Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 08/03/20 en ĉiuj lokoj

  1. 4 poentoj
    la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo. Amike Renato
  2. 3 poentoj
    En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn. Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO. Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate. Instruado ankaŭ bone kompreneblas. En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon. La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo). Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj. Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj. Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon. Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj. TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto. Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj. Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.
  3. 3 poentoj
    Pli ĝenerale, lernado de lingvoj el Esperanto ŝajnas al mi multe pli taŭga ol el nacia lingvo. Ekzemple ĉe Duolingo, multaj lingvoj lerneblas nur el la angla. Se oni malbone regas la anglan, tio ĝenas. Sed eĉ kiam oni lernas el sia gepatra lingvo ne estas tiel facile, ĉar traduko de frazoj al iu nacia lingvo ne estas tiel fidela (ekzemple rilate al strukturo de frazoj) kiel estas Esperanto. Tio ege gravas ĉe lernilo kiel Duolingo kiu ĉefe uzas tradukon de frazoj por lernigi.
  4. 3 poentoj
    Mia konsilo estas ke nova laborplano estu: a) maksimume unu-paĝa Kaj ke ĝi indiku: b) maksimume 3-5 celojn. Dum la pasintaj jardekoj ni travivis longajn dokumentojn, kiuj finfine efektivigis nenion. En la reala mondo de Esperanto-parolantoj, temas pri klaĉado kaj ŝerĉado. Do. Oni diru. Malmultas homfortoj. Malmultas mono. Kiuj 3-5 aferoj estu niaj celoj? Se neniu povas aŭ pretas pripensi tion, la tuta strukturo de UEA simple kolapsos.
  5. 2 poentoj
    LA E(S)TONTECO DE UEA Ni konsideru la financan aspekton de la Asocio. La UK ĉiam celis fari profiton por la Asocio. Enspezoj venis de la aliĝkotizoj, makleraĵoj pro la prizorgado de loĝigaj servoj kaj ekskursoj, luado de ĉambroj en la kongresejo, reklamoj, donacoj k.c. Kompare kun komercaj internaciaj kunvenoj la UK estas nekredeble malaltekosta sed ĉiam estis plendoj pri la kosto. La problemo – kiu ankoraŭ subfosas la aktivadon de la Asocio – estis kaj ankoraŭ estas la kurzo. Aliĝo al UEA, aliĝo al la UK, aĉeto de libroj, abono al la Revuo – ĉio devas esti pagata en la kurzo de la sidejo de la Asocio. La sidejo de UEA ĉiam estis en unuamonda lando kaj fiksis siajn kotizojn ĉu en svisaj frankoj, britaj pundoj aŭ nederlandaj guldenoj. Nun en eŭroj. Fondaĵo Canuto, kiu celas subvencii homojn en nepagipovaj landoj, kaj reduktitaj aliĝkotizoj por homoj en duamondaj kaj triamondaj landoj nur povis grati la problemon kiu estas ulcero kiu, kiel la kronviruso, estis antaŭenportata ĝis grava malsaniĝo, malsaniĝo kiun ni nun atestas jam de pluraj jaroj. La sama principo aplikiĝis kaj aplikiĝas al ĉiuj servoj de UEA: la libroservo, la revuo, la salajroj de la oficistoj, la domo, la maŝinaro, vojaĝado ktp – ĉio devas esti pagata per eŭroj. La oficistoj ĉiam laboregis ĝis la noktaj horoj kaj ricevis magran salajron (mi kalkulis ke mi gajnis ĉ. £8000 jare pro kio mi nun ricevas nederlandan pension de ĉ. €400 jare), sed tio ne sufiĉe mildigas la bazan problemon. La situacio en la lastaj jardekoj grave malpliboniĝis pro la universaleco de la interreto kiu signifas ke, ekzemple, ne eblas enspezi makleraĵojn pro la Loĝiga Servo de la UK ĉar oni povas mendi loĝadon rete je malpli alta kosto. Oni nun povas esti interreta E-isto sen la bezono aliĝi al UEA kiel pruvas la kriza falo de la membraro. Antaŭ 100 jaroj UEA havis ĉ. 7000 membrojn kaj nun havas preskaŭ la duonon (depende de kiel oni kalkulas la membraron pro la malsamaj kategorioj). Sed tiu falo ne spegulas la kvanton da E-istoj en la mondo. Tute male. Kaj UEA neniam povas esti indikilo de tiu kvanto ĉar la financa diskriminacio kreita de la kurzo malebligas universalan aliĝemon. En 1980 mi ĉeestis la UK-on en Brazilio. Post la malfermo de la kongreso centoj da brazilaj E-istoj aliĝis al la kongreso kaj ankaŭ al la Asocio ĉar ili rajtis pagi favorpreze en realoj sen alfronti la problemon de la kurzo. En tiu jaro Brazilo havis rekordan nombron de membroj de UEA pri kiuj ni neniam antaŭe konsciis… dum nur unu jaro. Poste ili ne plu povis pagi la membrokotizon kaj tiuj centoj da brazilaj Esperantoj kvazaŭ malaperis en la amazonian ĝangalon. Tiu ekzemplo perfekte substrekas la kernon de mia tezo rilate la financan situacion. Ni nun konsideru la aspekton de la Asocio kiu koncernas ĝiajn rilatojn kun la ekstera mondo. Mi vetas ke ne estas eĉ unu el vi kiu ne devis respondi al la demando “Kiom da homoj parolas Esperanton?” La respondo, kompreneble, estas ke oni nur povas tre proksimume taksi ĉifron pri kiu ĉiuj daŭre pridubas. Sed la sekva demando povas esti “Kiom da membroj estas en UEA?” – ege embarasa demando. “Ĉu la movado kreskas?”. Kiel aserti jese sen statistika pruvo? UEA travivas financan kaj membraran krizon kaj la du branĉoj de la problemo estas ligitaj tiel ke la solvo de unu devus solvi la alian. Mi estas forte konvinkita ke la nuna kruta forfalo de la membraro kaj la ligita katastrofa malekvilibro en la spezokonto de la Asocio neeviteble kaŭzos la morton de la Asocio se oni ne ŝanĝas la nunan politikon. La morto estos malrapida, doloriga kaj hontiga en momento kiam Duolingo montras al ni ke milionoj da homoj interesiĝas pri Esperanto en mondo kiu bezonas Esperanton. Multaj rezonas ke UEA bezonas prestiĝan sidejon. Nu, ekzistas kvazaŭsidejoj de UEA en Bruselo, Parizo kaj Novjorko, urboj kiuj ĉiuj estas pli prestiĝaj ol Roterdamo. Nenio malhelpas deklari unu el tiuj la sidejon de UEA eĉ se la stabo konsistas nur el kelkaj volontuloj kaj eventuale la Ĝenerala Direktoro. La grava afero estas establi administran sidejon en dua- aŭ triamonda lando kies ĉefa celo estas varbi dua- kaj trialandajn membrojn de la Asocio kiuj nur devos pagi la ekvivalenton de kelkaj eŭroj por esti membroj. Se ni solvos la problemon de la kurzo kaj povos fanfaroni pri centmila membraro, laŭ la principo de “malgranda profito – granda enspezo” ni povos fiere komuniki kun Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO nome di nia centmila membraro kaj ni ne plu devos embarasiĝi kiam oni pridemandas nin pri la membronombro de la Asocio. Ĝis nun oni forte rezistis ĉi tiun solvon kiun oni pridebatas jam de multaj jaroj. Ĝi estos tertremiga skuo por la nuna oficistaro kiu verŝajne perdos sian laboron sed tiu oficistaro jam estis skuita kaj parte detruita. La nuna reduktita oficistaro absolute ne povas pravigi la daŭran uzon de la domo en Nieuwe Binnenweg. Oni parolas pri parta ludonado de ĝi, sed tio estas nura egoismo fare de la Estraro. La domo devas esti vendita kaj la administrado de la Asocio devas esti bazata en lando kies kurzo ebligas al ĉiuj pagi la aliĝkotizon. Antaŭ pluraj jaroj mi verkis artikolon ĉi-teme por la Revuo en periodo kiam Probal Dasgupta estis Prezidanto de UEA kaj mi sugestis ke Hinda Unio povus esti kandidato por la relokiĝo. La redaktoro rifuzis publikigi mian artikolon. Mi sendis miajn proponojn cirkulere al la tuta Estraro. Neniu estrarano eĉ agnoskis ĝin. Mi pridiskutis la temon kun Humphrey kiu ankaŭ ne favoras la ideon, kaj mi forte respektas lian saĝecon. Tamen, nenio intertempe igis min ŝanĝi mian opinion. Antaŭ ol foruzi la kapitalon de la Asocio tio devos esti konservita prudente por daŭre generi interezon por la ceteraj aktivecoj de la Asocio. Laŭ la nuna direkto la kapitalo forkonsumiĝos. Oni protestas ke Biblioteko Hodler devas havi taŭgan hejmon. Tio ne devus esti nesuperebla problemo. Eble la Internacia Muzeo en Vieno estos preta teni ĝin. La UK devos daŭri kaj se oni sukcesos organizi ĝin plejparte en tria- kaj duamondaj landoj ĝis restabiliĝo de la financa bazo de la Asocio (verŝajne tio bezonos kelkajn jarojn), ĝi verŝajne povos esti pli/malpli finance memstara. Tamen, oni notu ke la spezokonto de la UK ne entenas la salajron de la KKS kiu tial devus esti dungita en la lando de la administrejo; la sama principo aplikiĝu al la Libroservo. Resume, ni jam vidis ke la Asocio parte agnoskis ke la siatempa sistemo ne plu funkciis tiel ke la redaktorado de la Revuo devis ĉesi esti farata de salajrata oficisto; la Ĝenerala Direktoro devis fariĝi fluganta fantomo bazita en du landoj kiuj ne estas Nederlando; granda parto de la stabo devis esti maldungita. Sed la domo, kiu tial fariĝis granda anomalio, daŭre ekzistas kaj drenas la rimedojn de la Asocio kune kun ĉiuj ceteraj elspezoj pro salajroj kaj ceteraj unuamondaj kostoj. Se iu volas protesti ke tre malalta aliĝkotizo signifos ke estos tre malaltaj enspezoj, mi atentigas ke la kotiztabeloj de UEA ĉiam diskriminaciis inter aliĝemuloj el malsamaj landoj. Tiu diskriminacio daŭru tiel ke unuamondanoj daŭre pagos multe pli ol alilandanoj kaj tiel subvencios la Asocion anstataŭ pagi la prezon de la merkato, por tiel diri. Mi menciis la artikolon kiun mi verkis antaŭ deko da jaroj, en kiu mi promociis la ideojn kiujn mi nun priparolas, kiu neniam estis publikigita. Ĝia titolo estis: “Mortu Fondaĵo Canuto”. Tiu fondaĵo kiu ankoraŭ ricevas donacojn estas absurdaĵo kiu nur povas esti utila por ebligi manplenon da homoj ricevi subvencion por aliĝi al la Asocio. Laŭ mia projekto tiu fondaĵo ne plu estos necesa. Mi kredas ke kombino de tradicio, eŭrocentrismo kaj inercio infektis la pensmanieron de tiuj kiuj ĝis nun alfrontis ĉi tiun problemon. Sed ĉiuj kiuj daŭre rifuzas konsideri la eblecon movi la administrejon de UEA al triamonda lando devus memori ke la unua vorto de la nomo de la Asocio estas universala. Por esti vere universala necesas rekoni ke la Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema kaj fariĝi vere tutmonda.
  6. 2 poentoj
    mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton? Amike Renato
  7. 2 poentoj
    Kara Probal, Mi tre ŝatis vian proponon. Mi mem jam organizis etan poliglotajn rekontiĝojn kaj ĝi estis tre favora al esperanto. Mi iris al ĉiuj lingvo-tablo kaj informis pri la apo Amikumu en Esperanto, uzante facilajn vortojn kaj malrapide paroladon, kaj ĉiuj miris, ke ili kapablis kompreni.
  8. 2 poentoj
    Tre prave, Charlotte. Tio ne nur tuŝas junajn partoprenantojn. Dum la pasintjara UK en Lahtio mi dormis en la amasloĝejo, efektive tie estis multe pli da homoj ekster TEJO-aĝo ol TEJO-aĝaj homoj. Eĉ estrarano (kaj mi, do komitatano) de UEA elektis la amasloĝejon. Prelegojn eblas bone registri kaj meti en Jutubo. Prelegoj en Jutubo tre taŭgas pro tio ke dum prelegoj ne estas interagoj krom demandoj je la fino, demandojn oni povas meti en la komentejo, kaj la preleginto povas laŭplaĉe respondi ilin. Tiel prelego povas atingi multe pli da homoj. Mi pensas ke dum UK-oj al mi foje mankas la pli interagaj programeroj, kie oni pli aktive povas partopreni (diskutrondojn, kvizojn, trejnadojn, rolludojn, ktp) Mi ne ŝatas kiam pli-malpli la solaj ebloj estas longe sidadi kaj aŭskultadi. Ili povas esti tute bonaj, sed necesas havi diversajn programerojn por la diversaj celgrupoj.
  9. 2 poentoj
    Ligita al tiu temo estas la "Aligatorejoj", lokoj dum kongresoj aŭ eventoj kie eblas paroli aliajn lingvojn ol Esperanto kaj la denaska lingvo. Mi ĉiam ĝojas povi ekzerci miajn aliajn lingvojn en esperanto-kunteksto. Ili mankis al mi dum la Virtuala Kongreso. Jen priskribo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatorejo
  10. 2 poentoj
    Jen ekzemplo de kvarpaĝa strategia plano: Strategia Plano de TEJO 2018-2020
  11. 2 poentoj
    Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA: Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo.
  12. 1 poento
    Saluton! Se vi serĉas ion por fari dum viaj videbabilaj renkontiĝoj, eble vi ŝatus provi la retejon Gemelo.org. Ĝi havas diversajn ludojn en esperanto kiujn oni povas ludi senpage kaj sen konto. La ludoj estas: Verda Ŝtelo Temas pri vortludo pri anagramoj. Ĝi estas bona maniero lerni novajn vortojn en malserioza etoso. https://youtu.be/Cqa8cuCbOv8 Puĉo Puĉo estas kartludo pri blufado. Vi havas du kartojn kun malsamaj povoj, sed neniu scias kiuj kartoj ili estas, do vi rajtas mensogi kaj ŝajnigi havi aliajn kartojn por uzi alian povon. Sed se iu deduktas ke vi mensogas ri povas defii vin. https://youtu.be/-8awqz6xasA Amletero Ankaŭ Amletero estas kartludo pri blufado. Ĝi havas ĉarman temon pri amindumo de princino per amleteroj. https://youtu.be/fqDRBLdfFMI 6 Prenas! Ĉi tiu estas monde konata kartludo. Vi rajtas meti karton en vico, sed se vi metas la 6an karton de la vico vi devas preni ĝin kun ĉiuj ĝiaj punaj poentoj. La Vulpo en la Arbaro Ĉi tiu estas nova kartludo pri prenvicoj por du ludantoj. Se vi konas Briĝon aŭ Keroj vi bone rekonos la mekanismon. Zombiaj Kuboj Simpla ludo kun ĵetkuboj en kiu vi rolas kiel zombio kiu volas manĝi cerbojn. Vi rajtas ĵeti la kubojn tiel ofte kiel vi volas, sed se vi atingas 3 pafojn de pafilo vi perdas ĉiujn poentojn kiujn vi gajnis dum la vico kaj devas ĉesi. https://youtu.be/NOe9iqdWFSM Perfidulo Vi devas kunlabori por rabi bankon. Sed, vi ankaŭ povas perfidi viajn amikojn, fuŝi la rabadon kaj ŝteli ilian monon. Kiun vi fidas? https://youtu.be/XKbSKmq3sYQ Superbatalo Tre malserioza ludo pri sensencaj debatoj. Vi ricevas iun rolulon, ekzemple “avinon sur rultabulo kiu pafas laserojn”, kaj vi devas debati kial via batalanto venkus en ĝismorta batalo kontraŭ alia rolulo.
  13. 1 poento
    La Nova Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio (sema teksto proponita de Orlando Raola, reviziita 2020-08-03) UEA fondiĝis en 1908 kun la celo kunigi ĉies fortojn por propagandi kaj disvastigi Esperanton. Tiucele ĝi kreis vastan gamon da servoj kaj densan delegitan reton, kiu ebligis al la homoj utiligi la komunikadajn eblecojn provizitajn de la lingvo kaj tiamaniere naskiĝis kaj evoluis la komunumo kaj ĝia kulturo. Hodiaŭ, en 2020, surbaze de sobra analizo pri la tute alispeca monda komunika ordo kaj pri la atingoj de teknologio, transporto kaj socia evoluo, ni, la membroj de Universala Esperanto-Asocio, adoptas novan strategian planon: --la ĉefa celo de nia Asocio estas prizorgi la stabilan kaj daŭripovan evoluon de nia lingva komunumo, homoj kiuj lernis kaj uzas Esperanton por internacia komunikado por ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj, ni alstrebas vivteni en plene funkcianta formo nian lingvon, tiel ke kiam la homa evoluo postulos la alprenon de komuna lingvo por ke la homaro fariĝu unu vera monda komunumo, ni estu preta proponi nian solvon kaj kapablaj konvoki per faktoj kaj rezultoj pri la taŭgeco kaj dezirindeco de ĝia disvastigo. --En la strategio por efektivigi nian celon, ni subtenas ĉiujn iniciatojn kiuj povas kontribui al ĝi: edukajn, organizajn, kulturajn, teknologiajn. Ni kunlaboras kun ĉiuj bonvolaj homoj kaj ni sisteme raportas, per niaj propraj kanaloj kaj en la sociaj retoj, pri niaj progresoj kaj defioj. --La detalojn de nia agado, la manieron akiri kaj uzi niajn rimedojn kaj la taktikajn paŝojn al nia strategia celo, estas deciditaj de jaro al jaro pere de demokratie malferma kaj egalece travidebla procezo de diskutado kaj kunkreado. Ni daŭrigas la tradicion de jara kunfestado en la Universala Kongreso kaj en la renkontiĝoj regionaj, tutlandaj kaj kontinentaj. --Ni ankaŭ celas periode (proksimume ĉiun kvinan jaron) revizii tiun ĉi strategian planon por sukcese adapti ĝin al la ŝanĝiĝontaj kondiĉoj de la estonteco.
  14. 1 poento
    Mi rimarkis ke estis giganta laboro de pluraj esperantistoj cele al esperantigo de Liches.org. Ĝis nun la retejo estas je 60% kaj ĝi havas relative bonan lingvan nivelon (kvankam erar(et)oj estas). La plej gravaj partoj estas preskaŭ fintradukitaj (100% kaj 98%). La plej grava tasko nun laŭ mi estas voĉdoni por la plej bonaj tradukoj (kio plifaciligus oficialigon de la traduko). Nun Esperanto havas nur 1% da aprobitaj tradukoj. Mi petas atenti/kontroli la tradukojn ĉe crowdin.com/translate/lichess/59/en-eo ĉar ili temas pri mono kaj donacoj por Lichess, sufiĉe komplika temo! reviziu la 2 plej gravaj temoj: (100%) crowdin.com/translate/lichess/50/en-eo (98%) crowdin.com/translate/lichess/47/en-eo Jen listo de plej aktivaj tradukemuloj: Javier Ramos_1858 magnets_1683 Chuff Comics_493 ianremsen_291 Al Kanadi_252 Güther Tuben_220 Mike Frolik_171 Joop Kiefte_162 Sonja Lang_139 Alex Cornellier_59 ... Pli aktuala listo de kontribuantoj trovu ĉe: crowdin.com/project/lichess/reports (sub "Tops members" kaj filtru laŭ "lenguage Esperanto") Se iu interesiĝas plu daŭrigi bonvolu skribi al mi rekte ĉe: crowdin.com/profile/Radioamatoro aŭ la esperantista teamo ĉe https://lichess.org/team/esperantistoj
  15. 1 poento
    Amuze. La organizo, kiu eligis min kiel prezidanto, sen informi min intertempe, invitas la publikon. Ni nur povus kontribui per kontribui pri la temo "Kiel ili ekskludis min kiel ateisto" aŭ simile. Ni ne plu plendas, ĉar estas kutima agado de la maljuna generacio, kiu "kontrolas" la agadon de UEA. Sistema ekskludo, de tiuj, kiu ne 100-pocente harmonias kun la gvidantaro, anstataŭ gajni kunlaborantojn.
  16. 1 poento
    Proponoj de IFEF Mi forte subtenas la iniciaton okazigi retajn Forumojn pri diversaj temoj, ĉar tiuj rektaj kontaktoj povus alporti bonegajn ideojn pri diversflanka kunlaborado por subteni la Strategian laborplanon de UEA. Por interesigi la celitan publikon ĉu ene de UEA, ĉu ekster ĝi, kaj por esti efikaj, krom pluraj aliaj trajtoj (esti koncizaj, instigaj, engaĝigaj, ktp), la teoriaj gvidlinioj de la Strategio devus esti flekseblaj kaj adekvataj al la rapida evoluo el ĉiuj vidpunktoj de la nuna mondo. Pro tio la celaro de la Strategio povu esti rapide spegulita per realigeblaj portempaj agadplanoj. IFEF kutimas agadi per konkretaj projektoj, kiuj etendiĝas unu, du aŭ plurajn jarojn. La temoj de tiuj projektoj ne nepre instigas la lernadon de E-o, sed celas varbi pri E-o kiel pontolingvo utila en pluraj medioj, pere de kiu oni povas pliriĉigi la konojn diversflanke. Ĝis kiam la nuna diskuto pri Strategio de UEA konkretiĝos per gvida dokumento por la membraro, IFEF proponas al UEA por pristudi du kunlaborajn projektojn. Kvankam historie IFEF estas ligita ĉefe al fervojo, la agadkampoj estas diversflankaj, same kiel la profesioj de siaj membroj. Krom lokomotivestroj, trajnestroj, fervojtrafikistoj, inĝenieroj pri instalaĵoj, inter IFEF membroj troviĝas informadikistoj, universitataj profesoroj, kuracistoj, psikologoj, filatelistoj, modelistoj, konstruistoj, ktp. Tiel ke la kunlaboro povas esti pri: 1a projekto Kunlaboro internacia de Teknikaj Fakultatoj kun sekcioj pri intergrita transporto diversfaka (ne nur fervoja), por organizi Seminariojn por studentoj pere de Esperanto. Ĝisnunaj realigoj: - En marto 2019 okazis Seminario por studentoj de Universitato Pardubice. La esperantistaj fakuloj de IFEF el 5 landoj (Ĉeĥio, Danio, Germanio, Italio, Rumanio) prezentis 6 diverstemajn prelegojn en E-o, kiuj estis tradukitaj nacilingven de loka esperantista inĝeniero. Sekve: IFEF subskribis kunlaboran kontrakton kun la Dekano de la Teknika Fakultato por organizi pliajn seminariojn. Du studentoj esprimis deziron partopreni per prelegoj en IFEF kongreso. - Septembre 2019 okazis vizito al Teknika Fakultato en Poznano (Pollando). Seminario por studentoj estis proponita por februaro 2020. La pandemio malpermesis organizi ĝin. Kunlaborantoj (eblaj): - fakuloj de IFEF, - Universitatoj, - UEA, per laborgrupo de universitataj profesoroj, kiuj povus helpi por krei ligojn inter fakuloj en diversaj landoj; IFEF havas inter siaj membroj universitataj profesoroj esperantistaj, kiuj pretas helpi al kreado de reto de tiaj fakuloj, - TEJO, per siaj kontaktoj kun studentoj, - ILEI, - ktp. 2a projekto: 2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj” Kialoj: - Por subteni la atingon de la celoj de la Eŭropa Media Interkonsento, la 11an de decembro 2019 la Eŭropa Komisiono difinis Eŭropan Verdan Pakton por EU kaj ĝiaj civitanoj, kiu celas klimatan neŭtralecon ĝis 2050. El tiu vidpunkto fervoja transporto estas la sola transporta maniero kiu preskaŭ konstante malpliigis siajn emisiojn de karbona dioksido ekde 1990, malgraŭ la kresko de transportaj volumoj. - Estas preokupo komuna al tiuj de UEA kaj UNESKO pri daŭripova evoluo kaj klimatŝangoj. - 2021 markas plurajn gravajn datrevenojn por fervoja transporto: la 175-a datreveno de la unua fervoja ligo inter du eŭropaj ĉefurboj (Bruselo kaj Parizo), 40 jaroj de TGV kaj 30 jaroj de ICE. Memorfestos ankaŭ la centjariĝon de la starigo de UIC (Union Internationale des Chemins de Fer- Internacia Fervoja Unio), kun kiu IFEF havas longtempan terminaran kunlaboron. Dum 2021 serio de eventoj, kampanjoj kaj iniciatoj antaŭenigos fervojan transporton kiel energi-efika, ekologia, daŭripova, noviga, moderna, sekura kaj kohera sistemo de transporto. Inter tiuj eventoj la internacia arta festivalo EŬROPALIA, okazonta en Belgio de oktobro 2021 ĝis januaro 2022, por la unua fojo en sia historio ne elektis landon, sed preferas specifan temon por sia sekva ekspozicio. La temo estas „Trajnoj kaj Reloj”. Krom la historio de la fervojoj de Eŭropo la ĉefa rigardo de la festivalo koncentriĝos sur la estontecon de la trajnoj kaj pritraktos pli larĝajn aktualajn aspektojn, kiel moviĝeblo kaj ekologio. La festivalo ofertos plurajn artajn projektojn en Belgio sed ankaŭ en diversaj eŭropaj landoj. La artaj eventoj estos prezentitaj en diversaj muzeoj kaj lokoj de kulturo, sed ĉefe en trajnoj kaj stacidomoj. La Trajna Monda Muzeo (Train World) en Brusela urbo Schaarbeek ludos centran rolon. Rimedoj: - ekspozicioj de fotoj, - kolekto de artaj desegnaĵoj en kaj pri stacidomoj, - aliaj artaĵoj pri fervojo, - seminarioj kun prelegoj ligitaj al la vasta temo pri: historio de fervojo kaj daŭripova evoluo, klimatŝangoj, protektado de la naturo, kohereco inter diversaj transportaj rimedoj, avantaĝoj por civitanoj, ekonomio kaj klimato, ktp. Kunlaborantoj (eblaj) - IFEF, pere de Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj, - diversaj respondeculoj pri la eventoj, - ĵurnalistoj, - UEA Rodica Todor, IFEF
  17. 1 poento
    Esperantismo estas bazo por formi esperantistojn. La kreskiĝo de la movado dum la tuta historia vivo de Esperanto dependas de la pliiĝo de esperantistoj. Grava fakto estas ke nur esperantistoj fakte kaj praktike instruas Esperanton. Aldona fakto estas ke la esperantistoj disvolvas naturan amikecon en siaj rilatoj en la pli-ol-centjara Esperanto-movado. Do, la celo estas: “Fari esperantistojn per amikeco, surbaze de esperantismo”. Tio proponas metodon, kiu nature burĝonas en la movado, sed ĝi ne estas uzata sisteme pro diversaj kialoj. Oni jam havas sukcesan ekzemplon de tiu metodo, kreita en Brazilo: Programo MIA AMIKO (PMA), kiu ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estas simpla, preskaŭ senkosta, neburokratia kaj efektiva. Ĝi akceptas homojn el interreta mondo, ĉefe el la brazilaj retsociaj rondoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ni proponas al ili la lernandon de Esperanto havante la helpon de “esperantista amiko”, en duopa skalo. El tiu ekanta amikeco, la interesito motiviĝas kaj fariĝas amiko de la esperantisto, kaj tiu portas la interesiton al la kondiĉo de lernanto de la lingvo, per la retmetodoj jam disponigitaj en la reto (lernu, duolingo, kape, ktp) aŭ adaptitaj instrumaterialaj tekstoj, kiel tiuj de Sylla Chaves, Josias Barbosa aŭ de Stano Marcek. La esperantista amiko ĉiam parolas pri Esperanto, pri ties filosofio kaj historio. Pri aliaj kromaj kredoj de la esperantista amiko, oni petas ke li minimigu ĉefe pri politiko kaj religioj, por eventuale ne malhelpi la evoluon de la esperantistiĝo de la interesito/lernanto. Laŭ la evoluo de la lernado, ni enkondukas interesiton ene de la diversaj vacapaj grupoj, graditaj je Esperanto-kono, kie okazas la komunuma rilatiĝo kun aliaj lernantoj de PMA. El tio ekestas la amikeco en pli larĝa skalo. Tio estas la semo por esperantistiĝo kaj fiksigo de la interesito/lernanto en la movado. Ĉio estas farita per retmesaĝoj, vacapaj/telegramaj mesaĝoj kaj vivelsende inter la interesito kaj monitoro, per la diversaj interretaj sistemoj disponeblaj. Por internaciigo de Programo MIA AMIKO, oni devas havi centran internacian organizadon por kolektado de la interesitoj pri Esperanto mondskale, aŭ/kaj uzi la UEA-datumbazon de AMIKOJ DE ESPERANTO. Distribui ilin al la diverslingvaj grupestroj, kiuj redistribuas ilin al la nacilingvaj esperantistaj amikoj. ILEI, Lernu kaj Edukado.net povas helpi en la metodiko por Esperanto-instruado kaj helpi la "amikajn instruantojn" dum la esperantistiĝo. La propono estas, ke UEA fariĝu la centra kolektanto kaj progreskontrolanto de la interesitoj pri Esperanto kaj ankaŭ iel administru la internacian reton de monitoroj (amikoj) en la diversaj lingvaj grupoj. En certaj lingvaj grupoj, pro la granda kvanto da landoj parolante la saman lingvon, oni devas subdividi ilin en landgrupoj sub la koncerna lingvogrupo. La plene proponata projekto estas en ĉi LIGILO
  18. 1 poento
    @Emilio Cid, saluton! Lau la Ghenerala Regularo (18.5) "alighintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto." Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Dankon!
  19. 1 poento
    Estas 800 mil lernantoj de esperanto en Duolingo. Eble granda parto el ili neniam aŭdis pri Zamenhof kaj supozas, ke Duolingo inventis Esperanton. Ni ĝojas pri tiu granda nombro kaj ESPERAS, ke ili havu la iniciaton serĉi la movadanojn. Multaj restos en la movado se ili trovos ĉe ni amikiĝon. Ni havas jam registritaj 700 Amikoj de Esperanto kaj ili ni ofertis nur unu bonvenigan mesaĝon. Mi opinias, ke la internaciigo de la programo MIA AMIKO estus tre interesa por eviti, ke lernantoj forlasu la kursojn kaj igu ilin movadanojn. Mi forte apogas, ke UEA helpu la internaciigon de PMA.
  20. 1 poento
    Jes! Kiam mi envenis en la movadon antaŭ ĉ. jardeko, al mi same mankis la eblo engaĝiĝi - ĉar tiam TEJO havis kunlaborstrukturon kiel tiu de la nuna UEA. Por krei malfermajn, funkciantajn komisionojn, necesis multe da engaĝiĝo por ke nun ili aspektu kiel la kutimo. Do, eblas ŝpari iom da pripensoj, ĉar eblas lerni de la spertoj de TEJO (ekzemple por ne ripeti la erarojn, nur la funkciantajn ideojn).
  21. 1 poento
    Mi trovis tiun laborplanon de TEJO tre utila: https://docs.google.com/document/d/1obyUOSt-mPbc2SmehXB95AXue3M3tbvUbA9qiNH6WyU/edit - ĉefe ke ni siatempe ĉiumonate, samtempe kun la cirkuleroj, faris komenton pri kio intertempe realiĝis. Pro teknikaj kialoj la komentoj por vi ne videblas, do mi aldonas ekzemplon pri kiel ili aspektis (tie troviĝas miaj komentoj, ĉar temas pri mia respondeckampo, pri aliaj temoj aliaj faris similajn komentojn).).
  22. 1 poento
    Ebligi pagi kotizon por alia — Inter la multaj ebloj de donacoj, indus aldon la eblon oferti membrecon (MB, MA, M-SZ) al difinita persono. Ekzemple, homo kiu deziras fari donacon al amiko, loka klubo kiu deziras oferti premion al diligenta lernanto… En multaj kazoj tio alportos novajn membrojn kiuj verŝajne ne membriĝus per si mem.
  23. 1 poento
    Karaj, Mi pensas ke la _esperantismo_ lastatempe evoluis kaj arigis aliancanojn precipe en la poliglotaj rondoj. Ni pli kaj pli ofte diras al la publiko, prave, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Ne cxiam temas pri la 'propedeuxtika valoro de Esperanto', kvankam ankaux tiu faktoro havas rolon. Foje temas simple pri tio ke homoj kiuj interesigxas pri la lernado de lingvoj ankaux allogigxas al Esperanto kaj gxojas trovi ke Esperanton ili sukcesas lerni tre rapide. Kial fari apartan fortostrecxon por kapti tiujn personojn (kiuj ne nepre aligxas al la porEsperanta movado) kaj reteni ilin kiel amikojn? Utilas ilin reteni ecx pro instrumentaj motivoj. Se ili restos ligitaj al nia movado, deflanke, ili informados pri tio, kaj iliaj parencoj eventuale emos lerni Esperanton kaj aligxi al la vera movado. Kia estu tiu fortostrecxo? (A) Laux mi, utilas havi por ili apartajn arangxojn dum niaj UKoj, nacilingvo-cxefigajn -- eble emfazante ke estas plej bonvenaj tiuj poliglotoj kiuj scias la cxeflingvon de la kongresa lando, kaj do uzante tiun lingvon kiel laborlingvon de la apartaj arangxoj -- por ke ili havu la okazon sperti la 'veran' kongreson deflanke. (B) Laux mi, utilas krei por ili apartajn eventojn en la horaro de la landaj asocioj -- sur tiu nivelo mi ne rekomendus ke ni enlasu ilin en la landan _kongreson_, cxar ofte la celo de la landa kongreso estas doni al la komencantoj okazon por plibonigi sian konon de Esperanto, kaj kun tiu celo ne bone sidas la bonvenigado de poliglotoj ne nepre bone konantaj Esperanton. Mia rekomendo estus ke ni havu por poliglotoj eble unu-du Malfermajn Tagojn jare en la sidejo de la landa asocio, ekzemple. Cxiu lando kiu emas enprogramigi tiun cxi ideon devos elekti propran strategion: la diverseco de situacioj estas tro granda ol ke eblus fari unu samon rekomendon cxie validan. (C) Laux mi, landaj asocioj kun stabile funkcianta (papera kaj/aux reta) revuo, cxiuokaze devante uzi ankaux la cxeflingvo/j/n de la lando por atingi la publikon, povus krei angulon por interesi la poliglotojn. Denove, la ebleco kaj indeco de tia enprogramigo dependu de la ebloj kaj emoj en cxiu unuopa landa movado. Eble la poliglotoj ne estu nia sola alianca sektoro. Lige kun pli vasta 'esperantismo', oni povas pensi laux similaj linioj pri -- ekzemple -- tradukistoj. Sed tio estas pli aventura fadeno, cxar ne ekzistas objektivaj pruvoj ankoraux ke Esperanto allogas tradukistojn. Ni restu cxe tio kion ni scias. Pri poliglotoj jam ekzistas konkretaj atingoj. Ni plifortigu ilin. Amike Probal
  24. 1 poento
    mi konsentas, ke estu unu paĝo por la cel-deklaro kaj postaj paĝoj pri konkretaj agoj por atingi difinitajn celojn. amike renato
  25. 1 poento
    Lastjare en la Forumo mi proponis alternativan analizon pri Kongresoj: ĉiujara kongreso, ĉiudujara kongreso, ĉiukvarjara kongreso. Mia timo, tiam kaj nun, estas ke la kosto ĉeesti kongresojn estas pli kaj pli peza, ne nur mone sed tempe. Nun en mia propra kazo la pandemio ne tuŝis min finance, sed familianojn jes ja, kaj mi havas devon helpi al ili. Multaj aliaj homoj (gepatroj kaj geavoj) kiujn mi konas en Hispanio estas en la sama situacio. Nun oni ĵus povis sperti vere bone organizitan kongreson (mi miris fakte pri la kapablo de kelkaj starigi la tuton tiel rapide, tiel efike, tiel klare -- preskaŭ ĉio en la retejo de la kongreso estis klara), kaj valoras la penon pripensi tiun kongreson profunde. Estas multe da lecionoj belaj ene. Tio kion mi mem volas de kongreso estas aŭdi la ideojn de la Esperantistoj, ĉu en IKU, ĉu en la parto Esperantologio, ĉu en aliaj programeroj. Sed nun videblas, ke la registrado estas je tre alta, bonsona nivelo. Tio ŝanĝas ĉion. Mi persone preferas la sekvan modelon: ĉeesta kongreso ĉiudujare aŭ ĉiukvarjare, kaj virtuala kongreso kiel hibridaĵo de tiuj ĉeestaj kongresoj, kaj virtuala kongreso kiel anstataŭiganto en la neĉeestaj jaroj.
  26. 1 poento
  27. 1 poento
    Diccon Masterman bone analizas la problemon kaj skizas solvon. Unu sola administra oficejo (ĉu en multekosta lando aŭ ĉu en malmultekosta lando) ne plu taŭgas. Estus bone ne plu havi ĉion en nur unu loko. Situacio rapide ŝanĝiĝas kaj taŭga urbo en 2020 por instali administran oficejon povas fariĝi maltaŭga post iom da tempo. Anstataŭ kotizoj pagitaj en nur unu valuto en nur unu oficejo, eblus imagi ke eblus pagi kotizojn al proksima oficejo en loka valuto; problemo por aliĝi ne nur rilatas al nivelo de kotizoj sed ankaŭ al pagmanieroj. Pri administraj taksoj la modelo de Esperanto-revuo estas bona; anstataŭ laborigi dungiton en iu oficejo, ni havu kontrakton por la atingi rezulton. Verŝajne tiu modelo povus taŭgi por aliaj taskoj. Eble en la estonteco estu – Ĵura sidejo en iu prestiĝa urbo, sed en sufiĉe neŭtrala lando. Ne en iu potenca lando, kaj ne en lando kun fortaj rilatoj kun iu potenca lando. Kaj en stabila lando. En sia tempo sidejo en Ĝenevo esti bona loko. Provizore ĝi povus resti en Roterdamo. – Oficejoj en oportunaj lokaj por regiona agado kaj kun Esperantistoj (por ke ili povu facile rilati, aliĝi al UEA…) kaj kun gravaj strukturoj: mondaj (UN, UNESKO…) kaj regionaj (ne nur Eŭropaj). Por funkciigi tiujn oficejojn, oni kalkulu kun la rimedoj de sur-lokaj volontuloj aŭ/kaj de loka kontrakto, kaj de la eblo dividi lokon kun loka eo-asocio, kaj kun la rimedoj kolektitaj sur-loke (ĝenerale lokaj rimedoj taŭgas por sur-lokaj kostoj). – Kontraktantoj por kunordigaj internaciaj taskoj, sur la modelo de Esperanto-revuo, sen longdaŭra ligo kun specifa loko. Nun kion fari? Ni ne konstruas de nulo. Ni ne povas tuj forĵeti tion, kio ankoraŭ funkcias. Ne urĝas vendi la Roterdaman domon; ĝi povas provizore resti ĵura sidejo kaj administra oficejo por Esperantistoj loĝantaj en eŭro-zono. Sed ni devas iom post iom transiri al nova modelo, aldoni novajn servojn, novajn eblojn aliĝi… sen forĵeti la nunajn anstataŭ bone funkciigi novajn. Funkciigi reton de oficejoj kaj de kontraktantoj estas nova afero por UEA. Ni ankaŭ devus esti atentemaj ke tiuj regionaj oficejoj restu UEA-oficejoj do sendependaj de landaj aŭ lokaj asocioj, kiuj havas siajn naciajn kaj lokajn problemojn.
  28. 1 poento
    🇮🇶 Eble oni povas rekomenci en Bagdad.... 🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿 El raporto de la germano Rudolf Sprotte, kiu instruis Esperanton en Bagdad ekde 1911. La fama brita Esperantisto kolonelo Pollen, kiu vizitis la regionon kelkajn jarojn pli frue, menciis 66 diversajn lingojn parolatajn en la urbo. Ekde 1912 estis delegito de UEA ( Raoul Leòr kun adreso Sejd Sultan Ali,1 ).
  29. 1 poento
    Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas. Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata. Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni. Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne. Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn. Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing". Ekzistas libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.
  30. 1 poento
    Leginte la "semon" de Orlando - dankon, Orlando, por ĝi - revenis en mian kapon la diro de LLZ ke lia vera vivcelo ne estis Eo sed la unueco de la homaro kaj ankaŭn kion li diris dum 3a UK en Kembriĝo en 1907: "Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." Ĵus spertinte la brilan VKn kaj havante en la kapo ankoraŭ kion Duncan unutage rakontis pri interkultura kleriĝo/klerigo mi volas atentigi pri la neceso - apud doni al ili komunuan lingvon - edukadi la homojn tiel ke ili komprenas kaj akiras la kapablojn pace, lerte, solidare kaj ame kunlaboradi tutmondsocie por povi vere kunvivi kiel "interfratigita homaro". Duncan ankaŭ dividis la resumon de iu dojeno de interkultura lernado, ke tre similas interpersonaj kaj interkulturaj rilatoj respektive ke, se homo tre kapable interrilatas kun siaj proksimuloj, li/ŝi probable ankaŭ bone sukcesas en interkulturaj rilatoj - kaj inverse. Do, por resumi: miaopinie indas en la strategio akcenti kiel celon, ke la E-komunumo volas fariĝi studinda kaj kopiinda kaj invitanta modelo de tutmonda komunumo kaj ke el tio rezultas duobla tasko: a) konstante edukadi la anojn de la E-komunumo pri la antaŭkondiĉoj por krei tian komunumon - inkluzive de personaj ecoj, kiujn eble oni povas resumi per "senperforta komunikado" aŭ per virtoj kiel veremo, honesteco, pacienco, komprenemo, malmaliceco, evitado de klaĉado ktp. b) prezenti tiun modelan komunumon al la ekstera mondo kaj inviti al partopreno en ĝi Mi konscias kaj ke la E-komunumo povas kaj fieri pri brilaj atingoj kaj ke al ĝi konstante indas kaj endas tiudirekte plulernadi.
  31. 1 poento
    Mi plene konsentas. Ne bone funkcias provi fari strategion kaj laborplanon en la sama dokumento, precipe se oni celas, ke la strategio estu konciza kaj inspira. Indas pensi ankaŭ pri celdeklaro kiel parto de la strategio. Celdeklaro devas resumi la kernajn valorojn kaj vizion de organizo; ĝi estas do eĉ pli longperspektiva ol la strategio mem, kiu devas respondi al la konkretaj sociaj kaj historiaj kondiĉoj de difinita periodo.
  32. 1 poento
    mi emfazas ĉiam la bezonon akri novajn lernantojn. tio estas la bazo de ĉio. amike renato
  33. 1 poento
    Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp. Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj
  34. 1 poento
    Dankon, Emilio Cid, pro la invito! Bedaŭrinde mi ne ofte okupiĝas pri la bezonoj de UEA. Do mi ne bone povas kontribui pri ties laborplano. Tamen, evidente kontribui al laborplano de pluraj homoj estas afero de kunfarado. Mi do invitas homojn kiuj jam kunfaras en la projekto havi anonceton en la Esperanta Kunfarejo por akiri eblajn homojn, kiuj ankaŭ ŝatas kontribui al la strategia laborplano. Simple sendu la aperigotan tekston al frali{ĉe}mail.de. Legu pri la Esperanta Kunfarejo en Vikipedio. Ne maltrafu mian profilon ĉi tie.
  35. 1 poento
    Mi povas konfirmi ke en la lingvokafejo kiun mi helpis organizi estis efika ke homoj vidis ke Esperanto estas parolata, kelkaj konis ĝin kaj tiel eksciis ke ekzistas esperantistoj en la urbo kaj aliaj simple venis por demandi pri Esperanto kaj lernis pri ĝi de ni. Ni ne uzis flagojn tamen, sed printitaj tabuletoj kun la nomo de la lingvo en la nacia lingvo kaj en la cellingvo.
  36. 1 poento
    Volonte, Probal. En kuntekstoj ekster esperantaj eventoj, indas rigardi lingvajn kafejojn. Mi konas kelkajn bonajn ekzemplojn de tio. Temas pri homoj kiuj renkontiĝas por paroli fremdajn lingvojn. Surtable oni metas flagojn de la priparolata lingvo, do povas esti unu tablo por la franca, unu por la angla, unu por la sveda.... kaj unu por esperanto. Se aldone estas ejo kun libera libroxranko, eblas donaci librojn en Esperanto por libera pruntepreno al ĝi. Sed estus bela se la homoj, kiuj iras al la lingva kafejo, ne nur propagandas pri esperanton, sed estas malfermaj al lernado de multaj lingvoj. Aligatorejo ja estas enesperantuja afero, lingva kafejo eksteresperanta. Sed kiel Judith montris dum la Poliglotaj Renkontiĝoj, eblas "eksporti" la koncepton de aligatorejo al aliaj kuntekstoj ekster-Esperantujo. Se loka esperanta klubo estas malforta, eble ili povas rigardi ĉu eblas starigi lingvan kafejon anstataŭ? Tiel eblas renkontiĝi ie por paroli esperanton, sed samtempe esti malferma al aliuloj.
  37. 1 poento
    Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  38. 1 poento
    Dankon pro levi la strategian planon de TEJO. Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tio ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon).
  39. 1 poento
    Jes, daŭre estas 2020. La plej aktuala Strategia Laborplano de UEA eksvalidiĝis jam en 2017. Jes, estas spertoj kaj aplikoj en la junularaj medioj. Tamen, mi preferus nun fokusiĝi pri la laboro de UEA, kaj nur inspiriĝi de Strategiaj Planoj de aliaj - ne devojiĝi per diskutoj pri alia temo.
  40. 1 poento
    Emilio skribis: burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. Jes vi pravas. Germanio eĉ havas la lukson de propra organizo por ĉiu federacio lando. Tio inkludas ĉiam minimume tri postenojn edkaj tial la samideano ne havas tempon. La efiko de ĉi tiuj organizoj estas nula. En Berlin kaj Brandenburgio ni celis dum 30 jaroj kunmeti la organizojn. Tiam la politikistoj planis kunmeti la du federaciajn landojn. Brandenburgio estas restaĵo de GDR, kie la Esperantistoj tuj komencis detrui la tutlandan organizon GDREA kaj fundi landajn asociojn, kiuj vegetas ekde tiam. Neniu bezonas ilin. Kutime estas unu aktiva centro en granda urbo, pli precize urba regiono, kiel Berlino kaj la t.n. "larda zono" ĉirkaŭ. Estas vere ridinda, ke eĉ la Esperantistoj en limregiono, pri kiuj abundas Germanio, flegas sian hobion de propra organizo anstataŭ transliman, komunan strukturon. La argumento kutime estas, ke oni povas akiri subvenciojn de la koncerna federacia lando. Sed tio neniam okazis ĝis nun. Alia argumento estas, ke la "edukado" en Germanio estas afero de federacaj landoj (propra ministerio) kaj tial landa organizo estus necesa por la enkonduko de Esperanto en lernejoj. Ankaŭ vana argumento, ĉar neniu paŝo okazis en tiu ĉi direkto dum la lastaj jardekoj. Oni preskaŭ mortigis min, kiam mi aŭdacis proponi la dissolvon de la strukturo, kiu nur absorbas laboron sen utilo. Tamen konkurenco ne ekzistas, ĉar estas piramida strukturo. Se vi estas membro de urba asocio vi devige estas membro de la federacia kaj tutlanda strukturo - finfinde UEA. Sed ankaŭ tio ĉi ne utilas, ĉar ofte membroj ŝatas subteni sian lokan kluban, sed la nacian asocion, sed tio formale ne eblas. Tipa "pafo en la genuon" kiel diras germana proverbo.
  41. 1 poento
    Jen Strategia Plano de TEJO, kiun mi jam ŝatas pro tio ke ĝi estas klare ordigita kaj ĝi ne estas longega dokumento. Mi pensas ke ĝiaj ĉeftitoloj (blankaj literoj sur verda fono) estas rekte kopieblaj, kaj ni povus aldoni enhavon sub ili kiu pli taŭgas en la kunteksto de UEA. Jen skizo, ĉefe bazita sur la plano de TEJO, sed kun kelkaj modifoj: Movade: Krei kunlaboron kun aliaj organizoj kaj sentebligi pri lingva justeco Akreditigo de UEA en internaciaj organizoj por pledi ĉe ili Aktiveco en internaciaj organizoj Partneriĝo kunlabore kun aliaj lingvorientitaj organizoj Kreado kaj pluevoluigo de reto da kontaktoj kun decidfarantoj Kunkampanjado pri inkluziveco, kontraŭdiskriminacio, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco Havi pli kvalitan aleksteran komunikadon Provizado de reuzeblaj, bonkvalitaj varbmaterialoj Liverado de profesiaj retpaĝaroj, ankaŭ por landaj sekcioj Kolektado de personaj spertoj diskonigindaj de aktivuloj kaj esperantistoj Kreado de tradukteamo, ĉefe por varbmaterialoj, subtekstoj, projektoj kaj kampanjoj Okazigo de pli kvalita alekstera informado per evoluigo de la UEA-paĝaro Engaĝado de landaj sekcioj en komunaj projektoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj. Organize: Krei sistemon por engaĝado en UEA kaj pli forta ligo kun landaj sekcioj Disvolvado de strategio por varbado kaj mobilizado de novaj homfortoj Prizorgado de sistemo kiu faciligas la enposteniĝon kaj ekagadon (trejnistaro kiu kapablas trejni novajn komitatanojn, komisiitojn, ktp) Atingado de pli bona mezurado de nia agado kaj komunikado pri ĝi (eventuale ankaŭ UEA dungu oficiston pri komunikado) Kapablokonstruado de niaj landaj sekcioj Certigi daŭripovan financan strukturon en UEA Reformado de la membreco-sistemo, kiu havas influon sur niaj financaj rezultoj. Esplorado pri novaj monfontoj Organizado de subvencipetado kun niaj landaj sekcioj kaj aliaj partneroj Progresigo de analizado, monitorado kaj raportado pri niaj financoj.
  42. 1 poento
    Jes, kaj ankaŭ eblas relegi la ĉapitron “Kian strategion ni bezonas?“ en la unua paĝo de la dokumento “Strategia vizio por UEA” de marto 2012 https://uea.org/l/teko/strategio/Strategia_vizio_por_UEA_2012.pdf kiu ŝajne estis forgesita poste dum verkado kaj aprobo de la strategia "laborplano" (ĉu vere laborplano?) de 2013-2017. UEA ne estas firmao kun sufiĉe da financaj rimedoj kaj ebloj dungi multe da profesiuloj por realigi la taskojn. Ni devas kalkuli kun la membroj kaj volontuloj, kiuj faras tion, kion ili emas, kapablas, povas… Certe tamen necesas gvidlinioj por niaj agadoj, sed ni ankaŭ devas profiti el la oportunoj.
  43. 1 poento
    Jes, eblas organizi agadojn alimaniere ol la 4 K, ekzemple laŭ – PorEsperanto celante homojn kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne scipovas la lingvon – PerEsperanto por homoj kiuj jam atingis nivelon de lingvo-uzo PorEsperanto kun – informado al ĝenerala publiko kaj al gravuloj (desuba kaj desupra agado) – instruado al komencantoj/intoj kaj progresantoj ĝis nivelo de lingvo-uzo PerEsperanto kun – movada informado – supera instruado de Esperanto – ĉiuj aliaj multenombraj uzoj de Esperanto, inkluzive instruadon en Esperanto Tamen la vortoj informado kaj instruado rilatas al nia agado. El la vidpunkto de la publiko temas pri ekkono kaj lernado de Esperanto, do gravas ĉiam atenti kiel vidiĝas niaj agadoj el la vidpunkto de la celatoj.
  44. 1 poento
    Tiu ideo de Edukado.net estus la celo de la fakaj asocioj. Jen interesa eseo: LA MARTELISTOJ PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo. Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono. La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj. Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla. La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis vivu martel' vivu martel' vivu la sankt' martel' Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la #Esperanto-klubo... Thierry Salomon 2005, ISBN 963 218 213 8 El: "La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"
  45. 1 poento
    Sinjoro… via mondkompreno verŝajne surbazas ridindan komploton. La UN ne estas fiintenca organiza dediĉanta al la perdigo de nacioj k kulturoj, kaj certege ĝi ja ne estas la proponanto de iu »nova monda ordero«. Via nuran fonton vi citas rilatan al »anstataŭiga migrado« (kiel perdigo de kulturo) aŭ »nova mondo ordero« estas simpla studo de la departamento de socia k ekonomia aferoj, priskribinta la malpliiĝado de popolkvantoj en kelkaj landoj. Tio ĉi simple veras— en eŭropaj landoj (k ankaŭ aliaj ekonomiaj kernaj landoj), la naskiĝrapido draste faliĝas al niveloj nesubtentantaj la nunajn popolkvantojn. (Rigardu la ligitan SVG-dosieron, aŭ ĉi retejo (angle, bedaŭrinde) kun rilataj statistikoj.) Tio ĉi estas ekonomia problemo, kaj la departamento simple proponis ke enmigrado helpus subteni popolkvantojn (kiu estas objektiva fakto— se vi bezonas homojn, peti ilin eniĝi). Ili nepre ne aludis intencon pri »perdigo de kulturo«, nenio tiel interesa nek damninda! Fakte, la studo sekis, ĉar ĝi nur estis pri ekonomiaj informoj. Se vi persone legas la studon kiel malica deklaro, vi nur legas vian biason, antaŭjuĝemon. Via paĝo (kaj viaj aliaj) havas ege strangajn proponojn, ekzemple ke la unuiĝintaj nacioj… > … estas ili kiuj inventis la koncepton de "blanka kulpo" pri "blanka privilegio" kaj admonas nome blankulojn ne multobliĝi por savi la ekologion de "panjo Tero". Sed la ideo de blanka privilegio nur sekvas la fakton ke minoritatuloj (de forto aŭ de popolkvanto) plejofte suferas subpremadon iel— pro etaj indignoj aŭ ies favoro al aliaj homoj de la malminoritataro. Ne ekzistas pruvo ke la ideo estis kreita pro »malicaj« intencoj, kaj ne simple estas observo de sociaj rilatoj! Kaj neniu laŭlitere konsilas ke homoj ĉesu naskigi bebojn— kaj eĉ tiuj farantaj tion ne indikas ke ĝi rilatas eĉ iomete al raso— kaj certe ne la UN! Ho, kaj jen alia strangaĵo: > Tiuj ĉi planoj de UN, EU kaj la komisaroj de tutmondiĝo fakte estas la sekva fazo de Marksismo, kiam anstataŭ elproprietigi bonhavon de riĉaj kaj sukcesaj individuoj, oni celas elproprietigi la bonhavon kaj teritoriojn de riĉaj kaj sukcesaj landoj! Klare, vi ne konas Marksismon. Marksismo estas pri la lukto inter klasoj kaj ja ne landoj. (Marksismo estas malbona filozofio kaj plenas de problemoj, sed tio ĉi ne estas unu). Marksistoj malmultegas nun, kaj ridindas la ideo ke ili tiel fortas, ke ili regas la UN'on, kaj la EU'on, kaj la »komisaro de tutmondiĝo«. Nu, io estas tiu ĉi »komisaro de tutmondiĝo«? Ĉu vi esprimas tion ekonomie (kiel la pliligateco de landoj pro tutmonda kapitalismo), aŭ ĉu vi aludas la »novan mondon orderon«, jajaja? infanoj_po_virinoj-2017.svg
  46. 1 poento
    Mi subtenas la ideon, ke tiuj, kiuj deziras ricevi paperan jarlibron, ricevu ĝin.
  47. 1 poento
    Mi estas Stella Lindblom, filino al Roland Lindblom kiun kelkaj el vi supozeble konis. Li fariĝis honora membro de UEA en 2013, sed forpasis en 2016. Mia patrino estas Anita Dagmarsdotter kiu ankaŭ dum sia tuta vivo laboris por Esperanto kaj UEA, fojfoja komitatano kiu interalie helpis la Afrikan movadon kune kun Hans Bakker kaj antaŭ multaj jaroj interesiĝis pri la Virina Agado. Mi aktivas en la Sveda Esperantofederacio (SEF), kie mi estis estrarano sed nuntempe "nur" estas respondanto pri komputilaĵoj kaj organizada subteno kaj evoluigo. En mia junaĝo mi estis estrarano en la junula organizo de Svedio kaj ankaŭ instigis kaj gvidis la laboron de komuna gazeto por la Nordiaj junularaj organizoj en la 80aj jaroj. En 2012 mi transprenis la rolon kiel oficiala traduka estro por la komputila platformo Joomla, de Cindy McKee el Usono. Joomla estas konsiderata la tria plej granda platformo por retejoj en la mondo. Pluraj individuoj en la movado bone scias kiu mi estas. Ekz. Mark Fettes, Stefan MacGill, Loes Demmendal, Osmo Buller, Amri Wandel kaj aliaj en la "malnova gardistaro". Amri fakte vartis min dum iu aranĝo kiam mi estis infano. Bedaŭrinde mi ne estas 100% denaska esperantistino, ĉar miaj gepatroj estis avertitaj ne instrui du lingvojn al mi. Stulta (socialisma?) ideo dum la 60aj jaroj, ke infanoj nur povas lerni unu lingvon. Sed ili ofte uzis Esperanton hejme kaj mi ensuĉis ĝin kaj bone komprenis, kvankam mi ne lerte povis esprimi min. Do, mi neniam studis Esperanton, nur uzas ĝin. Mi faras lingvajn erarojn kaj fakte pli komforte uzas la anglan skribe, kvankam mi pli komforte parolas Esperanton ol la angla.
  48. 1 poento
    @Metsiso kaj @Ronaldo.nl Dividi estas ja diskutenda vorto. Mi provis starigi diskuton pri tradukoj en aparta loko ĉi tie, sed vere devus esti nova subforumo en kiu oni povas meti fadenojn por ĉiu vorto aŭ esprimo por diskuti sinsekve. En tiu traduka fadeno, mi rakontis kion faris ni jam antaŭ pluraj jaroj pri la "dividi"-problemo. Pensante ke "partopreni" estas kiam homoj venas iu loko por preni parton. Sed "Share" estas dissendado tiel ke homoj povas partopreni per la dissendado. Tial ni kreis la vorton "partodoni". Tio estis fakte laŭdita eĉ de mia patro, kiu (nun jam for ekde 2016) sed li kreis la novan svedan-esperantan vortaron dum sia tuta vivo, dum 67 jaroj. Do, liajn konsilojn mi ofte aŭskultis. Tial mi preferas kaj proponas partodoni. Se estas ebleco evoluigi esperanton anstataŭ nur transpreni ion de alia lingvo, mi ŝatus tion. Do "ŝari" estas vorto kiu devenas rekte el "share" kaj estas nova bazo. "Havigi" estas problema ĉar estas malklare la direkton. Povas esti ke mi havigas al mi mem aŭ al alia. Krom tio, mi pensas ke la diskuto daŭrigu. Eble alia ankoraŭ povas aldoni brilan alternativon.
  49. 1 poento
    Mi provis uzi la paĝon sed estas barita ĉar mi ne estas "vera" membro. Nu, mi estas membro de UEA, sed ne volas informi pri tio jam. Mi volas sperti kion spertas UEAan ne-membron. La sindefenda nivelo ŝajnas iom tro alta laŭ mi. Nur membroj rajtas komenci temojn. Ĉu tiu estas instigo membriĝi al UEA? Se UEA komprenu kial ĝi estas en krizo, mi ne vidas kiel helpus nin bari la ne-membrojn. Ĉu ni timas ilin kaj iliajn ideojn? Mi ankaŭ dubas pri la politike korektaj reguloj ke oni ne rajtas ĝeni iun. Nenie en la avertoj, reguloj kaj kondiĉoj mi vidis ke UEA gardas la liberecon esprimi sin, sed male, ni ne rajtas ofendi. Tio estas nekontrolebla stato kaj ankaŭ sapa stango al mizero, ĉar se la vorto ne estas libera, la plej ofendemaj inter ni kontrolos la diskutojn. Ofendiĝo povas esti uzata, en si mem, kiel armilo. Policado en forumo pli bone okazu per komunaj rimedoj inter la membroj ol moderigo de superuloj. Se estas tro da reguloj krom "estu ĝenerale afabla" kaj " ne mensogu" la sentemaj homoj timemas kaj ne esprimas sin. La nesentemuloj ne hezitos esprimi sin kaj aŭ estos forbarataj aŭ aŭdeblas pli ol necese pro la kompara silento. Seniluzie mi atendos la evoluon kaj evoluigon de tiu ĉi ejo.
  50. -1 poentoj
    Mi ŝatas, ke Orlando Raola menciis pri neceso esti "Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj". Jes, kaj mi aldonu, ke tutmondiĝo trudas ankaŭ homogenigon de popoloj fare de truda invado, truda miksado de popoloj, truda ŝanĝo de la suvereneca principo ke "Lando X apartenas al popolo X". Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo, pri kio mi jam skribis ĉi tie: http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono/NeutralecaPerfido.htm
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.