Salti al enhavo

Emilio Cid

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    66
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    8

Ĉio afiŝita de Emilio Cid

  1. Belega kaj apoginda iniciato. Ĉu vi jam sukcesis kontakti ĉiujn ukrainojn el la datumbazo de UEA ? Mi povas helpi telefoni al kelkaj el ili. Mi ĵus petis ĝiri mian saldon de 79.61 Eŭroj konto Espero por Ukrainio. Tio ne estas granda sumo, sed pluraj esperantistoj helpos, ni certe sukcesos helpi ukrainojn en riska situacio. amike Emiljo
  2. Antaŭ jaroj ankaŭ mi spertis, ke la sistemo ne bone funkcias en multaj urboj. Ekzemple ĝi ne sendas inviton al mia evento al mia edzino. Aliflanke la Londona klubo bone funkciis. Mi memoras, ke por la Pariza grupo ĝi ne funkciis, set tiam la kurso ne disponeblis en la franca. Prave, mi rimarkis, ke la eventoj nun daŭre ne aperas laŭ urboj. Mi supozas, ke ili atendas la finon de la pandemio en la tuta mondo, aŭ ili ne plu interesiĝas pri ĉeestaj eventoj. Aliflanke lernantoj el la tuta mondo povos veni al nia evento. Hodiaŭ mi kontrolis kaj en duolingo estas 748 aktivaj lernantoj de esperanto. Tra la jaroj la nombro malkreskis 4%. angla 298 hispana 184 portugala 162 franca 104 sumo 748 mil Sed mi opinias, ke la nombro da lernantoj estas ankoraŭ tre granda kaj indas provi kontakti ilin. Mi kredas, ke tio estas problemo ne solvebla, ĉar Duolingo estas komerca entrepreno, kiu certe volas iel regi la lernantojn. Mi demandos al Rodrigo, brazila esperantisto, kiu zorgas pri pluraj poliglotaj renkontiĝoj kaj ankaŭ gastigas eventojn en Duolingo. Mi mem gastigos eventojn por pli bone kompreni la problemon kaj eventuale trovi solvon. Mi komprenas, ke nuntempe vi ne plu volas gastigi eventojn, do mi rekontaktos vin kiam/se mi havos konkretajn solvojn kaj eble tiam vi volos provi de nove. amike Emiljo
  3. Laŭ mia kompreno ni ne bezonas radikalan movon de la CO, almenaŭ ne nun. Sed plurajn oficejojn. Tiel Irano povus havi oficejon, sed iranaj esperantistoj tion volus. Se estas lando, kie ne regas demokratio, precipe en tiu lando esperanto devas flori.
  4. Estas 800 mil lernantoj de esperanto en Duolingo. Eble granda parto el ili neniam aŭdis pri Zamenhof kaj supozas, ke Duolingo inventis Esperanton. Ni ĝojas pri tiu granda nombro kaj ESPERAS, ke ili havu la iniciaton serĉi la movadanojn. Multaj restos en la movado se ili trovos ĉe ni amikiĝon. Ni havas jam registritaj 700 Amikoj de Esperanto kaj ili ni ofertis nur unu bonvenigan mesaĝon. Mi opinias, ke la internaciigo de la programo MIA AMIKO estus tre interesa por eviti, ke lernantoj forlasu la kursojn kaj igu ilin movadanojn. Mi forte apogas, ke UEA helpu la internaciigon de PMA.
  5. Aŭ Irano, kie viglas la movado. Fakte irananoj multe helpis organizi la Virtualan Kongreson.
  6. Mi ĉiam havis tiun revon, ne nur pro tio, ke mi loĝas en la tria mondo (Brazilo), sed precipe ĉar eblas fari aliaj landoj 4-oble pli per la sama roterdama mono. La atingoj de la asocioj estus pli vastaj kaj samtempe ĝi helpos krei multajn esperantistojn en tiuj landoj, kie ĝenerale la akcepto al Esperanto estas pli granda ol en Eŭropo. La novaj bazaj kotizoj ja jam multe helpas, sed ni povas antaŭeniri pli.
  7. Tiu estas unu el la celoj de ĉi tiu forumo. En ĝi la temoj estas taŭge organizitaj kaj facile retroveblaj. Esperinde, ĝi gastigos novajn laborgrupojn.
  8. Kara Probal, Mi tre ŝatis vian proponon. Mi mem jam organizis etan poliglotajn rekontiĝojn kaj ĝi estis tre favora al esperanto. Mi iris al ĉiuj lingvo-tablo kaj informis pri la apo Amikumu en Esperanto, uzante facilajn vortojn kaj malrapide paroladon, kaj ĉiuj miris, ke ili kapablis kompreni.
  9. Dankon pro la helpo disvastigi la inviton.
  10. Bonvolu ne skribi en ĉi tiu fadeno - krom se vi havas teknikan rimarkon - sed krei novan fadenon por ĉiu nova propono.
  11. Tiu ideo de Edukado.net estus la celo de la fakaj asocioj. Jen interesa eseo: LA MARTELISTOJ PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo. Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono. La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj. Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla. La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis vivu martel' vivu martel' vivu la sankt' martel' Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la #Esperanto-klubo... Thierry Salomon 2005, ISBN 963 218 213 8 El: "La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"
  12. La bona regado de la angla certe kontribuas al la ne-interesiĝo pri Esperanto. Sed tio ne malpermesas la antaeŭnigon de Esperanto en Britio kaj Usono 😉 Ĉiam estos homoj, kiuj interesiĝos pri la idealo de facila, neŭtrala kaj justa komunikilo. Endas nur reklami al ili. Didier Janot skribis: Estas 322 membroj en la grupo de Facebook por Esperanto Sverige / Svedio https://www.facebook.com/groups/se.esperanto/ Ne ĉiuj estas svedoj kaj oni permesas en la grupo afiŝojn, kiuj ne rilatas al Svedio, kio malhelpas la grupon. Krom la grupo en Telegramm menciita de Yves Nevelsteen, indas ĉeesti en ĉiuj sociaj retoj. Kaj ni ne forgesu pri la ĉeestaj kunvenoj de Duolingo https://gazetaro.org/duolingo/ (eble ili rekomenciĝos en julio). Estas grupo en Malmö https://events.duolingo.com/malmo-esperanto/ flegata de Sten Svenonius. Ĝis nun ĝi havas nur membrojn, sed mi pensas, ke indas invisti tempon per tiu senpaga reklamo por aliaj urboj de Svedio. Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj.
  13. Provo Stata ĝisdatiho

  14. Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ? estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo). burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj. Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf
  15. Mi ĝojas pri via opinio. Por serioza diskuto la forumo estas pli taŭga. Certe jes, sed mi ne scias, kion fari por atingi ilin. Kiel Anna menciis, multaj el la lernantoj kolektiĝas en 3 grupoj de Facebook (angla, hispana kaj portugala).
  16. Mi kredas, ke tiu rimedo ekzistas en Lernu.net. Oni tajpas sx kaj aperas ŝ.
  17. En la numero 293 (2019:5) de la revuo Kontakto aperis la artikolo Novaj horizontoj en Afriko pro ĉifromono de la prezidanto de TEJO, Joop KIEFTE. Li tie klarigas al ni la novajn eblecojn por ĝiri monon inter landoj per ĉifromo (Bitcoin, Bitcoin Cash, Litecoin, ZCash, Ethereum, ktp), kio estas precipe grava por la antaŭenigo de nia movado en Afriko kaj aliaj mondopartoj. Vi povas aŭskulti mian voĉlegadon de la artikolo ĉe http://kontakto.tejo.org/2019/11/voclegitaj-artikoloj-el-kontakto-20195.html Ne nur en Afriko estas malfacile ĝiri mono eksterlanden, ankaŭ en Latinameriko kaj Azio. En tiuj landoj oni devas uzi Western Union, Transferwise, aŭ similaj servoj, kiuj formanĝas grandajn kotizojn. En 2015 Joop klarigis al mi pri la funkciado de Bitcoin kaj mi aĉetis tiam R$ 100 ( 22€ ). Ni sukcese provis mon-ĝiron de Brazilo al Nederlando kaj inverse kontraŭ preskaŭ nula kotizo. Dum jaroj mi forgesis pri mia monujo en Bitcoins kaj ĉijare mi decidis vendi ĝin. Estis al mi granda surprizo, ke ĝi tiom alte valoriĝis kaj mi vendis ilin kontraŭ R$ 4 000 ( 883 € ), 4 000% Tiu ĉifromono ne plu emas al tiom granda vario, sed ankoraŭ estas tre varia valoro. Inter februaro kaj junio 2019 ĝi kreskis 300% kaj inter junio kaj novembro ĝi falis 50%. Malgraŭ tiuj grandegaj varioj, la analizistoj kredas, ke averaĝe ĝi emas al plialtiĝo. Uzi ĉifromon kiel investo estas tre riska, sed ĝia uzo ja povas esti utila por ĝiri monon inter la landojn de nia Esperantujo. Kion vi opinias ?
  18. N-ro 833 (2019-11-15) Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019 En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ. Fundamenta al tiuj diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi, ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn kaj ke ili kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu klopodado. Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/833a1
  19. N-ro 829 (2019-10-01) Opero en Esperanto La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00 CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero. La libreto, verkita de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de la groteska, ekspresionisma romano Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma, estis rekreita en Esperanto de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko. La kultura platformo OperaVision (http://operavision.eu), financita de la programo de Eŭropa Unio “Kreiva Eŭropo” kaj disponebla en la franca, en la germana kaj en la angla, celas konatigi la mondon de opero al la plej vasta kaj diversaĝa publiko per reta dissendo kaj disponigo de operoj, al kio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj por la publiko, kiu alproksimiĝas al tiu arta formo kaj deziras plukreskigi siajn konojn tiurilate. La projekto kunigas 29 partnerojn el 17 eŭropaj landoj kaj disvolviĝas sub la superrigardo de Opera Europa, asocio de operaj kompanioj kaj festivaloj en Eŭropo. Kadre de tiu ĉi ampleksa kultura projekto la opero Sternenhoch estas rete vivelsendata kaj restos rete spektebla ĝis la 26-a de marto 2020. La tuta enhavo estas spektebla senpage, kun subtitoloj en la franca, en la germana kaj en la angla, kun ebleco je aŭtomataj subtekstoj en 114 pliaj lingvoj. Trovu ligilon al la opero Sternenhoch en OperaVision ĉi tie: https://operavision.eu/en/library/performances/operas/sternenhoch-national-theatre-prague. Aldone al la filmo de la opero, ĉe la retpaĝo de OperaVision disponeblas aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri la fono de la opero kaj pri la elekto de Esperanto por tiu ĉi opero, bv. spekti ĉe Jutubo mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal (https://www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0) kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher, kies unua verko estis fakte Sternenhoch (https://youtu.be/pE1ieVjoPY4). Ambaŭ kontribuoj estas subtekstitaj en Esperanto. UEA varme invitas ĉiujn interesitojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan kaj interesan manifestiĝon de nia lingvo en la internacia kultura medio. Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/829a1
  20. Spektu filmeton pri la forumo Vi ricevos retmesaĝon kun peto por konfirmi vian retadreson.
  21. Tre interesa rimarko. Vere indas kalkuli tion por havi konkretan indikon pruvon pri la supereco de Esperanto. Tiuj lingvoj estas fortaj kandidatoj. Pri la hinda mi dubas, ĉar malgraŭ la granda nombro da lernantoj de la angla, ŝajne ne estas intereso lerni alian lingvon. Mistero estas la koreoj. Laŭ la retejo, 65 milionoj da korea-parolantoj lernas la anglan. Sed Sudkoreio havas 77 milionojn da loĝantoj. Mi ne kredas, ke 85% el ĉiuj koreoj lernas la anglan per duolingo. Jes, Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen zorgas pri rektaj kontaktoj kun administrantoj de duolingo. Sed ni ĉiuj povas proponi novajn tradukojn per https://incubator.duolingo.com/
  22. Antaŭ du jaroj mi kalkulis la sumon de 1,7 milionoj per informoj de la propra retejo. Sed Duolingo ŝanĝis la metodon kaj nun konsideras lernantojn, kiuj aktive lernas nun.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.