Salti al enhavo

Bernhard Westerhoff

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri Bernhard Westerhoff

  • Naskiĝtago 30an de marto
  1. Leginte la "semon" de Orlando - dankon, Orlando, por ĝi - revenis en mian kapon la diro de LLZ ke lia vera vivcelo ne estis Eo sed la unueco de la homaro kaj ankaŭn kion li diris dum 3a UK en Kembriĝo en 1907: "Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." Ĵus spertinte la brilan VKn kaj havante en la kapo ankoraŭ kion Duncan unutage rakontis pri interkultura kleriĝo/klerigo mi volas atentigi pri la neceso - apud doni al ili komunuan lingvon - edukadi la homojn tiel ke ili komprenas kaj akiras la kapablojn pace, lerte, solidare kaj ame kunlaboradi tutmondsocie por povi vere kunvivi kiel "interfratigita homaro". Duncan ankaŭ dividis la resumon de iu dojeno de interkultura lernado, ke tre similas interpersonaj kaj interkulturaj rilatoj respektive ke, se homo tre kapable interrilatas kun siaj proksimuloj, li/ŝi probable ankaŭ bone sukcesas en interkulturaj rilatoj - kaj inverse. Do, por resumi: miaopinie indas en la strategio akcenti kiel celon, ke la E-komunumo volas fariĝi studinda kaj kopiinda kaj invitanta modelo de tutmonda komunumo kaj ke el tio rezultas duobla tasko: a) konstante edukadi la anojn de la E-komunumo pri la antaŭkondiĉoj por krei tian komunumon - inkluzive de personaj ecoj, kiujn eble oni povas resumi per "senperforta komunikado" aŭ per virtoj kiel veremo, honesteco, pacienco, komprenemo, malmaliceco, evitado de klaĉado ktp. b) prezenti tiun modelan komunumon al la ekstera mondo kaj inviti al partopreno en ĝi Mi konscias kaj ke la E-komunumo povas kaj fieri pri brilaj atingoj kaj ke al ĝi konstante indas kaj endas tiudirekte plulernadi.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.