Ĉi tiu retejo permesas al membroj facile diskuti pri diversaj temoj rilate UEA.
La baza forumspeco estas por diskutoj. Depende de sia membra grupo, registriĝintaj uzantoj povus lanĉi temojn, aldoni komentojn, reagi al afiŝoj, krei sondojn kaj tiel plu.
La plimulto de niaj forumoj ordigas la komentojn laŭ la sumaj poentoj de ŝatoj. Komentoj ricevintaj pli da pozitivaj reagoj ol negativaj troviĝos super la malpli pozitive taksitaj. Tio povus doni ioman malkoherecon, do ni konsilas uzi la ĉit-funkciadon en la redaktilo, se vi respondas al iu aparte. Ne necesas citi la tutan komenton; via propra komento enhavos ligilon al la originala afiŝo, se vi citas iom da ĝi.
Kvankam ni ĝis nun ne starigis tian forumon, ni havas la kapablon krei lokojn en kiuj legantoj povus ordigi la respondojn indikinte, ĉu ĝi estas bona respondo aŭ ne, sen uzi la reagan sistemon. Tiel respondo malĝusta sed de homo provanta esti helpa povus esti indikita malbona respondo sen tio, ke la afiŝinto ricevu malŝaton mem kaj tiel minusan poenton al sia reputacio. Homoj starigintaj la demandon povus indiki, ke iu precipa estas la plej bona. Tia ĉi afiŝo estos en la unua loko kaj aparte indikita, kaj membroj vidos, ke la demando havas 'plej bonan respondon', do efektive ekscios, ke ne necesas respondi.