Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas     

  1. Pasinta semajno
  2. Kara Juha, pri la Strategia Laborplano pli da diskutoj okazas en la retlistoj uea-membroj kaj komitato-de-uea, aldone al la artikoloj de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, en la revuo Esperanto. La granda novaĵo estas la enketilo, kiu estis dissendita al la membroj de UEA, kaj al nemembroj, komence de julio 2023. Pri kies rezultoj aperas unua artikolo de Duncan Charters en la oktobra numero de revuo Esperanto. Vi estas bonvenaj legi ĝin.
  3. Kiel vi mem povas konstati, post la lanĉo ne multe okazos ĉe UEA. Okaze de ĉi tiu forumo oni ja povas aserti, ke oni ne eĉ lanĉis ĉi tion, ĉar mankas diskutantoj kaj diskutoj.
  4. Pli frue
  5. https://kunfarejo.org/?p=5243 7-a Maratona Esperanto-kurso 35-a Internacia E-Konferenco IEK de vendredo, 7-a de julio ĉ. 18h, ĝis lundo, 17-a de julio 2023 tagmeze KURSOJ Andrea Bertrand (Francujo): Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2) Szilva Szabolcs (Polujo) « El akveroj fariĝas riveroj » (B1-B2) Radojica Petrović (Serbujo) « Per perloj al astroj » (B2-C1) Duncan Charters (Usono) « Perspektivoj pri Esperanto » (C1-C2) IEK-35 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj Ekzamensesio de ILEI staĝofine en 3 niveloj : 1a (A2), 2a (B2), 3a (C1) AKTIVAĴOJ Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo, ekz. al la kasteloj de Azay-le-Rideau, Langeais Jannick Huet : Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon Bert Schumann: Libroservo surloke, vidi la liston LA SEMAJNO RESUME Ĝenerala disvolviĝo de restado — Menuoj Prezoj kaj aliĝilo — Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj Foto de tiu ĉi staĝo — Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj — Grupfotoj Opinioj de partoprenintoj de tiu staĝo kaj de pasintaj staĝoj ĈIUJ INFORMOJ: gresillon.org/maratona?lang=eo ALIĜILO: gresillon.org/aliĝo Bonvenon en via franca Esperanto-kastelo Greziljono
  6. En mia urbo estas du esperantoparolantoj kaj en la regiono eĉ pli. En Januaro mi kreis https://groups.io/g/frali/ kaj jam enestas 7 enskriboj de esperantoparolantoj el pluraj landoj. Ankaŭ vi estas bonvenaj en mia grupo. Legu pli en http://www.frali.net
  7. Kiom da membroj eĉ volas paperan jarlibron ? Ĉu ili estas pretaj pagi la veran koston (redakta, eldona, livera laboro) de la libro? Ĉu mi rajtas rifuzi la libron kaj tile ne pagi por ĝi? Malgraŭ multjara laboro la nova administra sistemo por UEA AKSO ankoraŭ ne estas preta. (Libera folio multfoje skribis pri la problemoj koncerne la retejoj de UEA.) Mi ne certas, sed mi sincere esperas, ke AKSO enhavos ian komunan katalogon de uzantoj (t.n. LDAP-servon) kun memservo. Tiam ĉiu membro mem respondecas pri siaj kontaktinformoj. Sen tiu sistemo la redakta laboro por kolekti kaj ĝisdatigi kontaktinformojn kostas tiel multe, ke nur malmultaj aĉetos la libron.
  8. Jes, vi pravas, ke ĉi tiu forumo estas malviva. Miaopinie la kialo estas, ke oni neniam vere lanĉis la forumon. Oni povas ekzemple decidi, ke oni retpoŝte sendos nur mallongigitajn versiojn de bultenoj ktp. kaj la longaj versioj estu haveblaj ĉi tie. Ĉi tiu forumo ne estas fermita, nur grave neglektita de UEA mem.
  9. Saluton! S-ro Esmeraldo Aparecido de Alencar Lima estas fajrobrigadisto kaj estrarano ĉe Esperanto-Asocio de San-Paulo (contato@easp.org.br).
  10. Saluton, Mia 39-jara filo estas fajrobrigadisto, li lernis E-on kiam okjara. Li skribis: "Mi volas kontakti fajrbrigadistojn el aliaj partoj de la mondo. Kiel mi povas trovi ilin en la esperantista komunumo? Ĉu vi povas plusendi ĉi tiun demandon al homoj, kiuj laŭ vi povas helpi min?". Eble ĉi tiu forumo estas taŭga loko por trovi iujn? Se vi povas sugesti alian lokon kien mi povas sendi lian peton, tiam volonte mi legos vian respondon! Espereble sukcesos trovi liajn samprofesiulojn. Amike, Marc (Vanden Bempt, Belgio)
  11. Unue ĉiu retejo havu minimume du respondeculojn, kiuj scias la administrajn identigilojn kaj eĉ iel konas la sistemon. Ne estas realisme krei iun ligilaron kaj esperi, ke la ligiloj restu aktualaj. Pli bone estas, ke la retejoj kaj ties enhavoj estu serĉeblaj per serĉiloj, ekz. Guglo kaj ties Esperanta versio Kukolo.
  12. Ni diru ekzemple kie eblas atingi la numerojn de Debrecena Bulteno, kiu estas la materia heredaĵo de longa kaj utila esperantista vivo de Tibor Papp ?
  13. Eble venis jam la tempo konsideri la faktojn, kaj eltiri konkludojn, fari novajn demandojn kaj respondojn, provi novajn vojojn. Faktoj: La forumo mortadas, la temoj ne vekas interesiĝojn, la intervenoj raras. Konkludo: La celgrupo ne taŭgas, ĝi ne bezonas tian forumon. Demando: Por kiu uzo utilus la forumo, de kies celata grupo estus envolvebla? Respondo (duba,kaj prova): La UEA instancoj (estraro, landaj asocioj komitato, fakaj asocioj, biblioteko, gazetoj, ....) kaj respondeculoj povus ĉiloke fari siajn publikajn diskutojn, pripensadojn por kiuj (diskutoj, pripensadoj) estus utila la malfermiteco kaj tio, ke iu ajn povas enmiksiĝi. Envolvi la celatan grupon verŝajne ne eblas facile, ja eĉ pri la strategia plano ne evoluiĝis vera diskuto. Se malsukcesus la provo aktivigi la menciitajn tiam, laŭ mia opinio, senutilas ne nur la forumo, sed eĉ la tuta organizo. Do mi pledas por pli malfermita, pli homproksima, pli interaga, pli tujreaga UEA. (Kie UEA signifas ĉiujn ne provizorajn anojn.)
  14. Laŭ mia kompreno, la ĉefa problemo ne estas la libro mem, sed la ĝisdatigado. La Jarlibro bezonas redaktoron, kiu ĉiujare skribas al ĉiuj instancoj listigitaj en la enkonduka sekcio de la Jarlibro, petas ilin ĝisdatigi siajn informojn, kaj tiam korektas tiujn informojn en la libro mem. Se oni volus reteni la delegitan reton, necesus ankaŭ kontroli, ĉu la koncernaj homoj estas ankoraŭ membroj de UEA kaj ĉu ili deziras resti kiel delegitoj. Verdire, mi neniam trovis la delegitan reton utila en si mem, sed ofte ĝi estas utila por serĉi adresojn de specifaj homoj. Kompreneble tiuj informoj povus ankaŭ troviĝi en retejo anstataŭ en libro. Sed nuntempe se, ekzemple, oni devas skribi al ĉiuj LA aŭ FA, necesas iom pene sarki tiujn informojn el la retejo de UEA. La adresoj ne estas simple listigitaj, sed necesas sekvi iom komplikan proceduron por atingi ĉiun unuopan adreson. Krome, neniu plu ĝisdatigas ilin, do verŝajne ili iom post iom fariĝas pli kaj pli eksdataj. Krome, supozeble neniu plu aldonas novajn Fakajn Asociojn. La FA ankoraŭ pagas kotizon al UEA kiel kunlaborantaj asocioj, sed unu el la avantaĝoj de tio estis, ke iliaj nomoj poste aperis en la Jarlibro. Apenaŭ plu havas sencon por FA pagi sian kotizon kiel kunlaboranta asocio.
  15. MI proponas, ke la papera jarlibro aperu almenaŭ ĉiun x-an jaron, kaj ricevu ĝin almenaŭ tiuj, kiuj dum tiuj jaroj daŭre estis anoj de UEA. . Ekzemple x=5.
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
  • Bulteno

    Ĉu vi deziras esti ĝisdatigita, kiam ni havos novaĵojn?
    Aboni
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.