Salti al enhavo

Pri la forumo:
Bonvenon

Sekurigo


La sekureco de via konto kaj de viaj informoj estas tre grava al ni. Sube troviĝas detaloj pri tio, kion ni faras por sekurigi la informojn.

La programaro

Ni uzas programaron, kies liverantoj regule ĝisdatigas kaj kiu informas nin, kiam estas disponebla nova versio. Ni ĉiam uzas la plej freŝan version de la programaro.

Servilo

Nia retejo devige uzas la protokolon HTTPS kaj havas atestilon pri sekurigo tiel, ke kiam vi uzas ĝin vi vidos la simbolon de ŝlosilo en la adresbreto de via retumilo.

Ensaluti per aliaj servoj

Eblas krei konton ĉe la forumo sen pludoni viajn detalojn al ni, ĉar ni proponas registradon kaj ensalutadon pere de viaj eventualaj kontoj ĉe Facebook, Twitter kaj Google. Tiel viajn detalojn vi ne rekte donos al ni.

Sekurigaj demandoj

Registrante ĉe la forumo vi havos la okazon laŭ via prefero respondi al demandoj kies respondojn nur vi konos. Vi elektos tri demandojn el pluraj kaj donos viajn respondojn. En postaj okazoj, kiam vi ensalutos, la sistemo petos al vi, ke vi respondu al unu el tiuj elektitaj demandoj. Tiel eĉ se iu misfaranto ekscias pri viaj retpoŝtadreso kaj pasvorto, tiu ne povos aliri al via konto.

Untitled-1.jpg



×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.