-
Enhaveroj
64 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
8
Emilio Cid laste gajnis la 18an de aŭgusto 2020
Emilio Cid havis plej multe da ŝatata enhavo!
Komunuma reputacio
31 Populara afiŝantoPri Emilio Cid

- Naskiĝtago 04/23/1960
Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
-
Emilio Cid ŝanĝis sian profilbildon
-
La Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema
Emilio Cid prikomentis temon de Diccon Masterman en Strategia laborplano
Laŭ mia kompreno ni ne bezonas radikalan movon de la CO, almenaŭ ne nun. Sed plurajn oficejojn. Tiel Irano povus havi oficejon, sed iranaj esperantistoj tion volus. Se estas lando, kie ne regas demokratio, precipe en tiu lando esperanto devas flori. -
Certe jes !
-
Landaj Asocioj aŭ Landaj Sekcioj de UEA ?
Emilio Cid prikomentis temon de Emilio Cid en AMO 65 – Landa Agado esencas
Laŭ la statuto de UEA; disvastigi la uzadon de Esperanto. -
Internaciigo de Programo Mia Amiko
Emilio Cid prikomentis temon de Adonis Saliba en Strategia laborplano
Estas 800 mil lernantoj de esperanto en Duolingo. Eble granda parto el ili neniam aŭdis pri Zamenhof kaj supozas, ke Duolingo inventis Esperanton. Ni ĝojas pri tiu granda nombro kaj ESPERAS, ke ili havu la iniciaton serĉi la movadanojn. Multaj restos en la movado se ili trovos ĉe ni amikiĝon. Ni havas jam registritaj 700 Amikoj de Esperanto kaj ili ni ofertis nur unu bonvenigan mesaĝon. Mi opinias, ke la internaciigo de la programo MIA AMIKO estus tre interesa por eviti, ke lernantoj forlasu la kursojn kaj igu ilin movadanojn. Mi forte apogas, ke UEA helpu la internaciigon de PMA. -
La Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema
Emilio Cid prikomentis temon de Diccon Masterman en Strategia laborplano
Aŭ Irano, kie viglas la movado. Fakte irananoj multe helpis organizi la Virtualan Kongreson. -
Emilio Cid komencis sekvi Landaj Asocioj aŭ Landaj Sekcioj de UEA ?, La Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema, Esperantismo, poliglotoj kaj la laborplano kaj Kaj 1 plia
-
La Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema
Emilio Cid prikomentis temon de Diccon Masterman en Strategia laborplano
Mi ĉiam havis tiun revon, ne nur pro tio, ke mi loĝas en la tria mondo (Brazilo), sed precipe ĉar eblas fari aliaj landoj 4-oble pli per la sama roterdama mono. La atingoj de la asocioj estus pli vastaj kaj samtempe ĝi helpos krei multajn esperantistojn en tiuj landoj, kie ĝenerale la akcepto al Esperanto estas pli granda ol en Eŭropo. La novaj bazaj kotizoj ja jam multe helpas, sed ni povas antaŭeniri pli. -
Tiu estas unu el la celoj de ĉi tiu forumo. En ĝi la temoj estas taŭge organizitaj kaj facile retroveblaj. Esperinde, ĝi gastigos novajn laborgrupojn.
-
Esperantismo, poliglotoj kaj la laborplano
Emilio Cid prikomentis temon de probal53 en Strategia laborplano
Kara Probal, Mi tre ŝatis vian proponon. Mi mem jam organizis etan poliglotajn rekontiĝojn kaj ĝi estis tre favora al esperanto. Mi iris al ĉiuj lingvo-tablo kaj informis pri la apo Amikumu en Esperanto, uzante facilajn vortojn kaj malrapide paroladon, kaj ĉiuj miris, ke ili kapablis kompreni. -
Dankon pro la helpo disvastigi la inviton.
-
Bonvolu ne skribi en ĉi tiu fadeno - krom se vi havas teknikan rimarkon - sed krei novan fadenon por ĉiu nova propono.
-
Landaj Asocioj aŭ Landaj Sekcioj de UEA ?
Emilio Cid prikomentis temon de Emilio Cid en AMO 65 – Landa Agado esencas
Tiu ideo de Edukado.net estus la celo de la fakaj asocioj. Jen interesa eseo: LA MARTELISTOJ PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo. Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono. La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj. Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla. La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis vivu martel' vivu martel' vivu la sankt' martel' Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la #Esperanto-klubo... Thierry Salomon 2005, ISBN 963 218 213 8 El: "La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj" -
La bona regado de la angla certe kontribuas al la ne-interesiĝo pri Esperanto. Sed tio ne malpermesas la antaeŭnigon de Esperanto en Britio kaj Usono 😉 Ĉiam estos homoj, kiuj interesiĝos pri la idealo de facila, neŭtrala kaj justa komunikilo. Endas nur reklami al ili. Didier Janot skribis: Estas 322 membroj en la grupo de Facebook por Esperanto Sverige / Svedio https://www.facebook.com/groups/se.esperanto/ Ne ĉiuj estas svedoj kaj oni permesas en la grupo afiŝojn, kiuj ne rilatas al Svedio, kio malhelpas la grupon. Krom la grupo en Telegramm menciita de Yves Nevelsteen, indas ĉeesti en ĉiuj sociaj retoj. Kaj ni ne forgesu pri la ĉeestaj kunvenoj de Duolingo https://gazetaro.org/duolingo/ (eble ili rekomenciĝos en julio). Estas grupo en Malmö https://events.duolingo.com/malmo-esperanto/ flegata de Sten Svenonius. Ĝis nun ĝi havas nur membrojn, sed mi pensas, ke indas invisti tempon per tiu senpaga reklamo por aliaj urboj de Svedio. Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj.
-
Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ? estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo). burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj. Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf