Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas     

  1. Pasinta semajno
  2. Fransoazo

    Espermenso

    Saluton, Mi estas dumviva membro de UEA kaj nun mi ekestas nova membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion "Espermenso" kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa. Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon "Espermenso". Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj mi ĝojas konstati ke tio revigligas la lernadon de Esperanto ĉe pluraj Mensa-anoj. https://www.facebook.com/groups/743585999792126 Bonvolu diskonigi al viaj geamikoj membroj de UEA kaj de Mensa, dankon. Amuzike, Fransoazo Oazo Françoise NOIREAU 29310 Querrien, Bretonujo, Francujo +33 609 120 374 WhatsApp UTC+2 Violono de la mondo
  3. Pli frue
  4. Bonŝance jam antaŭ la registriĝo mi vidis, ke ekzistas demando pri anglalingvaj retpaĝeroj. Ĝis nun mi renkontis du: 1. Dum komenca parto de la registriĝo montriĝis erarmesaĝo pri la retkonekto: Sekuriga kontrolo Could not connect to the reCAPTCHA service. Please check your internet connection and reload to get a reCAPTCHA challenge. Propono por ebla traduko: Ne povis kontakti la reCAPTCHA-servilon. Bonvole kontrolu vian interret-konekton kaj reŝarĝu por ricevi reCAPTCHA-defion. 2. Poste, ĝuste antaŭ la fino de la registriĝo venis mesaĝo: You're almost there [ekrannomo]! Click the button below to validate your account and complete your registration. Ankaŭ la butono mem portis anglalingvan surskribon: Validate my account Propono por ebla traduko: Vi preskaŭ jam alvenis, [ekrannomo]! Alklaku la suban butonon por validigi vian uzantokonton kaj kompletigi vian registradon: Butono: Validigu mian uzantokonton (3.) Aldone, inter tiuj du paŝoj estis laŭ mi bone tradukita parto sub la titolo "Bonvolu konfirmi vian retpoŝtadreson". Nur unu esprimon mi tie unue ne bone komprenis: Sube anonciĝis inter alie ebleco "Resendi konfirman mesaĝon". Tie mi iom miris kaj pro scivolemo elprovis. Montriĝis, ke tie eblis sendigi novan konfirman mesaĝon al si mem (se la unua iel perdiĝis). Se iam la traduko estos prilaborita, eble oni povus iom pli konkrete skribi "Sendigi novan konfirman mesaĝon" aŭ "Denove sendi konfirman mesaĝon" (aŭ el la vidpunkto de registriĝanto eĉ pli rekte: "Denove ricevi konfirman mesaĝon").
  5. Gekaraj, Ni ankoraŭ ne mortis. Ni rekonstruas nian labormanieron kaj tio uzas multe de niaj fortoj, tion Anita jam menciis. Multaj el niaj novaj membroj aĉetis la "komenc-pakaĵon" kiu enhavas lernolibron, vortareton kaj gramatikon kaj unujaran membrecon de SEF. Ni ankaŭ ekkomencis jarlongan informkampanjon en "Språktidningen", sveda magazino pri lingvoj. La unua anonco aperis je la 17a de junio kaj ni jam ricevis tridekon da reagoj. La sveda junularo ĝenerale ne tre intresiĝas pri tradicia asocia laboro, sed aktivas kiel membroj de SEF. Ili ankaŭ kunlaboras rete, kaj SEF-membroj kaj ne SEF-membroj. Jam dufoje ni kongresis "internacie" unufoje en Pollando kaj unufoje kune kun la dana kaj norvega asocioj. Ni planas denove kongresi skandinavie. La junularo ne volas havi propran organizon kaj petis ke ni transprenu la respondecon pri la ekonomio. Eblas peti subvenciojn por partopreni en aranĝoj kaj kursoj. La Estraro de SEF
  6. Emilio skribis: Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj. Certe tio estas bona ideo kaj eble la sola vojo por rekonstrui iun specon de sveda movado. Sed de kie ni komencu? Ĉu Anita povus kaj volus esti la iniciatinto de tiu eta teamo? Ĉu iu alia volontulas? Cetere, estas vero, ke Duolingo produktas multajn lernantojn, sed ili bezonas amaseton da prizorgantoj por iĝi veraj kaj aktivaj esperantistoj. Amike Renato
  7. La bona regado de la angla certe kontribuas al la ne-interesiĝo pri Esperanto. Sed tio ne malpermesas la antaeŭnigon de Esperanto en Britio kaj Usono 😉 Ĉiam estos homoj, kiuj interesiĝos pri la idealo de facila, neŭtrala kaj justa komunikilo. Endas nur reklami al ili. Didier Janot skribis: Estas 322 membroj en la grupo de Facebook por Esperanto Sverige / Svedio https://www.facebook.com/groups/se.esperanto/ Ne ĉiuj estas svedoj kaj oni permesas en la grupo afiŝojn, kiuj ne rilatas al Svedio, kio malhelpas la grupon. Krom la grupo en Telegramm menciita de Yves Nevelsteen, indas ĉeesti en ĉiuj sociaj retoj. Kaj ni ne forgesu pri la ĉeestaj kunvenoj de Duolingo https://gazetaro.org/duolingo/ (eble ili rekomenciĝos en julio). Estas grupo en Malmö https://events.duolingo.com/malmo-esperanto/ flegata de Sten Svenonius. Ĝis nun ĝi havas nur membrojn, sed mi pensas, ke indas invisti tempon per tiu senpaga reklamo por aliaj urboj de Svedio. Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj.
  8. La rilatoj de UEA al la Nobel-premio pri literaturo dependas, de kiel UEA konceptas kaj alstrebas esperanton. Se ĝi estu lingvo, kiu simple faciligas la mondan komunikadon sur egaleca nivelo, por kiu necesas specife nek Talento nek Gusto, ĝi ne havas rilaton al la Sveda Akademio. Se la lastatempa interpreto de la Nobel-testamento estas premii aŭtorojn, “kiuj luktas kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_literaturo), certe UEA neniam luktis kontraŭ ajna aŭtoritato, klopodante, male, akiri favoron ĉe reĝimoj plej diverskondutaj koncerne la Homajn Rajtojn. Sed la esperantlingva komunumo (esperantuloj) alvenis, hazarde aŭ laŭdestine, al stadio de beletra kreivo, do al kampo koncernata de la Nobel-premio. Laŭ mi alstrebi al tia prestiĝa agnosko, preter ĉiuj kritikoj kontraŭ la premio, estas rajto de la esperantuloj, rajto de ilia identeco: inter ili estas verkistoj al kiuj mankas nek talento nek gusto. Se oni legas la motivadojn de la atribuo de la premio dum la jaroj, jen unu, jen alia perfekte kongruus kun la literatura produktado de, ekzemple, Steele, Štimec, Nemere, Fernández, de Kock, Mallia, kiuj krom produkti originalaĵojn, ankaŭ abunde transpontis kulturojn per tradukoj, helpante tiel al diskonigo kiu favoru pacon, kaj tio estas kroma atuto praviganta kandidatiĝon al la premio, kiun etnolingvuloj ne nepre havas. Kiel pluraj Nobel-laŭreatoj, laŭ la motivadoj, spegulis kaj diskonigis la edifajn kvalitojn de sia etno, kelkaj el la niaj agis same per la valoroj de nialingva komunumo, alstrebanta egalecon ne nur lingvan, sed ankaŭ ekonomian kaj kulturan. Kion faru UEA, se ĝi kredas je tio? Ĝi disvastigu tradukojn al etnolingvoj de tiuj valoroj de egaleco; kiel? Ekzemple financante kaj eldonante tiajn tradukojn, komisiante al etnolingvuloj tradukojn, donacotajn al bibliotekoj tra ESF, substrekante ke ekzistas la Esperanta PEN kaj ĝia jam kvindekjaraĝa revuo Literatura Foiro (neniam menciata en la UEA-publikaĵoj) kaj ke la Akademio Literatura de Esperanto havas nun tre belan modernigitan startopaĝon. Mi ĝojas, ke la supra komentariinto Nicola Ruggiero favoras kunlaboron inter la du establoj. Ĉu tiu labora kaj financa engaĝo helpas al la celoj de UEA? Ĉu eĉ eventuala atingo de Nobel-premio pri literaturo estas utila al tiuj celoj? Laŭ mi jes, indas provi, ankaŭ por doni kuraĝon kaj fidon al ni mem. Se oni ne provas, certe oni nenion atingas.
  9. Kara Fernando, mi respondas nome de Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Laŭ la reguloj de la Sveda Akademio, nur asocioj kiel ekzemple ALE rajtas proponi kandidaton por la Nobel-premio pri literaturo. Laŭ nia statuto legebla en http://www.akademio-literatura.org/akademio/statuto ALE "transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa Esperantlingva Verkista Asocio, kies taskojn ĝi daŭrigas kaj laŭeble plilarĝigas." Ni plu laboras kiel fakasocio pri literaturo kadre de UEA. Do, la kandidato de ALE estis, fakte, ankaŭ la kandidato de UEA. La tiama Esperantlingva Verkista Asocio kunproponis poeton Auld kun Esperanta PEN Centro kaj ni ĝojas pri tiu kunlaboro. Post la forpaso de Auld, PEN decidis agi alie kaj aŭtonome. Ni esperas je onta kunlaboro, sed ni ne enmiksiĝas en la decidoj de sendependa asocio. Oni unue bone konu la regulojn de la Nobel-premio antaŭ ol enpaŝi al la Sveda Akademio kaj oni sekvu la oportunajn paŝojn. Interesan enkondukon pri la Sveda Akademio vi povas legi en Beletra Almanako 22 p. 74-76; ĝin verkis Sten Johansson. Samnumere vi trovos intervjuon kun Tomas Riad, membro de tiu Akademio. Pri tradukado: certe nacilingvigo povas helpi. Amike, Nicola
  10. dankon, anita, pro la tre klaraj reagoj, kiuj parte konfirmas miajn timojn: oni rezignas pri la fizika sidejo pro neebleco konservi ĝin kaj oni esperas pri la retpaĝo, kiel centro de la agado, poste oni moviĝas al Facebook, poste al aliaj kanaloj. mi jam vidis similan filmon en aliaj landoj. sed mi estis kuraĝigata de via frazo Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Tio estas io pozitiva, kio ne okazas en aliaj landoj en simila situacio. Ĉu ekzistas retaj kursoj pri Esperanto en la sveda? Ĉu la novaj gejunuloj praktike lernas en Duolingo? Ĉu vi scias, pro kio ili lernas? Ĉu pro simpla interesiĝo pri lingvoj? Kiuj idealoj kaptas junajn svedojn nuntempe? Amike Renato
  11. Jen kelkaj komentoj pri Svedio de maljuna multjara aktivulo. Fernandi Maia Jr: Sidejo: Sidejo: Adreso en Stokholmo - tiu ne plu funkcias. Mankis fortojn en Stockholmo por daŭrigi. Nia nuna stokejo de i. a. arĥivo troviĝas en loko laŭ la grava fervoja linio inter Stockholmo kaj Gotenburgo. En tiu ejo eblas ankaŭ kolektiĝi kaj dum la lastaj tri jaroj okazis pluraj kunvenoj kaj kursoj. Orlando E. Raola: Vi kaj via amiko pravas: ne plu estas adreso en Facebook, sed en tvitter kaj instagram (ambaŭ @intere.se kaj iel ligitaj al nia hejmpaĝo intere.se) kun neregulaj noticoj pri eventoj. Didier Janot: Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado?’Tiu demando estas levata plurfoje dum la lastaj eble dek jaroj. Ni devas konstati, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj klopodi adaptiĝi al tio. En Svedio komencis printempe nova ebleco aktiviĝi: zoom-kanalo kie eblas ĵaŭde kaj sabate renkonti SEF-estraranoj por diskutoj kaj kunlaboro. renato_corsetti: Jes, mankas junaj novaj esperantistoj - same kiel en kiu ajn organizo dum la lastaj jaroj. Interreto multe ŝanĝis la vivon. Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Vi jam legis pri Facebook kaj telgramo, sed restas tvitter kaj instagram. Iveso: Svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto ekzistas. La sveda movado ĉijare transiras reorganizadon pro novaj kondiĉoj dum la lastaj jaroj (nur manpleno da malnovaj kluboj vere agadas) kaj estas tro frue nun taksi la rezulton.
  12. mi ĝojas ekscii pri la telegramo-grupo en Svedujo kaj mi esperas, ke ĝi kreskos, sed ĉu estas facile trovi lernantojn por kursoj pri Esperanto en la reto, eventuale eĉ en telegramo. ĉu tiuj 56 membroj de la telegrama grupo por svedoj, provas trovi pli da lernantoj, aŭ pri kio ili okupiĝas rilate al Esperanto? amike renato
  13. Intertempe mi eksciis, ke tia Telegram-grupo jam ekzistas. Ĝi eĉ havas jam 56 membrojn. La movado en Svedio do klare ne mortis... https://sv.telegramo.org/ Eventuale svedaj estraranoj/kernuloj povas krei apartan grupon (publikan aŭ ne) por inter si diskuti pri la agado.
  14. Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen
  15. Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
  16. Mi kredas, ke la juna svedo, kiu reagis al Orlando pravas, kaj la situacio estas komuna al ĉiuj nordeŭropaj landoj ĝis Nederlando. Ne nur mankas membroj de UEA, sed entute mankas novaj esperantistoj. Ĉu iu scias pri la situacio de TEJOI en tiuj landoj? Estas komuna sperto de tiuj, kiuj regule sekvas la agadon de esperantistoj tra la landoj, ke la landoj de suda Eŭropo estas pli plenaj da diverspecaj iniciatoj, kiujn oni ne trovas en norda Eŭropo. Britujo estas en iom meza situacio, ĉar ĉi tie plene efikas Duolingo por provizi nin per komencantoj. Mi ne scias, kiun argumentojn uzi por konvinki svedojn eklerni Esperanton. Ĉu nur interesiĝo pri lingvoj ankoraŭ funkcius, se la grandaj ideoj por plibonigi la mondon ne plu aplikiĝas tie (la konservativaj registaroj de tiuj landoj kaj iliaj politikoj estas konataj]. Certe Esperanto estas uzata en la reto, sed apenaŭ mi vidas ion de svedoj en Facebook. Se ne venas respondoj de TEJO-anoj, ni devas provi pensi kion fari por ke svedoj kaj similaj lernu Esperanton.
  17. Saluton, Mi ne konas la situacion en Svedio, sed mi havas demandon: kio mortas? Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Kaj en aliaj landoj, kie delonge ekzistas eo-movado kun tradiciaj eo-asocioj, kio okazas? Antaŭ nelonge aperis analizo pri uzado de lingvoj ĉe Twitter (https://arxiv.org/pdf/2003.03667.pdf), do pli malpli en la mondo kvankam Twitter (kiel aliaj Usonaj sociaj retejoj) ne estas tre populara en kelkaj partoj de la mondo (ekz. en Ĉinio, sed ne nur). Esperanto troviĝas tre for de la angla sed tamen en la 30 unuaj plej uzataj lingvoj do estas klare vivanta lingvo. Do ĝenerale la lingvo Esperanto ne mortas kaj ekzistas homoj kiuj uzas ĝin. Bedaŭrinde ne eblas scii kiom granda estas la proporcio de Twitter-uzantoj kiuj membras en (tradiciaj) eo-asocioj. Estus bone kompari la situacion de la eo-movado inter la landoj kie delonge funkcias eo-asocioj kaj la landoj kie Esperanto venis antaŭ nelonge (post 2000) kaj kie eo-asocioj estas tute novaj. Ĝis, DJ
  18. Mi montros ĉi tie demandon, kiun mi starigis al sveda juna esperantisto (se li legas tiun ĉi mesaĝon, li mem povas plu reagi, iel ajn, mi ne malkaŝos lian identecon), kaj lian respondon: Saluton, kara Xxxx. Antaŭ kelkaj tagoj, fama maljuna esperantisto, membro de la Komitato de UEA, skribis en la komitata dissendolisto, ke "Esperanto mortas en Svedio". Tio vere ĝenis min, ĉar mi ne havas tiun impreson, speciale ĉar mi konas vin persone, kaj mi ĉiam kredis, ke Esperanto bone fartas tie, aŭ almenaŭ ne malpli bone ol en aliaj okcidenteŭropaj landoj. Ĉu vi povus iel reagi al tiu aserto? Mi pretas uzi ĉion kion vi sendos al mi por konsciigi tiun komitatanon, ke Esperanto en Svedio estas tute bone, nur sur novaj vestoj kaj formoj. Lia respondo: Saluton kara! Nu... mi ne estas tiel aktiva en la movado pro mia laboro kaj mia familio. Mi plejparte laboras por Esperanto hejme, en la reto. Lastatempe mi kreis novan retliston: lalder.net, kaj nun mi kreas novan, pli bonan socian retejon, kiun mi esperas esti preta post nelonge. Do, mi eble ne estas taŭga persono por kontribui al tia aserto. La problemo en Svedio probable estas du. Unu estas ke la movadistoj ĉi tie estas plejparte maljunaj kaj ne plu havas energion por propagandi al tiuj kiuj ne scias pri la lingvo. Kaj la du probable estas ke svedoj parolas la anglan sufiĉe bone kaj sentas ke Esperanto estas nek necesa nek eĉ bona ideo. Pro tiu estas malfacile altiri novajn interesantojn. Sed mi foje vidas novan nomon en la Esperantaj grupoj en Fejsbuko, do ankaŭ mi ne sentas ke Svedio estas en aparte malfacila loko ol aliaj landoj. Sed ni bezonas, simile kun aliaj landoj, trovi manierojn por altiri novajn, pli junajn membrojn. Se vi ne povos, la lingvo pluvivos en la interreto sed la organizoj mortos. Tiu estos bedaŭra afero. Mi konsentas. La granda disvastiĝo de sociaj retoj iom aliigis la pejzaĝon kie la tradiciaj landaj kaj lokaj asocioj devas funkcii. Kelkaj asocioj estis iom pli sukcesaj ol aliaj adaptiĝi, sed ĝenerale, la valoro antaŭe proponita de la asocioj (kontaktoj, renkontiĝoj, ktp) estas nun havebla al la interesitoj sen rekta partopreno de la asocioj. Kion fari? Tio esas la demando!
  19. La Sveda Akademio (Svenska Akademien) estis fondita en 1786. Ĝi havas 18 seĝojn (membrojn). Ĝia devizo estas Talento kaj Gusto aŭ Snille och Smak, svede. Ekde 1791 ĝi eldonas la gazeton Post-och Inrikes Tidningar (PoIT), oficiala ŝtata sveda registara gazeto fondita en 1645. Ĝi eble estas la plej malnova ankoraŭ aperanta gazeto de la mondo. La jarkoleko de 1645 ĝis 1721 estas ciferecigita de projekto Tiden (ĉ. 2001) por la Reĝa Biblioteko en Stokholmo. En 2007 ĉesis aperi la papera formato kaj de tiam ĝi aperas nur sur la interreto. Oni presas laŭ Vikipedio nur tri ekzemplerojn por la universitatoj. La Sveda Akademio ankaŭ publikigas unuvoluman vortaron nomatan Svenska Akademiens ordlista (SAOL) kaj multvoluman vortaron similan al Oxford English Dictionary, nomatan Svenska Akademiens ordbok (SAOB). De 1901 la Akademio decidas ĉiujare, kiu ricevu la Nobel-premion pri literaturo (Nobelpriset i litteratur) donata laŭ la testamento de la granda donacinto Alfred Nobel. La Nobel-premio pri literaturo estas ne malkonata temo en Esperantujo. Se oni volas iom scii pri la Akademio per pli malpli aktualaj artikoloj en Esperanto troveblaj rete, jen du rekomendoj ĉe La Ondo: (2019) https://sezonoj.ru/2019/12/nobel/ kaj (2018) https://sezonoj.ru/2018/11/kirschstein-2/. Iom da skandaloj, iom da repuriĝo? Leganto juĝu. Pri la indeco al Esperanto ĝui lokon en tiu premio jen du rekomendoj: (La Ondo, 2018) https://sezonoj.ru/2018/11/johansson-3/ kaj (Libera Folio, 2018) https://www.liberafolio.org/2018/11/29/nobelo-au-stultajo/. En la unua la svedo Sten Johansson trovas neinde rekomendo pri Esperanto al Nobel-premio. En la dua la italo Carlo Minnaja portas alian perspektivon. Du grupoj, kiuj nature ligiĝas al tiu afero estas la Esperanta PEN-centro kaj la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), antaŭe EVA. Per tiu ĉi afiŝo en la Forumo ni kreas spacon en UEA por diskuti la temon. Kion devus fari UEA tiurilate? Ĉu enplektiĝi por (re)krei la terenon por esperantaj verkistoj en la Nobel-premia afero? Aŭ entute ne enmiksiĝi? Kelkajn rimarkojn por provoki pensojn kaj diskutoj vi legas sekve: a) ĉu UEA devus strebi al kreo de rilatoj kun la Sveda Akademio aŭ la akademianoj individue? Ĉu indus plani konsciigan agadon pri la nuntempo de Esperanto al la Akademio ĝenerale kaj al unuopaj akademianoj? Ĉu iam estis artikolo Esperanto-rilata en PoIT? Ĉu indas labori por apero de artikolo pri Esperanto en PoIT? b) Minnaja proponas, ke E-literaturo estu tradukita nacilingven por konsciigi pri la valoro de Esperanto. Svedio ĝuas unu el la plej viglaj libro-merkatoj de la mondo. Ĉu ne indus kunordigi aperigon de niaj juveloj ekz-e en la svedan por konsciigo pri Esperanto cetere en socio lego-amanta kiel la sveda? Kion vi opinias? Vizitu ankaŭ la afiŝon pri Esperanto en Svedio:
  20. La situacio de la Esperanto-movado en Svedio fariĝis lastatempe kelkfoja temo en UEA. Tiu temo tuŝas almenaŭ kvin grupojn: la kunlaborantojn de la laborfako Landa Agado, la Eŭropan Komisionon de UEA, la Komitaton de UEA, TEJO-n kaj svedajn aktivulojn mem. Ofte la rimarkoj troviĝas je tio, ke la movado en Svedio maljuniĝas kaj la nombro da svedaj membroj en UEA reduktiĝas. Ĉu vere? Kion vi opinias pri tio? Se vi konsentas, kion devus fari UEA kaj ĉiuj interesatoj pri la temo? Kiel fartas kaj kion faras la sveda junularo kaj TEJO mem rilate tion? Se la afero ne estas zorgiga, tamen kion oni povas fari por ĉiel ajn plibonigi la aferon en Svedio? Sube por helpi la diskutojn estas kelkaj informoj. Pri Svedio oni povas resume legi en la dokumento de UEA "Landa Parad'", kreita kaj zorgata de la eks-vicprezidanto kaj nuntempa komisiito de UEA pri Landa Agado (2019-2022), Stefan MacGill: http://aktivulo.net/eo/eko/landa-parad-europo. SVEDIO - Landkodo: SE. Mono: SEK (korona). Telefonkodo: 46. Ĉefurbo: Stokholmo. Kategorio en UEA: 5 (MB 44 EUR). Areo: 450,3 mil km2 (55-a en la mondo) Loĝantaro: 10,1 milionoj (89-a); 2 milionoj en la ĉefurba areo. Denseco: 22 homoj/km2 (196-a en la mondo). Porkapa MEP: po $ 50.687 do en la 13-a loko en la mondo. Vikipedio: E-paĝo ekzistas kaj ampleksas, senkritika, aktuala. Landa Asocio: Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906 (aliĝo al UEA en 1933). Prez. Puff Östling. Membroj (AM+IM) 2019: 318 (En SEF 244); 2018: 321 (En SEF 275). LA-rekono: Svedio gajnis Trofeon Fyne de UEA pro elstara agado dufoje: en 1975 kaj 2001. LA-adreso: Poŝtkesto 2276, SE-103 17 Stokholmo. LA-retadreso: svenska <ĉe> esperantoforbundet.se. LA-hejmpaĝo: www.esperantoforbundet.se en la sveda kaj Esperanto. Organo: La Espero (4 n-roj), p/a SEF. Membraro en UEA. 2019: 74. 2018: 76. 2017: 126. FC 2019: 0 2018: 0. 2017: 0. DM: en 2020: 30. Membroj kiel milionaĵo de la popolo (2018): 27,22 (LA); 8.81 (IM de UEA). Ĉefdelegito: Lief Holmlund en Skellefteå. Kotizperanto: La ĈD. Komitatano de UEA: Louise Åkerlund (A) Sidejo: Adreso en Stokholmo; estas oficejo kun libroservo kaj kunsidejo. Delegitoj: 21 personoj (1 ĈD, 9 D, 1 VD, 14 FD) en 17 urboj. Aliaj asocioj: TEJO (sekcio SEJU), ILEI (sekcio), Agneta Emmanuelsson. Plio: E-centro kaj kursejo en Lesjöfors (okcidenta Svedio). Internaciaj aranĝoj: la 26-a UK en 1934; la 33-a UK en 1948 en Malmö; la 18-a IJK en 1962 en Ystad; la 25-a IJK en 1969 en Tyresö (kiu naskis gravan Deklaracion); la 65-a UK en 1980; la 47-a IJK en 1991 en Karlskoga; la 88-a UK en 2003 en Goteborg; la 35-a IIK en 2003 en Lerum; la 59-a IJK en 2003 en Lesjöfors; la 11a AMO-seminario en 2015 en Uppsala. Fama kunsido pri strategio en informado en Frostavallen en 1956 naskis gravan Principaron: https://eo.wikipedia.org/wiki/Principaro_de_Frostavallen. Aktualigo (escepte pri membroj) julio 2019. IM-oj de UEA hodiaŭ (29/06/2020): 62. Se vi estas svedo kaj ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2020, konsideru tion fari. Pli bone faru per la nuntempa aliĝilo al la Virtuala Kongreso de Esperanto, ĉar vi povos ĝui ĝin senpage: http://vk.mondafest.net/uea-vk/. Donacojn por plenumi agadojn por Svedio oni povas fari al la Fondaĵo Eŭropo de UEA, notante <<por Svedio>>: https://uea.org/alighoj/donacoj/europo. Tiu diskuto okazas i.a. kiel rezulto de la 65-a AMO-seminario, okazinta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto.
  21. Provo Stata ĝisdatiho

  22. Ĝenerale eo-asocioj pli okupiĝas pri burokrataĵoj ol pri siaj celoj. Je ĉiuj niveloj dum kunvenoj eo-asocioj okupiĝas pri si mem kaj ne pri projektoj. Jes ILEI funkcias malpli formale ol UEA, sed tamen kun tro da burokrataĵoj. Same en Francio. Novaj homoj kiuj kutimas rapide decidi per la reto ne ŝatas malnovajn asociojn kun pezaj strukturoj. Asocioj novaj plu necesas por kunagadi. Tiu diferenco inter malnovaj kaj novaj asocioj mi konstatas ankaŭ ĉe ne-Esperantaj organizoj. Anstataŭ aldoni novan regulon, pli bone simpligi kaj mallongi niajn statuton kaj regularon. UEA devas helpi membrojn kaj asociojn agadi ne postuli burokrataĵojn.
  23. Saluton, Pri prononcado, mi rekomendas al komencantoj https://www.youtube.com/watch?v=OPsdp1M5pjQ al progresantoj uzi diversajn lernilojn kaj aŭskulti originalajn registradon
  24. Saluton samideanoj! Mi lernas per la iom helpo de la Duolingo apo, sed mi malkovris ke miaj prononcaj kaplablecoj iĝis malĝustaj. Nur per esperanta sperto aŭ instruisto oni povas perfekti prononcojn. Ekzemple: La angla lingva prononcas literon "e" principe kiel "uh", sed la prononco devas esti kiel "eh!" ĉiufoje. Ankaŭ, la "r-r-r-r-r-" sono estas pli grava ol oni eble scivolas, kaj ia ajn apo ne povas tre bone instrui pri tiuj ĉi aspektoj kaj pli aliaj gravaj aspektoj. Amike, Matio
  25. Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ? estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo). burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj. Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf
  26. Jes, kiel mi ĉiam diras, la problemo estas, ke "oni" devus trovi tiun bonegan "oni", kiu farus la tutan laboron. Ne eblas facile ĝisdatigi retejon, kiam nur unu persono povas fari tion por la tuta asocio.
  27. Tio estas ĝenerala problemo pri multaj retejoj. Oni iel pensas, ke retejo ne bezonas prizorgadon – kaj redakcian kaj teknikan. Ke retejo iel magie kontinuas funkcii kaj enhavi aktualan informon. Ju pli granda, ju pli da enhavo retejo havas, des pli da prizorgado estas postulata. Ŝajnas, ke mankas redaktoroj kaj teknikaj prizorgistoj.
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.