Salti al enhavo

Alexander Gofen

Membroj
  • Enhaveroj

    6
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    4

Ĉio afiŝita de Alexander Gofen

  1. Mi ŝatas, ke Orlando Raola menciis pri neceso esti "Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj". Jes, kaj mi aldonu, ke tutmondiĝo trudas ankaŭ homogenigon de popoloj fare de truda invado, truda miksado de popoloj, truda ŝanĝo de la suvereneca principo ke "Lando X apartenas al popolo X". Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo, pri kio mi jam skribis ĉi tie: http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono/NeutralecaPerfido.htm
  2. Bonvolu sekvi la novan referencon al mia artikolo: http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono/NeutralecaPerfido.htm . La nova loko de mia retejo estas http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono (ek de januaro 2021)
  3. 1) UN (la posteulo de Ligo de nacioj) estis fondita ĝuste fare de ideologoj de NMO kaj restas (inter multaj) ilia favora kreaĵo). Ek de komenco ĝiaj celoj estis diversaj, kaj iuj - tre bonaj, kiel ekzemple la Deklaracio de homaj rajtoj. Tamen la ideo mem de la monda forumo estis kaj restas utopia, kaj UN ek de la komenco estis ekstreme hipokrita, kiel mi jam demonstris. Vi misis la cititan de mi duan dokumenton sub piednoto 4, kiu konkretigas kio estas anstataŭiga migrado. Vi tute prave menciis ke en eŭropaj landoj "la naskiĝrapido draste falas al niveloj nesubtenantaj la nunajn popolkvantojn". El via rezonado sekvas, kvazaŭ tute ne gravas kiamaniere kompensi nesufiĉan fruktecon. Anstataŭigi oranĝojn per pomoj, aŭ per lolo kvazaŭ tute ne gravas - vidu la referencon 2. Por esti pli preciza, la planoj de UN, aŭ de Eurabia (vidu Bat Ye'or) kreis la ideologian bazon de tiel senprecedenca perfido kiel la anstataŭiga migrado. La plenumantoj de tiu perfido estas ĉiu registaro kaj ĉiu reĝo aŭ reĝino de la okcidenteŭropaj landoj - vidu ekzemple la referencon 3. 2) La propagando de "blanka kulpo" pro "blanka privilegio" estas groteska mensogo penanta misekspliki la veran fakton ke statistike ne ĉiuj etnoj kaj rasoj egale atingas en ĉiu fako. Ekzemple, ĉu estas bona, ke elitaj sportistoj en futbalo, basketbalo kaj simile estas preskaŭ 100% nigruloj? Bonege! Nigruloj en Usono konsistigas 12%. Kaj ĉu estas bona, ke pli ol 50% de murdoj faras nigruloj (kaj eĉ plia kvanto estas en malliberejoj por aliaj krimoj)? Se paroli pri rasismo en Usono (t.e. pri subtakso, malfavora traktado surbaze de raso), do jes, en Usono ekzistas totalisma rasismo kontraŭ la ... blankuloj, precipe kontraŭ kristanaj, normalseksaj viroj. Tio ĉi estas tute unika idiota mem-subiĝo de la blanka plejmulto de la civitanaro kiu fondis Usonon al skandalaj minoritatoj. Ekzistas specifa rasismo de nigruloj kontraŭ blankuloj neglektata fare de polico - vidu "White girl bleed a lot" de Colin Flaherty. Kaj jen paro de "brilaj citaĵoj". Oni devas haltigi blankulojn - por la futuro de la homaro mem. - Melinda Gates (edzino de Bill Gates). Tiuj el ni kiuj devenas de Eŭropo [blankuloj] iĝos minoritato jam post du jaroj, kaj jes, tio estas bona. - Joe Biden 3) Tio sonas amuze kvazaŭ mi ne sufiĉe scias marksismon (se vi scivolus de kie mi devenas). Primara marksismo estis ne nur pri interklasa lukto, sed unuavice pri elproprietigo de biznesoj kaj havaĵo. Se vi atente legus, mi speciale substrekis, ke nun temas pri nova fazo de marksismo, nome tia kiun mi eksplikis. Vi krude eraras kvazaŭ "marksistoj malmultegas". Tute male: ili dominas en ĉiuj universitatoj kaj en registaraj servoj. Kaj ekzistas ankoraŭ la nov-marksista skolo (el Frankfurt): la tiel nomata marksismo kun pederasta vizaĝo - vidu http://www.judeochristianamerica.org/ConsReading/FrankfurtSchool.htm (angle). 4) La tiel nomata Nova Monda Ordo ne estas io unudimensia. Temas pri pakaĵo de celoj kaj ideoj - vidu http://judeochristianamerica.org/Quigley/WhoIsInControl.htm . Tie estas ankaŭ komponanto de ekster-nacia kapitalismo, kiu volas profiti je duonsklava laborforto en foraj anguloj de la mondo - kaj ruinigi la mezan klason en propraj landoj. Tamen tio ne estas la sola celo. En kunteksto de tiu ĉi polemiko, temas pri likvido de la suvereneco kaj eĉ la naciaj landoj mem en la Okcidento - kaj EU estas jam unu el la ekzemploj de tio.
  4. Ek de komenco de la jaro 2019 mi penas atentigi la esperantistaron, ke nuntempa UEA ne simple serĉas favoron de UN por Esperanto kaj lingva egaleco, sed ĝi aktive partoprenas en plej insida UN plano de tiel nomata "anstataŭiga ( ! ) migrado ( ! )". Kaj nun UEA daŭrigas tian kunlaboron kun UN, kaj planas celebri ĝian 75-jariĝon dum la 2020 Universala Kongreso en Montrealo. Tiudirekte s-ro Corsetti admonis: Ni igu la tutan movadon festi la datrevenon de UN, ĉar en la nuna mondo UN samkiel Esperanto estas "orfa kaj eble senespera" [Kompatindulino UN!]. Ni festu UN tra la mondo kaj ni ligu Esperanton al la savo de la planedo kun UN. Envere tamen tio estas la planedo, precipe la Okcidenta mondo, kiun necesas savi de la socialismo kaj tutmondiĝo fare de UN kaj NMO komisaroj, kaj Esperanto prefere restu orfa, ol akiru gepatrojn kiel UN kaj UNESCO. Jen mia plej lasta alvoko al la esperantistaro: http://resonoelusono.com/NeutralecaPerfido.htm
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.