Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 07/06/19 en Afiŝoj

  1. 4 poentoj
    la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo. Amike Renato
  2. 3 poentoj
    Ĉu eblas pripensi ALTERNATIVAN ANALIZON de Kongresoj 1) Ĉiujare, kiel tradicie 2) Ĉiudujare kaj 3) Ĉiukvarjare? Kiaj estas la profito/malprofito-scenaroj por diversaj aliĝo-niveloj (de 500 ĝis 3000 -- eblas fari tian analizon laŭ ŝtupoj de 100 aliĝoj relative facile SE oni bone konas la kosto-strukturojn, absolutajn, relativajn, marĝenajn). Tia kvanta analizo bezonatas esti ligata kun kvalita analizo kiu inkluzivas diversajn vidpunktojn de Komitatanoj, Delegitoj kaj Individuaj Membroj. La kialo, parte, por pripensi pli maloftan Kongreso-starigon estas, ke la laboraj kaj financaj kostoj pezas sur pluraj kategorioj de membroj. Bonvolu ne pensi, ke analizo pri situacio signifas, ke indas aŭ endas ŝanĝoj. Tia analizo estas por pli bone prikonsideri alternativojn se unu aŭ alia pli taŭgas por la ventoneco. Ni bezonas ALTERNATIVAJN ANALIOZOJN por kompreni kaj pravigi ŝanĝojn en pluraj partoj de la organzio.
  3. 3 poentoj
    Kelkaj el vi rimarkis, ke la nombro de lernantoj en la Esperanto-kurso por anglalingvanoj iom falis lastatempe. Notu, ke anglalingvanoj nun havas 35 lingvojn lerneblajn en Duolingo, do Esperanto iomete perdiĝas inter tiom da elektoj. Sed por parolantoj de la ĉina, ekz, Esperanto estos unu el nur manpleno.
  4. 3 poentoj
    https://komputeko.net/index_eo.php
  5. 3 poentoj
    Gratulojn por la bona rezulto ! Valencio kaj Seulo havu ligilon inter lernantoj por sentigi internaciecon kaj interkontinentecon. S-ro Lee Jungkee kutimas komuniki ankaux per Fejsbuko kaj Skajpo. Belan amikecon inter eklernantoj.
  6. 2 poentoj
    mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton? Amike Renato
  7. 2 poentoj
    Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA: Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo.
  8. 2 poentoj
    Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen
  9. 2 poentoj
    Mi jam antaŭe skribis pri Duolingo en alian retejon, Finna babilejo. En mia duparta artikolo tie mi priskribis Duolingon (parto 1) kaj listigis mankojn kaj problemojn en ĝi (parto 2). Sume mi dirus, ke "La teorio Nakamura" en Lernu.net estas pli bona por komencantoj, speciale por tiuj, kiuj ne parolas la anglan denaske (mi ne havas sperton pri la hispala aŭ la portugala kurso en Duolingo).
  10. 1 poento
    Enkonduko Tradukado estas serioza fako. Dum la lastaj sep jaroj mi estris tradukan teamon por esperantigi unu el la pli konataj kaj uzataj el la liberkodaj platformoj por retejoj. Estas ofte teda kaj sola laboro kaj malmultaj dankas pro la centoj, eĉ miloj, da horoj oni aldonas al tia laboro. Ĉar tradukoj devas simple esti, kaj ankaŭ devas esti korekta, ĉu ne? Kio estas korekta traduko ne ĉiam estas evidente. Specife ne kiam temas pri teknika tradukado. Troviĝas multaj eblecoj interpreti. Tradukado kiel por forumo kiel tiu ĉi, povas esti neebla sen eraroj, pro la strukturo de la enhavo. Ofte la tekstoj tradukendaj estas nura listo de vortoj, sen interrilatoj kaj klarigoj. Ekzemple, la angla vorto "check" estas problema, ĉar ĝi povas signifi kaj "kontroli" kaj "marki". Sen konteksto estas ege malfacile korekte diveni. (Tial mi ne havas problemojn pri la fakto ke ankoraŭ troviĝas anglalingvaĵo ĉi tie. Mi komprenas kial!) Alia faktoro de tradukado, specife en la kampo de komputilaĵoj, kiu estas relative nova, estas ke la uzo de esprimoj ne fiksiĝis. Mi povas konstati ke aferoj ŝanĝiĝis jam dum la lastaj sep jaroj, tiel ke mi simple ne konsentas kun kelkaj tradukoj en tiu ĉi platformo. Komprenu ke tio ne necese estas kritiko. Mi povas esti erara. Certe estas erara en kelkaj kazoj. Sed sen daŭra diskuto pri esprimoj, kiel pli bele traduki kelkajn oftajn terminojn ktp, la kampo neniam povas evoluiĝi. Tial mi invitas vin pridiskuti komputilajn esprimojn kaj eble ankaŭ inventi novajn, pli bonajn eblecojn.
  11. 1 poento
    Bone, @Tim. Mi pensis, ke vi ne plu volis ĝin. Pro tio, ke ni antaŭe pritraktis la aferon, kaj tiam UEA ne reagis tiurilate, mi povas nun tuj transdoni al vi la domajnon esperanto.blog. Mi retpoŝte mesaĝos al vi informante la koncernan kodon, kiun vi donu al via provizanto. Dankon.
  12. 1 poento
    SALUTON! mi estas Mireille Grosjean. Mi partoprenos la kongreson en Bujumbura kaj prezentos du partojn de tiu AMOseminario. unu rilatos al miaj spertoj kiel delegito de UEA che UN en Ghenevo. unu rilatos al kiel verki gazetaran komunikon, kiel alparoli ministron. Grupa laboro. kiu kunlaboros kun mi en tiu AMO seminario?
  13. 1 poento
    Amuze. La organizo, kiu eligis min kiel prezidanto, sen informi min intertempe, invitas la publikon. Ni nur povus kontribui per kontribui pri la temo "Kiel ili ekskludis min kiel ateisto" aŭ simile. Ni ne plu plendas, ĉar estas kutima agado de la maljuna generacio, kiu "kontrolas" la agadon de UEA. Sistema ekskludo, de tiuj, kiu ne 100-pocente harmonias kun la gvidantaro, anstataŭ gajni kunlaborantojn.
  14. 1 poento
    @Emilio Cid, saluton! Lau la Ghenerala Regularo (18.5) "alighintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto." Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Dankon!
  15. 1 poento
    Kelkaj punktoj pri ĝemelaj urboj : - Fotoekspozicio dum UK : bonegaj rilatoj kun la prezidanto de LKK Lahti. Enketo ĉe la landaj asocioj kies urboj estas ĝemelitaj kun Lahti. Neniu respondo.... Respondoj venis pere de la listo UEA membroj. Kelkaj esperantistoj sendis al mi fotojn. Aliajn mi ŝercis sur la reto sed la kvalito ne estas bona por presado. Bedaùrinda afero estas ke dum la UK Lahti, neniu fotoekspozicio estis organizita... - Komisiono pri ĝemelaj urboj ĉe Esperanto France : kreita sed ne ankoraù ne funkcianta.... 2 personoj kaj mi mem en la komisiono. Antaù kreado de tiu komisiono, mi enketis en la federacioj de la landa asocio, venis pluraj interesaj respondoj sed ne ĉiuj respondis.... - Komisiono ĉe UEA : mesaĝo al delegitoj landaj sen responda.....
  16. 1 poento
    Karaj, Mi pensas ke la _esperantismo_ lastatempe evoluis kaj arigis aliancanojn precipe en la poliglotaj rondoj. Ni pli kaj pli ofte diras al la publiko, prave, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Ne cxiam temas pri la 'propedeuxtika valoro de Esperanto', kvankam ankaux tiu faktoro havas rolon. Foje temas simple pri tio ke homoj kiuj interesigxas pri la lernado de lingvoj ankaux allogigxas al Esperanto kaj gxojas trovi ke Esperanton ili sukcesas lerni tre rapide. Kial fari apartan fortostrecxon por kapti tiujn personojn (kiuj ne nepre aligxas al la porEsperanta movado) kaj reteni ilin kiel amikojn? Utilas ilin reteni ecx pro instrumentaj motivoj. Se ili restos ligitaj al nia movado, deflanke, ili informados pri tio, kaj iliaj parencoj eventuale emos lerni Esperanton kaj aligxi al la vera movado. Kia estu tiu fortostrecxo? (A) Laux mi, utilas havi por ili apartajn arangxojn dum niaj UKoj, nacilingvo-cxefigajn -- eble emfazante ke estas plej bonvenaj tiuj poliglotoj kiuj scias la cxeflingvon de la kongresa lando, kaj do uzante tiun lingvon kiel laborlingvon de la apartaj arangxoj -- por ke ili havu la okazon sperti la 'veran' kongreson deflanke. (B) Laux mi, utilas krei por ili apartajn eventojn en la horaro de la landaj asocioj -- sur tiu nivelo mi ne rekomendus ke ni enlasu ilin en la landan _kongreson_, cxar ofte la celo de la landa kongreso estas doni al la komencantoj okazon por plibonigi sian konon de Esperanto, kaj kun tiu celo ne bone sidas la bonvenigado de poliglotoj ne nepre bone konantaj Esperanton. Mia rekomendo estus ke ni havu por poliglotoj eble unu-du Malfermajn Tagojn jare en la sidejo de la landa asocio, ekzemple. Cxiu lando kiu emas enprogramigi tiun cxi ideon devos elekti propran strategion: la diverseco de situacioj estas tro granda ol ke eblus fari unu samon rekomendon cxie validan. (C) Laux mi, landaj asocioj kun stabile funkcianta (papera kaj/aux reta) revuo, cxiuokaze devante uzi ankaux la cxeflingvo/j/n de la lando por atingi la publikon, povus krei angulon por interesi la poliglotojn. Denove, la ebleco kaj indeco de tia enprogramigo dependu de la ebloj kaj emoj en cxiu unuopa landa movado. Eble la poliglotoj ne estu nia sola alianca sektoro. Lige kun pli vasta 'esperantismo', oni povas pensi laux similaj linioj pri -- ekzemple -- tradukistoj. Sed tio estas pli aventura fadeno, cxar ne ekzistas objektivaj pruvoj ankoraux ke Esperanto allogas tradukistojn. Ni restu cxe tio kion ni scias. Pri poliglotoj jam ekzistas konkretaj atingoj. Ni plifortigu ilin. Amike Probal
  17. 1 poento
    Tre taŭga propono. Oni povas filtri la adreson tiel, ke por nepagita aliroj estas prezentita nur la urbo aŭ regiono, sen adreso, telefono, ktp. Pasporta servo iam provis apliki similan sistemon, sed tiel fuŝe realigita, ke neniu ŝatas uzi ĝin. Do la varba efiko vaporiĝis. La kostoj de la Apo ne estas la problemo. La kostoj troviĝas en la datumbazo malantaŭ la apo. Se ne necesas inventi la radon, ĉar solvoj ekzistas.
  18. 1 poento
    Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  19. 1 poento
    Jen kelkaj komentoj pri Svedio de maljuna multjara aktivulo. Fernandi Maia Jr: Sidejo: Sidejo: Adreso en Stokholmo - tiu ne plu funkcias. Mankis fortojn en Stockholmo por daŭrigi. Nia nuna stokejo de i. a. arĥivo troviĝas en loko laŭ la grava fervoja linio inter Stockholmo kaj Gotenburgo. En tiu ejo eblas ankaŭ kolektiĝi kaj dum la lastaj tri jaroj okazis pluraj kunvenoj kaj kursoj. Orlando E. Raola: Vi kaj via amiko pravas: ne plu estas adreso en Facebook, sed en tvitter kaj instagram (ambaŭ @intere.se kaj iel ligitaj al nia hejmpaĝo intere.se) kun neregulaj noticoj pri eventoj. Didier Janot: Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado?’Tiu demando estas levata plurfoje dum la lastaj eble dek jaroj. Ni devas konstati, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj klopodi adaptiĝi al tio. En Svedio komencis printempe nova ebleco aktiviĝi: zoom-kanalo kie eblas ĵaŭde kaj sabate renkonti SEF-estraranoj por diskutoj kaj kunlaboro. renato_corsetti: Jes, mankas junaj novaj esperantistoj - same kiel en kiu ajn organizo dum la lastaj jaroj. Interreto multe ŝanĝis la vivon. Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Vi jam legis pri Facebook kaj telgramo, sed restas tvitter kaj instagram. Iveso: Svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto ekzistas. La sveda movado ĉijare transiras reorganizadon pro novaj kondiĉoj dum la lastaj jaroj (nur manpleno da malnovaj kluboj vere agadas) kaj estas tro frue nun taksi la rezulton.
  20. 1 poento
    Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
  21. 1 poento
    Mi tre ŝatus koni viajn opiniojn pri Duolingo kiel lingvolernilo. Kion vi opinias pri ĝia metodologio? Ĉu vi rekomendas Duolingon al novuloj? Kiel vi plibonigus ĝin? Ĉu ĝi havas bonajn mezureblajn rezultojn? Ĉu vi konas statistikojn pri tio (prefere kompareblaj kun aliaj metodoj)? Mi mallonge donas mian opinion (sed mi povas esti erara, ĉar mi ne uzas Duolingon de antaŭ multe da tempo). Duolingo havas multajn avantaĝojn sed ankaŭ kelkaj malavantaĝoj: Avantaĝo: Ĝi estas belaspekta, kaj tio estas mezureble grava por uzebleco. Avantaĝo: Ĝi estas (interalie) poŝtelefona ludeca programo. Oni povas uzi ĝin kie ajn, rapide kaj agrable. Avantaĝo: Ĝi estas tre bone konata programo. Tio helpas atingi multnombran lernontaron. Malavantaĝo: Oni devas ĉefe diveni la gramatikajn regulojn (almenaŭ en la poŝtelefona versio, kiun mi memoras). La esperantaj reguloj estas tamen sufiĉe facile klarigeblaj. Avantaĝo: Ĝi stimulas lernado per farado kaj klare videbligas la progreson de la lernanto. Malavantaĝo: Multaj homoj povus lerni Esperanton pli rapide per aliaj metodoj.
  22. 1 poento
    "Esperanta Numismatiko" n-ro 2 el la sepa jarkolekto alvenis "Esperanto-Numismatika Asocio" (ENA) ena.frali.bplaced.net publikigis sian duan numeron el 2020 de sia revuo: frali.bplaced.net/ena/ena202002.pdf Bert Boon skribis: Karaj tutmondaj membroj kaj aliaj legantoj! Pro la terura verusa krizo la vorto “hejme” ricevis tute novan signifon. En epokoj malbonaŭguraj nur BELECO estus vera konsolo, almenaŭ laŭ multaj poetoj kaj aliaj artistoj. Tial ni sendas hodiaŭ iom pli frue ol kutime al vi la duan numeron de la sepa jarkolekto. Ni esperas, ke la belaj bildoj de diversaj malnovaj kaj kelkaj ankoraŭ pregotaj medaloj donacos al viaj menso kaj okuloj almenaŭ kelkan tempon plenan je profundaj ĝuado kaj animtrankvilo. Kiel kutime, ĉiaj ajn reagoj el via “rifuĝeo” estas ege bonvenaj ĉe la redakcio de ENA. Fartu bone kaj daŭrigu vivi sekure kaj indulge! Kore, Bert
  23. 1 poento
    Mi supozas, ke "Internacia Tago Sen La Angla Lingvo", okazonta la 1-an de aprilo, povos kontribui por disvastigo de Esperanto en la mondo. :-)
  24. 1 poento
    La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano. La koincido de la tago kaj monato ne estis hazardo: jam en 1954 la Ĝenerala Asembleo nomis la 20-an de novembro Universala Tago de la Infano. Ĝi celis antaŭenigi internacian solidarecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde kaj plifortigon de la bonfarto de infanoj. La Deklaracio de 1959 estis produkto de tiu konsciigo – kaj same la Konvencio de 1989. Jam en 1946 Unuiĝintaj Nacioj starigis UNICEF, kiel Fonduson de UN por helpi infanojn suferintajn pro la Dua Mondmilito. En postaj jaroj ĝia mandato plivastiĝis, kaj en 1953 ĝi fariĝis konstanta branĉo de UN sub la ĝenerala egido de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kaj kun respondeco pri vasta gamo de agado por protekti la interesojn de infanoj kaj patrinoj. Ĝia jara raporto La Stato de la Infanoj de la Mondo fariĝis gvidilo por UN-agado sur tiu ĉi tereno. La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, akceptitaj de UN en la jaro 2015 por fiksi la prioritatojn sur la kampo de evoluigo, donas apartan atenton al infanoj, ilia sano, ilia eduko kaj ilia bonfarto ĝenerale. Kaj kompreneble unu el la esencaj interesoj de UNESKO estas la edukado de niaj infanoj. Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj nacioj. Kaj esperantistoj, kiuj ligas homojn trans naciaj kaj generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj. Ili ankaŭ povas fari tute personajn kaj modestajn agojn – danki instruiston, fari ion specialan por infano, doni monon por helpi infanojn, volontuli. Vi elektu – sed faru ion! Kaj faru vian eblon konsciigi la homojn pri la stato de la infanoj de la mondo – kaj konstrui mondon indan je la esperoj de niaj plej junaj civitanoj. Pludonu la mesaĝon, per sociaj medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per leteroj en la gazetaro. Kaj memoru diri “Dankon” ĉi-tage al almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj! Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day La teamo de UEA ĉe UN novembro 2019 Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/834a1
  25. 1 poento
    Mi povas aldoni ion 🙂 Esperantaj aktivaj lernantoj en Duolingo.
  26. 1 poento
    Tio jam okazas, kaj lavango da petoj en la franca kaj la ĉina jam alvenas en la retpaĝoj de Duolingo. Ne estos ajna problemo arigi kompetentajn teamojn por krei Esperanto-kursojn por parolantoj de tiuj du lingvoj.
  27. 1 poento
    Hm, vi celas la anglalingvan kurson, ĉu? Mi ne povas konfirmi tion el pli longa perspektivo. Estis 331 mil aktivaj lernantoj en la 17-a de aprilo kaj estis 298 mil en la 9-a de oktobro. Do minus 33 mil en proks. 24 semajnoj, eble minus 1,5 mil semajne. Ni konsciu, ke la nombroj ne ĉiam estas tute akurataj (ŝajne kelkfoje ili miskalkulas) kaj ja ankaŭ nature iom varias. Dum la suma nombro de lernantoj en ĉiuj tri lingvoj kreskas, la suno ankoraŭ brilas por ni, ĉu ne? 😄
  28. 1 poento
    Duolingo ŝanĝis la metodon, per kiu ĝi montras aktivajn lernantojn en Julio 2018. Nuntempe la esperanto-kurso perdas proksimume 4000 aktivajn lernantojn semajne. Se sama proporcio de lernantoj daŭre malkreskas (supozante novaj lernantoj ne eniros la kurson) la kurso ne havos lernantojn post 18 monatoj. Evidente tio ne okazos tiamaniere. Post iam da tempo la kvanto de nova lernantoj aliĝantaj al la kurso devus fariĝi ebena. Mi scivolas pri la stabila rapideco ke novaj lernantoj eniros la kurson.
  29. 1 poento
    >Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj. Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj. Juha, en Lahti estis propono renkontigxi kun 'duoling-anoj', sed tiu renkontigxo ne estis anoncita kaj ne okazis. Mi opinias, ke Vi mem devus anonci tiun renkontigxon en Lahti. Kaj bv anonci gxin en estontaj E-arangxoj. Estas certe, ke en la nombro de la lernantoj en 'Duolingo' per la angla lingvo, ke multaj el ili ne estas denaskaj anglalingvanoj, cxar ili ne trovis pli tauxgan lingvon, per kiu ili povus lerni Esperanton. Amike, Vladimir MININ
  30. 1 poento
    Mi ĉiusemajne renkontas homojn, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. En norda Londono mi instruas kurson, kaj konstante alvenas novaj homoj, kiuj lernas per Duolingo. Al la pasinta leciono antaŭ du tagoj venis du tiaj novuloj. Sed memoru, ke necesas lerni pere de la angla, la hispana aŭ la portugala, do kompreneble la novaj lernantoj aperas ĝuste en landoj, kie oni parolas tiujn lingvojn. Cetere, "fejkaj"novaĵoj = falsaj novaĵoj.
  31. 1 poento
    Oni konsciu ke la instruprogramo Duolingo estas plej multe disvastiĝinta en la Ameriko (la statistikoj de Emilio Cid klare montras ke la vasta plimulto de uzantoj de Duolingo estas parolantoj de la angla, hispana aŭ portugala), ke malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo. Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo. Amike, Paul Hopkins (kanadano)
  32. 1 poento
    Necesas alklaki la butonon "Sekvi" supre de la paĝo.
  33. 1 poento
    Saluton! Antaŭ la UK-on en Lahtio mi kelkfoje demandis, ĉu en la retejo de UEA aŭ ie alie estus abonebla reta kalendaro kun programeroj de la kongreso. Ŝajnas, ke neniu en la CO komprenis mian demandon, do lasu min ekspliki. Kalendaro estas dosiero kun speciala kalendara formato, el kiuj la plej uzata estas iCalendar (kiu ne originas de Apple, kvankam multaj tiel kredas). Oni publikigas tiun kalendaran dosieron, ke ĝi havu retadreson (URL). Oni povas aboni la kalendaron per enigi ĉi tiun adreson en sian kalendaroaplikaĵon, kiuj estas multaj (Google Calendar, Apple Calendar ktp.). La ideo estas, ke ĉiuj ŝanĝoj, kiujn oni faras al la kalendaro, vidiĝos ĉe la abonentojn. Minimume la UK devus havi unu kalendaron kun ĉiuj programeroj, sed pli bone estus, ke estus pluraj kalendaroj laŭ temo (Akademio, Aŭtora duonhoro, IKU ktp.). La plej ideala estus, ke ĉiu partoprenanto povus elekti programerojn, kiuj interesas rin kaj krei sian propran kalendaron.
  34. 1 poento
    Kiom multe vi estas preta pagi kontraŭ ĝi?
  35. 1 poento
    Mia persona opinio: Estus bele se oni povus filmi ĉion. Sed oni tamen devas konsideri, ke ne ĉiu programeto estas malfermita al la publiko. Kiam staras ke estas fermita kunsido aŭ kunveno oni ankaŭ laŭ mi ne rajtas filmi. Mi pensas ke oni devas unue certigi la filmadon de la plej gravaj aferoj (tion oni devas difini). Mi pretas fari proponon pri tio, basita laŭ la programo de la UK Lahtio, sed mi konsideras ke ĝi devas esti prezentita, kiam la organiza grupo estos kreita. La filmado estas unu afero kaj la postlaborado de la filmoj alia afero. La postlaboro de tiuj filmoj ĉefe de tiuj kiuj eventuale bezonus se eblos de du kameraoj por havi pli bonan registradon (laŭ mi ekzemple fermo kaj malfermo, nacia, internacia vespero, ktp ) bezonas konon kaj tempon. Persone mi opinias ke ĉiuj filmoj , profesie a ne profesie devus esti aranĝitaj laŭ bezono kaj eblo antaŭ ol ili estos metitaj en la reto. Mi opinias ke la UK estas la plej grava evento en Esperantujo kaj devus esti bone montrata. La filmoj ne devas nepre esti profesie faritaj sed montreblaj, konsiderante la gravecon de la evento. Mi ne volas nur doni mian opinion, sed volas konfirmi mian deziron aktive esti parto de tiu projekto. Kaj mi ŝatus ke tiuj kiuj deziras ankaŭ partopreni en ĝi, anoncu tion.
  36. 1 poento
    Saluton, listanoj. Mi ekas mian partoprenon en tiu ĉi diskutejo per opiniesprimo pri tiu ĉi tre insteresa fadeno. Ĝin mi trovas interesa pro pluraj kialoj: 1. Mi multe favoras lingvan evoluon. @Stella tute pravas: sen lingva evoluo lingvo estas morta. Samtempe mi plene konscias, ke la evoluo de esperanto havas trajtojn unikajn, ĉar iasence ĝi estas la unusola vivanta planlingvo. Ĉar al planlingvo mankas la stabila bazo de denaskaj lingvouzantoj kiuj donas stabilecon al lingvoj etnaj, niaj evoluvojoj restas briditaj de bazaj lingvaj normoj (aka Fundamento de Esperanto) en kiu absolute ne indas kaj endas ne klopodi evoluigon aŭ perfektigon. Finfine tiu sama Fundamento donis sufiĉe flekseblajn vojojn al lingvoevoluo dum la lastaj 132 jaroj. 2. Aparte mi interesiĝas pri evoluo kaj fiksiĝo de la faka lingvo. Mi mem estas fakulo (profesoro pri kemio en usona universitato) kaj ankaŭ mi estas enplektita en perkomputila tekstoprilaboro kaj eldonado dum lastaj 30 jaroj. Antaŭnelonge mi ekgvidas la Fakan Lingvan sekcion de la Akademio de Esperanto. Do, jen kion mi ŝatus esprimi: vi ambaŭ @Stella kaj @Marc pravas: ni bezonas normigajn terminarojn por ĉiu aparta fako en kiuj fakuloj sin esprimas Esperante, kaj ĉiuj koncernatoj klopodu submeti la proprajn preferojn al la sugestoj de la normigaj dokumentoj KAJ okazu viglegaj diskutoj, ambaŭ sur la retaj forumoj kaj dum ajna renktiĝo de fakuloj kaj amatoroj, tiel ke de tempo al tempo, tiuj kiuj surprenis la taskon vivteni la normigan dokumenton eldonu novan version NORMIGA versio X.XX Mi vidas neniun kontraŭdiron aŭ malfacilaĵon pri tio ĉi. Nur mankas agnosko kaj interkonsento inter ĉiuj lingvouzantoj pri kiuj estu la normigaj instancoj kaj dokumentoj. Eĉ en malgrandaj nacilingvaj komunumoj, estas facile decidi kiu diktas la normjn: la ŝtato malantaŭ la lingvo. En nia tutmonda diaspora "armeo de kapitanoj", la afero estas iom pli malfacile. Ĝis nun UEA havis relative malviglan rolon en tiu ĉi flanko de la lingva kulturo kaj evoluo. Simile Akademio de Esperanto ne tro emis normigi (ĉu prave aŭ ne mi ne diskutas nun) sed nur sekvi la lingvan evoluon. Eble alvenas nova tempo (ĉu ankaŭ nova sento???), tiel ke ambaŭ UEA kaj la Akademio havu pli aktivan rolon por kunordigi kaj eĉ por gvidi la viglan kaj sanan evoluon de la faka lingvo en Esperanto... Kion vi opinias?
  37. 1 poento
    Selektu iom da teksto en jam-ekzista mesaĝo, kaj vi vidos menuon:
  38. 1 poento
    https://twitter.com/i/broadcasts/1vOxwqkDDbMGB Tion mi provis ...ekzemple...sed mi rezignis...poste mi sendis ligon al mia listo messenger kaj pluraj esperantistoj ne cxeestantoj dankis min !!!
  39. 1 poento
  40. 1 poento
    kompreneble tio estas afero kiu verŝajne eĉ estas nepra laŭ la kondiĉoj de la uzado de la programo, tamen mi farus ĝin almenaŭ dulingve 😛
  41. 1 poento
    Bonege, dankon, Tim, tio ja klarigas la aferon! 😉
  42. 1 poento
    Fakte, mi renkontis du-tri pliajn ĉe la maldekstra randa langeto "Administri blokojn": Ĝis nun, ŝajnas al mi, ke oni faris bonegan tradukan laboron por tiu ĉi forumo (gratulon!). Espereble, kiam finiĝos la provan fazon, la interfaco estos (preskaŭ) 100% tradukita, por tiel doni bonan impreson al la ĝenerala esperantistaro. Antaŭen!
  43. 1 poento
    La komento de Roy trafas. Eble ŝanĝu la nomon de ĉi tiu fadeno al AMO-Seminario. Mi aldonus, ke estus utile sendi ankaŭ resuman liston de ĉiuj 50+ AMO-seminarioj kiel ekira informado. De tia deirpunkto la interdiskutado estos faciligata. Amike, Dennis
  44. 1 poento
    Ankaŭ mi estas konfuzita. Kaj mi uzis interretajn servojn ekde 1986 (jes, mi ne erare skribis) kaj mem mastrumas plurajn retejojn privatajn, esperantajn kaj entreprenajn. Tiaj ĉi modernaj sistemoj simple ne estas kreitaj por subteni profundan pensadon kaj celitan kunlaboron. La fadenoj subtenas komentadon, ne diskutadon. Tial mi fakte havas dubojn ĉu tiu ĉi sistemo povos krei la kunlabor-(ad/ej)-on kiun laŭdire sopiras la estraro. En la diskutoj kiuj okzis antaŭ la enkonduko de tiu ĉi forumo, mi konsilis ke oni uzu la pli malnovstilan sed dumlonge uzatan (kaj sekve maturan) forumon SMF. La sama kiu estis uzata dum la provperiodo, kvankam nek mastrumanto nek estraro ŝajne estis sufiĉe sperta por scii ke SMF fakte jam havas la funkciojn kiujn ili postulis. Tiuj funkcioj nur ne estis instalitaj aŭ ŝaltitaj en la antaŭa forumo. Bedaŭrinde, ne eblas dungi programiston por solvi la problemon, ĉar tiu ĉi sistemo estas kreita de la entrepreno Invision Community. Aŭ UEA havas nuran demonstran version, aŭ ili mem gastigas la liberkodan version en propra servilo, aŭ ili pagas (tro) multe por la servo. Nur se programisto pretas forki la programon eblus propran evoluigon de ĝi. Se ili pagas la embarase altan kotizon por funkciigi la forumon en la reta nubo de la entrepreno, ili eble povas peti pliajn servojn. Se mi havus voĉon - kiun mi evidente ne havas - mi voĉdonus al reiro al la SMF-forumo kiu havas la servojn petatajn kaj estas "komprenebla" ankaŭ por interrete nematuraj individuoj. La defaŭlta ŝablono estas malgajige nemoderna, sed tio estus solvebla ekzakte per la propono de vi; peti programiston krei io pli afabla.
  45. 1 poento
    Ĉu UEA scias kion ili "vendas" per la forumo? Kio allogas homojn veni, registriĝi kaj uzi la forumon? Kiam temas pri aktiveco en grupoj, la 20/80-regulo estas multfoje aplikebla. En iu ajn grupo, proksimume 20 % vere aktivas dum 80% ĉefe silentas. La sama distribuo videblas en la aktiva grupo, kie proksimume 80% estas "konsumantoj" (legantoj en forumo) kaj 20% estas "produktantoj" (skribantoj en forumo). Do, 4 % el la membraro difinos la sukceson. Por krei allogan forumon, devas esti aktiveco ĉiutage. "Novaĵo" estas la plej determina faktoro por sukceso, kaj prefere iu deviga faktoro. La produktantoj kreas la novaĵojn. Kiom da produktantoj nepras por krei viglan kaj ampleksan forumon? Kiu aŭ kiuj estas la devigaj faktoroj? Mi estas sufiĉe aktiva interrete. Ĉar mi aktivas en landa organizo, supozeble mi volas veni ĉi tien por legi pri kio okazas en aliaj landaj organizoj pri temoj interesaj al mi. Fojfoje mi respondos aŭ starigos propran demandon. Eble mi respondus al averaĝe tri demandoj semajne, sed por esti alloga, la forumo devas esti vigla. Tio signifas ke almenaŭ sep el mi, ĉiutage, devus viziti por produkti enhavon. Per tia matematiko, nepras ke 50 homoj ripete aktivas. Se 50 homoj egalas 4%, la membraro ĉi tie devas kreski al 50*25=1 250 homoj. Kiel? Kial?
  46. 1 poento
    Mi sekvas la kurson de esperanto kun Duolingo. Mi pensas, ke estas tre bona afero por esperanto. Sed.....Kiel faras la personoj post la kurso ? Ĉu oni skribas al ili por diri kie estas grupo de esperantistoj kie ili loĝas ?
  47. 1 poento
    Salatın. Mı estas malnova esperantistino ke loğas en Turkio. Mı dezirus havi kongereson en Istanbulo, se UEA helpi tion. Mı ankau bonvenos geesperantistoj ke deziras viziti Istanbul. Mia ret adresi: esperanto12@yahoo.com
  48. 1 poento
    Jes, ne "dividi". Mi preferas "havigi".
  49. 1 poento
    Nia intenco estas, ke la komunumo mem moderigu la forumon. En kelkaj fadenoj la sistemo ŝovos la plej ŝatatajn komentojn plej supren. En aliaj ni preferos vidi la komentojn laŭ ordirara tempa ordigo. Ĉiuj forumanoj ricevos poentojn pro siaj komentoj. En komunumo kun granda nombro da partoprenantoj neniu povos antaŭvidi kiel plej bone organizi ĝin. Ni havas kelkajn ideojn, sed nur dum la uzado ni scios tion, kio funkcios.
  50. -1 poentoj
    Mi ŝatas, ke Orlando Raola menciis pri neceso esti "Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj". Jes, kaj mi aldonu, ke tutmondiĝo trudas ankaŭ homogenigon de popoloj fare de truda invado, truda miksado de popoloj, truda ŝanĝo de la suvereneca principo ke "Lando X apartenas al popolo X". Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo, pri kio mi jam skribis ĉi tie: http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono/NeutralecaPerfido.htm
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.