-
Enhaveroj
8 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
Komunuma reputacio
1 NeŭtralaPri Michela Lipari

-
Michela Lipari komencis sekvi Divido de la Strategia Laborplano
-
Divido de la Strategia Laborplano
Michela Lipari prikomentis temon de Dennis Keefe en Strategia laborplano
mi komencis legi la antauan laborplanon; kaj vere post duonhoro rezignis; ghi estas verko, ne estas labordokumento. En nuna epoko gvidokumentoj devas esti skemaj kaj tujkapteblaj. -
gravas konservi por ke la estonto povu antaueniri, kaj ne rekomenci chiam de nulo. La arbo sen la radikoj…..
-
Historia kaj Nuntempa Perspektivoj pri Strategio
Michela Lipari prikomentis temon de Dennis Keefe en Strategia laborplano
jes, esperantistoj havas malsamajn kulturon, klerighon, edukon, do ni uzu simplajn tuj-kompreneblajn difinojn -
Pri Universalaj Kongresoj de Esperanto
Michela Lipari prikomentis temon de DidierJanot en Strategia laborplano
absolute oni devas modernigi la kongresplanadon, post la sperto de VK. Chu samtempe chu sinsekve? Chio havas sian bonan kaj malbonan flankon. Oni devas plustudi -
Ideoj pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj
Michela Lipari prikomentis temon de Emilio Cid en Kongresoj
Parolante pri la programo: en Italio ni jam komencis pasintmonate enmeti kelkajn informojn pri la programo en la kongresa retpagharo. Kompreneble nun la plej esencaj: alveno, inauguro, jarasembleo, kaj chiumonate ni aldonas informojn; foje ni devas alilokigi kelkajn programerojn char la interesatoj informas ni pri ne akceptebla koincido au ni tion rimarkas, praktike la alighintoj povas sekvi la evoluon de la programo kaj konsili, plani sian restadon, ktp. -
Ideoj pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj
Michela Lipari prikomentis temon de Emilio Cid en Kongresoj
karaj geamikoj, en Italio mi enkondukis la sistemon de "kontinentaj saluto" por shpari tempon :)) efektive la problemo estas ke salutontoj estas elektataj hazarde sendepende de ilia lingvonivelo kaj ligo al la reprezentata LA. Mi shatus ech trifrazan saluton sed ke ghi enhavu ne la kutimajn vortojn sed la chefan gravan atingajhon dum la jaro de tiu LA. Mankas kunveno de reprezentoj de LA kaj do kiam kaj kiel la LA povas interkonsilighi, kapti alies iniciaton kaj ghin testi ktp? Se dum la inauguro mi audos de X-a landa asocio ke ghi organizis grandan eventon pri iu specifa temo kiu allogis amason da personoj, mi certe serchos la koncernaton dum la kongreso kaj informighos plie. Pri kravatoj.... efektive en antauaj epokoj la estraranoj vestis la tipan kostumon de propra nacio dum la oficialaj aranghoj: tion faris Gbeglo Koffi, Probal Dasgupta, eble ankau So Gil Su; tio donas la klaran senton de la bunteco kaj tutmondeco de nia movado, kaj nia malagnosko de la okcidentstila subpremo. -
Kolekto de bonaj praktikoj el lokaj grupoj
Michela Lipari prikomentis temon de Emilio Cid en Lokaj Grupoj
tiu estas la chefa tempo de chiu esperantisto, char ja kongresoj, seminarioj, ktp estas interesaj allogaj, altiraj, sed poste oni reiras hejmen kaj kion ni faru dum la tuta jaro? kiel reteni novulojn, kiel interesigi diversaghajn vizitantojn? pri tio mi shatus intershanghi ideojn michela -
Ideoj pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj
Michela Lipari prikomentis temon de Emilio Cid en Kongresoj
jes nepre oni devas iom adapti la kongresan programadon al la nuna epoko. Oni devas memori ke ghi estas la chefa kultura evento kaj samtempe devas esti revuado de esperanto-kulturo, sed ankau trejnejo por novaj talentoj en chiuj agadkampoj michela