Emilio skribis:
burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision.
urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn.
Jes vi pravas. Germanio eĉ havas la lukson de propra organizo por ĉiu federacio lando. Tio inkludas ĉiam minimume tri postenojn edkaj tial la samideano ne havas tempon. La efiko de ĉi tiuj organizoj estas nula.
En Berlin kaj Brandenburgio ni celis dum 30 jaroj kunmeti la organizojn. Tiam la politikistoj planis kunmeti la du federaciajn landojn. Brandenburgio estas restaĵo de GDR, kie la Esperantistoj tuj komencis detrui la tutlandan organizon GDREA kaj fundi landajn asociojn, kiuj vegetas ekde tiam. Neniu bezonas ilin. Kutime estas unu aktiva centro en granda urbo, pli precize urba regiono, kiel Berlino kaj la t.n. "larda zono" ĉirkaŭ. Estas vere ridinda, ke eĉ la Esperantistoj en limregiono, pri kiuj abundas Germanio, flegas sian hobion de propra organizo anstataŭ transliman, komunan strukturon.
La argumento kutime estas, ke oni povas akiri subvenciojn de la koncerna federacia lando. Sed tio neniam okazis ĝis nun. Alia argumento estas, ke la "edukado" en Germanio estas afero de federacaj landoj (propra ministerio) kaj tial landa organizo estus necesa por la enkonduko de Esperanto en lernejoj. Ankaŭ vana argumento, ĉar neniu paŝo okazis en tiu ĉi direkto dum la lastaj jardekoj.
Oni preskaŭ mortigis min, kiam mi aŭdacis proponi la dissolvon de la strukturo, kiu nur absorbas laboron sen utilo.
Tamen konkurenco ne ekzistas, ĉar estas piramida strukturo. Se vi estas membro de urba asocio vi devige estas membro de la federacia kaj tutlanda strukturo - finfinde UEA. Sed ankaŭ tio ĉi ne utilas, ĉar ofte membroj ŝatas subteni sian lokan kluban, sed la nacian asocion, sed tio formale ne eblas. Tipa "pafo en la genuon" kiel diras germana proverbo.