Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 04/02/20 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Vikipedio estas la plej fama el grupo de "fratinaj projektoj", kiel vikilibroj ktp. Inter tiuj fratinaj projektoj estas "vikivojaĝo", kiu enhavas informojn pri urboj, landoj, vidindaĵoj ktp. Vikivojaĝo tamen estas oficiala nur en kelkaj lingvoj (angle, france, germane, hispane, portugale, itale, ruse, ĉine, japane ktp). Esperanta vikivojaĝo estas "en la kovilo" (provizora retadreso). Ĝi eliros el la kovilo kaj iĝos oficiala se ĝi montros sufiĉe da aktivado kaj da enhavo. Fakte, Esperantistoj laboras en vikivojaĝo ekde 2013, sed la kvanto de aktivaj kunlaborantoj estis dum pluraj monatoj nur 1 aŭ 2 (kelkfoje eĉ neniu), kaj preskaŭ neniam pli ol 3. (Vidu ĉi tie.) Malgraŭ tio, dum la jaroj la kunlaborintoj kreis ne malmulton da enhavo. Mi kredas ke 2020 povas esti la taŭga jaro, se kontribuos sufiĉe da volontuloj, por fine oficialigi Esperantan vikivojaĝon. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi opinias ke indas tia klopodo? ke eblas? ke sukcesos? Ĉu vi emas helpi? aŭ konas helpontajn? Ĉu vi vidas erarojn korektindajn? novajn metodojn aplikindajn?
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.