Mi estas unu el tiuj personoj kiuj eklernis la lingvon en 2017 per Duolingo.
Mi bedaŭras konstati ke la libroj elŝuteblaj senpage en la reto estas ofte je pli bona kvalito ol kelkaj aĉeteblaj paperaj libroj de la libroservo de UEA, kvankam bone funkcianta libroservo kiu kontraŭ malalta prezo vendas ciferecajn librojn povus laŭ mi esti alloga UEA-aĵo.
Mi ne nepre aliĝis al UEA, mi aliĝis al TEJO. En TEJO, por mi kiel juna eŭropano, estas multaj eblecoj partopreni en interesaj projektoj kiuj aldonas al miaj spertoj kaj kapabloj, kaj samtempe mi konatiĝas kun junuloj de la tuta mondo. La revuo de TEJO, kiu cetere estas ne nur por TEJO-aĝuloj, estas bela ekzemplo de agado per Esperanto kaj ne pri Esperanto.
Se vi demandus min kio mankos al mi post kiam mi ne plu estos TEJO-aĝa, estas la eblecoj kiel ordinara membro engaĝiĝi en la agado de la organizo.
Se mi bone komprenas, nuntempe multaj tre aktivaj esperantistoj ne trovas lokon en UEA post kiam ili ne plu estas TEJO-aĝaj. Laŭ mia vidpunkto ni devos krei lokojn kie eksaj junuloj povos kontribui en maniero kiun ili jam kutimas de TEJO, kaj tio estu ponto inter la TEJO- kaj UEA-generacioj.
Kvankam mi estas engaĝita en kaj UEA kaj TEJO, mi sentas ke la plejparto de la junularo aŭ freŝe eksa junularo ne sentas ke ili eĉ povas aparteni al la UEA-membraro.
Alloga servo ne nepre devos kosti, ĝi povas ankaŭ esti laborgrupoj kie membroj vere povas utili al la movado.