Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 11/18/19 en Afiŝoj

  1. 1 poento
    La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano. La koincido de la tago kaj monato ne estis hazardo: jam en 1954 la Ĝenerala Asembleo nomis la 20-an de novembro Universala Tago de la Infano. Ĝi celis antaŭenigi internacian solidarecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde kaj plifortigon de la bonfarto de infanoj. La Deklaracio de 1959 estis produkto de tiu konsciigo – kaj same la Konvencio de 1989. Jam en 1946 Unuiĝintaj Nacioj starigis UNICEF, kiel Fonduson de UN por helpi infanojn suferintajn pro la Dua Mondmilito. En postaj jaroj ĝia mandato plivastiĝis, kaj en 1953 ĝi fariĝis konstanta branĉo de UN sub la ĝenerala egido de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kaj kun respondeco pri vasta gamo de agado por protekti la interesojn de infanoj kaj patrinoj. Ĝia jara raporto La Stato de la Infanoj de la Mondo fariĝis gvidilo por UN-agado sur tiu ĉi tereno. La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, akceptitaj de UN en la jaro 2015 por fiksi la prioritatojn sur la kampo de evoluigo, donas apartan atenton al infanoj, ilia sano, ilia eduko kaj ilia bonfarto ĝenerale. Kaj kompreneble unu el la esencaj interesoj de UNESKO estas la edukado de niaj infanoj. Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj nacioj. Kaj esperantistoj, kiuj ligas homojn trans naciaj kaj generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj. Ili ankaŭ povas fari tute personajn kaj modestajn agojn – danki instruiston, fari ion specialan por infano, doni monon por helpi infanojn, volontuli. Vi elektu – sed faru ion! Kaj faru vian eblon konsciigi la homojn pri la stato de la infanoj de la mondo – kaj konstrui mondon indan je la esperoj de niaj plej junaj civitanoj. Pludonu la mesaĝon, per sociaj medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per leteroj en la gazetaro. Kaj memoru diri “Dankon” ĉi-tage al almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj! Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day La teamo de UEA ĉe UN novembro 2019 Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/834a1
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.