Salti al enhavo

Marc

Membroj
  • Enhaveroj

    4
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de Marc

  1. Saluton, Mia 39-jara filo estas fajrobrigadisto, li lernis E-on kiam okjara. Li skribis: "Mi volas kontakti fajrbrigadistojn el aliaj partoj de la mondo. Kiel mi povas trovi ilin en la esperantista komunumo? Ĉu vi povas plusendi ĉi tiun demandon al homoj, kiuj laŭ vi povas helpi min?". Eble ĉi tiu forumo estas taŭga loko por trovi iujn? Se vi povas sugesti alian lokon kien mi povas sendi lian peton, tiam volonte mi legos vian respondon! Espereble sukcesos trovi liajn samprofesiulojn. Amike, Marc (Vanden Bempt, Belgio)
  2. Mi miras ke en la tuta Strategia plano la biblioteko Hodler tute ne estas menciita (krom en la kadro de 4.2.3 Fakaj asocioj, kiuj sendu siajn eldonaĵojn). Ĉu tiu biblioteko, grava kiel arkivo de la Esperanto-literaturo, ne plu havas rolon ene de UEA?
  3. Evidente vi (mis)tradukis miajn vortojn, "eviti ke la samaj diskutoj kaj argumentoj ĉiam denove devos ripetiĝi" al "eviti diskutadon"... Tion mi nek skribis nek celis, jes laŭlitere "eviti ripetiĝadon". Ĉu nun pli klara? Mi sciis ke Yves okupiĝis pri iu (jes aŭ ne normiga) listo de tiaj terminoj, ne sciis ke temis pri Komputeko. Do fakte mi devis referenci al tiu listo, sen nomi lin persone. Plej gravas ke vi konas, eĉ kunlaboris al (kaj eble ankaŭ eĉ uzas) la liston ekzistantan... mi do same bone ne estus komentinta dekomence 🙂
  4. Por unuecigi tiujn ĉie reventantajn teknikajn terminojn Yves Nevelsteen (BE), kiu estas speerta pri retejoj esperantlingvaj, evoluigis normigan liston pri ili, uzinda por ĉiu tia retejo. Ĝi ekzistas, do eblas simple ĝin uzi por eviti ke la samaj diskutoj kaj argumentoj ĉiam denove devos ripetiĝi. Rezulto: ŝparitaj homfortoj + pli granda unueco en E-ujo. Miaopinie li volonte sendos tiun liston. Cid, ĉu prefere al vi?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.