Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 08/11/20 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
    Estus bela se oni dum estonatoj UK-oj atentas pri ebloj de malpli kostaj partoprenebloj, specife por allogi pli junajn partoprenantojn. (Jen TEJO-vidpunkto, ĉu? ;-))
  2. 2 poentoj
    Mia konsilo estas ke nova laborplano estu: a) maksimume unu-paĝa Kaj ke ĝi indiku: b) maksimume 3-5 celojn. Dum la pasintaj jardekoj ni travivis longajn dokumentojn, kiuj finfine efektivigis nenion. En la reala mondo de Esperanto-parolantoj, temas pri klaĉado kaj ŝerĉado. Do. Oni diru. Malmultas homfortoj. Malmultas mono. Kiuj 3-5 aferoj estu niaj celoj? Se neniu povas aŭ pretas pripensi tion, la tuta strukturo de UEA simple kolapsos.
  3. 2 poentoj
    Jen ekzemplo de kvarpaĝa strategia plano: Strategia Plano de TEJO 2018-2020
  4. 1 poento
    Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp. Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj
  5. 1 poento
    La Nova Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio (sema teksto proponita de Orlando Raola, reviziita 2020-08-03) UEA fondiĝis en 1908 kun la celo kunigi ĉies fortojn por propagandi kaj disvastigi Esperanton. Tiucele ĝi kreis vastan gamon da servoj kaj densan delegitan reton, kiu ebligis al la homoj utiligi la komunikadajn eblecojn provizitajn de la lingvo kaj tiamaniere naskiĝis kaj evoluis la komunumo kaj ĝia kulturo. Hodiaŭ, en 2020, surbaze de sobra analizo pri la tute alispeca monda komunika ordo kaj pri la atingoj de teknologio, transporto kaj socia evoluo, ni, la membroj de Universala Esperanto-Asocio, adoptas novan strategian planon: --la ĉefa celo de nia Asocio estas prizorgi la stabilan kaj daŭripovan evoluon de nia lingva komunumo, homoj kiuj lernis kaj uzas Esperanton por internacia komunikado por ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj, ni alstrebas vivteni en plene funkcianta formo nian lingvon, tiel ke kiam la homa evoluo postulos la alprenon de komuna lingvo por ke la homaro fariĝu unu vera monda komunumo, ni estu preta proponi nian solvon kaj kapablaj konvoki per faktoj kaj rezultoj pri la taŭgeco kaj dezirindeco de ĝia disvastigo. --En la strategio por efektivigi nian celon, ni subtenas ĉiujn iniciatojn kiuj povas kontribui al ĝi: edukajn, organizajn, kulturajn, teknologiajn. Ni kunlaboras kun ĉiuj bonvolaj homoj kaj ni sisteme raportas, per niaj propraj kanaloj kaj en la sociaj retoj, pri niaj progresoj kaj defioj. --La detalojn de nia agado, la manieron akiri kaj uzi niajn rimedojn kaj la taktikajn paŝojn al nia strategia celo, estas deciditaj de jaro al jaro pere de demokratie malferma kaj egalece travidebla procezo de diskutado kaj kunkreado. Ni daŭrigas la tradicion de jara kunfestado en la Universala Kongreso kaj en la renkontiĝoj regionaj, tutlandaj kaj kontinentaj. --Ni ankaŭ celas periode (proksimume ĉiun kvinan jaron) revizii tiun ĉi strategian planon por sukcese adapti ĝin al la ŝanĝiĝontaj kondiĉoj de la estonteco.
  6. 1 poento
    Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas. Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata. Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni. Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne. Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn. Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing". Ekzistas libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.
  7. 1 poento
    Leginte la "semon" de Orlando - dankon, Orlando, por ĝi - revenis en mian kapon la diro de LLZ ke lia vera vivcelo ne estis Eo sed la unueco de la homaro kaj ankaŭn kion li diris dum 3a UK en Kembriĝo en 1907: "Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." Ĵus spertinte la brilan VKn kaj havante en la kapo ankoraŭ kion Duncan unutage rakontis pri interkultura kleriĝo/klerigo mi volas atentigi pri la neceso - apud doni al ili komunuan lingvon - edukadi la homojn tiel ke ili komprenas kaj akiras la kapablojn pace, lerte, solidare kaj ame kunlaboradi tutmondsocie por povi vere kunvivi kiel "interfratigita homaro". Duncan ankaŭ dividis la resumon de iu dojeno de interkultura lernado, ke tre similas interpersonaj kaj interkulturaj rilatoj respektive ke, se homo tre kapable interrilatas kun siaj proksimuloj, li/ŝi probable ankaŭ bone sukcesas en interkulturaj rilatoj - kaj inverse. Do, por resumi: miaopinie indas en la strategio akcenti kiel celon, ke la E-komunumo volas fariĝi studinda kaj kopiinda kaj invitanta modelo de tutmonda komunumo kaj ke el tio rezultas duobla tasko: a) konstante edukadi la anojn de la E-komunumo pri la antaŭkondiĉoj por krei tian komunumon - inkluzive de personaj ecoj, kiujn eble oni povas resumi per "senperforta komunikado" aŭ per virtoj kiel veremo, honesteco, pacienco, komprenemo, malmaliceco, evitado de klaĉado ktp. b) prezenti tiun modelan komunumon al la ekstera mondo kaj inviti al partopreno en ĝi Mi konscias kaj ke la E-komunumo povas kaj fieri pri brilaj atingoj kaj ke al ĝi konstante indas kaj endas tiudirekte plulernadi.
  8. 1 poento
    Dankon, Emilio Cid, pro la invito! Bedaŭrinde mi ne ofte okupiĝas pri la bezonoj de UEA. Do mi ne bone povas kontribui pri ties laborplano. Tamen, evidente kontribui al laborplano de pluraj homoj estas afero de kunfarado. Mi do invitas homojn kiuj jam kunfaras en la projekto havi anonceton en la Esperanta Kunfarejo por akiri eblajn homojn, kiuj ankaŭ ŝatas kontribui al la strategia laborplano. Simple sendu la aperigotan tekston al frali{ĉe}mail.de. Legu pri la Esperanta Kunfarejo en Vikipedio. Ne maltrafu mian profilon ĉi tie.
  9. 1 poento
    Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  10. 1 poento
    Dankon pro levi la strategian planon de TEJO. Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tio ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon).
  11. 1 poento
    Tre prave, Charlotte. Tio ne nur tuŝas junajn partoprenantojn. Dum la pasintjara UK en Lahtio mi dormis en la amasloĝejo, efektive tie estis multe pli da homoj ekster TEJO-aĝo ol TEJO-aĝaj homoj. Eĉ estrarano (kaj mi, do komitatano) de UEA elektis la amasloĝejon. Prelegojn eblas bone registri kaj meti en Jutubo. Prelegoj en Jutubo tre taŭgas pro tio ke dum prelegoj ne estas interagoj krom demandoj je la fino, demandojn oni povas meti en la komentejo, kaj la preleginto povas laŭplaĉe respondi ilin. Tiel prelego povas atingi multe pli da homoj. Mi pensas ke dum UK-oj al mi foje mankas la pli interagaj programeroj, kie oni pli aktive povas partopreni (diskutrondojn, kvizojn, trejnadojn, rolludojn, ktp) Mi ne ŝatas kiam pli-malpli la solaj ebloj estas longe sidadi kaj aŭskultadi. Ili povas esti tute bonaj, sed necesas havi diversajn programerojn por la diversaj celgrupoj.
  12. 1 poento
    Jes, daŭre estas 2020. La plej aktuala Strategia Laborplano de UEA eksvalidiĝis jam en 2017. Jes, estas spertoj kaj aplikoj en la junularaj medioj. Tamen, mi preferus nun fokusiĝi pri la laboro de UEA, kaj nur inspiriĝi de Strategiaj Planoj de aliaj - ne devojiĝi per diskutoj pri alia temo.
  13. 1 poento
    Jen Strategia Plano de TEJO, kiun mi jam ŝatas pro tio ke ĝi estas klare ordigita kaj ĝi ne estas longega dokumento. Mi pensas ke ĝiaj ĉeftitoloj (blankaj literoj sur verda fono) estas rekte kopieblaj, kaj ni povus aldoni enhavon sub ili kiu pli taŭgas en la kunteksto de UEA. Jen skizo, ĉefe bazita sur la plano de TEJO, sed kun kelkaj modifoj: Movade: Krei kunlaboron kun aliaj organizoj kaj sentebligi pri lingva justeco Akreditigo de UEA en internaciaj organizoj por pledi ĉe ili Aktiveco en internaciaj organizoj Partneriĝo kunlabore kun aliaj lingvorientitaj organizoj Kreado kaj pluevoluigo de reto da kontaktoj kun decidfarantoj Kunkampanjado pri inkluziveco, kontraŭdiskriminacio, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco Havi pli kvalitan aleksteran komunikadon Provizado de reuzeblaj, bonkvalitaj varbmaterialoj Liverado de profesiaj retpaĝaroj, ankaŭ por landaj sekcioj Kolektado de personaj spertoj diskonigindaj de aktivuloj kaj esperantistoj Kreado de tradukteamo, ĉefe por varbmaterialoj, subtekstoj, projektoj kaj kampanjoj Okazigo de pli kvalita alekstera informado per evoluigo de la UEA-paĝaro Engaĝado de landaj sekcioj en komunaj projektoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj. Organize: Krei sistemon por engaĝado en UEA kaj pli forta ligo kun landaj sekcioj Disvolvado de strategio por varbado kaj mobilizado de novaj homfortoj Prizorgado de sistemo kiu faciligas la enposteniĝon kaj ekagadon (trejnistaro kiu kapablas trejni novajn komitatanojn, komisiitojn, ktp) Atingado de pli bona mezurado de nia agado kaj komunikado pri ĝi (eventuale ankaŭ UEA dungu oficiston pri komunikado) Kapablokonstruado de niaj landaj sekcioj Certigi daŭripovan financan strukturon en UEA Reformado de la membreco-sistemo, kiu havas influon sur niaj financaj rezultoj. Esplorado pri novaj monfontoj Organizado de subvencipetado kun niaj landaj sekcioj kaj aliaj partneroj Progresigo de analizado, monitorado kaj raportado pri niaj financoj.
  14. 1 poento
    En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn. Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO. Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate. Instruado ankaŭ bone kompreneblas. En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon. La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo). Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj. Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj. Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon. Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj. TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto. Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj. Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.
  15. 1 poento
    Pli ĝenerale, lernado de lingvoj el Esperanto ŝajnas al mi multe pli taŭga ol el nacia lingvo. Ekzemple ĉe Duolingo, multaj lingvoj lerneblas nur el la angla. Se oni malbone regas la anglan, tio ĝenas. Sed eĉ kiam oni lernas el sia gepatra lingvo ne estas tiel facile, ĉar traduko de frazoj al iu nacia lingvo ne estas tiel fidela (ekzemple rilate al strukturo de frazoj) kiel estas Esperanto. Tio ege gravas ĉe lernilo kiel Duolingo kiu ĉefe uzas tradukon de frazoj por lernigi.
  16. 1 poento
    Ligita al tiu temo estas la "Aligatorejoj", lokoj dum kongresoj aŭ eventoj kie eblas paroli aliajn lingvojn ol Esperanto kaj la denaska lingvo. Mi ĉiam ĝojas povi ekzerci miajn aliajn lingvojn en esperanto-kunteksto. Ili mankis al mi dum la Virtuala Kongreso. Jen priskribo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatorejo
  17. 1 poento
    Jes, kaj ankaŭ eblas relegi la ĉapitron “Kian strategion ni bezonas?“ en la unua paĝo de la dokumento “Strategia vizio por UEA” de marto 2012 https://uea.org/l/teko/strategio/Strategia_vizio_por_UEA_2012.pdf kiu ŝajne estis forgesita poste dum verkado kaj aprobo de la strategia "laborplano" (ĉu vere laborplano?) de 2013-2017. UEA ne estas firmao kun sufiĉe da financaj rimedoj kaj ebloj dungi multe da profesiuloj por realigi la taskojn. Ni devas kalkuli kun la membroj kaj volontuloj, kiuj faras tion, kion ili emas, kapablas, povas… Certe tamen necesas gvidlinioj por niaj agadoj, sed ni ankaŭ devas profiti el la oportunoj.
  18. 1 poento
    Kara Trezoro, mi pensas ke la ideo baze estas tre bona. Por homoj kiuj volas lasi heredaĵon al UEA, ĝi nur estas avantaĝo kaj same estas por UEA ĉar tio povas ŝpari malfacilan burokratiumadon poste. Rilate la lokon de la domo, mi pensas ke preskaŭ ĉie, ĝi povus utili ĉu kiel Oficejo aŭ Esperanto-Centro ĉu kiel sidejo por loka aŭ nacia organizo ĉu kiel enspezfonto je la vendo. Mi pensas ke apenaŭ eblas ke la koncerna burokratio kostu pli ol la vendenspezo (kvankam eble mi tro optimismas). Kompreneble atentindas ankaŭ la reputacio de UEA; tial tiajn proponojn oni devas kapabli fari tre zorge, atente je la diversaj kulturaj nuancoj kaj je la personaj trajtoj ĉar morto estas tre delikata temo. Amike MB
  19. 1 poento
    Mi favoras tiun agadon kun la atentigo, ke la domoj devas troviĝi en loko facile prizorgebla de esperantistoj aŭ eventuale post la morto de la koncernatoj oni devos vendi ilin.
  20. 1 poento
    Mi subtenas la ideon, ke tiuj, kiuj deziras ricevi paperan jarlibron, ricevu ĝin.
  21. 1 poento
    Mi provis uzi la paĝon sed estas barita ĉar mi ne estas "vera" membro. Nu, mi estas membro de UEA, sed ne volas informi pri tio jam. Mi volas sperti kion spertas UEAan ne-membron. La sindefenda nivelo ŝajnas iom tro alta laŭ mi. Nur membroj rajtas komenci temojn. Ĉu tiu estas instigo membriĝi al UEA? Se UEA komprenu kial ĝi estas en krizo, mi ne vidas kiel helpus nin bari la ne-membrojn. Ĉu ni timas ilin kaj iliajn ideojn? Mi ankaŭ dubas pri la politike korektaj reguloj ke oni ne rajtas ĝeni iun. Nenie en la avertoj, reguloj kaj kondiĉoj mi vidis ke UEA gardas la liberecon esprimi sin, sed male, ni ne rajtas ofendi. Tio estas nekontrolebla stato kaj ankaŭ sapa stango al mizero, ĉar se la vorto ne estas libera, la plej ofendemaj inter ni kontrolos la diskutojn. Ofendiĝo povas esti uzata, en si mem, kiel armilo. Policado en forumo pli bone okazu per komunaj rimedoj inter la membroj ol moderigo de superuloj. Se estas tro da reguloj krom "estu ĝenerale afabla" kaj " ne mensogu" la sentemaj homoj timemas kaj ne esprimas sin. La nesentemuloj ne hezitos esprimi sin kaj aŭ estos forbarataj aŭ aŭdeblas pli ol necese pro la kompara silento. Seniluzie mi atendos la evoluon kaj evoluigon de tiu ĉi ejo.
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.