Furorlisto
Populara enhavo
Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 08/15/20 en Afiŝoj
-
1 poentoEsperantismo estas bazo por formi esperantistojn. La kreskiĝo de la movado dum la tuta historia vivo de Esperanto dependas de la pliiĝo de esperantistoj. Grava fakto estas ke nur esperantistoj fakte kaj praktike instruas Esperanton. Aldona fakto estas ke la esperantistoj disvolvas naturan amikecon en siaj rilatoj en la pli-ol-centjara Esperanto-movado. Do, la celo estas: “Fari esperantistojn per amikeco, surbaze de esperantismo”. Tio proponas metodon, kiu nature burĝonas en la movado, sed ĝi ne estas uzata sisteme pro diversaj kialoj. Oni jam havas sukcesan ekzemplon de tiu metodo, kreita en Brazilo: Programo MIA AMIKO (PMA), kiu ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estas simpla, preskaŭ senkosta, neburokratia kaj efektiva. Ĝi akceptas homojn el interreta mondo, ĉefe el la brazilaj retsociaj rondoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ni proponas al ili la lernandon de Esperanto havante la helpon de “esperantista amiko”, en duopa skalo. El tiu ekanta amikeco, la interesito motiviĝas kaj fariĝas amiko de la esperantisto, kaj tiu portas la interesiton al la kondiĉo de lernanto de la lingvo, per la retmetodoj jam disponigitaj en la reto (lernu, duolingo, kape, ktp) aŭ adaptitaj instrumaterialaj tekstoj, kiel tiuj de Sylla Chaves, Josias Barbosa aŭ de Stano Marcek. La esperantista amiko ĉiam parolas pri Esperanto, pri ties filosofio kaj historio. Pri aliaj kromaj kredoj de la esperantista amiko, oni petas ke li minimigu ĉefe pri politiko kaj religioj, por eventuale ne malhelpi la evoluon de la esperantistiĝo de la interesito/lernanto. Laŭ la evoluo de la lernado, ni enkondukas interesiton ene de la diversaj vacapaj grupoj, graditaj je Esperanto-kono, kie okazas la komunuma rilatiĝo kun aliaj lernantoj de PMA. El tio ekestas la amikeco en pli larĝa skalo. Tio estas la semo por esperantistiĝo kaj fiksigo de la interesito/lernanto en la movado. Ĉio estas farita per retmesaĝoj, vacapaj/telegramaj mesaĝoj kaj vivelsende inter la interesito kaj monitoro, per la diversaj interretaj sistemoj disponeblaj. Por internaciigo de Programo MIA AMIKO, oni devas havi centran internacian organizadon por kolektado de la interesitoj pri Esperanto mondskale, aŭ/kaj uzi la UEA-datumbazon de AMIKOJ DE ESPERANTO. Distribui ilin al la diverslingvaj grupestroj, kiuj redistribuas ilin al la nacilingvaj esperantistaj amikoj. ILEI, Lernu kaj Edukado.net povas helpi en la metodiko por Esperanto-instruado kaj helpi la "amikajn instruantojn" dum la esperantistiĝo. La propono estas, ke UEA fariĝu la centra kolektanto kaj progreskontrolanto de la interesitoj pri Esperanto kaj ankaŭ iel administru la internacian reton de monitoroj (amikoj) en la diversaj lingvaj grupoj. En certaj lingvaj grupoj, pro la granda kvanto da landoj parolante la saman lingvon, oni devas subdividi ilin en landgrupoj sub la koncerna lingvogrupo. La plene proponata projekto estas en ĉi LIGILO
-
1 poentoTiu ideo de Edukado.net estus la celo de la fakaj asocioj. Jen interesa eseo: LA MARTELISTOJ PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo. Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono. La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj. Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla. La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis vivu martel' vivu martel' vivu la sankt' martel' Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la #Esperanto-klubo... Thierry Salomon 2005, ISBN 963 218 213 8 El: "La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"
-
Bulteno