Salti al enhavo

Aleks K.

Administrantoj
  • Enhaveroj

    16
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    3

Aleks K. laste gajnis la 18an de novembro 2019

Aleks K. havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

6 Neŭtrala

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Kara Juha, pri la Strategia Laborplano pli da diskutoj okazas en la retlistoj uea-membroj kaj komitato-de-uea, aldone al la artikoloj de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, en la revuo Esperanto. La granda novaĵo estas la enketilo, kiu estis dissendita al la membroj de UEA, kaj al nemembroj, komence de julio 2023. Pri kies rezultoj aperas unua artikolo de Duncan Charters en la oktobra numero de revuo Esperanto. Vi estas bonvenaj legi ĝin.
  2. Artikolo aperinta en la revuo Esperanto, Julio-Aŭgusto 2022 https://uea.org/revuoj Duncan Charters, Prezidanto de UEA Unu el la taskoj de strategia planado estas konstati, kion ni sukcesis fari en nia konstanta agado per niaj nunaj rimedoj, kaj kie niaj streboj lamis. Sekve, kiel ni reorientu la laboron por realigi strategiajn celojn pli longdaŭrajn rilate la ĝeneralan akcepton de Esperanto kaj la plifortiĝon de ĝiaj lernado, uzado kaj agnoskataj atingoj? Kiaj strukturoj subtenos tiujn celojn, kaj kiel ni disponigu por ili la bezonatajn rimedojn? Ekzemplo de sukceso por kiu ni povas krei strukturon por subteni similajn iniciatojn en aliaj landoj kaj regionoj, estas la latinamerika projekto por krei Amikojn de Esperanto kaj proponi al ili bone organizitajn retkursojn kun sindediĉaj talentaj instruistoj. El tiu raportita eksperimento rezultis novaj esperantistoj, pli da membroj de TEJO kaj UEA, kaj partopreno de novuloj en niaj Virtualaj Kongresoj. Dediĉita internacia laborgrupo, inkluzivanta reprezentanton ekzemple el la Kolombiaj organizantoj, povos analizi la sukcesojn, rekomendi plibonigojn kaj doni subtenon al similaj iniciatoj. Ekzemplo de situacio ne tiel sukcesa kaj bezonanta renovigon estas la stato de pluraj Landaj Asocioj, ofte spegulata en ilia neĝisdataj aŭ apenaŭ funkciantaj retejoj. Ankaŭ por tio laborgrupo povus ekzameni la sukcesojn de aktivaj Asocioj kaj organizi rimedojn por subteni malpli aktivajn, kaj konsili pri kreo de allogaj retejoj, kiuj listigu rimedojn kun ligiloj por novaj serĉantoj, kies intereso povos aktivigi la jamajn membrojn. Kiuj estu la kernaj agadoj al kiuj ni dediĉu konstantajn tempon kaj rimedojn? La modelo dum jardekoj estis uzo de niaj financaj rimedoj por doni salajratajn servojn al la membroj de UEA el la kotizaj kaj donacaj kontribuoj de la membraro. Ni estas nun meze de signifa transiro por nia Asocio, kaj precize pro tio aktualas Strategia Planado kaj la novaj perspektivoj, kiujn ni bezonas por ne postresti nian ŝanĝiĝantan mondon. Dum jardekoj ni kutimiĝis al salajrobazita ĉeesta administrado de UEA el fiksloka Centra Oficejo, kiun necesis daŭre prizorgadi. Akompanante multegajn asociojn, kiuj trovis sin en simila situacio, UEA renaskiĝas en virtuala modelo, uzanta niajn kolektivajn talentojn, kie ajn en la mondo tiuj troviĝas. Ni ĉiam pli atentas akiron de financaj rimedoj ekster nia membraro, kiuj vidigos niajn celtrafajn kontribuojn al la interesoj de dezirataj kunlaborantoj. Tio ne signifas ke UEA ne daŭre donu servojn al siaj membroj. Ni celu fari la Asocion eĉ pli utila, alloga, efika por lernintoj de nia lingvo. Tamen unu ĉefa orientiĝo estu la kreo kaj subteno de novaj uzantoj de la lingvo kaj favorigo de la tutmonda opinio pri Esperanto. Tio necesigas celgrupojn, kiuj eventuale dum jaroj kunlaboru por ekspluati la kondiĉojn kie ni havas realisman perspektivon por ion signifan atingi. Ekzemplo de projekto kun granda potencialo por la estonta disvastiĝo de Esperanto estas subteno de iniciatoj en bazlernejoj kaj aliaj niveloj de edukado. Necesas strukturo en kunlaboro kun ILEI kaj TEJO, por profiti pozitivajn kondiĉojn kaj krei novajn. La situacio estas pli favora ol iam ajn antaŭe pro pluraj faktoroj: la rapida evoluo kaj akcepto de virtuala instruado rezulte de la pandemio kaj novaj teknikaj rimedoj kiel Zoom; la evoluo de lingvoinstruaj metodoj por neĉeestaj klasoj; la kreo de miloj da partneraj klasoj inter lernejanoj kaj studentoj de diversaj landoj; sukcesaj interklasaj eksperimentoj pri lernado de Esperanto, kiel tiu de Amsterdamo kaj Parmo; la pli granda agnosko de Esperanto kiel valida enkonduko al lingvolernado (kion profitas la Multlingva Akcelilo); la movado por subteno de Interkultura Kompetento kiel unu el la kernaj celoj de lingvolernado, kaj la aparta taŭgeco de Esperanto por tion instrui pere de egaleca komunikilo. Por atingi sukceson, necesas dediĉita grupo, kiu kunigas inform-materialojn kaj dum jaroj daŭre ekspluatas kontaktojn kaj provizas per ĉio, kion bezonas instruistoj kaj lernejoj por pravigi kaj starigi tiajn kursojn, eventuale organizi kolokvojn, prezentadojn dum lingvoinstruaj konferencoj, kreon de efikaj studoj pri la nuntempa efikeco de instruado de Esperanto en partneraj klasoj kaj artikoloj por profesiaj revuoj. Fokusita laboro kun partopreno de profesiaj instruistoj donos ŝancojn por kiuj ni ne estas organizitaj ĝis nun. Por la Universala Kongreso en Montrealo Komitatanoj montris intereson pri la restarigo de la kutimaj duhoraj Komitataj forumoj pri diversaj aspektoj de nia agado, la “4 K-oj”: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tiuj kategorioj venis de antaŭa strategia planado kaj ni povos taksi ilian utilon kiel organizilon de niaj agadceloj dum la Montreala UK. Ni en junio ankoraŭ organizas la Komitatajn kaj aliajn kunsidojn, do la strukturo ne estas findecidita. Mi tamen proponas organizi frue en la Kongreso similan forumon pri Strategia Planado, kaj tiu fokuso informu kaj donu kuntekston al la postaj forumaj diskutoj. Unu el niaj celoj estu identigi dum la Kongreso, kiuj estu kernaj projektoj al kiuj povos aliĝi aktivaj kunlaborantaj membroj. La laboro daŭros post la UK en la reta Forumo de UEA. Por prepari vin, legu la Estraran raporton en la junia numero de la revuo Esperanto por konatiĝi kun la jama agado, kaj ĉiuj interesitaj Kongresanoj estas invititaj al la forumo pri Strategia Planado dum la UK, kaj partopreni en la postaj retaj diskutoj en la Forumo de UEA ĉe: https://forumo.uea.org/forumo/70-strategia-laborplano.
  3. Kara Juha, koran dankon pro via komento. Ni gxojas, ke vi bonvenigas la starigon de kongresa apo. Jen la adreso de la Kongresa Apo: https://uk2022.glideapp.io/ Nu, pri la termino apo oni povus ja diskuti. Vidu, la retejo, kiu ofertas la servon, parolas pri apo: https://www.glideapps.com/ Videble multaj organizajxoj uzas tiun servon: https://www.glideapps.com/customers
  4. Jes, kiel mi ĉiam diras, la problemo estas, ke "oni" devus trovi tiun bonegan "oni", kiu farus la tutan laboron. Ne eblas facile ĝisdatigi retejon, kiam nur unu persono povas fari tion por la tuta asocio.
  5. Respondo al la estrara propono de respondeco pri Ĝemelaj Urboj Eblaj aktivecoj Kontinentaj komisionoj devas peti LA-ojn nomumi Landajn Respondeculojn pri ĜU (vidu taskaro en UEA-Vikio). Laŭ Aleks Kadar (Eŭropa Komisiono) “ĜU estas ene de la respondeco de la Kontinentaj Komisionoj” kaj “Certe tiuj kontinentaj komisionoj povus ludi rolon helpe al projekto”. Ĉu ĉiuj kontinentaj komisionoj samopinias? Agado-propono por landaj reprezentantoj de Stefan MacGill (SMG). “Ni pluiru kun ĜU - t.e. Ĝemelaj Urboj": Listigu ĉiujn ekzistantajn E-ĝemeliĝojn kun enlanda partnero. Kreu angulon en la retejo de la LA por publiki tiun informon Listigu ĉiun urbon en la lando kun kluba vivo aŭ kapablulo. Malkovru la ĝemelurbojn de la potenciale kapablaj enlandaj urboj. Esploru pri la E-vivo en tiuj urboj. Malkovru potencialajn vivipovajn kunligojn, kontaktigu la ĝustajn homojn. Sekvu kaj subtenu. Notoj: Ekzistantajn E-ĝemeliĝojn - fondjaro, historio, ĉesjaro se estas. Urboj kun kluba vivo aŭ kapablulo - plie esploru pri ĜU-emo. Malkovru la ĝemelurbojn de la potenciale kapablaj enlandaj urboj - el Vikipedio, la reto, aliaj fontoj. Ne indas laboregi listigi ĉiujn rilatojn, el kiuj 95% ne funkcios por Esperanto. Unue filtru, poste esploru. Esploru pri la E-vivo en tiuj urboj - tra Vikipedioj, landaj retejoj, LA, ILEI-sekcioj. Malkovru potencialajn vivipovajn kunligojn, kontaktigu la ĝustajn homojn - gravas trovi la 'motorojn' kiuj pelos la aferon antaŭen kun sufiĉa prudento kaj organiza kapablo. Sekvu kaj subtenu - jen la tasko de la centra kunordigo. Raporto de Dennis Keefe (majo 2018) kun analizo de la 60 Informilojn de la komisiito: (https://uea.org/vikio/%C4%9Cemelaj_Urboj). Rotario. Michael Cwik, belga samideano, rotariano, bedaŭrinde forpasita, aktivis pri Esperanto ene de la Rotaria movado, kontaktigis min kun RADE, Rotarianoj Amikoj De Esperanto (radesperanto org rotaryeclubesperanto.org). Mi planis esplori ĉu eblas trovi tie intereson pri Ĝemelaj Urboj sed mi ne faris. Sister Cities International (https://sistercities.org/). Granda aktiva internacia usona organizo je la kampo de Ĝemelaj urboj. Pri Esperanto ili tute ne konas niajn aktivecojn kaj tute ne interesiĝas iamaniere kunlabori. Laŭ mi tute konata usona posteno. Ŝajnas ke Orlando Raola havas kontaktojn kun ili. Indas plia esplorado tiun fadenon, eble kun Orlando. Multegaj informoj, ideoj kaj eblaj projektoj pri ĜU estas en UEA-Vikio kaj Vikipedio (https://uea.org/vikio/%C4%9Cemelaj_Urboj) (https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C4%9Cemelurbo&stable=0). Informfluo post demisio de Wu Wu kreis multajn bonegajn Informilojn ĉar (mi supozas) li ricevis multe da informoj en sia (ret)poŝtkesto. Kie iras nun tiun informon post sia demisio? Laŭ mi neniu organizis ion por daŭrigi tiun fadenon. Tiu informo estas bezonata almenaŭ por verki estontajn Informilojn. Spertitaj problemoj Alvoko de la komitato La komitato jam 1 aŭ 2 fojoj alvokis LA-ojn nomumi Landajn Respondeculojn pri ĜU, povus esti laŭ initiativo de Wu. Mi ne vidis reagojn kaj poste neniu LR-on estis nomumita. Krei komisionon Post demisio de Wu en 2017 mi serioze klopodis krei komisionon pri ĜU laŭ liaj konsiloj kaj indikoj. Diversaj personoj kiuj mi demandis ne volis aliĝi, escepto Raymonde Coquisart do mi rezignas kaj informis la membraron, inkluzive la estraro, sen iuj ajn respondo. Nura verkanto en UEA-Vikio kaj Vikipedio pri Ĝemelaj Urboj Mi kreis rubrikon kaj diversajn paĝojn en UEA-Vikio. Eĉ en Esperantujo mi ne vidis aŭ ricevis reagojn. Ĉiuj povas konstati ene de UEA-Vikio (vidu Historio ĉe la koncerna paĝo) ke estas nur mi, neniu alia membro, gravulo, estrarano ktp kiu aktivas en tiuj ĉi paĝoj, malgraŭ miaj diversaj publikadoj pri tio..... Ene de Vikipedio mi vidis ege malmulte da personoj kiu enhave kontribuis al la temo Ĝemelaj Urboj. Rolon de membraro kaj estraro Kiel mi jam indikis kelkajn fojon mi bedaŭrinde konstatas kaj spertas ke ene de UEA, certe la membraro, mi neniam vere sentis intereson pri ĜU, malgraŭ vi vere ne povas imagi kiom da alvokoj, proponoj, initiativoj ktp al UEA membroj, estraro, gravuloj ktp. ktp. Rolo de delegitoj En kunlaboro kun la tiama Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en 2014 mi sendis poŝte (do ne rete) kun alfrankita respondkoverto la demandaron “Ekkonu vian Urbon” (vidu UEA-Vikio) al ĉiuj 35 delegitoj en Nederlando kaj Belgio por kompletigi iliajn urbopaĝojn en Vikipedio. Nur kelkaj delegitoj respondis kaj ne okazis eksplodo de Vikipedio... Aktivecoj dum UK-oj Laŭ inspiro de la Belga samideano, Michael Cwik, bedaŭrinde forpasita, mi organizis la projekton “Fariĝu ambasadoron de via urbo ĝemelita kun la urbo de la UK” (vidu UEA –Vikio) dum la UK-oj de Hanojo (2012), Rejkjaviko (2013) kaj Bonaero (2014) sed mi ne notis eksplodon de ĝemeliĝoj…. Mia funkciado Post 77 jaroj mi konas min mem kaj scias ke gvidi iun ajn komisionon, estraron k.s., ne estas mia plej granda kvalito. Mi estas entuziasma idealisto bone je kunlabori, havi ideojn. Kaj UEA ŝatas ke mi iĝos kunrespondeculon pri ĜU? Tamen kiel mi multegajn fojojn ripetas, ĉar estas mia vera opinio, mi daŭre kredas en Ĝemelaj Urboj en si mem kaj speciale por Esperanto. Pieter Engwirda decembro 2018
  6. Venis al la Estraro la peto monsubteni al Ipernity. Ipernity kaj Esperanto - mutuala subteno eblas Kio estas Ipernity ? Ipernity estas elektronika platformo kiuj ebligas la al-sxutadon de fotoj por intersxangxi ilin kun geamikoj, familianoj aux publike. Kontraste al aliaj similaj platformoj kiel ekz-e Flickr, gxi ebligas ankaux la prezentadon de tekstaj dokumentoj. Kio estas aparte interesa rilate Esperanto ? Dum longa tempo Ipernity ebligis ankaux Esperanton kiel laborlingvo. Tion ekzemple Flickr ne ofertas. Sed antaux nelonge Ipernity ne plu ebligis Esperanton kiel laborlingvo de la platformo. Nia Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE, dum multaj jaroj uzis la servon de Ipernity, cxefe por prezenti nian agadon kaj la plej gravajn dokumentojn kun la publiko û kun la ebleco komenti. Tio ne eblas sur nia propra retejo Verduloj.org . Kiamaniere eblas subteni Ipernity ? Ek de 2017-02-20 pluraj uzantoj fondis la asocion IMA kiu transprenis kaj mastrumas Ipernity, por savi la platformon. Gxi havis financajn malfacilajxojn, cxar gxi ne profitas de la uzantoj. Multaj uzantoj estas ägastojô kaj ne pagas por la servo, cxar ili ne bezonas tiom grandan spacon. Sed la asocio bezonas jare 45.000 Euro por vivteni la servon. Tion mi ne sciis - eble neglektis - kiam mi skribis al ili, ke nia grupo "Verduloj" finos la uzon de Ipernity, unue cxar ili ne plu ebligas Esperanton kiel laborlingvoj, kaj due cxar en la grupo „Verduloj“ estas nur malmultaj uzantoj. Respondo de Ipernity: Iu el la teamo rapide respondis, kaj unue klarigis pri la bezonoj de la asocio, kaj ke neniu de la teamo konas Esperanton suficxe bone. Pro tio ili ne povas montri la aktualajxojn en Esperanto. Pro tio oni metis la Esperanto-pagxojn en arkivon. Alia grava temo estas, ke la esperantistoj kutime uzas senpagan konton (same kiel mi por AVE), do, ne kontribuas al la asocio. Li proponis, se pliaj 24 esperantistoj igxus membroj de la Ipernity-klubo - kiuj pagas jare 22,90 Euro - kaj krome se kelkaj pretus traduki la Esperanto-pagxojn surbaze de la anglaj, tiam eblus remeti Esperanton kiel laborlingvo de Ipernity. Kiamaniere: alklaku la personon (tute supre, dekstre), klaku al Konto..., kaj tie vi povas aligxi al la Ipernity-Klubo, senkoste dum 3 monatoj. Kutime Ipernity prenas la abon-pagon de Paypal aux kreditkarto, cxar tio estas plej facile mastrumebla por ili. Sed eblas mem pagi per bankkonto. Se temas pri dauxrigo de via konto cxe Ipernity, nepre menciu vian Ipernity-numeron, por gxusta prilaboro. ASSOC. DES MEMBRES D'IPERNITY CREDIT AGRICOLE DE PARIS ET D'ILE-DE-FRANCE IBAN: FR76 1820 6003 9365 0390 3567 159 BIC: AGRIFRPP882 Se vi alighis al la klubo kaj/aux pretas subteni Ipernity per traduka laboro, bonvolu skribi al mi: Manfred@Westermayer.de (sekretario de AVE)
  7. N-ro 836 (2019-11-22) UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko La 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj. Niaj delegitoj Barbara Despiney, François Lo Jacomo, Gilles Tabard, Julien Enselme kaj Renée Triolle faris sian eblon por lobii ĉe naciaj delegitoj en la salonoj, koridoroj, ĉemanĝe. Konstateble estas, ke la pli maljunaj scias pri la internacia lingvo, aliaj kun intereso aŭskultas pri ĝi, ĝiaj valoroj por justa komunikado aŭ volas aŭdi, kiel ĝi sonas, des pli pro tio, ke malgraŭ la 6 oficialaj lingvoj regis la angla. Eĉ belga reprezentantino parolis angle, "ĉar la plimulto de la administraj dokumentoj estas nur en la angla". Tio evidentiĝis dum debato pri "Malfermita scienco", kiam estis proponita surekrane la rezolucio pri tiu temo en la angla kaj la franca; sekve ankaŭ Rusio kaj arabaj landoj komentis aŭ proponis en la angla, ne en siaj lingvoj. En la Pleno aŭdiĝis la portugala el la buŝo de delegitoj el Portugalio, Brazilo, Angolo kaj Orienta Timoro, kaj hinda el la buŝo de Hinda Unio. Klare sentiĝis la "imperiismo" de uzataj lingvoj, kiam delegito de Ukrainio "atakis" Rusion ... en la hispana! Nur asocio de sciencistoj citis lingvo-diskriminacion en la debato pri "Malfermita scienco" kiam la politiko estas lasi neniun flanke, t.e virinoj kaj handikapitoj, neniam minoritatoj, eĉ dum tiu Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. La NRO-j disponis pri salono por lasi dokumentojn, renkontiĝi, informiĝi. Duan jaron sinsekve, UEA rajtis alparoli la Plenon. Pro foresto de junuloj, tion faris Lo Jacomo nome de UEA. Lia interveno estas videbla ĉe https://www.facebook.com/ngounesco, bela pruvo, ke UEA estas konsiderata kaj bone taksata de la Ligkomitato Unesko-NROj. Ni kontaktis diversajn delegaciojn por peti ilian subtenon por nia plua paŝo post eldono de "Kuriero de Unesko": la agnosko de Esperanto kiel nemateria monda heredaĵo. Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/836a1
  8. Multaj personoj aliĝis al la UK 2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Notindas ke la unuan fojon UEA ankaŭ proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK. La UK 2020 en Montrealo estas notinda el multaj vidpunktoj. Tio estas la unua fojo, kiam la kongreso okazas en orienta flanko de Kanado. La unua kaj ĝis nun lasta UK en Kanado okazis en Vankuvero, okcidenta flanko, en 1984, longe antaŭ Interreto kaj la apero de retaj Esperanto-lernejoj, kiel Lernu.net kaj Duolingo.com, kie dekoj da miloj da lernantoj venas de Norda Ameriko, aparte el Usono. La lastan fojon, kiam la UK okazis en la orienta flanko de Usono aŭ Kanado estis en la jaro 1910, kiam Zamenhof mem ĉeestis la 6-an UK-on en Vaŝingtono, en Usono. Montrealo, urbo de pli ol unu unu miliono da loĝantoj (kvar milionoj en la tuta regiono) kaj unu el la plej malnovaj kaj vizitindaj urboj en Nord-Ameriko, estas perfekta loko por kongresumi: unu el la plej popularaj nord-amerikaj urboj por turismo (mondfamaj muzeoj, arkitekturo kaj vidindaĵoj), la ĉefe franclingva metropolo de Kebekio, ĝi ebligas facile elturniĝi france kaj angle (kaj foje ankaŭ alilingve) kaj estas aparte konscia pri la aferoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva justeco. La kongresejo estas la hotelo Sheraton, urbocentre -- apud du gravaj metrolinioj kaj la centra trajnstacio (notindas, ke trans la strato de la kongresa hotelo troviĝas la antaŭa hotelo Windsor, kie Zamenhof restis dum sia privata vizito al Montrealo). La kongresejo estos perfekta de logistika vidpunkto: ĉiuj programeroj okazos en unu loko. UEA negocis bonan prezon por la kongresanoj, kaj pro la favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la prezo en la kongresa hotelo, kaj la montrealaj prezoj ĝenerale, bone kompariĝos al la eŭropaj prezoj interalie. La temo de la kongreso -- "UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" -- estas tre favora al la kreo de diversaj strategiaj aliancoj kun similpensantaj individuoj kaj organizoj. Notu ke antaŭ la UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, en Kebekurbo, kun organizita komuna busveturado al Montrealo, kaj tuj post UK okazos Nitobe-simpozio. Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado: la temo, kiun la LKK ankaŭ substrekos per serio de prelegoj, atelieroj kaj arto (ekz., filmoj). La LKK promesas aparte riĉan artan programon, kun konataj steluloj de Esperantujo kaj novaj “juveloj”, kaj multajn belegajn ekskursojn, antaŭ- kaj postkongresajn (interalie, al Niagaraj Akvofaloj, Otavo kaj Toronto, kaj pli ol 400-jara Kebekurbo), kaj multajn tipe kebekiajn spertojn, kiel manĝo en sukerkabano: loko, kie oni servas pladojn kun fama kebekia acersiropo. La aliĝilo estas havebla ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo. Aŭskultu unuhoran intervjuon pri la UK 2020 kun la du LKK-anoj ĉe https://movada-vid.punkto.info/2019/09/02/ Pli da informoj: Esperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK | Prezentaĵo | Gazetaraj reeĥoj Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/835a1
  9. La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano. La koincido de la tago kaj monato ne estis hazardo: jam en 1954 la Ĝenerala Asembleo nomis la 20-an de novembro Universala Tago de la Infano. Ĝi celis antaŭenigi internacian solidarecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde kaj plifortigon de la bonfarto de infanoj. La Deklaracio de 1959 estis produkto de tiu konsciigo – kaj same la Konvencio de 1989. Jam en 1946 Unuiĝintaj Nacioj starigis UNICEF, kiel Fonduson de UN por helpi infanojn suferintajn pro la Dua Mondmilito. En postaj jaroj ĝia mandato plivastiĝis, kaj en 1953 ĝi fariĝis konstanta branĉo de UN sub la ĝenerala egido de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kaj kun respondeco pri vasta gamo de agado por protekti la interesojn de infanoj kaj patrinoj. Ĝia jara raporto La Stato de la Infanoj de la Mondo fariĝis gvidilo por UN-agado sur tiu ĉi tereno. La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, akceptitaj de UN en la jaro 2015 por fiksi la prioritatojn sur la kampo de evoluigo, donas apartan atenton al infanoj, ilia sano, ilia eduko kaj ilia bonfarto ĝenerale. Kaj kompreneble unu el la esencaj interesoj de UNESKO estas la edukado de niaj infanoj. Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj nacioj. Kaj esperantistoj, kiuj ligas homojn trans naciaj kaj generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj. Ili ankaŭ povas fari tute personajn kaj modestajn agojn – danki instruiston, fari ion specialan por infano, doni monon por helpi infanojn, volontuli. Vi elektu – sed faru ion! Kaj faru vian eblon konsciigi la homojn pri la stato de la infanoj de la mondo – kaj konstrui mondon indan je la esperoj de niaj plej junaj civitanoj. Pludonu la mesaĝon, per sociaj medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per leteroj en la gazetaro. Kaj memoru diri “Dankon” ĉi-tage al almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj! Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day La teamo de UEA ĉe UN novembro 2019 Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/834a1
  10. Kara Raymonde, Koran dankon pro via mesaĝo pri la temo, kiun la nova Estraro de UEA planas trakti dum sia estrarperiodo. Mi proponas al vi, ke ni tre baldaux kunsidu en Parizo, profitante nian relativan proksimecon, almenaux samlandecon, por diskuti pri la diversaj eblaj agadvojoj. Mi havas ideojn, vi havas ideojn, ni vidu kune, kiujn eblus realigi. Ni povus inviti al la kunsido aliajn aktivulojn de Espéranto-France kaj Espéranto Parizo-Francilio. Cxu ekzemple komence de oktobro, lige al la venonta Komitatkunsido de Espéranto-France ?
  11. Kara Imre, Dankon pro la tre konvena demando. Temas pri inaŭgura fazo de tiu iniciato. Laŭ la plano, depende de la disponota sumo, la Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro de UEA konsideras agojn por plantado de arboj, ekz-e dum la UK, instalado de sunpaneloj, investoj en la CO por ekz-e verda tegmento, kunlaboro kun fakaj asocioj aŭ simile. Alternative/aldone povos okazi transdono de la mono al rekonitaj organizaĵoj kiel ekz-e Atmosfair. Se oni anstataŭe preferas donaci rekte al iu organizaĵo, kiu dediĉas enspezojn al malpliigo de CO2-pluo, ni ankaŭ kuraĝigas tian elekton.
  12. Saluton Orlando, Se temas pri la Landaj Salutoj, ili estas laŭ mia opinio unu el la plej leĝeraj, distraj, nekravatecaj partoj de la Malfermo, ĉu ne? Kion vi imagus en la Malfermo?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.