Respodone al la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, la estrarano pri kongresoj (tiu estas mi) starigas tiun ĉi diskuton. Ĉiuj ideoj el ĉiuj fontoj bonvenas. Kompreneble, estas preskaŭ subkomprenata afero, ke ne eblas plaĉi aŭ efektivigi ĉies ideojn tuj pro tio, ke fojfoje ideoj kontraŭdiras unu la alian, aŭ ili postulas laborfortojn kaj rimedojn kiujn la proponinto ne antaŭvidis. Sed ni ne fokusigu nian atenton al tiu "detaletoj" nun, kaj ni malfermu la foruman pordon al ĉiuj.
Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda. Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu tie.