Salti al enhavo

Mark Fettes

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    7
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Mark Fettes laste gajnis la 9an de julio 2019

Mark Fettes havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

4 Neŭtrala

Pri Mark Fettes

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Kara Mariana, mi petis al Mia Nordentoft, kiu laboras pri la nuna projekto por reteja/datumbaza renovigo, respondi al via unua areto de demandoj. Jen kion Mia skribis:
  2. Kara Dennis, mi komprenas vian pensadon, kaj se ni havus pli grandan oficejan teamon mi kredeble konsentus. Sed en Roterdamo, eĉ se la aktualaj oficistoj akceptos la novajn kontraktojn, ni havos nur parttempajn libroteniston (Stanka), librovendiston (Ionel), kaj financmastrumanton (Ralph), plus plentempan kongresorganizanton (Clay). Mi vere ne vidas, kiamaniere la plentempa ĉeesto de Martin signife helpus la situacion. Martin jam faras multajn financajn kaj administrajn laborojn distance, senprobleme. La nunaj oficistoj jam plurfoje indikis, ke ili ne volas transpreni aliajn laborojn, do ne ekzistas fleksebleco tiurilate. Kiel vi imagas la avantaĝojn de surloka ĉeesto?
  3. En Lahtio okazos kiel kutime la kvar Forumoj pri la ĉefaj agadkampoj de UEA. La Forumo pri Kunordigo okazos ĵaŭdon la 25an de julio, ekde la 9a matene en salono Hodler. Ni rezervis tri horojn por ĝi pro la multeco de aktualaj temoj. Jen listo de ili kun kelkaj komentoj pri la ebla fokuso de la diskutoj. Retejo / administra modernigo - okazos prezento de Mia Nordertoft, TEJO-volontulo kiu gvidas komunan projekton de UEA kaj TEJO Junularo - necesas kelkaj ŝanĝoj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO Financoj kaj administrado - la Komitato diskutos en lundo la evoluon de la financoj de UEA kaj la situacion en la Centra Oficejo; ĉi tiu Forumo estos okazo por pretigi eventualajn proponojn al la Komitato en vendredo Komunikado - la lanĉo de ĉiu tiu forumo estas paŝo en pli vasta strebo modernigi la komunikajn kanalojn de UEA; aliaj paŝoj inkluzivas la retejon de la revuo Esperanto, la refaron de la retejo esperanto.net, kaj pli konstantan flegadon de la bildo de la Asocio en sociaj retoj Strategio - post ses jaroj kun la malnova Strategia Laborplano, venis tempo pripensi novan, pli koncizan kaj simplan strategian planon por UEA Demandoj, proponoj, komentoj pri ĉi tiuj temoj estas bonvenaj, prepare al la kunsido.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.