Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 10/11/19 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
    Ankaŭ mi renkontas tiajn lernantojn, kiam mi instruas pere de italki en la reto. Pli-malpli ĉiu dua lernanto estas persono, kiu trovis Esperanton kaj eklernis ĝin en Duolingo kaj pli poste eksentis bezonon pri interparolo kaj kelkaj lecionoj kun „viva instruisto“. Jes, bedaŭrinde tiu sperto ne similas al miliono da lernantoj, sed tiaj novaj homoj venas (kaj ili ne venadus sen Duo).
  2. 1 poento
    Antaŭ du jaroj mi kalkulis la sumon de 1,7 milionoj per informoj de la propra retejo. Sed Duolingo ŝanĝis la metodon kaj nun konsideras lernantojn, kiuj aktive lernas nun.
  3. 1 poento
    Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj. Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj.
  4. 1 poento
    La ciferoj en la retejo de Duolingo laŭ mia supozo montras, kiom da homoj nuntempe aktive utiligas la tri kursojn. Mi sekvas tiujn ciferojn de iom da tempo, kaj la nombro de homoj, kiuj uzas la anglalingvan kurson fakte iom falas de kelkaj monatoj. Mi ne scias, kiel la afero estas kalkulata, sed tio indikas, ke la ciferoj ne montras ĉiujn, kiuj iam registriĝis por tiu kurso. Certe pli ol 2 milionoj da homoj registriĝis por tiuj tri kursoj dum la lastaj tri jaroj, sed evidente multaj intertempe forfalis - aŭ ĉar ili rezignis, aŭ ĉar ili efektive finis la kurson. Cetere, la nombro de homoj, kiuj faras la portugallingvan kurson kreskas, dum la angla malkreskas.
  5. 1 poento
    Krom la faktoroj menciitaj de Emilio CId, necesas konsideri du pliajn: - la disvastiĝo de Duolingo inter la parolantoj de la koncerna lingvo - la disvastiĝo de scioj pri Esperanto inter la parolantoj de la koncerna lingvo Duolingvo estas pli bone konata en la Amerikoj ol en aliaj mondopartoj, oni nuntempe ofte parolas pri Esperanto en la amas-komunikiloj de Kebekio pro la venontsomera Universala Kongreso, kaj la kebekia Esperanto-movado havas longan historion de interreta instruado de Esperanto (en la jaro 1992 mi mem enretigis version de la dek-leciona kurseto - jam uzita de ESK por perpoŝta instruado de Esperanto - por retpoŝta instruado de nia lingvo). Pro tio aparte nun gravas funkciigi duolingo-kurson de Esperanto por franc-lingvanoj, la lingvo parolata en la Amerikoj plej multe post la angla, hispana kaj portugala. Bonŝance, se la tradukadon kaj korektadon de kurso faros kompetentaj franclingvanoj el Francio (la kebekiaj esperantistoj multe laboras organizante la kongreson) plej multaj kebekanioj ĝin akceptos, ĉar la norma franca havas altan socian prestiĝon en Kebekio kaj la kebekianoj estas alkutimiĝintaj al la uzado de franciaj kulturproduktoj. Paul Hopkins (kanadano)
  6. 1 poento
    Gravas havi diversajn kursojn, kie eblas lerni laŭ diversaj metodoj, ĉar nur tiel ni havos individuojn kun diversaj perspektivoj en la movado. Dum la lasta tempo mi komencis pensadi pri "Esperanto - unika aŭ normala?" kiel temo por artikolo. Ĝi ja estas ambaŭ. Mi ankaŭ interesiĝas pri "renversa reklamo", ekzemple mi tradukas unu el la retejaj platformoj, Joomla, al la espa. Tiel mi normaligas nian lingvon ĉar ĝi funkcias flank-al-flanke kun aliaj lingvoj. Kelkaj kiuj ne eĉ sciis pri la ekzisto de Esperanto demandis min, kaj unu el ili eĉ komencis lerni ĉe Duolingo kaj konstatis ke Esperanto estas brila ideo. Do, unu el tiuj "duonplenaj glasoj" kion mi antaŭe menciis.
  7. 1 poento
    Mi preferas rekomendi movadajn kursojn, ekz. lernu.net, Esperanto en 10 tagoj (kiu ankaŭ ekzistas kiel Android-APO)… aŭ ikurso.fr (por franclingvanoj). Sed Duolingo ne estas nur kurso, ĝi multe helpas konigi Esperanton. Kaj la fakto ke Esperanto lerneblas ekster la movado montras ke Esperanto graviĝis. En la praktiko, Duolingo venigas lernantojn, kaj se lernantoj ŝatas lerni per ĝi, ni ne malkuraĝigu ilin uzi ĝin. Por ke lernantoj lernu, gravas ke la kurso plaĉas al ili. Ni nur rekomendu al ili iom kompletigi la lernadon per alia kurso, reta aŭ ĉeesta. Ĝenerale uzo de pluraj kursoj rapidigas la lernadon.
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.