Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 10/16/19 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
    Jes, mi scias. Mi ne volas sendi ĉiujn bildojn nun. Ĉar temo estas pri Esperanto kaj novaj kursoj. Mi certas ke Esperantujo bezonas ilin. Mi sendas 2 bildoj kun procento de Esperantaj lernantoj en Duolingo kaj la norvega. Se vi volas vidi pli mi povas krei novan temon.
  2. 2 poentoj
    Kelkaj el vi rimarkis, ke la nombro de lernantoj en la Esperanto-kurso por anglalingvanoj iom falis lastatempe. Notu, ke anglalingvanoj nun havas 35 lingvojn lerneblajn en Duolingo, do Esperanto iomete perdiĝas inter tiom da elektoj. Sed por parolantoj de la ĉina, ekz, Esperanto estos unu el nur manpleno.
  3. 2 poentoj
    Mi fakte planas proponi Esperanto-kursojn por parolantoj de la rusa kaj de la germana; sed ni devas iom atendi. Duolingo ne kutime lanĉas multajn kursojn por la same lingvo samtempe.
  4. 1 poento
    Mi povas aldoni ion 🙂 Esperantaj aktivaj lernantoj en Duolingo.
  5. 1 poento
    Brile, ĉampanon! 😄 Do indas diskonigi tion inter franclingvanoj kaj ĉinlingvanoj, por ke homoj sciu, ke por tiuj du lingvoj ja havas sencon proponi sin. Antaŭe ja homoj lernis, ke oni povas proponi kaj proponadi sin por ajnaj lingvoj - sen reago kaj sen sukceso 😮
  6. 1 poento
    La aktualaj ciferoj informas, kiom da "aktivaj lernantoj" (pri tio sube) aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj. Oni ŝanĝis en junio aŭ julio 2018. En la 10-a de junio estis ankoraŭ sume 1,749 milionoj, el tio 1,36 por la anglalingva kurso, 385 mil por la hispanlingva kaj 4400 por la portugallingvo (tiam ĵus kreita). En la 22-a de julio 2018 estis sume 715 mil, 403 mil (en), 302 mil (es), 9550 (pt). Ekde tiam la suma nombro iom post iom kreskis pro la kresko de la portugala, ĝis nun (9-a de okt.) sume 814 mil, el 298 mil (en), 281 mil (es), 235 (pt). Evidente la anglalingva kurso ial perdas ĉe la nombro de aktualaj aliĝantoj, proks. -25% en unu jaro. Mi ne scias, ĉu pro aldono de la du aliaj kursoj aŭ ĉu pro alia kaŭzo. Ne ĉiu cetere estas senfine entuziasma pri la Duolingo-metodo, do povas esti, ke nun homoj elektas aliajn kursojn; ni konsciu, ke takso iam estis, ke el la iamaj lernantoj en la anglalingva kurso nur duono denaske parolas la anglan. (Mi faris enketon pri la denaska lingvo ĉe la Facebook-grupo de Duolingo-lernantoj.) Ĝis nun oni ne bone scias, kio estas "aktivaj lernantoj". Se la departamento pri merkatiko provas havi altan nombron, ili kalkulas por tio ĉiun homon, kiu aliĝis kaj sukcese plenumis almenaŭ unu lecionon 🙂 Pli ni ne supozu.
  7. 1 poento
    >Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Ruth, mi interesigxus, se la firmao aprobus por parolantoj de la rusa. :-) Amike, Vladimir MININ
  8. 1 poento
    Saluton! Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019. Dankon! Margo (Ruth KC ĉe Duolingo)
  9. 1 poento
    Duolingo ŝanĝis la metodon, per kiu ĝi montras aktivajn lernantojn en Julio 2018. Nuntempe la esperanto-kurso perdas proksimume 4000 aktivajn lernantojn semajne. Se sama proporcio de lernantoj daŭre malkreskas (supozante novaj lernantoj ne eniros la kurson) la kurso ne havos lernantojn post 18 monatoj. Evidente tio ne okazos tiamaniere. Post iam da tempo la kvanto de nova lernantoj aliĝantaj al la kurso devus fariĝi ebena. Mi scivolas pri la stabila rapideco ke novaj lernantoj eniros la kurson.
  10. 1 poento
    Se estis 1,7 milionoj antaŭ du jaroj, certe oni delonge superis 2 milionojn!
  11. 1 poento
    >...malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo.Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo. Amike, Paul Hopkins (kanadano) Paul, ve, malmultaj azianoj kaj euxropanoj povas veni al Montrealo pro la granda kosto vojagxi tre long-distance... Do mi esperas, ke almenaux unu 'duoling-ano' trovos monon por veni al UK-106 en Belfasto (Grandbritio) en la jaro 2021. :-) Amike, Vladimir MININ
  12. 1 poento
    Oni konsciu ke la instruprogramo Duolingo estas plej multe disvastiĝinta en la Ameriko (la statistikoj de Emilio Cid klare montras ke la vasta plimulto de uzantoj de Duolingo estas parolantoj de la angla, hispana aŭ portugala), ke malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo. Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo. Amike, Paul Hopkins (kanadano)
  13. 1 poento
    Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. :-( Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. Amike, Vladimir MININ
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.