Kiel ĉe aliaj modernaj retejoj, eblas facile indiki vian opinion pri afiŝo uzante 'reagojn', sen tio, ke estas necese aldoni komenton. La sumo de reagoj ricevitaj de membro indikas la 'reputacion' de la uzanto.
Per simpla alklako, uzantoj en la grupoj Membroj kaj Membroj+ povas facile indiki, ĉu ili ŝatas aŭ ne ŝatas afiŝon.
Ĉe komputilo, eblas ŝati per unu alklako. Zumante super la ŝat-butonon, vi vidos pliajn eblojn. Simple alklaku la deziratan:
Per aparatoj kun pli etaj ekranoj (telefonoj, tabulkomputiloj) ne eblas zumi, do la unua alklako videbligas la diversajn elekteblajn reagojn. Per dua, vi konfirmos vian:
Kontraŭ ŝato, membroj ricevas stelon. Malŝato unu stelon forprenas. La sumo de reagoj ricevitaj de membro estas montrata en la retejo:
Membro ricevintaj pli da ŝatoj ol malŝatoj havos pozitivan stelpoentaron. Ĉeesto de minusa nombro indikas, ke la komentoj de la membro ĝenerale ne estas konsiderataj utilaj/pravaj/legindaj ktp.