Mi estis ĉe la Malferma Tago de UEA la pasintan semajnfinon, kaj oni parolis pri la Jarlibro. Estas klare, ke ne plu eblas financi eldonadon de la papera jarlibro. Aliflanke oni ankaŭ ne ĝisdatigas la retan jarlibron. Estas tre necese trovi en unu loko aktualajn informojn pri la listo de Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, kaj aliaj movadaj servoj, ekzemple radiostacioj, bibliotekoj, fondusoj ktp. Avantaĝo de reta jarlibro devus esti la ebleco daŭre ĝisdatigi ĝin, sed ĝis nun oni ne faras tion. Mi esperas, ke en 2020 oni almenaŭ ĝisdatigos la retan jarlibron, eĉ se ne plu eblas aperigi la paperan.