En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn. Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento.
Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO. Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate. Instruado ankaŭ bone kompreneblas.
En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon. La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo). Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj.
Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj. Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon. Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj.
TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto. Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj. Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.