Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 10/13/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Saluton! Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019. Dankon! Margo (Ruth KC ĉe Duolingo)
  2. 1 poento
    Krom la faktoroj menciitaj de Emilio CId, necesas konsideri du pliajn: - la disvastiĝo de Duolingo inter la parolantoj de la koncerna lingvo - la disvastiĝo de scioj pri Esperanto inter la parolantoj de la koncerna lingvo Duolingvo estas pli bone konata en la Amerikoj ol en aliaj mondopartoj, oni nuntempe ofte parolas pri Esperanto en la amas-komunikiloj de Kebekio pro la venontsomera Universala Kongreso, kaj la kebekia Esperanto-movado havas longan historion de interreta instruado de Esperanto (en la jaro 1992 mi mem enretigis version de la dek-leciona kurseto - jam uzita de ESK por perpoŝta instruado de Esperanto - por retpoŝta instruado de nia lingvo). Pro tio aparte nun gravas funkciigi duolingo-kurson de Esperanto por franc-lingvanoj, la lingvo parolata en la Amerikoj plej multe post la angla, hispana kaj portugala. Bonŝance, se la tradukadon kaj korektadon de kurso faros kompetentaj franclingvanoj el Francio (la kebekiaj esperantistoj multe laboras organizante la kongreson) plej multaj kebekanioj ĝin akceptos, ĉar la norma franca havas altan socian prestiĝon en Kebekio kaj la kebekianoj estas alkutimiĝintaj al la uzado de franciaj kulturproduktoj. Paul Hopkins (kanadano)
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.