Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 10/23/19 en Afiŝoj

  1. 4 poentoj
    la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo. Amike Renato
  2. 3 poentoj
    Mia konsilo estas ke nova laborplano estu: a) maksimume unu-paĝa Kaj ke ĝi indiku: b) maksimume 3-5 celojn. Dum la pasintaj jardekoj ni travivis longajn dokumentojn, kiuj finfine efektivigis nenion. En la reala mondo de Esperanto-parolantoj, temas pri klaĉado kaj ŝerĉado. Do. Oni diru. Malmultas homfortoj. Malmultas mono. Kiuj 3-5 aferoj estu niaj celoj? Se neniu povas aŭ pretas pripensi tion, la tuta strukturo de UEA simple kolapsos.
  3. 3 poentoj
    Mi kredas, ke la juna svedo, kiu reagis al Orlando pravas, kaj la situacio estas komuna al ĉiuj nordeŭropaj landoj ĝis Nederlando. Ne nur mankas membroj de UEA, sed entute mankas novaj esperantistoj. Ĉu iu scias pri la situacio de TEJOI en tiuj landoj? Estas komuna sperto de tiuj, kiuj regule sekvas la agadon de esperantistoj tra la landoj, ke la landoj de suda Eŭropo estas pli plenaj da diverspecaj iniciatoj, kiujn oni ne trovas en norda Eŭropo. Britujo estas en iom meza situacio, ĉar ĉi tie plene efikas Duolingo por provizi nin per komencantoj. Mi ne scias, kiun argumentojn uzi por konvinki svedojn eklerni Esperanton. Ĉu nur interesiĝo pri lingvoj ankoraŭ funkcius, se la grandaj ideoj por plibonigi la mondon ne plu aplikiĝas tie (la konservativaj registaroj de tiuj landoj kaj iliaj politikoj estas konataj]. Certe Esperanto estas uzata en la reto, sed apenaŭ mi vidas ion de svedoj en Facebook. Se ne venas respondoj de TEJO-anoj, ni devas provi pensi kion fari por ke svedoj kaj similaj lernu Esperanton.
  4. 2 poentoj
    mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton? Amike Renato
  5. 2 poentoj
    Tre prave, Charlotte. Tio ne nur tuŝas junajn partoprenantojn. Dum la pasintjara UK en Lahtio mi dormis en la amasloĝejo, efektive tie estis multe pli da homoj ekster TEJO-aĝo ol TEJO-aĝaj homoj. Eĉ estrarano (kaj mi, do komitatano) de UEA elektis la amasloĝejon. Prelegojn eblas bone registri kaj meti en Jutubo. Prelegoj en Jutubo tre taŭgas pro tio ke dum prelegoj ne estas interagoj krom demandoj je la fino, demandojn oni povas meti en la komentejo, kaj la preleginto povas laŭplaĉe respondi ilin. Tiel prelego povas atingi multe pli da homoj. Mi pensas ke dum UK-oj al mi foje mankas la pli interagaj programeroj, kie oni pli aktive povas partopreni (diskutrondojn, kvizojn, trejnadojn, rolludojn, ktp) Mi ne ŝatas kiam pli-malpli la solaj ebloj estas longe sidadi kaj aŭskultadi. Ili povas esti tute bonaj, sed necesas havi diversajn programerojn por la diversaj celgrupoj.
  6. 2 poentoj
    Ligita al tiu temo estas la "Aligatorejoj", lokoj dum kongresoj aŭ eventoj kie eblas paroli aliajn lingvojn ol Esperanto kaj la denaska lingvo. Mi ĉiam ĝojas povi ekzerci miajn aliajn lingvojn en esperanto-kunteksto. Ili mankis al mi dum la Virtuala Kongreso. Jen priskribo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatorejo
  7. 2 poentoj
    Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA: Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo.
  8. 2 poentoj
    Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen
  9. 2 poentoj
    Saluton, Mi ne konas la situacion en Svedio, sed mi havas demandon: kio mortas? Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Kaj en aliaj landoj, kie delonge ekzistas eo-movado kun tradiciaj eo-asocioj, kio okazas? Antaŭ nelonge aperis analizo pri uzado de lingvoj ĉe Twitter (https://arxiv.org/pdf/2003.03667.pdf), do pli malpli en la mondo kvankam Twitter (kiel aliaj Usonaj sociaj retejoj) ne estas tre populara en kelkaj partoj de la mondo (ekz. en Ĉinio, sed ne nur). Esperanto troviĝas tre for de la angla sed tamen en la 30 unuaj plej uzataj lingvoj do estas klare vivanta lingvo. Do ĝenerale la lingvo Esperanto ne mortas kaj ekzistas homoj kiuj uzas ĝin. Bedaŭrinde ne eblas scii kiom granda estas la proporcio de Twitter-uzantoj kiuj membras en (tradiciaj) eo-asocioj. Estus bone kompari la situacion de la eo-movado inter la landoj kie delonge funkcias eo-asocioj kaj la landoj kie Esperanto venis antaŭ nelonge (post 2000) kaj kie eo-asocioj estas tute novaj. Ĝis, DJ
  10. 1 poento
    Proponoj de IFEF Mi forte subtenas la iniciaton okazigi retajn Forumojn pri diversaj temoj, ĉar tiuj rektaj kontaktoj povus alporti bonegajn ideojn pri diversflanka kunlaborado por subteni la Strategian laborplanon de UEA. Por interesigi la celitan publikon ĉu ene de UEA, ĉu ekster ĝi, kaj por esti efikaj, krom pluraj aliaj trajtoj (esti koncizaj, instigaj, engaĝigaj, ktp), la teoriaj gvidlinioj de la Strategio devus esti flekseblaj kaj adekvataj al la rapida evoluo el ĉiuj vidpunktoj de la nuna mondo. Pro tio la celaro de la Strategio povu esti rapide spegulita per realigeblaj portempaj agadplanoj. IFEF kutimas agadi per konkretaj projektoj, kiuj etendiĝas unu, du aŭ plurajn jarojn. La temoj de tiuj projektoj ne nepre instigas la lernadon de E-o, sed celas varbi pri E-o kiel pontolingvo utila en pluraj medioj, pere de kiu oni povas pliriĉigi la konojn diversflanke. Ĝis kiam la nuna diskuto pri Strategio de UEA konkretiĝos per gvida dokumento por la membraro, IFEF proponas al UEA por pristudi du kunlaborajn projektojn. Kvankam historie IFEF estas ligita ĉefe al fervojo, la agadkampoj estas diversflankaj, same kiel la profesioj de siaj membroj. Krom lokomotivestroj, trajnestroj, fervojtrafikistoj, inĝenieroj pri instalaĵoj, inter IFEF membroj troviĝas informadikistoj, universitataj profesoroj, kuracistoj, psikologoj, filatelistoj, modelistoj, konstruistoj, ktp. Tiel ke la kunlaboro povas esti pri: 1a projekto Kunlaboro internacia de Teknikaj Fakultatoj kun sekcioj pri intergrita transporto diversfaka (ne nur fervoja), por organizi Seminariojn por studentoj pere de Esperanto. Ĝisnunaj realigoj: - En marto 2019 okazis Seminario por studentoj de Universitato Pardubice. La esperantistaj fakuloj de IFEF el 5 landoj (Ĉeĥio, Danio, Germanio, Italio, Rumanio) prezentis 6 diverstemajn prelegojn en E-o, kiuj estis tradukitaj nacilingven de loka esperantista inĝeniero. Sekve: IFEF subskribis kunlaboran kontrakton kun la Dekano de la Teknika Fakultato por organizi pliajn seminariojn. Du studentoj esprimis deziron partopreni per prelegoj en IFEF kongreso. - Septembre 2019 okazis vizito al Teknika Fakultato en Poznano (Pollando). Seminario por studentoj estis proponita por februaro 2020. La pandemio malpermesis organizi ĝin. Kunlaborantoj (eblaj): - fakuloj de IFEF, - Universitatoj, - UEA, per laborgrupo de universitataj profesoroj, kiuj povus helpi por krei ligojn inter fakuloj en diversaj landoj; IFEF havas inter siaj membroj universitataj profesoroj esperantistaj, kiuj pretas helpi al kreado de reto de tiaj fakuloj, - TEJO, per siaj kontaktoj kun studentoj, - ILEI, - ktp. 2a projekto: 2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj” Kialoj: - Por subteni la atingon de la celoj de la Eŭropa Media Interkonsento, la 11an de decembro 2019 la Eŭropa Komisiono difinis Eŭropan Verdan Pakton por EU kaj ĝiaj civitanoj, kiu celas klimatan neŭtralecon ĝis 2050. El tiu vidpunkto fervoja transporto estas la sola transporta maniero kiu preskaŭ konstante malpliigis siajn emisiojn de karbona dioksido ekde 1990, malgraŭ la kresko de transportaj volumoj. - Estas preokupo komuna al tiuj de UEA kaj UNESKO pri daŭripova evoluo kaj klimatŝangoj. - 2021 markas plurajn gravajn datrevenojn por fervoja transporto: la 175-a datreveno de la unua fervoja ligo inter du eŭropaj ĉefurboj (Bruselo kaj Parizo), 40 jaroj de TGV kaj 30 jaroj de ICE. Memorfestos ankaŭ la centjariĝon de la starigo de UIC (Union Internationale des Chemins de Fer- Internacia Fervoja Unio), kun kiu IFEF havas longtempan terminaran kunlaboron. Dum 2021 serio de eventoj, kampanjoj kaj iniciatoj antaŭenigos fervojan transporton kiel energi-efika, ekologia, daŭripova, noviga, moderna, sekura kaj kohera sistemo de transporto. Inter tiuj eventoj la internacia arta festivalo EŬROPALIA, okazonta en Belgio de oktobro 2021 ĝis januaro 2022, por la unua fojo en sia historio ne elektis landon, sed preferas specifan temon por sia sekva ekspozicio. La temo estas „Trajnoj kaj Reloj”. Krom la historio de la fervojoj de Eŭropo la ĉefa rigardo de la festivalo koncentriĝos sur la estontecon de la trajnoj kaj pritraktos pli larĝajn aktualajn aspektojn, kiel moviĝeblo kaj ekologio. La festivalo ofertos plurajn artajn projektojn en Belgio sed ankaŭ en diversaj eŭropaj landoj. La artaj eventoj estos prezentitaj en diversaj muzeoj kaj lokoj de kulturo, sed ĉefe en trajnoj kaj stacidomoj. La Trajna Monda Muzeo (Train World) en Brusela urbo Schaarbeek ludos centran rolon. Rimedoj: - ekspozicioj de fotoj, - kolekto de artaj desegnaĵoj en kaj pri stacidomoj, - aliaj artaĵoj pri fervojo, - seminarioj kun prelegoj ligitaj al la vasta temo pri: historio de fervojo kaj daŭripova evoluo, klimatŝangoj, protektado de la naturo, kohereco inter diversaj transportaj rimedoj, avantaĝoj por civitanoj, ekonomio kaj klimato, ktp. Kunlaborantoj (eblaj) - IFEF, pere de Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj, - diversaj respondeculoj pri la eventoj, - ĵurnalistoj, - UEA Rodica Todor, IFEF
  11. 1 poento
    Ĉu eblas pripensi ALTERNATIVAN ANALIZON de Kongresoj 1) Ĉiujare, kiel tradicie 2) Ĉiudujare kaj 3) Ĉiukvarjare? Kiaj estas la profito/malprofito-scenaroj por diversaj aliĝo-niveloj (de 500 ĝis 3000 -- eblas fari tian analizon laŭ ŝtupoj de 100 aliĝoj relative facile SE oni bone konas la kosto-strukturojn, absolutajn, relativajn, marĝenajn). Tia kvanta analizo bezonatas esti ligata kun kvalita analizo kiu inkluzivas diversajn vidpunktojn de Komitatanoj, Delegitoj kaj Individuaj Membroj. La kialo, parte, por pripensi pli maloftan Kongreso-starigon estas, ke la laboraj kaj financaj kostoj pezas sur pluraj kategorioj de membroj. Bonvolu ne pensi, ke analizo pri situacio signifas, ke indas aŭ endas ŝanĝoj. Tia analizo estas por pli bone prikonsideri alternativojn se unu aŭ alia pli taŭgas por la ventoneco. Ni bezonas ALTERNATIVAJN ANALIOZOJN por kompreni kaj pravigi ŝanĝojn en pluraj partoj de la organzio.
  12. 1 poento
    Esperantismo estas bazo por formi esperantistojn. La kreskiĝo de la movado dum la tuta historia vivo de Esperanto dependas de la pliiĝo de esperantistoj. Grava fakto estas ke nur esperantistoj fakte kaj praktike instruas Esperanton. Aldona fakto estas ke la esperantistoj disvolvas naturan amikecon en siaj rilatoj en la pli-ol-centjara Esperanto-movado. Do, la celo estas: “Fari esperantistojn per amikeco, surbaze de esperantismo”. Tio proponas metodon, kiu nature burĝonas en la movado, sed ĝi ne estas uzata sisteme pro diversaj kialoj. Oni jam havas sukcesan ekzemplon de tiu metodo, kreita en Brazilo: Programo MIA AMIKO (PMA), kiu ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estas simpla, preskaŭ senkosta, neburokratia kaj efektiva. Ĝi akceptas homojn el interreta mondo, ĉefe el la brazilaj retsociaj rondoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ni proponas al ili la lernandon de Esperanto havante la helpon de “esperantista amiko”, en duopa skalo. El tiu ekanta amikeco, la interesito motiviĝas kaj fariĝas amiko de la esperantisto, kaj tiu portas la interesiton al la kondiĉo de lernanto de la lingvo, per la retmetodoj jam disponigitaj en la reto (lernu, duolingo, kape, ktp) aŭ adaptitaj instrumaterialaj tekstoj, kiel tiuj de Sylla Chaves, Josias Barbosa aŭ de Stano Marcek. La esperantista amiko ĉiam parolas pri Esperanto, pri ties filosofio kaj historio. Pri aliaj kromaj kredoj de la esperantista amiko, oni petas ke li minimigu ĉefe pri politiko kaj religioj, por eventuale ne malhelpi la evoluon de la esperantistiĝo de la interesito/lernanto. Laŭ la evoluo de la lernado, ni enkondukas interesiton ene de la diversaj vacapaj grupoj, graditaj je Esperanto-kono, kie okazas la komunuma rilatiĝo kun aliaj lernantoj de PMA. El tio ekestas la amikeco en pli larĝa skalo. Tio estas la semo por esperantistiĝo kaj fiksigo de la interesito/lernanto en la movado. Ĉio estas farita per retmesaĝoj, vacapaj/telegramaj mesaĝoj kaj vivelsende inter la interesito kaj monitoro, per la diversaj interretaj sistemoj disponeblaj. Por internaciigo de Programo MIA AMIKO, oni devas havi centran internacian organizadon por kolektado de la interesitoj pri Esperanto mondskale, aŭ/kaj uzi la UEA-datumbazon de AMIKOJ DE ESPERANTO. Distribui ilin al la diverslingvaj grupestroj, kiuj redistribuas ilin al la nacilingvaj esperantistaj amikoj. ILEI, Lernu kaj Edukado.net povas helpi en la metodiko por Esperanto-instruado kaj helpi la "amikajn instruantojn" dum la esperantistiĝo. La propono estas, ke UEA fariĝu la centra kolektanto kaj progreskontrolanto de la interesitoj pri Esperanto kaj ankaŭ iel administru la internacian reton de monitoroj (amikoj) en la diversaj lingvaj grupoj. En certaj lingvaj grupoj, pro la granda kvanto da landoj parolante la saman lingvon, oni devas subdividi ilin en landgrupoj sub la koncerna lingvogrupo. La plene proponata projekto estas en ĉi LIGILO
  13. 1 poento
    @Emilio Cid, saluton! Lau la Ghenerala Regularo (18.5) "alighintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto." Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Dankon!
  14. 1 poento
    Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ? estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo). burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj. Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf
  15. 1 poento
    Jes! Kiam mi envenis en la movadon antaŭ ĉ. jardeko, al mi same mankis la eblo engaĝiĝi - ĉar tiam TEJO havis kunlaborstrukturon kiel tiu de la nuna UEA. Por krei malfermajn, funkciantajn komisionojn, necesis multe da engaĝiĝo por ke nun ili aspektu kiel la kutimo. Do, eblas ŝpari iom da pripensoj, ĉar eblas lerni de la spertoj de TEJO (ekzemple por ne ripeti la erarojn, nur la funkciantajn ideojn).
  16. 1 poento
    Mi trovis tiun laborplanon de TEJO tre utila: https://docs.google.com/document/d/1obyUOSt-mPbc2SmehXB95AXue3M3tbvUbA9qiNH6WyU/edit - ĉefe ke ni siatempe ĉiumonate, samtempe kun la cirkuleroj, faris komenton pri kio intertempe realiĝis. Pro teknikaj kialoj la komentoj por vi ne videblas, do mi aldonas ekzemplon pri kiel ili aspektis (tie troviĝas miaj komentoj, ĉar temas pri mia respondeckampo, pri aliaj temoj aliaj faris similajn komentojn).).
  17. 1 poento
    Ebligi pagi kotizon por alia — Inter la multaj ebloj de donacoj, indus aldon la eblon oferti membrecon (MB, MA, M-SZ) al difinita persono. Ekzemple, homo kiu deziras fari donacon al amiko, loka klubo kiu deziras oferti premion al diligenta lernanto… En multaj kazoj tio alportos novajn membrojn kiuj verŝajne ne membriĝus per si mem.
  18. 1 poento
    ... kaj krei po unu subkategorio au diskutfadeno (simpla sugesto).
  19. 1 poento
    Karaj, Mi pensas ke la _esperantismo_ lastatempe evoluis kaj arigis aliancanojn precipe en la poliglotaj rondoj. Ni pli kaj pli ofte diras al la publiko, prave, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Ne cxiam temas pri la 'propedeuxtika valoro de Esperanto', kvankam ankaux tiu faktoro havas rolon. Foje temas simple pri tio ke homoj kiuj interesigxas pri la lernado de lingvoj ankaux allogigxas al Esperanto kaj gxojas trovi ke Esperanton ili sukcesas lerni tre rapide. Kial fari apartan fortostrecxon por kapti tiujn personojn (kiuj ne nepre aligxas al la porEsperanta movado) kaj reteni ilin kiel amikojn? Utilas ilin reteni ecx pro instrumentaj motivoj. Se ili restos ligitaj al nia movado, deflanke, ili informados pri tio, kaj iliaj parencoj eventuale emos lerni Esperanton kaj aligxi al la vera movado. Kia estu tiu fortostrecxo? (A) Laux mi, utilas havi por ili apartajn arangxojn dum niaj UKoj, nacilingvo-cxefigajn -- eble emfazante ke estas plej bonvenaj tiuj poliglotoj kiuj scias la cxeflingvon de la kongresa lando, kaj do uzante tiun lingvon kiel laborlingvon de la apartaj arangxoj -- por ke ili havu la okazon sperti la 'veran' kongreson deflanke. (B) Laux mi, utilas krei por ili apartajn eventojn en la horaro de la landaj asocioj -- sur tiu nivelo mi ne rekomendus ke ni enlasu ilin en la landan _kongreson_, cxar ofte la celo de la landa kongreso estas doni al la komencantoj okazon por plibonigi sian konon de Esperanto, kaj kun tiu celo ne bone sidas la bonvenigado de poliglotoj ne nepre bone konantaj Esperanton. Mia rekomendo estus ke ni havu por poliglotoj eble unu-du Malfermajn Tagojn jare en la sidejo de la landa asocio, ekzemple. Cxiu lando kiu emas enprogramigi tiun cxi ideon devos elekti propran strategion: la diverseco de situacioj estas tro granda ol ke eblus fari unu samon rekomendon cxie validan. (C) Laux mi, landaj asocioj kun stabile funkcianta (papera kaj/aux reta) revuo, cxiuokaze devante uzi ankaux la cxeflingvo/j/n de la lando por atingi la publikon, povus krei angulon por interesi la poliglotojn. Denove, la ebleco kaj indeco de tia enprogramigo dependu de la ebloj kaj emoj en cxiu unuopa landa movado. Eble la poliglotoj ne estu nia sola alianca sektoro. Lige kun pli vasta 'esperantismo', oni povas pensi laux similaj linioj pri -- ekzemple -- tradukistoj. Sed tio estas pli aventura fadeno, cxar ne ekzistas objektivaj pruvoj ankoraux ke Esperanto allogas tradukistojn. Ni restu cxe tio kion ni scias. Pri poliglotoj jam ekzistas konkretaj atingoj. Ni plifortigu ilin. Amike Probal
  20. 1 poento
    mi konsentas, ke estu unu paĝo por la cel-deklaro kaj postaj paĝoj pri konkretaj agoj por atingi difinitajn celojn. amike renato
  21. 1 poento
    Nia forumo estas en prova fazo kaj per via opinio ni povos plibonigi ĝin per novaj rimedoj kaj korekti rimedojn, kiuj eble ne funkcias kontentige.
  22. 1 poento
    Lastjare en la Forumo mi proponis alternativan analizon pri Kongresoj: ĉiujara kongreso, ĉiudujara kongreso, ĉiukvarjara kongreso. Mia timo, tiam kaj nun, estas ke la kosto ĉeesti kongresojn estas pli kaj pli peza, ne nur mone sed tempe. Nun en mia propra kazo la pandemio ne tuŝis min finance, sed familianojn jes ja, kaj mi havas devon helpi al ili. Multaj aliaj homoj (gepatroj kaj geavoj) kiujn mi konas en Hispanio estas en la sama situacio. Nun oni ĵus povis sperti vere bone organizitan kongreson (mi miris fakte pri la kapablo de kelkaj starigi la tuton tiel rapide, tiel efike, tiel klare -- preskaŭ ĉio en la retejo de la kongreso estis klara), kaj valoras la penon pripensi tiun kongreson profunde. Estas multe da lecionoj belaj ene. Tio kion mi mem volas de kongreso estas aŭdi la ideojn de la Esperantistoj, ĉu en IKU, ĉu en la parto Esperantologio, ĉu en aliaj programeroj. Sed nun videblas, ke la registrado estas je tre alta, bonsona nivelo. Tio ŝanĝas ĉion. Mi persone preferas la sekvan modelon: ĉeesta kongreso ĉiudujare aŭ ĉiukvarjare, kaj virtuala kongreso kiel hibridaĵo de tiuj ĉeestaj kongresoj, kaj virtuala kongreso kiel anstataŭiganto en la neĉeestaj jaroj.
  23. 1 poento
  24. 1 poento
    🇮🇶 Eble oni povas rekomenci en Bagdad.... 🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿 El raporto de la germano Rudolf Sprotte, kiu instruis Esperanton en Bagdad ekde 1911. La fama brita Esperantisto kolonelo Pollen, kiu vizitis la regionon kelkajn jarojn pli frue, menciis 66 diversajn lingojn parolatajn en la urbo. Ekde 1912 estis delegito de UEA ( Raoul Leòr kun adreso Sejd Sultan Ali,1 ).
  25. 1 poento
    Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas. Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata. Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni. Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne. Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn. Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing". Ekzistas libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.
  26. 1 poento
    Mi plene konsentas. Ne bone funkcias provi fari strategion kaj laborplanon en la sama dokumento, precipe se oni celas, ke la strategio estu konciza kaj inspira. Indas pensi ankaŭ pri celdeklaro kiel parto de la strategio. Celdeklaro devas resumi la kernajn valorojn kaj vizion de organizo; ĝi estas do eĉ pli longperspektiva ol la strategio mem, kiu devas respondi al la konkretaj sociaj kaj historiaj kondiĉoj de difinita periodo.
  27. 1 poento
    Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp. Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj
  28. 1 poento
    Volonte, Probal. En kuntekstoj ekster esperantaj eventoj, indas rigardi lingvajn kafejojn. Mi konas kelkajn bonajn ekzemplojn de tio. Temas pri homoj kiuj renkontiĝas por paroli fremdajn lingvojn. Surtable oni metas flagojn de la priparolata lingvo, do povas esti unu tablo por la franca, unu por la angla, unu por la sveda.... kaj unu por esperanto. Se aldone estas ejo kun libera libroxranko, eblas donaci librojn en Esperanto por libera pruntepreno al ĝi. Sed estus bela se la homoj, kiuj iras al la lingva kafejo, ne nur propagandas pri esperanton, sed estas malfermaj al lernado de multaj lingvoj. Aligatorejo ja estas enesperantuja afero, lingva kafejo eksteresperanta. Sed kiel Judith montris dum la Poliglotaj Renkontiĝoj, eblas "eksporti" la koncepton de aligatorejo al aliaj kuntekstoj ekster-Esperantujo. Se loka esperanta klubo estas malforta, eble ili povas rigardi ĉu eblas starigi lingvan kafejon anstataŭ? Tiel eblas renkontiĝi ie por paroli esperanton, sed samtempe esti malferma al aliuloj.
  29. 1 poento
    Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  30. 1 poento
    Jes, daŭre estas 2020. La plej aktuala Strategia Laborplano de UEA eksvalidiĝis jam en 2017. Jes, estas spertoj kaj aplikoj en la junularaj medioj. Tamen, mi preferus nun fokusiĝi pri la laboro de UEA, kaj nur inspiriĝi de Strategiaj Planoj de aliaj - ne devojiĝi per diskutoj pri alia temo.
  31. 1 poento
    Jen Strategia Plano de TEJO, kiun mi jam ŝatas pro tio ke ĝi estas klare ordigita kaj ĝi ne estas longega dokumento. Mi pensas ke ĝiaj ĉeftitoloj (blankaj literoj sur verda fono) estas rekte kopieblaj, kaj ni povus aldoni enhavon sub ili kiu pli taŭgas en la kunteksto de UEA. Jen skizo, ĉefe bazita sur la plano de TEJO, sed kun kelkaj modifoj: Movade: Krei kunlaboron kun aliaj organizoj kaj sentebligi pri lingva justeco Akreditigo de UEA en internaciaj organizoj por pledi ĉe ili Aktiveco en internaciaj organizoj Partneriĝo kunlabore kun aliaj lingvorientitaj organizoj Kreado kaj pluevoluigo de reto da kontaktoj kun decidfarantoj Kunkampanjado pri inkluziveco, kontraŭdiskriminacio, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco Havi pli kvalitan aleksteran komunikadon Provizado de reuzeblaj, bonkvalitaj varbmaterialoj Liverado de profesiaj retpaĝaroj, ankaŭ por landaj sekcioj Kolektado de personaj spertoj diskonigindaj de aktivuloj kaj esperantistoj Kreado de tradukteamo, ĉefe por varbmaterialoj, subtekstoj, projektoj kaj kampanjoj Okazigo de pli kvalita alekstera informado per evoluigo de la UEA-paĝaro Engaĝado de landaj sekcioj en komunaj projektoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj. Organize: Krei sistemon por engaĝado en UEA kaj pli forta ligo kun landaj sekcioj Disvolvado de strategio por varbado kaj mobilizado de novaj homfortoj Prizorgado de sistemo kiu faciligas la enposteniĝon kaj ekagadon (trejnistaro kiu kapablas trejni novajn komitatanojn, komisiitojn, ktp) Atingado de pli bona mezurado de nia agado kaj komunikado pri ĝi (eventuale ankaŭ UEA dungu oficiston pri komunikado) Kapablokonstruado de niaj landaj sekcioj Certigi daŭripovan financan strukturon en UEA Reformado de la membreco-sistemo, kiu havas influon sur niaj financaj rezultoj. Esplorado pri novaj monfontoj Organizado de subvencipetado kun niaj landaj sekcioj kaj aliaj partneroj Progresigo de analizado, monitorado kaj raportado pri niaj financoj.
  32. 1 poento
    La Nova Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio (sema teksto proponita de Orlando Raola, reviziita 2020-08-03) UEA fondiĝis en 1908 kun la celo kunigi ĉies fortojn por propagandi kaj disvastigi Esperanton. Tiucele ĝi kreis vastan gamon da servoj kaj densan delegitan reton, kiu ebligis al la homoj utiligi la komunikadajn eblecojn provizitajn de la lingvo kaj tiamaniere naskiĝis kaj evoluis la komunumo kaj ĝia kulturo. Hodiaŭ, en 2020, surbaze de sobra analizo pri la tute alispeca monda komunika ordo kaj pri la atingoj de teknologio, transporto kaj socia evoluo, ni, la membroj de Universala Esperanto-Asocio, adoptas novan strategian planon: --la ĉefa celo de nia Asocio estas prizorgi la stabilan kaj daŭripovan evoluon de nia lingva komunumo, homoj kiuj lernis kaj uzas Esperanton por internacia komunikado por ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj, ni alstrebas vivteni en plene funkcianta formo nian lingvon, tiel ke kiam la homa evoluo postulos la alprenon de komuna lingvo por ke la homaro fariĝu unu vera monda komunumo, ni estu preta proponi nian solvon kaj kapablaj konvoki per faktoj kaj rezultoj pri la taŭgeco kaj dezirindeco de ĝia disvastigo. --En la strategio por efektivigi nian celon, ni subtenas ĉiujn iniciatojn kiuj povas kontribui al ĝi: edukajn, organizajn, kulturajn, teknologiajn. Ni kunlaboras kun ĉiuj bonvolaj homoj kaj ni sisteme raportas, per niaj propraj kanaloj kaj en la sociaj retoj, pri niaj progresoj kaj defioj. --La detalojn de nia agado, la manieron akiri kaj uzi niajn rimedojn kaj la taktikajn paŝojn al nia strategia celo, estas deciditaj de jaro al jaro pere de demokratie malferma kaj egalece travidebla procezo de diskutado kaj kunkreado. Ni daŭrigas la tradicion de jara kunfestado en la Universala Kongreso kaj en la renkontiĝoj regionaj, tutlandaj kaj kontinentaj. --Ni ankaŭ celas periode (proksimume ĉiun kvinan jaron) revizii tiun ĉi strategian planon por sukcese adapti ĝin al la ŝanĝiĝontaj kondiĉoj de la estonteco.
  33. 1 poento
    La rilatoj de UEA al la Nobel-premio pri literaturo dependas, de kiel UEA konceptas kaj alstrebas esperanton. Se ĝi estu lingvo, kiu simple faciligas la mondan komunikadon sur egaleca nivelo, por kiu necesas specife nek Talento nek Gusto, ĝi ne havas rilaton al la Sveda Akademio. Se la lastatempa interpreto de la Nobel-testamento estas premii aŭtorojn, “kiuj luktas kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_literaturo), certe UEA neniam luktis kontraŭ ajna aŭtoritato, klopodante, male, akiri favoron ĉe reĝimoj plej diverskondutaj koncerne la Homajn Rajtojn. Sed la esperantlingva komunumo (esperantuloj) alvenis, hazarde aŭ laŭdestine, al stadio de beletra kreivo, do al kampo koncernata de la Nobel-premio. Laŭ mi alstrebi al tia prestiĝa agnosko, preter ĉiuj kritikoj kontraŭ la premio, estas rajto de la esperantuloj, rajto de ilia identeco: inter ili estas verkistoj al kiuj mankas nek talento nek gusto. Se oni legas la motivadojn de la atribuo de la premio dum la jaroj, jen unu, jen alia perfekte kongruus kun la literatura produktado de, ekzemple, Steele, Štimec, Nemere, Fernández, de Kock, Mallia, kiuj krom produkti originalaĵojn, ankaŭ abunde transpontis kulturojn per tradukoj, helpante tiel al diskonigo kiu favoru pacon, kaj tio estas kroma atuto praviganta kandidatiĝon al la premio, kiun etnolingvuloj ne nepre havas. Kiel pluraj Nobel-laŭreatoj, laŭ la motivadoj, spegulis kaj diskonigis la edifajn kvalitojn de sia etno, kelkaj el la niaj agis same per la valoroj de nialingva komunumo, alstrebanta egalecon ne nur lingvan, sed ankaŭ ekonomian kaj kulturan. Kion faru UEA, se ĝi kredas je tio? Ĝi disvastigu tradukojn al etnolingvoj de tiuj valoroj de egaleco; kiel? Ekzemple financante kaj eldonante tiajn tradukojn, komisiante al etnolingvuloj tradukojn, donacotajn al bibliotekoj tra ESF, substrekante ke ekzistas la Esperanta PEN kaj ĝia jam kvindekjaraĝa revuo Literatura Foiro (neniam menciata en la UEA-publikaĵoj) kaj ke la Akademio Literatura de Esperanto havas nun tre belan modernigitan startopaĝon. Mi ĝojas, ke la supra komentariinto Nicola Ruggiero favoras kunlaboron inter la du establoj. Ĉu tiu labora kaj financa engaĝo helpas al la celoj de UEA? Ĉu eĉ eventuala atingo de Nobel-premio pri literaturo estas utila al tiuj celoj? Laŭ mi jes, indas provi, ankaŭ por doni kuraĝon kaj fidon al ni mem. Se oni ne provas, certe oni nenion atingas.
  34. 1 poento
    Kara Fernando, mi respondas nome de Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Laŭ la reguloj de la Sveda Akademio, nur asocioj kiel ekzemple ALE rajtas proponi kandidaton por la Nobel-premio pri literaturo. Laŭ nia statuto legebla en http://www.akademio-literatura.org/akademio/statuto ALE "transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa Esperantlingva Verkista Asocio, kies taskojn ĝi daŭrigas kaj laŭeble plilarĝigas." Ni plu laboras kiel fakasocio pri literaturo kadre de UEA. Do, la kandidato de ALE estis, fakte, ankaŭ la kandidato de UEA. La tiama Esperantlingva Verkista Asocio kunproponis poeton Auld kun Esperanta PEN Centro kaj ni ĝojas pri tiu kunlaboro. Post la forpaso de Auld, PEN decidis agi alie kaj aŭtonome. Ni esperas je onta kunlaboro, sed ni ne enmiksiĝas en la decidoj de sendependa asocio. Oni unue bone konu la regulojn de la Nobel-premio antaŭ ol enpaŝi al la Sveda Akademio kaj oni sekvu la oportunajn paŝojn. Interesan enkondukon pri la Sveda Akademio vi povas legi en Beletra Almanako 22 p. 74-76; ĝin verkis Sten Johansson. Samnumere vi trovos intervjuon kun Tomas Riad, membro de tiu Akademio. Pri tradukado: certe nacilingvigo povas helpi. Amike, Nicola
  35. 1 poento
    Jen kelkaj komentoj pri Svedio de maljuna multjara aktivulo. Fernandi Maia Jr: Sidejo: Sidejo: Adreso en Stokholmo - tiu ne plu funkcias. Mankis fortojn en Stockholmo por daŭrigi. Nia nuna stokejo de i. a. arĥivo troviĝas en loko laŭ la grava fervoja linio inter Stockholmo kaj Gotenburgo. En tiu ejo eblas ankaŭ kolektiĝi kaj dum la lastaj tri jaroj okazis pluraj kunvenoj kaj kursoj. Orlando E. Raola: Vi kaj via amiko pravas: ne plu estas adreso en Facebook, sed en tvitter kaj instagram (ambaŭ @intere.se kaj iel ligitaj al nia hejmpaĝo intere.se) kun neregulaj noticoj pri eventoj. Didier Janot: Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado?’Tiu demando estas levata plurfoje dum la lastaj eble dek jaroj. Ni devas konstati, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj klopodi adaptiĝi al tio. En Svedio komencis printempe nova ebleco aktiviĝi: zoom-kanalo kie eblas ĵaŭde kaj sabate renkonti SEF-estraranoj por diskutoj kaj kunlaboro. renato_corsetti: Jes, mankas junaj novaj esperantistoj - same kiel en kiu ajn organizo dum la lastaj jaroj. Interreto multe ŝanĝis la vivon. Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Vi jam legis pri Facebook kaj telgramo, sed restas tvitter kaj instagram. Iveso: Svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto ekzistas. La sveda movado ĉijare transiras reorganizadon pro novaj kondiĉoj dum la lastaj jaroj (nur manpleno da malnovaj kluboj vere agadas) kaj estas tro frue nun taksi la rezulton.
  36. 1 poento
    Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
  37. 1 poento
    Saluton Dennis, Ne surprizas min via interesiĝo pri la temo. Mi ĝojas pri tio. Mi bedaŭras ke vi ne povas malfermi la .pdf-dokumenton. Tial mi simple kopias la tekston ĉi sube. Amikajn salutojn, Ivo UNIKA KOMUNUMO, En sia libro “Pensi rapide kaj malrapide“ (Thinking, Fast an Slow/2011), la israela prikologo kaj Nobelpremiito, Daniel Kahneman montras superrigardon de tuta kariero da analizadoj pri la funkciado de nia decidoj. La libro enhavas interesajn sciigojn por ĉiu individuo sed direktas sin precipe al la homoj, kiuj okupiĝas pri agadpolitiko. Per aro da studoj kaj testadoj li kaj siaj teamoj malkovris kiel foje estiĝas gravaj eraroj. Enkonduke, por kompreni la artikolon, mi unue skizos tre supraĵe iun esencan elementon pri nia cerbo kiam necesas fari decidon. Kahneman klarigas ke ni pensas per 2 sistemoj. Konstante, sed nekonscie ni faras decidojn per nia sistemo 1a. ezemple : ĉu mi leviĝu tuj post sono de la vekhorloĝo aŭ ĉu mi prokrastu ĝin iom, ĉu mi duŝu unue aŭ nur post matenmanĝo, kiujn vestaĵojn mi portos hodiaŭ, ĉu entute aŭ kion mi manĝos, ĉu mi kontrolos mian poŝtelefonon ... ktp. Tiuj decidoj efektiviĝas aŭtomate, fulmrapide, senpene ... sed ankaŭ sen iu mensa kontrolo, Nur kiam prezentiĝas problemo, kiam leviĝas dubo, tiam ni transiras al la kogna sistemo 2a: malrapide, koncentrite, surbaze de jamaj spertoj ni provas fari decidon. Nur sistemo 2a povas bremsi sistemon 1a. Sed sistemo 2a pigras: kiam ne baldaŭ montriĝas solvo, la demando reiras al sistemo 1a kaj tiel multaj decidoj okazas nur intuicie, surbaze de sentoj. Feliĉe en nia vivo, tiuj 2 sistemoj kontentige funkcias kaj ni faras bonajn necesajn decidojn, plejofte sen scii kial. De tempo al tempo montriĝas ke individuoj kaj instancoj tamen faras decidojn kun ege malagrablaj, foje katastrofaj rezultoj kaj tiam aperas la rolo de la scienco por pristudi kiel tiaj decidoj estiĝas kaj kiel eblas eviti ripeton de tiaj malagrablaĵoj. Unu el tiuj konstataj estas la taksado de valoraĵo, ĉu materia aŭ mensa. Ek de la momento kiam iu posedas objekton, la posedanto nepre supertaksas ĝian valoron. Kiam iu akiras iun fiksan ideon, tiu aŭtomate kreas argumentojn por pravigi, por defendi, por pligravigi ĝin. Alia fenomeno pri kiu Kahneman atentigas estas la granda timo por rekoni malsukceson. En entreprenoj kaj projektoj kiuj ne funkcias kiel planite, oni ofte emas investi maksimuman energion kaj monon. Kaj eĉ kiam la fiasko jam evidentas, oni kelkfoje ankoraŭ emas injekti jam anticipe perditajn rimedojn kaj eĉ preni nepravigeblajn riskojn. Tamen el la esploroj evidentas ke, se oni rekonas fiaskon, oni povas transformi la atendeblajn perdojn en gajnon por nova, pli vivkapabla projekto. Ĉi rilate li mencias ĝeneralan optimismon en novan projekton kun la konsekvenco de supertakso de siaj eblecoj. Por rimedi li konsilas sisteman esploradon de eblaj malhelpoj (kp. esploradojn de Thomas Åstebro) kaj la atento por konkurantoj. Nun mi provas projekcii tiujn du konstatojn al la Esperanto-movado. Kiam mi en 1960 fariĝis Esperantisto kaj baldaŭ poste movada aktivulo, ni ankoraŭ firme kredis en la rolon de Esperanto kiel LA lingvo por la internacia komunikado. Ni protestis kontraŭ lingva diskriminacio kaj penadis por argumenti ke la angla ne taŭgas por plenumi la rolon de ĝeneraligita internacia komunikilo. Ni kvazaŭ militis. Intertempe la rolo de la angla en la internaciaj kontaktoj tiom disvastiĝis en ĉiuj eblaj facetoj de la internacia vivo, ke nuntempe mencii ke la angla ne taŭgas por tiu rolo fakte ridindigas nin. El tiu vidpunkto la origina ideo de Zamenhof evidente kaj nerefuteble malsukcesis. Ĉu do mi pledas por likvido de la Esperanto-movado? Ne, por mi tiu movado restas valoraĵo en nia nuntempa socio. Ekzistas ja amaso da valoraj movadoj, kiuj provas prilumi kaj emfazi iujn facetojn, kiuj bezonas specialan atenton, kaj Esperanto estas iu el tiuj nepre subtenendaj movadoj. Same kiel en 1960, mi ŝatas partopreni klubkunvenojn, mi ĝuas (bedaŭrinde nuntempe malpli ofte) renkontiĝojn kaj kongresojn. La konscia paŝo por eklerni tiun ĉi lingvon ĝuste por transigi lingvajn diskriminaciojn kreas specifan, unikan etoson. La fakto ke Esperanto arigas homojn de ĉiuj eblaj mondopartoj, de plej variaj kulturoj, niveloj, interesiĝoj kaj profesioj, kaj ke ne sentiĝas iuj rezervoj daŭre allogas min. Kaj precipe nuntempe, kiam mi partoprenas ekzemple Zoom-renkontiĝon kaj subite aperas iu homo el fora lando, kiun neniu partoprenanto jam konas, kaj tiu homo sentas sin akceptata kaj bonvena, tio estas elemento, kiu havigas al Esperanto tiun unikan etoson, kiu evidente kontribuas al pliharmoniigo de la sociaj rilatoj. Kiam mi menciis ĉi supre la studon de Kahneman pri la ebla gajno sekve de pli realisma agado, mi pensis precipe pri la ĝenerala etoso. En la pasintaj jardekoj stariĝis multaj iniciatoj por influi la instancojn favore al la uzo de Esperanto en lernejoj, en internaciaj servoj ktp. sen atenti pri la multaj eblaj obstakloj de la projekto kaj pri la aliaj iniciatoj, kiuj ankaŭ baraktas por oficiala interesiĝo. Kaj ofte la sekvo de serio da malsukcesoj estas perdo de iniciatemo, malespero … kaj kabeiĝo. Konklude, mi opinias ke bonus se la estraroj de Esperanto-asocioj malferme rekonu la praktikan fiaskon de Esperanto kiel ĝenerale uzata internacia komunikilo. Tiel, anstataŭ perdi energion kaj tempon en senperspektivan projekton ni gajnos en kredindecon por la unikeco de niaj lingve sendiskriminaciaj internaciaj kontaktoj. Tiel ni povas doni maksimuman atenton al la disvastigo kaj disvolviĝo de tia internacia komunumo. Ivo Durwael.
  38. 1 poento
    "Esperanta Numismatiko" n-ro 2 el la sepa jarkolekto alvenis "Esperanto-Numismatika Asocio" (ENA) ena.frali.bplaced.net publikigis sian duan numeron el 2020 de sia revuo: frali.bplaced.net/ena/ena202002.pdf Bert Boon skribis: Karaj tutmondaj membroj kaj aliaj legantoj! Pro la terura verusa krizo la vorto “hejme” ricevis tute novan signifon. En epokoj malbonaŭguraj nur BELECO estus vera konsolo, almenaŭ laŭ multaj poetoj kaj aliaj artistoj. Tial ni sendas hodiaŭ iom pli frue ol kutime al vi la duan numeron de la sepa jarkolekto. Ni esperas, ke la belaj bildoj de diversaj malnovaj kaj kelkaj ankoraŭ pregotaj medaloj donacos al viaj menso kaj okuloj almenaŭ kelkan tempon plenan je profundaj ĝuado kaj animtrankvilo. Kiel kutime, ĉiaj ajn reagoj el via “rifuĝeo” estas ege bonvenaj ĉe la redakcio de ENA. Fartu bone kaj daŭrigu vivi sekure kaj indulge! Kore, Bert
  39. 1 poento
    En LinkedIn mi gratulis Aleks KADAR kaj invitis lin al la Esperanta Kunfarejo. Li dankis kaj invitis min al forumo.uea.org. Kun ĝojo mi konstatis, ke eblas kunfari sen esti membro de UEA. la Esperanta Kunfarejo ne nur estas listo de anoncetoj por kunfarado. Vi estas invitita fosi pri eblecoj kunfari. Ne temas pri aferoj, kiuj estis, sed pri komunaj aferoj, kiuj estas, estos kaj estu.
  40. 1 poento
    Mi supozas, ke "Internacia Tago Sen La Angla Lingvo", okazonta la 1-an de aprilo, povos kontribui por disvastigo de Esperanto en la mondo. :-)
  41. 1 poento
    Antaux 2 tagoj mi proponis al la UEA-estraro festi "Internacian Tagon Sen La Angla Lingvo", kiu okazos la 1-an de aprilo. Partoprenantoj de tiu cxi Forumo, bv proponi: kiel pli bone eblus festi. Antauxdankon!
  42. 1 poento
    Mi estis ĉe la Malferma Tago de UEA la pasintan semajnfinon, kaj oni parolis pri la Jarlibro. Estas klare, ke ne plu eblas financi eldonadon de la papera jarlibro. Aliflanke oni ankaŭ ne ĝisdatigas la retan jarlibron. Estas tre necese trovi en unu loko aktualajn informojn pri la listo de Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, kaj aliaj movadaj servoj, ekzemple radiostacioj, bibliotekoj, fondusoj ktp. Avantaĝo de reta jarlibro devus esti la ebleco daŭre ĝisdatigi ĝin, sed ĝis nun oni ne faras tion. Mi esperas, ke en 2020 oni almenaŭ ĝisdatigos la retan jarlibron, eĉ se ne plu eblas aperigi la paperan.
  43. 1 poento
    Inter la ekzemploj mankas unu kiu havas E-nomon: Monero
  44. 1 poento
    La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano. La koincido de la tago kaj monato ne estis hazardo: jam en 1954 la Ĝenerala Asembleo nomis la 20-an de novembro Universala Tago de la Infano. Ĝi celis antaŭenigi internacian solidarecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde kaj plifortigon de la bonfarto de infanoj. La Deklaracio de 1959 estis produkto de tiu konsciigo – kaj same la Konvencio de 1989. Jam en 1946 Unuiĝintaj Nacioj starigis UNICEF, kiel Fonduson de UN por helpi infanojn suferintajn pro la Dua Mondmilito. En postaj jaroj ĝia mandato plivastiĝis, kaj en 1953 ĝi fariĝis konstanta branĉo de UN sub la ĝenerala egido de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kaj kun respondeco pri vasta gamo de agado por protekti la interesojn de infanoj kaj patrinoj. Ĝia jara raporto La Stato de la Infanoj de la Mondo fariĝis gvidilo por UN-agado sur tiu ĉi tereno. La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, akceptitaj de UN en la jaro 2015 por fiksi la prioritatojn sur la kampo de evoluigo, donas apartan atenton al infanoj, ilia sano, ilia eduko kaj ilia bonfarto ĝenerale. Kaj kompreneble unu el la esencaj interesoj de UNESKO estas la edukado de niaj infanoj. Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj nacioj. Kaj esperantistoj, kiuj ligas homojn trans naciaj kaj generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj. Ili ankaŭ povas fari tute personajn kaj modestajn agojn – danki instruiston, fari ion specialan por infano, doni monon por helpi infanojn, volontuli. Vi elektu – sed faru ion! Kaj faru vian eblon konsciigi la homojn pri la stato de la infanoj de la mondo – kaj konstrui mondon indan je la esperoj de niaj plej junaj civitanoj. Pludonu la mesaĝon, per sociaj medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per leteroj en la gazetaro. Kaj memoru diri “Dankon” ĉi-tage al almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj! Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day La teamo de UEA ĉe UN novembro 2019 Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/834a1
  45. 1 poento
    Necesas alklaki la butonon "Sekvi" supre de la paĝo.
  46. 1 poento
    Kiom multe vi estas preta pagi kontraŭ ĝi?
  47. 1 poento
    Saluton, Stella Dankon pro via reago. Laŭ mia scio ne estas veraj respondeculoj pri la (enhavo de la) vikio de UEA. Estas "nur" kelkaj uzantoj. La vikio povas enteni informojn pri tre multaj temoj, same kiel Wikipedia. La bildo sur la ĉefpaĝo koncernas turisman destinon Samarkando, ĉar en la vikio troviĝas iom da informoj pri turismo. Alia temo en la vikio estas: Komputado. Pri komputado mi metis tie kelkajn informojn pri operaciumo Linukso Minto (angle: Linux Mint). Tiu operaciumo estis (grand)parte tradukita en Esperanton. De la ĉirkaŭ 10.000 tradukendaj "frazetoj" nun ĉirkaŭ 8.000 estas tradukitaj. Kompreneble restas ankoraŭ multaj eraroj kaj malpli bonaj tradukoj en la materialo!
  48. 1 poento
    Respodone al la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, la estrarano pri kongresoj (tiu estas mi) starigas tiun ĉi diskuton. Ĉiuj ideoj el ĉiuj fontoj bonvenas. Kompreneble, estas preskaŭ subkomprenata afero, ke ne eblas plaĉi aŭ efektivigi ĉies ideojn tuj pro tio, ke fojfoje ideoj kontraŭdiras unu la alian, aŭ ili postulas laborfortojn kaj rimedojn kiujn la proponinto ne antaŭvidis. Sed ni ne fokusigu nian atenton al tiu "detaletoj" nun, kaj ni malfermu la foruman pordon al ĉiuj. Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda. Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu tie.
  49. 1 poento
    En la "Komitata Forumo: Komunumo" ĉe la UK 2019 hieraŭ (ĵaude 2019-07-25), Didi postulis, ke gravaj kongresaj programeroj ne estu samtempe (kaj ke la komitato de UEA ricevu la programon antaŭ tiam, kiam ĝi estas publikata, kaj ke la komitato povu postuli ŝanĝojn, se mi memoras ĝuste). Iuj opiniis ke tio aŭ estus tro limigota por la estraro aŭ ke la komitato ne povus sufiĉe rapide decidi pri postulotaj ŝanĝoj. (Ankaŭ se mi memoras ĝuste.)
  50. 1 poento
    La komento de Roy trafas. Eble ŝanĝu la nomon de ĉi tiu fadeno al AMO-Seminario. Mi aldonus, ke estus utile sendi ankaŭ resuman liston de ĉiuj 50+ AMO-seminarioj kiel ekira informado. De tia deirpunkto la interdiskutado estos faciligata. Amike, Dennis
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.