Salti al enhavo

Telemo

Membroj
  • Enhaveroj

    5
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Telemo

  1. En paĝo 137 de la revuo ESPERANTO, la tria granda defio en 2022 estas "lanĉi la strategian laborplanon". Post la forumo tiuteme en Montrealo, kiel statas la afero ? Krom la afiŝo de Dennis ĉi-supre, mi ne vidas informojn, diskutojn en la reta forumo de UEA. Sanon kaj Feliĉon al ĉiuj - kaj tre bonan jaron inter du UK-oj Jean-Claude Roy
  2. Post la fruktodona VK venas al mi tiu opinio: la K-oj (kapabligo, konsciigo ktp) tute ne taŭgas por trafa strategio. Legante la diversajn agadojn indikitajn en la 4 K-oj oni vidas sinsekvon de proponoj, de agadetoj, estas kvazaŭ katalogo senfina kaj ĥaosa. Kiel trovi en tia katalogo motivon por alporti sian laborforton, por sukcese fari laŭ tre difinita plano? Kaj legante la diversajn ĵus skribitajn proponojn mi konstatas ke tiu problemo estas la sama. Ekzemple mi legis la proponon de Probal: estas rilate al la poliglotaj rondoj (nu kial ne?) kaj li finas sian proponon per tiu eta frazo : "Ni plifortigu ilin". Nu refoje bone! Sed kie estas plano? Ne estas kaj estas normale! Ni memoru la tre interesan rakonton de Duncan: (li almenau dufoje rakontis ĝin) Nia prezidanto raportis pri iu ĉefo kiu sola pensis strategion. ĉiuj legis kaj neniu faris! Poste, ĉiu oficisto, ĉiu komizo alportis siajn ideojn kaj ĉiuj kune ili konstruis motivigan planon Do de tiu VK mi retenas nur unu vorton por sukcesoj : KUNLABORO! ne nur por realigi sed antaŭ realigo unue por konstruo. Sekve mia propono estas simpla : Per la teknikaj rimedoj ni scias ke eblas virtuale kunsidi kaj konkrete kunlabori, do ni faru tion. Do unua etapo : arigi membrojn por decidi pri agadkampo grava nun Post tiu decido, dua etapo arigi membrojn kiuj deziras labori pri tiu agadkampo, kaj cerbumi pri la celoj (aŭ nur unu celo, kiel ekzemple enkonduki Esperanton en elementajn lernejojn aŭ iu alian celon) tria etapo : fari diagnozon kaj trovi la diversajn ŝtupojn por atingi la celon, kaj paŝo post paŝo decidi ĉu la diversaj ŝtupoj estas trafaj, maltrafaj kaj adapti la agadplanon laŭ la malfacilaĵoj Kompreneble necesas regule kunveni por adapti ktp Kompreneble diversaj membroj laboras pri diversaj temoj laŭ la agadkampoj deciditaj. Por trafa strategio necesas KONKRETAJ agadplanoj, kiuj ebligos sukcesigi Esperanton. Kompreneble jam ekzistas tre gravaj agadoj en kunlaboro kun UN kaj Unesko ekzemple, kaj tiuj gravaj agadoj devas daŭrigi! Amike
  3. Respondo al Vagulo: ĉu vi partoprenos la universalan kongreson en Belfasto en 2021? Bonvolu organizi "Riverdance", irlandan dancon kun orkestro kaj mi dancos kun vi kaj eble mil aliaj kongresanoj!
  4. Respondo al Vagulo: Kiam mi partoprenis la UK-on en Lillo en 2015, tio estis bele farita, sed nenio poste okazis. Ankaŭ en marto 2005, en Bulonjo ĉe Maro, ni piediris en la centro de la urbo kun la urbestro kaj kun tuta orkestro, kunkantante, sed ĉu lokaj homoj poste aliĝis? Ne! Nuntempe, laŭ mia scio (sed eble mi eraras) nur unu homo estas esperantisto en la urbo de la unua universala kongreso! Do miaopinie necesas utiligi ĉiujn eblajn oportunaĵojn por paroli al la ekstera publiko pri nia komuna lingvo. Kiel multaj samideanoj mi mulfoje faris kaj daŭre faros! Lastatempe mi faris: informojn en mia urbo kaj en la pli granda urbo Amiens (Francio) por la Eŭropa baloto; ekspozicio en mia urbo pri Esperanto en la unua mondmilito (ĉiuj lernantoj de la elementa lernejo venis por rigardi kaj starigi demandojn) inaŭguro de ZEO en mia urbo, artikoloj en diversaj gazetoj, intervjuo por la regiona radio ktp Ĉiuj iniciatoj estas bonaj! Kaj de aprilo komenciĝis por nia klubo agado kun la muzeo "Domo de Jules Verne" kaj tiu agado daŭros unu jaron! Refoje ebloj paroligi pri Esperanto! Obstine antaŭen!
  5. Mi ne havas apartan ideon pri tiu temo. Tamen mi ne emas partopreni Universalajn Kongresojn pro diversaj kialoj, interalie la prezo estas multe tro kosta! Mi pensas ke : Kongresoj estas gravaj por fizikaj renkontiĝoj, kiuj certe plifortigas niajn internajn rilatojn, kaj stimulas niajn eventualajn projektojn. Plie kongresoj estas gravaj por montri al la ekstera publiko, al la politikistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj ktp ke nia movado (kaj per ĝi la lingvo mem) estas grava afero inda je atento! Tiurilate mi opinias, ke la UK-oj en grandaj urboj de disvolviĝintaj landoj ne valoras, kaj ne estas fruktodonaj simple ĉar la tre eminentaj homoj (ŝtatestroj ktp) ne taksas Esperanto valora.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.