Salti al enhavo

Pri la forumo:
Bonvenon

Laboru kun aliaj kadre de UEA


Spektu filmeton pri la forumo

image.png

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia kaj produktiva, lanĉas la oficialan kunlaborejon de UEA, kie ĉiu esperantisto havos ŝancon kunlabori sine de la asocio.   Per la forumo estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA povos lanĉi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn, kiujn ĉiuj esperantistoj povos debati kaj kunlabori cele al konkreta agado.   

La legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem elektas la plej bonajn ideojn.  Kiam la debato ĉirkaŭ propono aŭ projekto estos matura la verkinto prezentu la konkludon kaj agadplanon al la koncerna estrarano.


Per la langeto RETEJO vi vidas forumon laŭ pluraj kategorioj, rubrikoj, kaj subrubrikoj.  Per la langeto AKTIVADO vi vidas la lastajn afiŝojn aŭ komentojn.  Eblas ankaŭ uzi la serĉilon kaj ŝalti sciigojn al via retadreso pri novaĵoj en temoj, kiuj interesas al vi.   

Ĉiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso registriĝi.  Por komenti la afiŝojn vi devas registriĝi, sed vi povas fari tion tre rapide per via profilo de Facebook, Google, aŭ Twitter.    Nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.

Ni sugestas ke vi komencu vian esploron per la paĝo Bonvenon al la forumo de UEA!

 



×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.