movado. Dum la lasta tempo mi komencis pensadi pri "Esperanto - unika aŭ normala?" kiel temo por artikolo. Ĝi ja estas ambaŭ. Mi ankaŭ interesiĝas pri "renversa reklamo", ekzemple mi tradukas unu el la retejaj platformoj, Joomla, al la espa. Tiel mi normaligas nian lingvon ĉar ĝi funkcias flank-al-flanke kun aliaj lingvoj. Kelkaj kiuj ne eĉ sciis pri la ekzisto de Esperanto demandis min, kaj unu el ili eĉ komencis lerni ĉe Duolingo kaj konstatis ke Esperanto estas brila ideo. Do, unu el tiuj "duonplenaj glasoj" kion mi antaŭe menciis.
  9. 1 poento
    Post mia lasta mesaĝo, mi demandis mian koramikon pri lia eterne komencanta stato. Li ja pensas ke Esperanto estas ege bona ideo kaj studis la bazon tiom ke li almenaŭ povas sekvi esperantlingvajn diskutojn kun vizitantoj. Li ne malŝatas la ideon ke li iam pli bone lernos la lingvon, sed ĝuste nun troviĝas neniu premo. Do, intereso sed neniu graveco. Aliaj aferoj estas pli gravaj kaj kaptas lian atenton. Koramiko kaj mi diskutis la alvidon inter Esperantistoj, ke niaj eternaj komencantoj estas malsuceso kaj "glaso duone malplena". Sed inverse, oni povas rigardi ilin kiel subtena grupo de 80%-anoj, sen kiuj ni ne havus tiom da spertaj Esperantistoj. Do, ke la eternuloj estas bazo por ebla sukceso kaj "glaso duone plena". (Vidu la fadenon pri Kiom da membroj necesas por vigla forumo, por la ideo de 20/80 kaj aktivado.)
  10. 1 poento
    Mia - tute neprofesia analizo - venis al la konkludo ke la eternaj komencantoj ofte estas pasie interesiĝas pri la ideo de Esperanto, sed ne sentas la saman urĝon fakte studi la lingvon, aŭ simple apartenas al la ne-tiom-sukcesaj-lernantoj kiuj neniam lernis kiel funkcias meminstruado Se iu grupo interesiĝus pri la temo, eblus intervjui eternajn komencantojn por lerni kio mankas al ili por fariĝi pli lingve lertaj.
  11. 1 poento
    Dankon pro via lerta observado. Mi mem provis eklerni du aŭ tri lingvojn per DL, sed la klopodoj elĉerpiĝis. Oni povus diri "pro manko da tempo", sed tio estus lama senkulpigo, ĉar mi simple elektis ion pli grava al mi. Laŭ mia kompreno lernado konsistas el tri ĉefaj partoj: Intereso de la temo Sento de graveco al la temo Kompreno pri sia propra maniero lerni Instruisto estas, en optimuma kazo, nura katalizilo. Sed por multaj homoj lernado nur okazas en lernejoj per gvidado de instruisto. En tiaj oficialaj institucioj plej ofte instruistoj NE instruas al studentoj kiel mem lerni/instrui sin mem. Lernejo estas agentejo kie junuloj estas preparataj por fariĝi samaspektaj partoj, kvazaŭ dentoradoj, de la industria kaj financa produktado, sed historie por povi legi religiajn tekstojn. Religio kaj industrio, niaj ĉefaj sociaj motivigaj fortoj... En la Hanoja UK Stefan MacGill paroladis pri lernado, kaj ke fakte ne vere gravas la pedagogio se la studento trovas la temon interesa kaj/aŭ grava kaj pro tio pasie vere volas lerni. Li rakontis ke li renkontis esperantistojn kiuj lernis Esperanton per "oficiale rekonite malbonegaj lerniloj". Tamen, ili lernis. Aŭ "instruis sin mem". Instruado kaj memlernado estas dumlonge pasie interesaj temoj al mi. Jutube mi trovis filmon antaŭ kelkaj jaroj, produktitan de viro kiu fiaskis en la lernejo en sia junaĝo, fariĝis krimulo, sed finfine komencis kompreni ke ne estis lia kulpo ke li ne povis lerni en la lernejo. En la sama trezorejo mi trovis filmojn de iu lernejo en Usono kie lerneja psikologo priskribis la teruran staton de la lernejoj per la ofte uzebla 20/80 analizo. 80% de la pedagogio de normala lernejo favoras 20% de la lernantoj. Proksimume 20% en la alia finaĵo de la normala distribuo fiaskas iagrade. La "normalaj" uloj en la mezo, la 80 percentoj, iagrade sukcesas. Tiamaniere lernejoj estas kiel kribilo por universitata studado kaj burokratio (la ŝveliĝanta lando de administrado). La tri metodoj lerni plej ofte agnoskataj, okazas per Aŭskultado, Legado aŭ Farado. Sed la kompatinda fiaskanta viro menciita supre, esploris la kampon kaj konstatis ke troviĝas almenaŭ 90 diversaj manieroj lerni. Li konstatis ke li mem devas esti moviĝanta dum la lernado. Do, tute antipode al la normala instrumetodo en lernejoj. La plej bona "ilo" por lerni estas, sekve, la tri ĉefaj partoj supre: intereso, graveco kaj meminstrueblo. La plej grava eco ĉi tie estas la parto de INTERESO. Se io estas interesa, homoj interesiĝas pri tio, kaj sekve lernas, malgraŭ defioj aŭ baroj. La sento de graveco (instigo) evidente donas emon lerni kvankam homoj ne havas memkomprenon pri meminstuaj reĝimoj. Dank' al Zamenhof, Esperanto jam estas kreita por meminstruado. Do, ni povas iom trankviliĝi pri tia parto kaj doni plian atentigon al informi pri la graveco de Esperanto kaj interesigi homojn lerni. Se Duolingo en multaj de siaj studantoj instigas intereson kaj plian lernadon, ĝi estas ege utila ilo, kvankam mi mem trovis ĝin ne taŭga por mi persone. Sed ankoraŭ evidente estas spaco por 89 aliaj iloj. Por aŭskulti (bedaŭrinde anglalingve) pri edukado, retserĉu: Ken Robinson, Sugata Mitra. Troviĝas aliaj, sed mi momente ne trovas la liston de ili.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.