Mi estas Stella Lindblom, filino al Roland Lindblom kiun kelkaj el vi supozeble konis. Li fariĝis honora membro de UEA en 2013, sed forpasis en 2016. Mia patrino estas Anita Dagmarsdotter kiu ankaŭ dum sia tuta vivo laboris por Esperanto kaj UEA, fojfoja komitatano kiu interalie helpis la Afrikan movadon kune kun Hans Bakker kaj antaŭ multaj jaroj interesiĝis pri la Virina Agado.
Mi aktivas en la Sveda Esperantofederacio (SEF), kie mi estis estrarano sed nuntempe "nur" estas respondanto pri komputilaĵoj kaj organizada subteno kaj evoluigo. En mia junaĝo mi estis estrarano en la junula organizo de Svedio kaj ankaŭ instigis kaj gvidis la laboron de komuna gazeto por la Nordiaj junularaj organizoj en la 80aj jaroj. En 2012 mi transprenis la rolon kiel oficiala traduka estro por la komputila platformo Joomla, de Cindy McKee el Usono. Joomla estas konsiderata la tria plej granda platformo por retejoj en la mondo.
Pluraj individuoj en la movado bone scias kiu mi estas. Ekz. Mark Fettes, Stefan MacGill, Loes Demmendal, Osmo Buller, Amri Wandel kaj aliaj en la "malnova gardistaro". Amri fakte vartis min dum iu aranĝo kiam mi estis infano.
Bedaŭrinde mi ne estas 100% denaska esperantistino, ĉar miaj gepatroj estis avertitaj ne instrui du lingvojn al mi. Stulta (socialisma?) ideo dum la 60aj jaroj, ke infanoj nur povas lerni unu lingvon. Sed ili ofte uzis Esperanton hejme kaj mi ensuĉis ĝin kaj bone komprenis, kvankam mi ne lerte povis esprimi min. Do, mi neniam studis Esperanton, nur uzas ĝin. Mi faras lingvajn erarojn kaj fakte pli komforte uzas la anglan skribe, kvankam mi pli komforte parolas Esperanton ol la angla.