Eblas ricevi multajn informojn pri diversaj aferoj okazintaj en la forumo, ĉu per retpoŝto, ĉu per sciigoj aperantaj en la retejo mem. Vi rajtas elekti kiujn kaj kiajn sciigojn vi ricevos, kaj kiel vi ricevos ilin.
Kiam vi havas novajn sciigojn, videblas eta bobelo en la supre dekstra parto de la retejo. La numero en ĝi indikas, kiom da sciigoj atendos vin. Por legi la sciigojn, simple alklaku ĝustaloke. Tio ne estas tute sama telefone kiel komputile.
Jen kontrolo de sciigoj per komputilo:
Kaj jen ĝi per telefona ekrano:
Eblas elekti ĝenerale, ĉu ricevi sciigojn pri respondoj al viaj kontribuaĵoj, ĉu tiujn ricevi en la retejo aŭ per retpoŝto ktp:
Tiujn agordojn vi trovos per alklako de Sciigaj agordoj en la sekvaj lokoj, ĉu komputile:
ĉu telefone:
Povus esti, ke kvankam vi volas esti informita pri, ekzemple, novaj respondoj al viaj komentoj aŭ pri okazoj, kiam iu citas vin, vi ne tamen interesiĝas pri aliaj aferoj. Bonsorte, la sciigaj agordoj permesas al vi distingi inter diversaj specoj de sciigo kaj elekti ĉu ricevi sciigon en la retejo, per retpoŝto, aŭ ne ricevi. Elektebloj inkluzivas citadon, menciadon, alligadon de komento, ricevon de privata mesaĝo.
Por vidi la plenan liston, simple vizitu Sciigajn agordojn kiel indikite supre kaj rulumu suben.
Nemalofte vi interesiĝos pri temo al kiu vi mem ne kontribuis kaj pri kiu vi deziras ricevi sciigon, kiam novaj komentoj aperis. Por tiaj situacioj, eblas 'sekvi' (tio estas 'elekti ricevi sciigojn') ekzistantajn temojn kaj eĉ tutajn forumojn, por ricevi novaĵojn pri novaj temoj. Simple alklaku la butonon 'sekvi', kiu aperas supre de la paĝo en forumoj kaj temoj.
Se okazas, ke vi ne plu volas sekvi ion, simple alklaku la butonon Sekvate. Rezulte aperos sprucfenestro, kiu facile ebligas al vi malsekvi kaj ĝisdatigi viajn preferojn, kaze ke vi deziras daŭre sekvi la eron.
Porokaze agi mallaŭ viajn ĝeneralajn preferojn
Vi jam vidis, ke eblas agordi ĉu aŭtomate ricevi sciigojn pri via enhavo. Tamen vi rajtas decidi fari la malon rilate ĝeneralajn sciigojn, sen tio, ke vi devos ŝanĝi la ĝeneralajn agordojn.
Kiam vi afiŝas novan komenton, eblas en la redaktilo elekti ĉu sekvi, ĉu malsekvi la afiŝon. Se vi ĝenerale preferas ne ricevi sciigojn al viaj komentoj, tiel vi elektus fari en la ĝeneralaj agordoj. Afiŝante aŭ redaktante afiŝon vi vidos, ke en la ilbaro de la redaktilo troviĝas butonon, kiu indikas vian ĝeneralan preferon. Alklakante ĝin vi baskulos inter malobei vian ĝeneralan elekton aŭ daŭre afiŝi laŭ ĝi.